La Mirinda Vivopulvoro

Zorge pripensinte, Tip decidis ke la plej bona loko por Jocxjo estos kie la vojo kurbigxas, iom for de la domo. Do li komencis porti la viron tien, sed li trovis lin multepeza kaj ne facile manipulebla. Tirinte la kreajxon iom, Tip surpieden starigis lin, kaj fleksante jen la artikojn de unu kruro, jen tiujn de la alia, kaj samtempe pusxante lin, la knabo sukcesis marsxigi Jocxjon al la vojkurbigxo. Tio ne sukcesis sen pluraj faloj, kaj Tip vere laboris pli ol iam li laboris sur la kampoj aux en la arbaro; sed amo petoli urgxis lin, kaj placxis al li provi la lertecon de sia farajxo.

"Jocxjo tauxgas kaj bonege funkcias!" li diris al si, anhelante pro la nekutima penego. Sed gxuste tiam li trovis ke la maldekstra brako de la viro forfalintis dum la marsxado do li retreniris por trovi gxin, kaj poste, cxizinte novan kaj pli dikan pinglon por la sxultrartiko, li riparis la vundon tiom sukcese ke la brako estis pli fortika ol antauxe. Tip ankaux rimarkis ke la kukurba kapo de Jocxjo estis turnigxinta tiel ke gxi rigardis malantauxen; sed tio estis facile gxustigita. Kiam, fine, la viro estis starigita por rigardi la vojkurbigxon kie maljuna Mombi aperos, li aspektis suficxe natura por esti bona imito de Gilikula kultivisto, - kaj suficxe nenatura por ektimigi cxiun alvenanton kiu ne anticipis vidi lin.

Cxar ankoraux estis tro frue dum la tago por anticipis la revenon de la maljunulino, Tip subeniris en la valon apud la domo kaj komencis kolekti nuksojn de la arboj kreskantaj tie.

Tamen, maljuna Mombi revenis pli frue ol kutime. Sxi renkontintis malhonestan magiiston kiu logxas en izola kavo en la montaro, kaj intersxangxis kun li plurajn gravajn magisekretojn. Tiumaniere akirinte tri novajn receptojn, kvar magiajn pulvorojn kaj diversajn herbojn kun mirindaj potenco kaj forto, sxi lamis hejmen kiel eble plej rapide, por provi siajn novajn magiajxojn.

Tiom koncentrigxis Mombi pri la gajnitaj trezoroj ke kiam sxi preteriris la vojkurbigxon kaj rimarketis la viron, sxi nur klinis la kapon kaj diris: "Bonan vesperon, sinjoro".

Sed post momento, rimarkinte ke la persono nek movis sin nek respondis, sxi sagace rigardis lian vizagxon kaj vidis ke temas pri kukurba kapo, kiun zorgege cxizis la posxtrancxilo de Tip.

"He!" elspiris Mombi, kvazaux mugxetante; "tiu petolema knabo volas denove trompi min! Bone! Tre-e bone! Mi bategos lin pro lia klopodo timigi min tiel!"

Kolere sxi levis sian stangon por defrapi la ridetantan kukurbokapon de la pupo; sed subita ekpenso pauxzigis sxin, kaj la levita stango restis senmove en la aero."

"Nu, jen bona oportuno provi mian novan pulvoron!" diris sxi, fervore. "Kaj tiel mi povos scii cxu tiu malhonesta magiisto fidele intersxangxis sekretojn, aux cxu li fitrompis min kiom mi trompis lin!"

Do sxi surteren metis sian korbon kaj komencis palpadi en gxi por trovi unu el la valoregaj pulvoroj kiujn sxi akiris.

Dum Mombi tiel okupis sin Tip revenis nerapide, kun la posxoj plenaj de nuksoj, kaj trovis la maljunulinon staranta apud lia viro kaj sxajne tute ne timigita de gxi.

Unue li sentis iom da cxagreno; sed la sekvan momenton li ekvolis scii kion faros Mombi. Do li kasxis sin malantaux hegxon, kie li povos vidi sen vidigxi, kaj atendis rigardante.

Post iom da sercxado la virino tiris el sia korbo malnovan piproskatolon, sur kies etikedon skribintis la magiisto per krajono: "Vivopulvoro".

"Ha!-Jen gxi" sxi gxoje elkriis. "Kaj nun ni vidu cxu gxi estas potenca. La avara magiisto ne donis al mi multon, sed versxajne estas suficxe por du-tri dozoj."

