Kaptitaj de la Regxino

Proksimigxinte al la pordoj de la Smeralda Urbo la veturantoj trovis gxin gardata de du knabinoj de la Revolucia Armeo, kiuj obstaklis ilian eniron, tirinte siajn trikilojn el sia hararo kaj minacante piki la unuan proksimigxanton.

Sed la Stana Lignohakisto ne timis. "Plej malbone, ili sukcesos grati mian belan nikelan kovrajxon," li diris. "Sed ne estos 'plej malbone,' cxar mi kredas ke mi povos fortimigi tiujn absurdajn soldatinojn tre facile. Zorge sekvu min, cxiu el vi!"

Post tio, svingante sian grandan hakilon dekstren kaj maldekstren antaux si, li iris al la pordo, kaj la aliaj sekvis lin senhezite.

La knabinoj, kiuj tute ne anticipis reziston, timegis pro la svingado de la brila hakilo kaj forkuris kriante en la urbon; kaj niaj veturantoj trapasis la pordojn sendangxere kaj marsxis laux la verda marmora pavimo de la largxa strato direkte al la regxa palaco.

"Ni baldaux remetos Vian Mosxton sur la tronon," diris la Stana Lignohakisto, ridante pro sia facila konkero je la gardistinoj.

"Dankon, amiko Nocxjo," respondis la Birdotimigilo, dankeme. "Nenio povas rezisti vian amantan koron kaj vian akran hakilon."

Dum ili preteriris la vicojn de domoj ili vidis tra la malfermitaj pordoj ke viroj balaadas kaj senpolvigas kaj purigas telerojn, dum la virinoj sidas en grupoj klacxante kaj ridante.

"Kio okazis?" la Birdotimigilo demandis al malfelicxaspektanta viro kun granda barbo, kiu portas antauxveston kaj pusxas infancxareton laux la trotuaro.

"Nu, okazis revolucio, Via Mosxto, kion vi certe nur tro bone scias," respondis la viro. "Kaj post via foriro, la virinoj estras laux sia volo. Mi gxojas cxar vi decidis reveni kaj reestigi ordon, cxar mastrumadi en la hejmo kaj prizorgi infanojn eltrivas cxiun viron en la Smeralda Urbo."

"Hmm," diris la Birdotimigilo, penseme. "Se estas tiom malfacile, kiel la virinoj tiel facile sukcesis pri gxi?"

"Mi tute ne scias," respondis la viro, profunde gxemante. "Eble la virinoj estas faritaj el fero."

Dum ili lauxiradis la straton, neniu penis obstakli ilin. Pluraj virinoj cxesis klacxadi suficxe longe por scivoleme rigardi niajn amikojn, sed tuj ili forturnis sin ridante aux rikanante kaj rekomencis babiladi. Kaj kiam ili renkontis plurajn knabinojn el la Revolucia Armeo, tiuj soldatinoj, anstataux ektimi aux surprizigxi, nur flanken pasxis kaj senproteste permesis ilin pluiri.

Tiu ago maltrankviligis la Birdotimigilon. "Mi timas ke ni eniras kaptilon," diris li.

"Absurde!" respondis Nocxjo Hakisto, fidoplene. "La malsagxulinoj jam estas konkeritaj!"

Sed la Birdotimigilo skuis sian kapon dubomaniere, kaj Tip diris:

"Estas multe tro facile. Tute certe atendas nin dangxero."


"Estas multe tro facile."

"Mi atentos," respondos Lia Mosxto. Sen obstaklo ili atingis la regxan palacon kaj suprenpasxis la marmorajn sxtupojn, kiuj iam estis dike kovritaj per smeraldoj sed nun estis plenaj de truetoj kie la juveloj senkompate estis eltiritaj de la Revolucia Armeo. Kaj ecx ne unu ribelantino baris la vojon.

Tra la arkaj koridoroj kaj en la belegan troncxambron marsxis la Stana Lignohakisto kaj liaj sekvantoj, kaj tie, kiam la verdaj silkaj kurtenoj estis malantaux ili, ili vidis kuriozajxon.

