La Birdotimigilo Planas Eskapon

Tip kasxe foriris de la knabinoj kaj rapide sekvis la Soldaton kun la Verda Barbo. La invadanta Armeo eniris la Urbon malpli rapide, cxar ili haltis por fosi smeraldojn el la muroj kaj el la pavimsxtonoj per la pintoj de siaj trikiloj. Do la Soldato kaj la knabo atingis la palacon antaux ol diskonigxis la informo ke la Urbo estis konkerita.

La Birdotimigilo kaj Jocxjo Kukurbokapo ankoraux ludis jxetringojn en la korto kiam interrompis la ludon la abrupta eniro de la Regxa Armeo de Oz, kiu enflugis sen siaj cxapelo kaj pafilo. Liaj vestoj estis tre malordaj kaj lia longa barbo flosis metron malantaux lin dum li kuris.

"Unu punkton por mi," diris la Birdotimigilo, trankvile; "Kio estas, servisto?" li pludiris, parolante al la Soldato.

"Ho! Via Mosxto-Via Mosxto! La Urbo konkerigxis!" anhelis la Regxa Armeo, kiu apenaux povis spiri pro la kurado.

"Tio okazis subite," diris la Birdotimigilo. "Sed bonvolu bari la pordojn kaj fenestrojn de la palaco, dum mi instruos al cxi tiu Kukurbokapo jxeti ringon."

La Soldato rapidis obei, dum Tip, kiu alvenis tuj malantaux li, restis en la korto por mirante rigardi la Birdotimigilon.

Lia Mosxto plu jxetadis ringojn kvazaux dangxero ne minacus lian tronon, sed la Kukurbokapo, ekvidinte Tipon, marsxis al la knabo tiom rapide kiom permesis liaj lignaj kruroj.

"Bonan tagon, nobla Patro!" li kriis gxoje. "Min plezurigas via alveno. Tiu terura Segcxevalo forkuris kunprenante min."

"Mi suspektis tiel," diris Tip. "Cxu vi suferis damagxon? Cxu vi estas fendita?"

"Ne, mi alvenis sendamagxe," respondis Jocxjo, "kaj Lia Mosxto tre afablis al mi."

Tiumomente la Soldato kun la Verda Barbo revenis, kaj la Birdotimigilo demandis: "Bonvolu diri, kiu konkeris min?"

"Regimento de knabinoj, el la kvar anguloj de la Lando Oz," respondis la Soldato, ankoraux pala pro timo.

"Sed kial mia Konstanta Armeo ne staris kontraux ili?" demandis Lia Mosxto, rigardante la Soldaton, severmiene.

"Cxar via Konstanta Armeo estis forkuranta," respondis la ulo, honeste; "neniu viro povus fronti la terurajn armilojn de la invadantoj."

"Nu," diris la Birdotimigilo, post momento da pensado, "Ne multe gxenos min perdi mian tronon, cxar estas tre tede regi la Smeraldan Urbon. Kaj la krono estas tiom peza ke mia kapo doloras. Sed mi esperas ke la Konkerintoj ne intencas damagxi min nur cxar mi maloportune estas la Regxo."

"Mi auxdis ilin diri," komentis Tip, post iom da hezito, "ke ili intencas fari cxifontapisxon el via eksterajxo kaj plenigi siajn sofkusenojn per via internajxo."

"Do vere ekzistas dangxero por mi," deklaris Lia Mosxto, forte, "kaj estos sagxe ke mi konsideru metodon eskapi."

"Kien vi povos iri?" demandis Jocxjo Kukurbokapo.

"Nu, al mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu regas la Palpbrumojn, kaj nomas sin ilia Imperiestro," estis la respondo. "Mi certas ke li protektos min."

Dume Tip elrigardadis tra la fenestro. "La malamikinoj cxirkauxas la palacon," diris li. "Estas tro malfrue, ne eblas eskapi. Ili tuje dissxirus vin."