Tipon multe surprizis auxdi tiujn vortojn. Poste li vidis maljunan Mombi levi sian brakon kaj dissxuti la pulvoron el la skatolo sur la kukurban kapon de lia viro Jocxjo. Sxi faris tion sammaniere kiel oni sxutas pipron sur rostitan terpomon, kaj la pulvoro disfalis de la kapo de Jocxjo sur la rugxan cxemizon kaj palrugxan vesxton kaj purpuran pantalonon per kiu Tip vestintis lin, kaj iom ecx falis sur la flikitajn kaj trivitajn sxuojn.

Remetinte la piproskatolon en la korbon, Mombi levis sian maldekstran manon, kun la etfingro supren etentita, kaj diris:

"Uxeauxhx!"

Post tio sxi levis la dekstran manon, kun la dikfingro etendita supren, kaj diris:

"Teauxhx!"

Kaj post tio sxi levis ambaux manojn, kun cxiuj fingroj disetenditaj, kaj kriis:

"Peauxhx!"

Jocxjo Kukurbokapo retrenpasxis kiam sxi diris tion, kaj diris riprocxtone:

"Ne kriu tiel! Cxu vi kredas min surda?" Maljuna Mombi cxirkauxdancis lin, frenezega pro gxojo.


Mombi cxirkauxdancis lin.

"Li vivas!" sxi kriis. "Li vivas! li vivas!"

Sxi jxetis sian stangon enaeren kaj kaptis gxin dum gxi falis; kaj sxi cxirkauxbrakumis sin per ambaux brakoj, kaj klopodis jxigi; kaj dume sxi ripetadis ravite:

"Li vivas!-li vivas!-li vivas!"

Nu, vi prave supozus ke Tip vidis cxion cxi tre miroplene.

Unue li tiom timis kaj terurigxis ke li volis forkuri, sed liaj kruroj tremis kaj malfirmis tiom ke li ne sukcesis. Post tio subite eksxajnis al li amuzege ke Jocxjo vivigxis, des pli cxar la esprimo sur lia kukurba vizagxo estis tiom drola kaj komika ke gxi tuj ridigis. Do, perdinte sian unuan ektimon, Tip komencis ridi; kaj la gxoja ridado atingis la orelojn de maljuna Mombi kaj kauxzis sxin lami rapide al la hegxo, kie sxi kaptis la kolumon de Tipo kaj trenis lin al la loko kie sxi estis lasinta sian korbon kaj la kukurbokapan viron.

"Fia, acxa, misfara knabo!" sxi kriis furioze. "Mi lernigos vin ne spioni miajn sekretojn kaj priridi min!"

"Mi ne ridis pri vi," protestis Tip. "Mi ridis pri tiu Kukurbokapacxo! Rigardu lin! Li ja misbelas, cxu ne?"

"Mi esperas ke vi ne komentas pri mia aspekto," diris Jocxjo; kaj estis tiom amuze auxdi lian seriozan vocxtonon dum la vizagxo plu portis sian gxojan rideton, ke Tip reekridis.

Ecx Mombi scivolis pri la viro kiun vivigis sxia magio; cxar, intense rigardinte lin, sxi baldaux demandis: "Kion vi scias?"

"Nu, malfacilas diri," respondis Jocxjo. "Cxar kvankam mi sentas ke mi scias multon, mi ankoraux ne scias kiom estas trovota en la mondo. Mi bezonos tempon por sciigxi cxu mi estas tre sagxa aux tre malsagxa."

"Vi pravas," diris Mombi sobre.

"Sed por kio vi uzos lin, dum li vivas?" demandis Tip scivole.

"Mi devos pripensi tion," respondis Mombi. "Sed ni reiru hejmon tuj, cxar mallumigxas. Helpu la Kukurbokapon marsxi."

"Ne gxenu vin pri mi," diris Jocxjo. "Mi povas marsxi egalbone kiel vi. Cxu mi ne havas krurojn kaj piedojn kun artikoj?"

"Cxu?" demandis la virino, sin turninte al Tip.

"Kompreneble li havas; mi mem faris ilin," respondis la knabo fiere.

Do ili ekiris domen, sed kiam ili atingis la brutokorton maljuna Mombi kondukis la kukurban viron al la bovinejo kaj enfermis lin en malplenan stalon, kaj sekurige ligis la pordon.


Mombi enfermis Jocxjon en malplenan stalon.

"Unue mi devos priatenti vin," sxi diris, klinetante la kapon al Tip.

Kiam li auxdis tion, la knabo malkvietigxis, cxar li sciis ke Mombi havas fian vengxeman koron kaj ne hezitos fifari.

