La Veturo al la Stana Lignohakisto

Tip estis trempita kaj akvo gutadis de cxiu angulo de lia korpo. Sed li sukcesis klini sin antauxen kaj krii en la orelon de la Segcxevalo. "Cxesu barakti, idioto! Cxesu barakti!"

La cxevalo tuj cxesis baraktadi kaj kviete kusxis sur la surfaco, gxia ligna korpo nagxis egalfacile kiel floso.

"Kion signifas tiu vorto 'idioto'?" demandis la cxevalo.

"Gxi estas riprocxvorto," respondis Tip, iom honta pro la vorto. "Mi uzas gxin nur kiam mi koleras."

"Do al mi placxas ankaux vin nomi idioto," diris la cxevalo. "Cxar ne mi faris la riveron nek mi metis gxin tien; do nur riprocxvorto tauxgas por persono kiu ekkoleras kontraux min cxar ni falis en akvon."

"Tute evidente," respondis Tip; "mi agnoskas ke mi maltauxge parolis." Poste li kriis al la Kukurbokapo: "cxu vi bone statas, Jocxjo?"

Ili ne auxdis respondon. Do la knabo vokis al la Regxo "cxu vi bone statas, Via Mosxto?"

La Birdotimigilo gxemis. "Iel mi malbone statas," li diris per malforta vocxo. "Vere malseka estas cxi tiu akvo!"

Tip estis tiel firme ligita per la sxnuro ke li ne povis turni sian kapon por rigardi siajn akompanantojn; do li diris al la Segcxevalo: "Remu per viaj kruroj al la bordo."

La cxevalo obeis, kaj kvankam ili flosis malrapide, ili fine atingis la transan riverbordon cxe loko suficxe malalta por ke la besto povu rampi surteren.

Iom malfacile la knabo sukcesis preni sian trancxilon el posxo kaj trancxi la sxnuron kiu kunligis la rajdantojn kaj la lignan cxevalon. Li auxdis la Birdotimigilon fali surteren kun sponga sono, kaj post tio li mem rapide decxevaligxis kaj rigardis sian amikon Jocxjo.

La ligna korpo, kun sia brilega vestaro, ankoraux sidis rekta sur la dorso de la cxevalo; sed mankis la kukurba kapo, kaj nur la akrigita stangeto kiu uzigxis kiel kolo videblis. Kaj la Birdotimigilo, nu, la pajlo en lia korpo estis subskuita de la malglata irado kaj pusxis sin dense en liajn krurojn kaj la malsupran parton de lia korpo-kiu aspektis tre dika kaj ronda dum lia supra parto aspektis kiel malplena sako. Sur sia kapo la Birdotimigilo ankoraux portis la pezan kronon, kiu kudritis al la kapo por ke li ne perdu gxin; sed la kapo estis nun tiom malseka kaj malrigida ke la pezo de la oro kaj de la juveloj antauxenpendis kaj kunpremis la pentritan vizagxon tiom ke li aspektis precize kiel Japana mopso.

Malproksime sur la akvo videblis la ora koloro de la kukurbo, kiu trankvile balancigxis sur la ondoj. Tiumomente gxi estis tute ne atingebla por la knabo, sed post iom da tempo gxi flosis pli proksimen gxis la knabo povis tusxi gxin per stango kaj tiri gxin al la bordo. Post tio li portis gxin al la supro de la bordo, zorge visxis la akvon de gxia kukurba vizagxo per sia posxtuko, kaj kuris kun gxi al Jocxjo kaj remetis la kapon sur la kolon de la viro.


La knabo povis tiri la kukurbokapon al la bordo.

"Ho ve!" estis la unuaj vortoj de Jocxjo. "Kia spertacxo! Cxu akvo putrigas kukurbojn?"

Tip ne opiniis respondon necesa, cxar li sciis ke ankaux la Birdotimigilo bezonas helpon. Do li zorgoplene elprenis la pajlon el la korpo kaj kruroj de la Regxo, kaj disetendis gxin en la sunlumo por ke gxi sekigxu. La malsekan vestaron li pendigis sur la korpo de la Segcxevalo.

"Se akvo putrigas kukurbojn," komentis Jocxjo, profunde gxemante, "mia vivo estos tre mallonga."

"Mi neniam rimarkis putron de kukurboj pro akvo," respondis Tip. "Kondicxe ke la akvo ne bolas. Se via kapo ne krevis, mia amiko, vi estas bonstata."

"Nu, mia kapo tute ne krevis," deklaris Jocxjo, pli felicxe.

"Sekve, ne vin gxenu," respondis la knabo. "'Kato tro pripensas kaj poste lamentas'."

"Do," diris Jocxjo, serioze, "mi vere gxojas ke mi ne estas kato."

La suno rapide sekigadis la vestojn, kaj Tip disturnis la pajlon de Lia Mosxto por ke la varmaj radioj sorbu la malsekon kaj refresxigu kaj resekigu gxin. Post gxia sekigxo, li remetis la pajlon en la Birdotimigilon, simetriigis la formon, kaj glatigis la vizagxon tiel ke li denove portis sian kutiman gajan kaj cxarman esprimon.


Tip remetis la pajlon en la Birdotimigilon.

"Grandan dankon," diris la monarko, gaje, dum li cxirkauxpromenis kaj trovis sin bonekvilibra. "Vere estas avantagxe esti Birdotimigilo. Se apudestas amikoj por ripari, nenio tro pereiga povas okazi."

"Cxu eble varmega sunlumo krevigas kukurbojn?" diris Jocxjo, kun angora sono en la vocxo.

