La Miriga Flugo de la Gumpo

Kiam la aventurantoj rekunigxis sur la tegmento ili trovis ke rimarkinde strangan aron da materialoj alportis la diversaj membroj de la grupo. Sxajne neniu klare konceptis kion oni bezonas, sed cxiu alportis ion.

La Sxancel-Insekto prenis el gxia pozicio super la kamenbreto en la granda kunvencxambro la kapon de Gumpo, kiun beligis largxetendaj kornoj; kaj tion, kun multa zorgo kaj ecx pli multa malfacilo, la insekto portis supren laux la sxtuparo al la tegmento. Tiu Gumpo similis la kapon de alko, sed la nazo kurbigxis supren petole kaj barbo trovigxis sur gxia mentono, kvazaux de virkapro. Kial la Sxancel-Insekto elektis tiun objekton li ne povis klarigi, krom diri ke gxi altiris lian atenton.

Tip, helpate de la Segcxevalo, portis grandan, remburitan sofon al la tegmento. Gxi estis malnovmoda meblo, kun altaj dorso kaj finajxoj, kaj gxi tiom pezis ke ecx kvankam la plejgranda parto de la pezo kusxis sur la dorso de la Segcxevalo, la knabo trovis sin senspira kiam finfine la malgracia sofo estis metita sur la tegmenton.

La Kukurbokapo alportis balailon, la unua objekto kiun li trovis. La Birdotimigilo alvenis kun volvajxo de sxnuroj kaj sxnuregoj kiujn li prenis el la korto, kaj dum sia supreniro de la sxtupoj li tiom implikigxis en la malstriktaj partoj de la sxnuregoj ke kaj li kaj lia portajxo falis kvazaux amasajxo sur la tegmento kaj ecx eble deruligxus se Tip ne savus lin.


Cxiu alportis ion al la tegmento.

La Stana Lignohakisto laste alvenis. Ankaux li iris al la korto, kie li forhakis kvar grandajn, largxajn foliojn de grandega palmo pri kiu fieris cxiuj logxantoj de la Smeralda Urbo.

"Mia kara Nocxjo!" kriis la Birdotimigilo, vidante kion faris lia amiko; "vi faris la plej grandan krimon fareblan en la Smeralda Urbo. Se mi ne mismemoras, la puno por persono kiu dehakis foliojn de la regxa palmo estas sepobla mortigxo kaj post tio dumviva enkarcerigxo."

"Ne ripareblas nun," respondis la Stana Lignohakisto, jxetante la grandajn foliojn sur la tegmenton. "Sed eble jen ankoraux nova kialo por ke ni eskapu. Nun mi vidu kion vi trovis por mia laboro."

Multajn dubajn rigardojn oni jxetis sur la amason de diversspecaj materialoj kiuj nun kovris la tegmenton, kaj fine la Birdotimigilo skuis sian kapon kaj komentis: "Nu, se amiko Nocxjo povos fari, el cxi tiu rubamaso, Ajxon kiu flugos tra la aero kaj portos nin al sendangxera loko, nu mi agnoskos ke li estas multe pli bona mekanikisto ol mi supozis."

Sed la Stana Lignohakisto unue ne sxajnis tute certa pri sia kapablo, kaj nur polurinte sian frunton forte per la sxamledo li decidis entrepreni la laboron.

"Kion oni unue bezonas por la masxino," diris li, "estas korpo suficxe granda por porti la tutan grupon. Cxi tiu sofo estas la plej granda ajo cxi tie, kaj eble estos uzebla kiel korpo. Sed, se la masxino klinigxos flanken, ni cxiuj deglitos kaj falos sur la teron."

"Kial ne uzi du sofojn?" demandis Tip. "Trovigxas alia identa al cxi tiu sur la malsupra etagxo."

"Tre sencoplena sugesto," kriis la Stana Lignohakisto. "Tuj alportu la alian sofon."

Do Tip kaj la Segcxevalo sukcesis, per multa laboro, porti-tiri la duan sofon al la tegmento; kaj kiam la du sofoj estis kunaj, rando-al-rando, la dorsoj kaj finajxoj estis protektilo cxirkaux la sidejo.

"Bonege!" kriis la Birdotimigilo. "Ni povos veturi en cxi tiu komforta nesto tute kontente."

La du sofojn ili nun firme kunligis per sxnuroj kaj sxnuregoj, kaj post tio Nocxjo Hakisto fiksis la kapon de la Gumpo al unu finajxo.

"Per tio ni scios kiu estas la antauxo de la Ajxo," diris li, cxar lin multe placxis lia ideo. "Kaj vere, se vi ekzamenos kritikeme, la Gumpo tre bone aspektas kiel flugkapo. Tiuj grandaj palmfolioj, por kiuj mi sepoble endangxerigis mian vivon, devos esti la flugiloj."

"Cxu ili estas suficxe fortikaj?" demandis la knabo.

"Ili estas la plej fortikaj ajxoj troveblaj gxuste nun," respondis la Stana Lignohakisto; "kaj kvankam ili ne estas proporciaj al la korpo de la Ajxo, ni ja ne rajtas tro kritikemi."

