La Birdotimigilo Flankeniras por Pensi

"Sxajnas al mi," komencis la Birdotimigilo, kiam cxiuj rekunestis en la troncxambro, "ke la knabino Zingibra plene pravas kiam sxi pretendas esti Regxino. Kaj se sxi pravas, mi malpravas, kaj ni tute ne rajtas okupi sxian palacon."

"Sed vi estis la Regxo antaux ol sxi venis," diris la Sxancel-Insekto, arogante marsxadante tien kaj reen kun la manoj en la posxoj; "do sxajnas al mi ke sxi estas la entrudigxinto, ne vi."

"Precipe cxar ni jxus venkis sxin kaj forkurigis sxin," pludiris la Kukurbokapo, dum li levis siajn manojn por turni sian vizagxon por ke gxi rigardu la Birdotimigilon.

"Cxu ni vere venkis sxin?" demandis la Birdotimigilo, kviete. "Rigardu tra la fenestro, kaj diru al mi kion vi vidas."

Tip kuris al la fenestro kaj elrigardis.

"La palacon cxirkauxas duobla vico de soldatinoj," li anoncis.

"Mi supozis tion," respondis la Birdotimigilo. "Ni estas egale iliaj kaptitoj kiel antaux ol la musoj fortimigis ilin el la palaco."

"Mia amiko pravas," diris Nocxjo Hakisto, kiu poluradis sian bruston per iom da sxamoledo. "Zingibra restas la Regxino, kaj ni estas sxiaj kaptitoj."

"Sed mi esperas ke sxi ne povos atingi nin," kriis la Kukurbokapo, tremante pro timo. "Sxi minacis fari tortojn el mi, vi scias."

"Ne maltrankviligxu," diris la Stana Lignohakisto. "Ja ne multe gravas. Se vi restos fermita en cxi tiun cxambron, vi putros. Bona torto estas multe pli admirinda ol putra intelekto."

"Ja vere," akordis la Birdotimigilo.

"Ve!" gxemis Jocxjo; "kia acxa sorto estas la mia! Kial, kara Pacxjo, vi ne faris min el stano-aux ecx el pajlo-por ke mi konservigxu senfine?"

"Fu!" respondis Tip, indigne. "Gxoju ke mi ecx faris vin." Li pludiris, penseme, "cxio finigxos, iam."

"Sed mi petas memori," interrompis la Sxancel-Insekto, kies elstaraj, rondaj okuloj malgxoje mienis, "ke tiu terura Regxino Zingibra proponis fari gulasxon el mi-el Mi! la sola Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita Sxancel-Insekto en la tuta grandega mondo!"

"Mi opinias tion bonega plano," komentis la Birdotimigilo, aprobe.

"Cxu vi ne supozas ke li pli bonus en supo?" demandis la Stana Lignohakisto, turninte sin al sia amiko.

"Nu, eble," agnoskis la Birdotimigilo.

La Sxancel-Insekto gxemis. "Mi povas vidi per mia menso," diris li, malgaje, "la kaprojn mangxi pecetojn de mia kara kamarado, la Stana Lignohakisto, dum mia supo kuirigxas super festofajro konsistanta el flamigo de la Segcxevalo kaj la korpo de Jocxjo Kukurbokapo, kaj Regxino Zingibra rigardas mian boligxon dum sxi pligrandigas la flamojn per mia amiko la Birdotimigilo!"

Tiu senesperiga bildo malgajigis la tutan grupon kaj faris ilin malkvietaj kaj maltrankvilaj.


Tiu senesperiga bildo malgajigis la tutan grupon.

"Tio certe okazos nur post longe," diris la Stana Lignohakisto, klopodante paroli gaje; "cxar ni povos restigi Zingibran ekster la palaco gxis sxi sukcesos trarompi la pordojn."

"Kaj intertempe mi versxajne mortos pro malsato, kaj ankaux la Sxancel-Insekto," anoncis Tip.

"Nu, mi," diris la Sxancel-Insekto, "mi kredas ke mi povus mangxigi min longatempe per Jocxjo Kukurbokapo. Mi preferas ne mangxi kukurbojn; sed mi kredas ke ili estas iom nutrikapablaj, kaj la kapo de Jocxjo estas granda kaj dika."

"Senkorulo!" kriis la Stana Lignohakisto, multe sxokite. "Cxu ni estas kanibaloj? Aux cxu ni estas fidelaj amikoj?

"Mi tute klare komprenas ke ni devas ne resti fermitaj en cxi tiun palacon," diris la Birdotimigilo, decideme. "Do ni cxesigu cxi tiun malgxojan konversaciadon kaj strebu trovi rimedon por eskapi."

Auxdinte tiun proponon, ili cxiuj fervore grupigxis cxirkaux la tronon en kiu sidadis la Birdotimigilo, kaj dum Tip sidigxis sur segxon falis el lia posxo piproskatolo, kiu ruligxis sur la planko.

"Kio estas tio?" demandis Nocxjo Hakisto, prenante la skatolon.

"Atentu!" kriis la knabo. "Jen mia Vivopulvoro. Ne perdu iom, cxar preskaux neniom restas."

"Kaj kio estas la Vivopulvoro?" demandis la Birdotimigilo, dum Tip remetis la skatolon en sian posxon zorgeme.