La Birdotimigilo gxemis. "Dum krizo," li anoncis, "estas cxiam bone pauxzi kaj konsideri. Bonvolu pardoni min dum mi pauxzos kaj konsideros."

"Sed ankaux dangxeras por ni," diris la Kukurbokapo, malkviete. "Se iu el tiuj knabinoj scias kuiri, mia finigxo baldaux okazos!"

"Absurde!" krietis la Birdotimigilo. "Ili ne havas tempon, ecx se ili scias kuiri!"

"Sed se mi restus cxi tie longe," protestis Jocxjo, "mi versxajne putrus."

"Ha! Do ne estus dezirinde longe resti kun vi," respondis la Birdotimigilo. "La situacio estas pli grava ol mi supozis."

"Vi," diris la Kukurbokapo, malgaje, "versxajne vivos dum multaj jaroj. Mia vivo estas neeviteble mallonga. Do mi devas utiligi la malmultajn tagojn kiujn mi plu vivos."

"Trankvile! Trankvile!" respondis la Birdotimigilo, konsole; "se vi silentos suficxe longe por ke mi pensu, mi klopodos trovi metodon eskapi."

Do la aliaj atendis, pacience silentante, dum la Birdotimigilo marsxis al angulo kaj staris vizagx-al-mure dum plenaj kvin minutoj. Post tiu tempo li turnis sin al ili kun pli felicxa esprimo sur sia pentrita vizagxo.

"Kie estas la Segcxevalo kiun vi rajdis cxi tien?" li demandis al la Kukurbokapo.

"Nu, mi diris ke li estas juvelo, do via servisto enfermis lin en la regxan trezorejon," diris Jocxjo.

"Tio sxajnis al mi tauxga loko, Via Mosxto," diris la Soldato, timante ke li misagis.

"Al mi multe placxas," diris la Birdotimigilo. "Cxu vi donis mangxon al la besto?"

"Ho, jes; mi donis al li grandan bovlon da segajxoj."

"Bonege!" kriis la Birdotimigilo. "Tuj venigu la cxevalon."

La Soldato forrapidis, kaj baldaux ili auxdis la klakadon de la lignaj kruroj de la cxevalo sur la pavimo dum li kondukigxis en la korton.

Lia Mosxto rigardis la rajdbeston kritikeme. "Li ne sxajnas tre gracia!" li komentis, kontemplante lin. "Sed supozeble li povas kuri."

"Jes, ja," diris Tip, rigardante la Segcxevalon admire.

"Do, portante nin sur sia dorso, li kuru tra la vicojn da ribelantinoj kaj portu nin al mia amiko la Stana Lignohakisto," anoncis la Birdotimigilo.

"Li ne povas porti kvar!" kontrauxdiris Tip.

"Ne, sed ni povas persvadi lin porti tri," diris Lia Mosxto. "Do mi postlasos mian Regxan Armeon. Mi ne multe fidas lian kapablon, cxar li tiom facile venkigxis."

"Tamen, li ja povas kuregi," deklaris Tip, ridante.

"Mi atendis tiun forpusxon," diris la Soldato, senplezure; "sed mi povas toleri gxin. Mi maskos min per fortrancxo de mia bela verda barbo. Kaj, efektive ne estas pli dangxere fronti tiujn sentimajn knabinojn ol rajdi tiun ardan, sovagxan lignan cxevalon!"

"Eble vi pravas," komentis Lia Mosxto. "Sed koncerne min, mi ne estas soldato, do mi amas dangxeron. Nu, knabo, vi surcxevaligxu la unua. Kaj bonvolu sidi kiel eble plej proksime al la kolo de la cxevalo."

Tip rapide grimpis al sia loko, kaj la Soldato kaj la Birdotimigilo sukcesis levi la Kukurbokapon al sidloko tuj malantaux li. Restis tiel malmulta spaco por la Regxo ke li riskis forfali tuj kiam la cxevalo komencos kuri.

"Alportu sekigosxnuron, kian oni uzas por vestoj," diris la Regxo al sia Armeo, "kaj kunligu nin. Tiel, se unu el ni forfalos, ni cxiuj forfalos."

