Maljuna Mombi Sorcxas

Ili baldaux trovis ke la Segcxevalo lamas, cxar lia nova kruro estis iom tro longa. Do ili devis halti dum la Stana Lignohakisto mallongigis gxin per sia hakilo, kaj post tio la ligna rajdbesto marsxis pli komforte. Sed la Segcxevalo ecx nun ne estis tute kontenta.

"Domagxe ke rompigxis mia alia kruro!" gxi grumblis.

"Neniel," arogante komentis la Sxancel-Insekto, kiu marsxadis apude. "Opiniu la akcidenton tre oportuna. Via kruro estis kia via historio: nek legenda nek leg-enda."

"Bonvolu," diris Tip, iom kolereta, cxar li amis kaj la Segcxevalon kaj sian serviston Jocxjon. "Permesu min diri ke via sxerco estas vere acxa, kaj egale maloriginala."

"Tamen, sxerco," deklaris la Sxancel-Insekto, firme. "Kaj sxerco derivita el vortludo estas, laux edukitoj, eminente deca."

"Kion tio signifas? demandis la Kukurbokapo, stultamaniere.

"Gxi signifas," klarigis la Kukurbokapo, "ke nia lingvo posedas multajn vortojn dusignifajn; kaj ke fari sxercon kiu ebligas ambaux signifojn de certa vorto, pruvas ke la sxercanto estas altkultura kaj nobla, kaj krome ke li plene regas la lingvon."

"Mi ne kredas tion," diris Tip, malkasxe. "Cxiu povas vortludi."

"Neniel," respondis la Sxancel-Insekto, rigide. "Necesas tre alta edukado. Cxi vi estas edukita, juna sinjoro?"

"Ne multe," agnoskis Tip.

"Sekve ne indas ke vi taksu. Mi mem estas Plene Edukita, kaj mi diras ke vortludoj indikas genion. Ekzemple, se cxi tiu besto estus ne nur besto sed ankaux maristo, li estus kaj cxe-valo kaj cxe-velo."

Auxdinte tion la Birdotimigilo gxemegis kaj la Stana Lignohakisto ekhaltis kaj riprocxrigardis la Sxancel-Insekton. Samtempe la Segcxevalo lauxte ronkis malestime; kaj ecx la Kukurbokapo etendis manon por kasxi la rideton kiun, cxar gxi estis cxizita parto de lia vizagxo, li ne povis sxangxi en rikanon.

Sed la Sxancel-Insekto fiere marsxadis kvazaux genie parolinte, kaj la Birdotimigilo kontrauxvole devis diri: "Mi auxdis, mia kara amiko, ke eblas troedukigxi; kaj kvankam mi multe respektas cerbojn, negrave kiaj kaj kiel klasifikitaj, mi komencas suspekti ke la via estas iom implikita. Cxiuokaze, mi petas vin kasxi vian superedukigxon dum vi restas kun ni."

"Ni ne estas tropostulemaj," diris la Stana Lignohakisto, "kaj ni estas ege bonkoraj. Sed se via supera kulturo denove likos-" Li ne finis la frazon, sed li turnadis sian brilantan hakilon tiom senzorge ke la Sxancel-Insekto ektimis kaj forpasxis al malpli dangxera distanco.

La aliaj plu marsxadis silente, kaj la Multe Edukita, post meditado, diris humilvocxe:

"Mi strebos bridi min."

"Nenion pli ni rajtas peti," respondis la Birdotimigilo agrable; kaj cxar bonhumoro nun reinfektis la grupon, ili plu marsxadis.

Kiam ili denove haltis por ke Tip ripozu-cxar la knabo estis la sola kiu, sxajne, lacigxis-la Stana Lignohakisto rimarkis plurajn malgrandajn, rondajn truojn en la herbokovrita kampo. "Nepre ni estas cxe vilagxo de la Kampomusoj," li diris al la Birdotimigilo. "Cxu eble mia malnova amikino, la Regxino de la Musoj, estas proksima?"

"Se jes, sxi povos multe helpi nin," respondis la Birdotimigilo, kiun trafis subita plano. "Provu voki sxin, kara Nocxjo."

Do la Stana Lignohakisto sonigis orelsxiran noton per argxenta fajfilo kiu pendis de sxnuro cxirkaux lia kolo, kaj baldaux eta griza muso saltis el apuda truo kaj venis sentime al ili. Cxar la Stana Lignohakisto iam savis sxian vivon, kaj la Regxino de la Kampomusoj sciis ke li estas fidinda.

"Saluton, Via Mosxtino," diris Nocxjo, gxentile parolante al la muso. "Mi esperas ke vi bone fartas."

"Dankon, mi fartas tre bone," respondis la Regxino, modeste, dum sxi sidigxis kaj eblis vidi la etan oran kronon sur sxia kapo. "Cxu mi povas iel helpi miajn malnovajn amikojn?"

"Jes ja," respondis la Birdotimigilo, fervore. "Mi petas, bonvolu permesi ke mi kunportu dekduon da viaj regatoj al la Smeralda Urbo."

"Cxu ili iumaniere suferos?" demandis la Regxino, dubeme.

"Mi kredas ke ne," respondis la Birdotimigilo. "Mi portos ilin kasxe en la pajlo kiu plenigas mian korpon, kaj kiam mi signalos, per malbutonumado de mia jako, ili nur bezonos elkuri kaj rapidi hejmen kiom eble plej rapide. Farante tion ili helpos min regajni mian tronon, kiun la Revolucia Armeo forprenis de mi."

"Se estos tiel, diris la Regxino, "Mi ne rifuzos vian peton. Kiam vi estos preta, mi alvokos dekdu el miaj plej inteligentaj regatoj."