"Ia magiajxo kiun Mombacxo akiris de fisorcxisto," klarigis la knabo. "Sxi vivigis Jocxjon per gxi, kaj poste mi uzis gxin por vivigi la Segcxevalon. Mi supozas ke gxi vivigas cxion sur kion oni sxutas gxin; sed plu restas nur eble unu dozo."

"Do gxi estas vere multevalora," diris la Stana Lignohakisto.

"Jes," akordis la Birdotimigilo. "Gxi eble estos nia plej bona eskapilo el niaj problemoj. Mi intencas pensi dum kelkaj minutoj; bonvolu, amiko Tip, elpreni vian trancxilon kaj fortondi cxi pezan kronon de mia frunto."

Tip rapide trancxis la fadenojn kiuj ligis la kronon al la kapo de la Birdotimigilo, kaj la eksmonarko de la Smeralda Urbo forprenis gxin kun kontenta gxemo kaj pendigis gxin sur hoko apud la trono.

"La lasta spuro de mia regxeco," diris li; "kaj min plezurigas forigi gxin. La eksregxo de cxi tiu Urbo, nomita Pastoria, perdis la kronon al la Mirinda Sorcxisto, kiu transdonis gxin al mi. Nun la knabino Zingibra pretendas gxin, kaj mi sincere esperas ke sxi ne ricevos kapdoloron pro gxi."

"Afabla penso, kiun mi multe admiras," diris la Stana Lignohakisto, aprobe kapjesante.

"Kaj nun mi faros rapidan pensadon," pludiris la Birdotimigilo, klinante sin malantauxen sur la trono.

La aliaj restis lauxeble plej silentaj, por ne gxeni lin; cxar cxiuj forte fidis la eksterordinaran cerbon de la Birdotimigilo.

Kaj, post atendo kiu sxajnis vere tre, tre longa al la malkvietaj rigardantoj, la pensisto sidigxis, ekrigardis siajn amikojn per sia plej kapricema esprimo, kaj diris: "Mia cerbo bonege funkcias hodiaux. Mi tre fieras pri gxi. Nun, auxskultu! Se ni provos eskapi tra la pordoj de la palaco ni certe kaptigxos. Kaj, cxar ni ne povas eskapi sur la tero, nur unu alternativo ekzistas. Ni devos eskapi tra la aero!"

Li pauxzis por rimarki la efikon de tiu vortoj; sed liaj auxskultantoj sxajnis perpleksaj kaj nekonvinkitaj.

"La Mirinda Sorcxisto eskapis per balono," li pludiris. "Ni ne povas fari balonon, kompreneble; sed io ajn kapabla flugi tra la aero povos facile porti nin. Do mi proponas ke mia amiko la Stana Lignohakisto, kiu estas lerta mekanikisto, konstruu ian masxinon kun bonaj fortaj flugiloj, por porti nin; kaj nia amiko Tip povos tiam vivigi la Ajxon per sia magia pulvoro."

"Brave!" kriis Nocxjo Hakisto.

"Belega cerbo!" murmuris Jocxjo.

"Verte tre lerta!" diris la Edukita Sxancel-Insekto.

"Mi kredas ke tio eblos," deklaris Tip; "se, efektive, la Stana Lignohakisto kapablos fari la Ajxon."

"Mi volonte provos," diris Nocxjo, gaje; "kaj, efektive, mi malofte malsukcesas kiam mi provas fari ion. Sed necesos konstrui la Ajxon sur la tegmento de la palaco, por ke gxi povu levigxi komforte en la aeron."

"Certe," diris la Birdotimigilo.

"Do ni trasercxu la palacon," pludiris la Stana Lignohakisto, "kaj portu cxian troveblan materialon al la tegmento, kie mi komencos mian laboron."

"Unue, tamen," diris la Kukurbokapo, "bonvolu liberigi min de cxi tiu cxevalo, kaj fari por mi novan kruron per kiu mi povos marsxi. Cxar estante kia mi nun estas, mi utilas nek al mi mem nek al iu alia."

Do la Stana Lignohakisto dispecigis mahagonan tablon per sia hakilo kaj fiksis unu el la bele cxizitaj kruroj al la korpo de Jocxjo Kukurbokapo, kiu multe fieris pro la novakirajxo.

"Sxajnas strange," diris li, dum li rigardis la Stanan Lignohakiston labori, "ke mia maldekstra kruro estos mia plej eleganta kaj fortika parto."

"Tio pruvas vin malkutima," respondis la Birdotimigilo, "kaj mi konvinkigxis ke la solaj konsiderindaj personoj en cxi tiu mondo estas la malkutimaj. Cxar la ordinaraj homoj estas kiaj la folioj de arbo, ili vivas kaj mortas nerimarkate."

"Kiel estas nun?" demandis Tip, rigardante la Kukurbokapon pasxadi por provi sian novan kruron.

"Kvazaux nova," respondis Jocxjo, gxoje, "kaj tute preta helpi vin cxiujn eskapi."

"Do ni komencu labori," diris la Birdotimigilo, direktore.

Do, felicxaj cxar ili povas fari ion kio ebligos fini la kaptitecon, la amikoj disiris tra la palaco sercxante tauxgajn materialojn por konstrui sian aviadmasxinon.

Cxapitro 17: La Miriga Flugo de la Gumpo