Kaj dum la Soldato foriris por trovi la sekigosxnuron, Lia Mosxto pludiris: "mi devas esti zorgoplena, cxar mi riskas mian tutan ekziston."

"Mi devas esti egale zorgoplena," diris Jocxjo.

"Ne tute same," respondis la Birdotimigilo, "cxar se oni damagxus min, mi plene finigxus. Sed se oni damagxus vin, oni povus dissemi vin."

La Soldato nun revenis kun longa sxnuro kaj firme kunligis la trion, kaj ankaux ligis ilin al la korpo de la Segcxevalo; sekve tute ne estis versxajne ke ili forfalos.

"Nun malfermu la pordon," ordonis la Birdotimigilo, "kaj ni ekkuros al libereco aux al morto."


"Ni ekkuros al libereco aux al morto."

La korto en kiu ili staris sin trovis en la centro de la granda palaco, kiu cxirkauxis gxin cxiuflanke. Sed en unu flanko estis koridoro kondukanta al ekstera barilpordo, kiun la Soldato riglintis laux ordono de lia reganto. Tra tiu pordo Lia Mosxto planis eskapi, kaj nun la Regxa Armeo kondukis la Segcxevalon lauxlonge de la koridoro kaj malbaris la pordon, kiu retrensvingigxis kun lauxta bruego.

"Nun," diris Tip al la cxevalo, "vi devas savi nin cxiujn. Kuru kiel eble plej rapide direkten al la barpordo de la Urbo, kaj nenio haltigu vin."

"Bone!" respondis la Segcxevalo rauxke, kaj li forkuregis tiom subite ke Tip bezonis anheli kaj firme teni la stangon kiun li fiksis en la kolon de la besto.

Pluraj el la knabinoj starantaj ekster la palaco gardante gxin estis terenbatitaj de la Segcxevalo kureganta. Aliaj kriante kuris por eviti lin, kaj nur unu-du senespere strebis piki la eskapantajn kaptitojn per siaj trikiloj. Tip estis pikita unufoje en la maldekstra brako, kiu doloretis dum la sekva horo; sed la trikiloj tute ne damagxis la Birdotimigilon aux Jocxjon Kukurbokapon, kiuj ecx ne konsciis ke ili estas pikataj.

Rilate al la Segcxevalo, li bonege faris rekordon renversante fruktocxaron, renversante plurajn mildaspektajn virojn, kaj laste terenbatatante la novan Pordogardiston-kiu estis malgranda postulema dika virino postenigita de Generalo Zingibra.

Nek haltis la impetanta rajdbesto tiam. Estante ekster la muroj de la Smeralda Urbo li impetis laux la vojo Okcidenten, saltegante rapide kaj skuante tiom ke la knabo perdis spiradon kaj la Birdotimigilo miregis.

Jocxjo jam antauxe rajdis tiom frenezrapide, do li dedicxis sian tutan atenton al firma tenado, per ambaux manoj, de la kukurba kapo sur gxia stangeto, kaj samtempe li akceptis la teruran skuadon kun la kuragxo de filozofo.

"Malrapidigu lin! Malrapidigu lin!" kriis la Birdotimigilo. "Mia pajlo tute subskuigxas en miajn krurojn."

Sed Tip ne povis suficxe spiri por paroli, do la Segcxevalo dauxrigis sian sovagxan kuradon senhalte kaj samrapide.

Baldaux ili atingis la bordon de largxa rivero, kaj sen pauxzo la ligna cxevalo faris lastan saltegon kaj enaerigis cxiujn.


La ligna cxevalo faris lastan saltegon.

Post sekundo ili ruligxadis en la akvo, plauxdante kaj balancigxante. La cxevalo baraktadis freneze klopodante trovi firmajxon sur kiu stari, kaj gxiaj rajdantoj unue plongxis sub la rapidan fluon kaj poste flosis sur la surfaco kvazaux korkoj.

Cxapitro 10: La Veturo al la Stana Lignohakisto