Sidanta sur la brilanta trono estis Generalo Zingibra, kun la preskaux-plej-bona krono de la Birdotimigilo sur la kapo, kaj la regxa sceptro estis en sxia dekstra mano. Skatolo da karamelaj bombonoj, el kiu sxi mangxadis, kusxis sur sxiaj genuoj, kaj la knabino sxajnis tute komforta en la regxa medio.


Sidanta sur la trono estis Generalo Zingibra.

La Birdotimigilo antauxenpasxis kaj frontis sxin, dum la Birdotimigilo apogis sin sur sia hakilo kaj la aliaj staris duoncirkle malantaux Lia Mosxto.

"Cxu vi auxdacas sidi sur mia trono?" demandis la Birdotimigilo, severe okulumante la entrudigxintan knabinon. "Cxu vi ne scias ke vi kulpe perfidis, kaj ke legxo ordonas punon pro perfido?"

"La trono apartenas al kiu ajn sukcesis preni gxin," respondis Zingibra, dum sxi malrapide mangxis plian bombonon. "Vi vidas ke mi prenis gxin; do gxuste nun mi estas Regxino, kaj kiu min kontrauxas estas perfidulo kaj estas punenda laux la legxo menciita de vi."

Tiu vidpunkto pri la afero konfuzis la Birdotimigilon. "Cxu estas tiel, amiko Nocxjo?" li demandis, turninte sin al la Stana Lignohakisto.

"Nu, kiam temas pri la Juro, mi nenion povas diri," respondis la Stana Mosxto. "Cxar oni neniam intencis ke la legxoj estu kompreneblaj, kaj estas stulte provi."

"Do kion ni faru?" demandis la Birdotimigilo. cxagrenite.

"Kial ne edzigxi kun la Regxino? Kaj tiam kaj sxi kaj vi povos regi," proponis la Sxancel-Insekto.

Zingibra fikse rigardis la insekton kolerante.

"Kial ne resendi sxin al sxia patrino, kie sxi devas esti?" demandis Jocxjo Kukurbokapo.

Zingibra sulkigis la frunton.

"Kial ne enfermi sxin en sxrankon gxis sxi bone kondutos kaj promesos dauxre bonkonduti?" demandis Tip. La lipo de Zingibra kurbigxis malestime.

"Aux bone skui sxin!" diris la Segcxevalo.

"Ne," diris la Stana Lignohakisto, "ni milde kaj ameme pritraktu la kompatindan knabinon. Ni donu al sxi tiom da juveloj kiom sxi povos porti, kaj forsendu sxin felicxa kaj kontenta."

Kiam li diris tion, Regxino Zingibra ridis lauxte, kaj la postan minuton sxi trifoje kunfrapis siajn manojn, kvazaux signale.

"Vi estas tre absurdaj uloj," diris sxi; "sed enuigas min via sensencajxo kaj mi ne plu akceptas toleri vin."

Dum la monarko kaj liaj amikoj auxskultis mirigate tiun impertinentan parolon, konsternajxo okazis. La hakilo de la Stana Lignohakisto estis kaptita el liaj manoj de iu persono malantaux li, kaj li trovis sin senarmita kaj senhelpa. Samtempe ridego sonis en la oreloj de la fidela grupo, kaj kiam ili turnis sin por trovi el kie venis la sono, ili trovis sin cxirkauxitaj de la Revolucia Armeo. La knabinoj portis en cxiu mano brilan trikilon. La tuta troncxambro sxajnis plena de la ribelantinoj, kaj la Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj komprenis ke ili nun estas kaptitaj.