"Mi estas preta jam nun," respondis la Birdotimigilo. Li sternis sin sur la teron kaj malbutonumis sian jakon, malkovrante la pajlan amason kiu plenigis lin.

La Regxino akre pepis, kaj post momenteto dek du belaj kampomusoj kuris el siaj truoj kaj staris antaux sia regantino, atendante sxiajn ordonojn.

Kion la Regxino diris al ili, neniu el niaj veturantoj povis kompreni, cxar sxi parolis per la musa lingvo; sed la kampomusoj obeis senhezite, kurante, unu post la alia, al la Birdotimigilo kaj kasxante sin en la pajlo de lia brusto.


La kampomusoj kasxis sin en la pajlo de lia brusto.

Kiam cxiuj dek du musoj jam kasxis sin tiel, la Birdotimigilo sekurige butonumis sian jakon kaj poste levis sin kaj dankis la Regxinon pro sxia komplezo.

"Ion pli vi povos fari por helpi nin," proponis la Stana Lignohakisto; "nome, kuri antauxen kaj indiki al ni la vojon al la Smeralda Urbo. Cxar iu malamiko penas malebligi ke ni atingu gxin."

"Volonte mi faros tion," respondis la Regxino. "Cxu vi estas pretaj?"

La Stana Lignohakisto rigardis al Tip.

"Mi ne plu lacas," diris la knabo. "Ni komencu."

Do ili rekomencis sian veturon. La malgranda griza Regxino de la Kampomusoj kuradis rapide antauxen, pauxzante gxis la veturantoj proksimigxis, kaj poste sxi denove forrapidadis.

Sen tiu cxiam gxusta gvido la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj eble tute ne atingus la Smeraldan Urbon, cxar multaj estis la obstakloj amasigitaj de la artoj de maljuna Mombi. Sed ne ecx unu el la obstakloj vere ekzistis-ili cxiuj estis lerte koncipitaj trompoj. Cxar kiam ili venis al la bordo de furioze plauxdanta rivero kiu sxajne baris ilin, la Regxineto nur senhalte plukuris, trairante la sxajnan akvofluegon sendangxere; kaj niaj veturantoj sekvis sxin sen renkonti ecx unu akvoguton.

Denove, alta granita muro turis alte super iliaj kapoj por malebligi ilian antauxeniron. Sed la griza Kampomuso marsxis rekte tra gxin, kaj la aliaj agis same, la muro degelis kaj farigxis nur nebuleto dum ili trairis.

Poste, kiam ili haltis dum momento por ke Tip ripozu, ili vidis kvardek vojojn komencigxi cxe iliaj piedoj, irantajn en kvardek direktoj; kaj baldaux tiuj kvardek vojoj ekkirligxis kvazaux grandega rado, unue unudirekte, poste alidirekte, tute konfuzante ilian vidpovon.

Sed la Regxino vokis ke ili sekvu sxin kaj kuris rekte antauxen; kaj kiam ili pluiris kelkajn pasxojn la kirligxantaj vojoj malaperis kaj ne plu vidigxis.

La lasta trompo de Mombi estis la plej timiga. Sxi sendis amason da krakantaj flamoj trans la kampon por konsumi ilin; kaj unuafoje la Birdotimigilo ektimis kaj turnis sin por forkuregi.

"Se tiu fajro atingos min mi tuj forbruligxos!" diris li, tremante gxis lia pajlo klakis. "Neniam mi vidis ion pli dangxeran."

"Ankaux mi foriras!" kriis la Segcxevalo, turnante sin kaj dancante pro agitigxo. "Cxar mia ligno estas tiom seka ke gxi brulus kvazaux fajrigilo."

"Cxu fajro estas dangxera por kukurboj?" demandis Jocxjo, timoplene.

"Vi bakigxos kvazaux torto-kaj ankaux mi!" respondis la Sxancel-Insekto, mallevante sin al cxiuj kvar membroj por povi kuri pli rapide.

Sed la Stana Lignohakisto, kiu ne timis fajron, evitigis kaosan forkuron per kelkaj sencoplenaj vortoj. "Rigardu la Kampomuson!" li kriis. "La fajro tute ne bruligas sxin. Efektive, ne ekzistas fajro, gxi estas nur trompo."

Efektive, rigardante la malgrandan Regxinon marsxi trankvile tra la alvenantaj flamoj cxiu en la grupo rekuragxigxis, kaj ili sekvis sxin sen ecx bruleto.

"Certe cxi tiu estas plej eksterordinara aventuro," diris la Sxancel-Insekto, kiu miregis. "Cxar gxi renversas cxiujn Naturajn Legxojn kiujn instruis Profesoro Cxionsciul en la lernejo."

"Kompreneble," diris la Birdotimigilo, sagxe. "Cxia magio estas kontrauxnatura, kaj tial gxi estas timenda kaj evitenda. Sed mi vidas antaux ni la pordojn de la Smeralda Urbo, do mi supozas ke ni nun superis cxiun magian obstaklon kiu sxajne kontrauxis nin."

Efektive, la muroj de la Urbo estis facile videblaj, kaj la Regxino de la Kampomusoj, kiu gvidis ilin fidele, proksimigxis al ili por adiauxi ilin.

"Mi multe dankas Vian Mosxtinon pro via afabla komplezo," diris la Stana Lignohakisto, klinante sin antaux la bela besteto.

"Cxiam estas plezuro helpi miajn amikojn," respondis la Regxino, kaj kvazauxtuje sxi jam malaperis rekurante hejmen.

Cxapitro 15: Kaptitaj de la Regxino