La Forkuro de la Fugxantoj

Tip pensadis.

"Estus malagrable dauxre duri," li pensis ribeleme. "Kaj mi rufuzas. Jam de jaroj mi gxenas sxin, laux sxi; do sxi volas nuligi min. Nu, ekzistas pli facila maniero ol farigxi statuo. Neniu knabo gxuus staradi sencxese en la mezo de florgxardeno! Mi forkuros, tion mi faros - kaj plejbone estos forkuri antaux ol mi devos gluti tiun trinkacxon en la poto." Li atendis gxis la ronkado de la magiistino sciigis ke sxi profunde dormas, kaj levis sin senbrue kaj iris al la sxranko por trovi mangxajxon.

"Ne utilos komenci vojagxon sen mangxajxoj," li decidis, prisercxante la malplenajn bretojn.

Li trovis kelkajn panpecojn; sed li devis sercxi en la korbo de Mombi por trovi la fromagxon kiun sxi portintis el la vilagxo. Sercxante en la korbo li ektrovis la piproskatolon en kiu estis la "Vivopulvoro".

"Mi kunportu ankaux cxi tion," li pensis, "se ne, do Mombi plu misuzos gxin." Do li metis la skatolon en sian posxon, kun la pano kaj fromagxo.

Post tio li zorgoplene foriris el la domo kaj fermis la pordon. Ekster la domo la luno kaj la steloj briladis, kaj la nokto sxajnis paca kaj alloga post la senaera kaj odoracxa kuirejo.

"Volonte mi foriros," diris Tip, mallauxte; "cxar neniam mi amis tiun maljunulinacxon. Mi ne komprenas kial mi eklogxis kun sxi."

Dum li marsxis malrapide al la vojo penso haltigis lin.

"Mi ne volas forlasi Jocxjon Kukurbokapon cxe amomanka Mombacxo," li murmuris. "Jocxjo apartenas al mi, mi faris lin, kvankam la sorcxistinacxo vivigis lin."

Li retreniris al la bovinejo kaj malfermis la pordon de la stalo kie la kukurbokapa viro restis.

Jocxjo staris en la mezo de la stalo, kaj per la lunlumo Tip povis vidi ke li plu ridetas tute felicxe.

"Venu," diris la knabo, pergeste indikante la pordon.

"Kien?" demandis Jocxjo.

"Vi scios tuj kiam mi scios," respondis Tip, ridetante simpatie dum li rigardis la kukurban vizagxon. "Nun ni nur bezonas marsxadi."

"Bone," respondis Jocxjo, kaj li marsxis mallerte el la stalo en la lunlumon.

Tip turnis sin al la vojo kaj la viro sekvis. Jocxjo marsxis lame; fojfoje krurartiko inversigis sin kaj preskaux faligis lin. Sed la Kukurbokapo tuj rimarkis kaj komencis pli zorge marsxi; sekve li malpli ofte akcidentis.

Tip kondukis lin laux la vojo tute sen halti. Ili ne povis rapidi, sed ili marsxis sencxese; kiam la suno forsinkis kaj la luno ekrigardeti super la montetojn ili jam iris tiom ke la knabo ne bezonis timi ke la maljuna magiistino sekvos ilin. Krome, li sekvis unue unu vojon, poste alian, tiel ke se iu sekvus ilin, estus tre malfacile diveni kiudirekten ili iris, aux kie sercxi ilin.


Tip kondukis lin laux la vojo.

Suficxe kontenta ke li evitis - almenaux provizore - farigxi marmora statuo, la knabo haltigis sian akompananton kaj sidigxis sur rokon apud la vojo.

"Ni iom mangxu," li diris.

Jocxjo Kukurbokapo rigardis Tipon interesate, sed rifuzis kunmangxi. "Sxajne mi farigxis alispeca ol vi," li diris.

"Mi scias," respondis Tip; "cxar mi faris vin".

"Ho! Cxu?" demandis Jocxjo.

"Certe. Kaj kunmetis vin. Kaj cxizis viajn okulojn kaj nazon kaj orelojn kaj busxon," diris Tip fiere. "Kaj vestis vin."

Jocxjo kritikocele rigardis siajn korpon kaj membrojn.

"Laux mia opinio, vi tre bone faris min," li komentis.

"Ne tre," respondis modeste Tip, cxar li komencis vidi kelkajn difektojn en la konstruita viro. "Mi ne sciis ke ni kunveturos; alie, mi eble pli zorgus."

"Nu, do," diris la Kukurbokapo, per surprizesprima tono, "vi ja estas mia kreinto, vi estas mia patro!"

"Pli precize, via inventinto," respondis la knabo ridante. "Jes, filo; mi kredas ke tio mi estas!"