Ili eniris la domon. Gxi estis ronda, kupolforma strukturo, kia preskaux cxiu kampara domo en la Lando Oz.

Mombi ordonis ke la knabo flamigu kandelon, dum sxi metis sian korbon en sxrankon kaj pendigis sian mantelon. Tip rapide obeis, cxar li timis sxin.

Kiam la kandelo lumis, Mombi ordonis ke li pretigu fajron en la kameno, kaj dum Tip faris tion la maljunulino mangxis. Kiam la flamoj komencis kraketadi la knabo iris al sxi kaj petis iom da pano kaj fromagxo; sed Mombi rifuzis.

"Mi malsatas!" diris Tip ploreme.

"Vi ne longe malsatos," respondis Mombi, makrabraspekta.

Al la knabo ne placxis tiuj vortoj, cxar ili sonis minace; sed li memoris ke li havas nuksojn en la posxo, do li rompis kelkajn el ili kaj mangxis ilin dum la virino sin levis, forskuis la panerojn de sia sxirmvesto, kaj pendigis super la fajron malgrandan nigran akvopoton.

Post tio sxi elversxis egalajn kvantojn da lakto kaj vinagro en la poton. Post tio sxi elprenis plurajn paketojn da herboj kaj pulvoroj kaj komencis ensxuti iom da cxiu en la poton. Fojfoje sxi proksimigxis al la kandelo por legi sur flava papero la recepton de sia preparajxo.

Dum Tip rigardis lia malkvietigxo pligrandigxis. "Por kio estas tio?" li demandis.

"Por vi," respondis Mombi, abrupte.

Tip torde turnis sin sur sia sidilo kaj longe rigardis la poton, en kiu komencis vidigxi vaporbobeloj. Post tio li rigardetis la severan faltoplenan aspekton de la magiistino kaj volegis esti en iu ajn alia loko, nur ne en tiu senluma fumoplena kuirejo, kie ecx la kandelombroj sur la muro suficxis por teruri. Tiel forpasis horo, dum kiu la silenton interrompis nur la bobelado de la poto kaj la siblado de la flamoj.

Finfine, Tip denove parolis.

"Cxu mi devos trinki tiun ajxon?" li demandis, per kapskuo indikante la poton.

"Jes," diris Mombi.

"Kiel gxi efikos sur min? demandis Tip.

"Se mi gxuste preparis gxin," respondis Mombi, "gxi sxangxos aux transormos vin kaj faros el vi marmoran statuon."

Tip gxemis, kaj visxis la sxviton de sia frunto per sia maniko.

"Mi ne volas esti marmora statuo!" li protestis.


"Mi ne volas esti marmora statuo."

"Ne gravas; mi volas ke vi estu," diris la maljunulino, severe rigardante lin.

"Kiel mi utilos tiam?" demandis Tip. "Vi ne plu havos laboriston."

"Mi laborigos la Kukurbokapon," diris Mombi.

Denove Tip gxemis.

"Kial vi ne faros el mi kapron, aux kokidon?" li demandis angoroplene. "Ne utilos al vi marmora statuo."

"Jes ja gxi utilos," respondis Mombi. "Venontprintempe mi plantos florgxardenon, kaj mi ornamos gxin per vi en la mezo. Mirigas min ke mi ne elpensis tion antaux nun; jam de jaroj vi gxenas min."

Pro tiu terura parolo Tip eksentis sxvitveziketojn sur la tuta korpo, sed li sidis senmove kaj tremetis kaj angoroplene rigardis la poton.

"Eble gxi malsukcesos," li murmuris, per vocxo kiu sonis malforta kaj senespera.

"Jes ja, laux mia kredo gxi sukcesos," respondis Mombi gaje. "Malofte mi eraras."

Denove sekvis silento tiom longa kaj senesperiga ke kiam Mombi finfine levis la poton de la fajro jam estis preskaux la noktomezo.

"Vi povos trinki gxin nur kiam gxi estos tute malvarma," anoncis la maljuna sorcxistino, cxar malgraux la legxo sxi nun agnoskis ke sxi sorcxas. "Ni ambaux enlitigxu nun, kaj je la matenigxo mi vokos vin kaj tuj fintransformos vin en marmoran statuon."

Dirinte tion sxi lamiris en sian cxambron, kunportante la vaporantan poton, kaj Tip auxdis sxin fermi kaj sxlosi la pordon.

La knabo ne enlitigxis, malgraux la ordono, li nur sidis longe rigardante la ardantajn cindrojn de la mortanta fajro.

Cxapitro 3: Forkuro de la Fugxantoj