Lia Mosxto la Birdotimigilo

Mi supozas ke cxiu leganto de cxi tiu libro scias kio estas Birdotimigilo; sed Jocxjo Kukurbokapo, kiu neniam vidis tian kreajxon, pli surprizigxis per sia renkontigxo kun la rimarkinda Regxo de la Smeralda Urbo ol per cxiu alia sola sperto dum sia mallonga vivo.

Lia Mosxto la Birdotimigilo estis vestita per paligxintaj bluaj vestajxoj, kaj lia kapo estis nur saketo plena de pajlo, sur la saketo estis krude pentritaj okuloj, oreloj, nazo, kaj busxo, por reprezenti vizagxon. La vestajxoj estis ankaux plenigitaj per pajlo, tiom senarte kaj senzorge ke la kruroj kaj brakoj de Lia Mosxto aspektis pli buloplenaj ol necesis. Sur liaj manoj estis gantoj longafingraj, kaj ili estis plenigitaj per kotono. Pajleroj sin pusxis tra la mantelon de la monarko, kaj ankaux tra liajn kolon kaj botosuprojn. Sur sia kapo li portis multepezan oran kronon ornamitan per multaj brilantaj juveloj, kaj la pezo de tiu krono cxifis lian brovon, tiel ke lia pentrita vizagxo ricevis penseman esprimon. Efektive, nur la krono indikis mosxtecon; cxiel alie, la Birdotimigilo - Regxo estis simpla Birdotimigilo - malpendis malstrikte sur la lignaj artikoj faritaj de Tip, kaj la cxizita vizagxo sur la kukurbo ridetis.

Li pli zorge ekzamenis la vizitanton, kaj li baldaux trovis ke la formo de Jocxo estis cxizita tiel ke la rideto ne estis sxangxebla, kaj ke li ne povus aspekti serioza malgraux cxia volo.

La Regxo parolis la unua. Rigardinte Jocxjon dum kelkaj minutoj li diris per mirtono:

"El kie vi venis, kaj kiel vi vivigxis?"

"Pardonu, Via Mosxto," respondis la Kukurbokapo; "sed mi ne komprenas vin."

"Kion vi ne komprenas?" demandis la Birdotimigilo.

"Nu, mi ne komprenas vian lingvon. Komprenu, mi venis el la Lando de la Gilikuloj, do mi estas fremdulo."

"Kompreneble!" kriis la Birdotimigilo. "Mi mem parolas la lingvon de la Mangxtuloj, kiu ankaux estas la lingvo de la Smeralda Urbo. Sed vi, supozeble, parolas la lingvon de la Kukurbokapoj?"

"Gxuste tiel, Mosxto," respondis la aliulo, riverencante; "sekve ni ne povos kompreni unu la alian."

"Ja domagxe," diris la Birdotimigilo, penseme. "Ni bezonas interpretiston."

"Kio estas interpretisto?" demandis Jocxjo.

"Persono kiu komprenas kaj mian lingvon kaj la vian. Kiam mi parolis, la interpretisto povas diri al vi kion mi celis komuniki. Kaj kiam vi diris ion, la interpretisto povas diri al mi kion vi volis komuniki. Cxar la interpretisto scias paroli ambaux lingvojn, kaj ne nur kompreni ilin."

"Certe tre lerta persono," diris Jocxjo, tre felicxa cxar ekzistis tiom simpla solvo de la problemo.

Do la Birdotimigilo ordonis ke la Soldato kun la Verda Barbo sercxu inter la civitanaro por trovi personon kapablan kompreni la lingvon de la Gilikuloj kiel ankaux la lingvon de la Smeralda Urbo, kaj tuj venigu tiun personon.

Kiam la Soldato foririntis, la Birdotimigilo diris: "Bonvolu sidigxi dum ni atendos."

"Via Mosxto forgesas ke mi ne komprenas vin," respondis la Kukurbokapo. "Se vi volas ke mi sidigxu, vi devos indiki tion per signo."

La Birdotimigilo venis desur sia trono kaj pusxis braksegxon malantaux la Kukurbokapon. Post tio, li subite pusxis Jocxjon, kio sternigis lin sur la kusenojn tiom senorda ke li faldigxis kiel posxtrancxilo, kaj nur tre malfacile li reordigis sin.


"Li subite pusxis Jocxjon."

"Cxu vi komprenas tiun signon?" demandis Lia Mosxto, gxentile.

"Plene," deklaris Jocxjo, etendante siajn brakojn por turni sian kapon, cxar la kukurbo estis forturnigxinta sur la stangeto kiu subtenis gxin.

"Vi sxajnas trorapide farita," komentis la Birdotimigilo, rigardante la klopodon de Jocxjo sin ordigi.

"Ne pli ol via Mosxto," li honeste respondis.

"Sed ni diferencas cxi tiel," diris la Birdotimigilo, "ke mi fleksigxas sed ne rompigxas, dum vi povas rompigxi sed ne fleksigxi."

Tiumomente la soldato revenis kondukante junulinon permane. Sxi aspektis tre dolcxa kaj modesta, kaj havis belan vizagxon kaj belajn verdajn okulojn kaj verdan hararon. Delikata verda silka jupo atingis sxiajn genuojn, kaj videblis silkaj sxtrumpoj broditaj kun desegno de pizgusxoj, kaj verdaj satenaj pantofloj kiujn ornamis laktukoj anstataux bantoj kaj bukloj. Sur sxia silka talio estis broditaj trifolioj, kaj sxi surportis gajan jaketon ornamitan per brilantaj smeraldoj samgrandaj.