"Kaj mi sxuldas al vi obeon," pludiris la viro, "kaj vi sxuldas al mi-subtenon."

"Precize tiel," deklaris Tip, levante sin. "Do ni rekomencu marsxi."

"Kien ni iras?" demandis Jocxjo, kiam ili plu marsxadis.

"Mi ne certas," diris la knabo; "sed mi kredas ke ni iras Suden, kaj tiel pli-malpli baldaux ni atingos la Smeraldan Urbon."

"Kia estas tiu urbo? demandis la Kukurbokapo.

"Nu, gxi estas la centro de la Lando Oz, gxi estas la plej granda urbo en la tuta lando. Mi mem neniam estis tie, sed mi auxdis cxion pri gxia historio. Gxin konstruis mirinda Sorcxisto nomita Oz, kaj cxio tie estas verdkolora-samkiel cxio en cxi tiu lando de la Gilikuloj estas purpurkolora."

"Cxu cxio cxi tie estas purpura?" demandis Jocxjo.

"Kompreneble ke jes. Cxu vi ne vidas?" respondis la knabo.

"Mi kredas ke mi estas kolorblinda," diris la Kukurbokapo, atente cxirkauxrigardinte.

"Nu, la herbaro estas purpura, kaj la arboj estas purpuraj, kaj la domoj kaj la bariloj estas purpuraj," klarigis Tip. "Ecx la koto sur la vojoj estas purpura. Sed en la Smeralda Urbo cxio estas verda kvankam gxi estas purpura cxi tie. Kaj en la Lando de la Mangxtuloj, Oriente, cxio estas blua; kaj en la Suda lando de la Kveluloj cxio estas rugxa; kaj en la Okcidenta lando de la Palpbrumoj, kie regas la Stana Lignohakisto, cxio estas flava."

"Ho!" diris Jocxjo. Post pauxzo li pludemandis: "Cxu vi diris ke Stana Lignohakisto regas la Palpbrumojn?"

"Jes; li estis unu el la helpantoj de Doroteo kiam sxi devis detrui la Malbonan Sorcxistinon de la Okcidento, kaj cxar la Palpbrumoj multe dankemis ili invitis lin esti la reganto,-samkiel la popolo de la Smeralda Urbo invitis la Birdotimigilon regi ilin."

"Ve!" diris Jocxjo. "Min konfuzas tiom da historio. Kiu estas la Birdotimigilo?"

"Alia amiko de Doroteo," respondis Tip.

"Kaj kiu estas Doroteo?"

"Sxi estis knabino kiu venis cxi tien el Kansas, loko en la granda ekstera Mondo. Ciklono blovis sxin al la Lando Oz, kaj dum sxi estis cxi tie la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto akompanis sxin dum sxi marsxadis.

"Kaj kie sxi estas nun?" demandis la Kukurbokapo.

"Glinda la Bona, kiu regas la Kvelulojn, resendis sxin hejmen," diris la knabo.

"Mm. Kaj la Birdotimigilo?"

"Mi jam diris. Li regas la Smeraldan Urbon," respondis Tip.

"Sed vi diris ke gxin regas mirinda Sorcxisto," kontrauxdiris Jocxjo, sxajne pli kaj pli konfuzita.

"Nu, jes, mi diris tion. Sed atentu dum mi klarigos," diris Tip, malrapide parolante kaj rekte rigardante en la okulojn de la ridetanta Kukurbokapo.

"Doroteo iris al la Smeralda Urbo por peti la Sorcxiston resendi sxin al Kansas; kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto akompanis sxin. Sed la Sorcxisto ne povis resendi sxin, cxar li efektive ne estis tre kapabla Sorcxisto. Kaj ili ekkoleris kontraux la Sorcxisto, kaj minacis dissciigi pri li; do la Sorcxisto faris grandan balonon kaj eskapis per gxi, kaj post tiam neniu revidis lin."

"Nu, jen tre interesa historio," diris Jocxjo, tre kontenta; "kaj mi plene komprenas cxion, nur ne la klarigon."

"Placxas al mi tio," respondis Tip. "Post la foriro de la Sorcxisto, la popolo de la Smeralda Urbo regxigis Lian Mosxton la Birdotimigilon; kaj mi auxdis ke li farigxis tre amata reganto."

"Cxu ni renkontos tiun strangan Regxon?" demandis Jocxjo, interesate.

"Kial ne?" respondis la knabo; "krom se vi preferas ion alian."

"Ho, ne, kara Pacxjo," diris la Kukurbokapo, "mi volonte iros kun vi kien ajn vi deziros."

Cxapitro 4: Tip Faras Eksperimenton pri Magio