"Nun vi komprenas ke estas malsagxe, oponi la planon de virino," diris Zingibra, gaje. "Kaj cxi tiu evento nur pruvas ke mi pli tauxgas por regi la Smeraldan Urbon ol Birdotimigilo. Mi havas nenian malbonvolon kontraux vi, mi certigas al vi; sed por ke vi ne gxenu min estontece, mi ordonos ke vi cxiuj detruigxu. Escepte de la knabo, kiu apartenas al maljuna Mombi kaj estas redonenda al sxi. La aliaj ne estas homoj, do ne estos fie detrui vin. La Segcxevalon kaj la korpon de la Kukurbokapo mi dishakigos por fajrobruligado; kaj la kukurbo mem estos utila en tortoj. La Birdotimigilo estos bona por komenci festofajron, kaj ni povos distrancxi la Stanan Lignohakiston kaj doni la pecetojn al la kaproj por mangxo. Kaj tiun gigantan Sxancel-Insekton-"

"'Multe Pligrandigitan', mi petas," interrompis la insekto.

"Mi opinias ke mi petos la kuiristinon prepari verd-kelonian supon el vi," pludiris la Regxino, mediteme.

La Sxancel-Insekto tremetis.

"Aux, se tio ne sukcesus, ni povus uzi vin por Hungara gulasxo, boligitan kaj forte spicitan," sxi pludiris, kruele.

Tiu programo de ekstermado estis tiom terura ke la kaptitoj regardis unu la alian panikotime. Nur la Birdotimigilo ne cedis al malespero. Li staradis kviete antaux la Regxino kaj lia frunto sulkigxis pro profunda pensado dum li strebis elpensi eskapmanieron.

Dum li faris tion li sentis movigxeton en la pajlo en la brusto. Tuj lia mieno transiris de malgxojo al gxojo, kaj levinte manon li rapide malbutonumis la antauxon de sia jako.

Tiun agon ja rimarkis la amaso da knabinoj cxirkaux li, sed neniu el ili suspektis la signifon de lia ago gxis eta griza muso saltis el lia brusto al la planko kaj forkuris inter la piedoj de la Revolucia Armeo. Alia muso rapide sekvis; kaj poste alia kaj alia, rapide kaj sinsekve. Kaj subite la Armeo auxdigis terurkrion kiu facile plenigus la plej kuragxan koron per konsternigxo. La forkuro kiu sekvis farigxis amasa, kaj la amasa forkuro farigxis paniko.

Cxar dum la alarmitaj musoj diskuradis cxirkaux la cxambro estis nur suficxa tempo por ke la Birdotimigilo rimarku kirlon de jupoj kaj briletadon de piedoj dum la knabinoj malaperis el la palaco-pusxante kaj kunfrapigxante pro sia panikaj klopodoj eskapi.

La Regxino, je la unua alarmo, ekstaris sur la kusenon de la trono kaj komencis danci frenezete sur la pintoj de siaj piedfingroj. Post tio muso suprenkuris la kusenojn, kaj per terurita salto kompatinda Zingibra flugis tute super la kapon de la Birdotimigilo kaj eskapis tra arka pordo-sxi tute ne pauxzis dum sia sovagxa forkuro gxis sxi atingis la baril-pordojn de la Urbo.

Do, dum malpli longa tempo ol mi bezonas por priskribi la agon, la troncxambro malplenigxis kaj restis nur la Birdotimigilo kaj liaj amikoj, kaj la Sxancel-Insektoprofunde gxemis pro rekuragxigxo dum li diris: "Dank' al la dioj, ni savigxis!"

"Provizore, jes," respondis la Stana Lignohakisto. "Sed la malamikinoj revenos baldaux, mi certas."

"Ni baru cxiun enirejon de la palaco!" diris la Birdotimigilo. "Tiel ni akiros suficxan tempo por elpensi kion fari."

Do cxiuj, kun escepto de Jocxjo Kukurbokapo, kiu ankoraux estis ligita al la Segcxevalo, kuris al la diversaj enirejoj de la regxa palaco kaj fermis la pezajn pordojn, riglis kaj sxlosis ilin firme. Poste, sciante ke la Revolucia Armeo bezonos plurajn tagojn por rompi la barilojn, la aventurantoj kunigxis denove en la troncxambro por plani pri la milito.

Cxapitro 16: La Birdotimigilo Flankeniras por Pensi