"Tute ne-tute ne!" respondis la Birdotimigilo, gaje. Vi bezonas timi nur maljunigxon, knabeto. Kiam via ora juneco pereis ni rapide apartigxos-sed ne demandu al vi cxu vi jam pereas; ni mem scios kaj informos vin. Sed venu! Ni rekomencu veturi. Mi volegas saluti mian amikon la Stanan Lignohakiston."

Do ili residigxis sur la Segcxevalon, Tip tenis firme la stangon, la Kukurbokapo tenis firme Tipon, kaj la Birdotimigilo tenis firme la lignan framon de Jocxjo.

"Ne rapidu, cxar nun oni ne plu postsekvas nin," diris Tip al sia rajdbesto.

"Nur ke la suno ne bruligu miajn orelojn," diris la Segcxevalo.

"Se tio okazos, ni donos al vi cxapeleton kaj faros el vi segx-cxevalo," diris la Kukurbokapo malice.

La Segcxevalo kolere stampfis kaj retrenrulis tuberan okulon por rigardi Tipon.

"Jen," li henis, "cxu vi ne protektos min kontraux insultoj?"

"Kompreneble!" respondis Tip, komfortige. "Mi certas ke Jocxjo ne celis ofendi vin. Kaj ni nepre ne kverelu; ni devas resti bonaj amikoj."

"Bone!" respondis la besto, "sed ne fidu kion diras tiu kukurbulo, li tro rapide perdas la kapon!"

Ne eblis trovi tauxgan respondon al tio, do dum kelka tempo ili rajdadis sen paroli.

Post iom da tempo la Birdotimigilo komentis: "Memorigas pri la antauxa tempo. Sur cxi tiu herba teraltajxo mi iam savis Doroteon kiam sxin minacis la Pikantaj Abeloj de la Malbona Sorcxistino de la Okcidento.

"Cxu Pikantaj Abeloj damagxas kukurbojn?" demandis Jocxjo, cxirkauxrigardante timoplene.

"Ili cxiuj mortis, do ne gravas," respondis la Birdotimigilo. "Kaj cxi tie Nocxjo Hakisto detruis la Grizajn Lupojn de la Malbona Sorcxistino."

"Kiu estis Nocxjo Hakisto?" demandis Tip.

"Tiel nomigxas mia amiko la Stana Lignohakisto," respondis Lia Mosxto. "Kaj cxi tie la Flugantaj Simioj kaptis kaj ligis nin, kaj forflugis portante malgrandan Doroteon," li pludiris, kiam ili veturis iom pli.

"Cxu Flugantaj Simioj mangxas kukurbojn?" demandis Jocxjo, tremante pro timo.

"Mi ne scias; sed vi ne bezonas gxeni vin, cxar la Flugantaj Simioj nun estas sklavoj de Glinda la Bona, kiu posedas la Oran Cxapon kiu estras iliajn servojn," diris la Birdotimigilo, penseme.

Tiam la pajloplena monarko perdigxis en sia pensado pri la iamaj aventuroj. Kaj la Segcxevalo skuigxadis kurante trans la florkovritajn kampojn kaj portis siajn rajdantojn rapide survoje.

Vesperigxis post nelonge, kaj sekvis la senlumaj ombroj de la nokto. Do Tip haltigis la cxevalon kaj cxiuj decxevaligxis.

"Mi lacegas," diris la knabo, oscedegante; "kaj la herbaro estas mola kaj nevarma. Ni kusxu cxi tie kaj dormu gxis la mateno."

"Mi ne povas dormi," diris Jocxjo.

"Mi neniam dormas," diris la Birdotimigilo.

"Mi ecx ne komprenas kion signifas dormi," diris la Segcxevalo.

"Tamen, ni devas kompati cxi tiun kompatindan knabon, kiu konsistas el karno kaj ostoj kaj sango, kaj lacigxas," proponis la Birdotimigilo laux sia kutima helpema maniero. "Mi memoras ke estis same rilate al malgranda Doroteo. Ni cxiam devis sidi dumnokte dum sxi dormis."

"Mi bedauxras," diris Tip plorete. "Mi ne kulpas. Kaj mi ankaux malsategas!"

"Jen nova dangxero!" komentis Jocxjo, malgxoje. "Espereble vi ne amas mangxi kukurbojn."

"Nur se oni boligas ilin kaj metas ilin en tortojn," respondis la knabo, ridante. "Do vi ne bezonas timi min, amiko Jocxjo."

"Kia malkuragxulo, tiu Kukurbokapo!" diris la Segcxevalo, malestime.

"Ankaux vi eble estus malkuragxa, se vi scius ke vi putros!" respondis Jocxjo, kolere.

"Trankvile! - Trankvile!" interrompis la Birdotimigilo; "ni ne kverelu. Cxiu el ni havas mankojn, karaj amikoj; do ni strebu kompati unu la alian. Kaj cxar cxi tiu kompatinda knabo estas malsata kaj havas tute nenian mangxajxon, ni cxiuj silentu kaj lasu lin dormi; cxar oni diras ke dormante karnulo povas forgesi ecx malsaton."

"Dankon!" krietis Tip, dankeme. "Via Mosxto estas egale bona kiel sagxa - kaj tio estas tre granda lauxdo!"

Do li etendis sin sur la herbaro kaj, uzante la pajloplenan Birdotimigilon kiel kusenon por sia kapo, li baldaux endormigxis.

Cxapitro 11: Nikelkovrita Imperiestro