"Nu, jen malgranda Jxelea Konfitajx!" elkrietis la Birdotimigilo, dum la verda junulino klinis sian belan kapon antaux li. "Cxu vi komprenas la lingvon de la Gilikuloj, karulino?"

"Jes, Mosxto," sxi respondis, "cxar mi naskigxis en la Norda Lando."

"Do vi interpretos por ni," diris la Birdotimigilo, "kaj klarigos al cxi tiu Kukurbokapo kion ajn mi diros, kaj ankaux klarigos al mi kion ajn li diros. Cxu jen kontentiga arangxo?" li demandis al sia gasto.

"Tute kontentiga," li respondis.

"Do demandu al li, unue," pludiris la Birdotimigilo, turninte sin al Jxelea Konfitajx, "kial li venis al la Smeralda Urbo."

Sed anstatauxe, la knabino, kiu atente rigardis Jocxjon, diris al li: "Vi ja estas miriga persono. Kiu faris vin?"

"Knabo nomita Tip," respondis Jocxjo.

"Kion li diras?" demandis la Birdotimigilo. "Miaj oreloj certe trompis min. Kion li diris?"

"Li diras ke sxajne la cerbo de Via Mosxto putris," respondis la knabino, modeste.

La Birdotimigilo movis sin malkviete sur sia trono, kaj palpis sian kapon per sia maldekstra mano.

"Kiel utile estas, kompreni du apartajn lingvojn," li diris, gxemante perplekse. "Demandu al li, karulino, cxu li kontrauxas enkarcerigxi pro insultado al la reganto de la Smeralda Urbo."

"Mi ne insultis vin!" protestis Jocxjo indigne.

"Cxit! Cxit!" avertis la Birdotimigilo. "Atendu, Jxelea tradukos mian parolon. Kial ni havu interpretiston, se vi interrompas tiel senhonte?"

"Bone, mi atendos," respondis la Kukurbokapo, koleravocxe-kvankam lia vizagxo plu ridetis kiel cxiam. "Traduku la parolon, junulino."

"Lia Mosxto demandas cxu vi estas malsata," diris Jxelea.

"Ho. Tute ne!" respondis Jocxjo, pli felicxe, "cxar mi ne kapablas mangxi."

"Nek mi," komentis la Birdotimigilo. "Kion li diris, Jxelea, karulino?"

"Li demandis cxu vi scias ke unu el viaj okuloj pentrigxis pli granda ol la alia," diris la knabino petole.

"Ne kredu sxin, Mosxto," kriis Jocxjo.

"Ho, mi ne kredas sxin," respondis la Birdotimigilo trankvile. Li severe rigardis la knabinon kaj demandis: "Cxu vi estas tute certa ke vi komprenas la lingvojn de kaj la Gilikuloj kaj la Mangxtuloj?"

"Tute certa, Mosxto," diris Jxelea Konfitajx, klopodante ne ridi pri la regxulo.

"Do kial mi sxajne mem komprenas ilin?" demandis la Birdotimigilo.

"Cxar ili estas unusama lingvo!" deklaris la knabino, kiu nun ridis gaje. "Cxu Via Mosxto ne scias ke en la tuta lando Oz oni parolas nur unu lingvon?"

"Cxu vere?" kriis la Birdotimigilo trankvile, "sekve, mi facile povus mem interpreti por mi!"

"Mi plene kulpas, Mosxto," diris Jocxjo, aspektante iom embarasita, "Mi kredis ke ni nepre parolas apartajn lingvojn, cxar ni venis el apartaj landoj."

"Do pro tio avertigxu ke vi neniam pensu," respondis la Birdotimigilo, severe. "Cxar se oni ne povas sagxe pensi, estas preferinde resti senparole kvazaux pupo sencerba q-kaj tio vi certe estas!"

"Jes ja!-Nepre jes ja!" konsentis la Kukurbokapo.

"Mi opinias," pludiris la Birdotimigilo, pli milde, "ke via farinto perdigis al si kelkajn bonajn tortojn por krei senvaloran viron."

"Mi certigas al Via Mosxto ke mi ne petis kreigxi," respondis Jocxjo.

"Mmm! Same pri mi," diris la Regxo, agrable. "Do, cxar ni diferencas de cxiuj ordinaraj homoj, ni amikigxu."

"Plenkore!" fervore diris Jocxjo.

"Kion? Cxu vi havas koron?" demandis la Birdotimigilo, surprizite.

"Ne; mi parolis nur imageme-mi povas diri, figure," diris la aliulo.

"Nu, via plej elstara figuro sxajnas esti ligna figuro; do mi devas peti vin ne imagi, cxar vi ne havas cerbon do vi ne rajtas imagi," averte diris la Birdotimigilo.

"Tute prave!" diris Jocxjo, tute sen kompreno.

Lia Mosxto forsendis Jxelea-Konfitajxon kaj la Soldaton kun la Verda Barbo, kaj kiam ili foriris li perbrake kondukis sian novan amikon en la korton, por ludi per jxettringoj.

Cxapitro 8: La Revolucia Armeo de Generalo Zingibra