Do li fiksis la palmfoliojn al la sofoj, po du cxiuflanke.

Diris la Sxancel-Insekto, multadmire: "La Ajxo nun estas kompleta kaj nur bezonas vivigxi."

"Momenton!" kriis Jocxjo. "Cxu vi ne uzos mian balailon?"

"Por kio?" demandis la Birdotimigilo.

"Nu, eblos ligi gxin al la malantauxo por esti vosto," respondis la Kukurbokapo. "Certe oni ne povus diri ke la Ajxo estas kompleta sen vosto."

"Hmm!" diris la Stana Lignohakisto, "mi ne komprenas la utilon de vosto. Ni ne celas kopii beston, aux fisxon, aux birdon. Ni nur volas ke la Ajxo portu nin tra la aero."

"Eble, kiam la Ajxo vivos gxi povos uzi voston por direkti sin," proponis la Birdotimigilo. "Cxar se gxi flugos tra la aero, gxi ne malsimilos al birdo. Mi rimarkis ke cxiuj birdoj havas vostojn, ili uzas la voston kiel rudron."

"Bone," respondis Nocxjo, "la balailo uzigxos kiel vosto," kaj li firme fiksis gxin al la malantauxa finajxo de la sofkorpo.

Tip prenis la piproskatolon el sia posxo. "La Ajxo aspektas tre granda," li diris, dubeme, "kaj mi ne certas ke restas suficxa pulvoro por vivigi la tuton. Sed mi sxutos gxin kiel eble plej zorge."

"Plej sxutu sur la flugilojn," diris Nocxjo Hakisto; "cxar ili devos esti kiel eble plej fortaj."

"Kaj ne forgesu la kapon!" kriis la Sxancel-Insekto.

"Kaj la voston!" diris Jocxjo Kukurbokapo.

"Silentu," diris Tip, nervoze; "lasu min gxuste uzi la sorcxajxon."

Tre zorge li komencis sxuti la valoregan pulvoron sur la Ajxon. Unue li sxutis maldikan tavolon sur cxiun el la kvar flugiloj, poste li sxutis sur la sofojn, kaj sxutis iom sur la balailon.

"La kapon! La kapon! Ne, mi petegas, forgesu la kapon!" kriis la Sxancel-Insekto, ekscitite.

"Restas nur tre malmulta pulvoro," anoncis Tip, rigardante en la skatolon. "Kaj sxajnas al mi ke estas pli grave vivigi la sofokrurojn ol la kapon."

"Tute ne," decidis la Birdotimigilo. "Cxio bezonas kapon por direkti sin; kaj cxar cxi tiu kreajxo devos flugi, ne marsxi, ja ne gravos cxu aux ne gxiaj kruroj vivas."

Do Tip akceptis tiun decidon kaj sxutis la restantan pulvoron sur la kapon de la Gumpo.

"Nun," diris li, "silentu dum mi diros la sorcxvortojn!"

Auxdinte maljunan Mombin prononci la magiajn vortojn, kaj ankaux sukcese viviginte la Segcxevalon, Tip ne hezitis parolante la tri kabalajn vortojn, el kiu cxiu vorto akompanigxis per la stranga mangesto.

Solena kaj impona ceremonio.

Kiam li finis la sorcxdiron, la tuta korpego de la Ajxo tremegis, la Gumpo faris la kricxan sonon kiun tiaj bestoj kutime faras, kaj la kvar flugiloj komencis furioze supren kaj suben levigxadi.

Tip sukcesis kapti kamentubon, sen tio li blovigxus for de la tegmento pro la terura vento farita de la flugiloj. La Birdotimigilo, tre malmultepeza, estis kaptita kaj portita tra la aero de la vento gxis Tip bonsxance kaptis unu kruron kaj firme tenis lin. La Sxancel-Insekto kusxis plata sur la tegmento kaj tiel ne suferis damagxon, kaj la Stana Lignohakisto, kies peza stano ankris lin firme, cxirkauxbrakis Jocxjon Kukurbokapon kaj sukcesis savi lin. La Segcxevalo renversigxis kaj kusxis kun la kruroj movigxantaj senhelpe super li.

Kaj nun, dum cxiuj baraktis por regxustigi sin, la Ajxo malrapide levigxis de la tegmento kaj flugis en la aeron.

"He! Revenu!" kriis Tip, timvocxe, dum li firmtenis la kamentubon per unu mano kaj la Birdotimigilon per la alia. "Revenu tuj, mi ordonas!"

Tiel pruvigxis tute eksterdube sagxa la sagaco de la Birdotimigilo, pro lia prefero ke vivigxu la kapo de la Ajxo anstataux la kruroj. Cxar la Gumpo, jam alta en la aero, turnis sian kapon kiam Tip kriis sian ordonon kaj iom post iom cxirkauxturnigxis gxis gxi povis vidi la tegmenton de la palaco.

"Revenu!" rekriegis la knabo.

Kaj la Gumpo obeis, malrapide kaj gracie skuante siajn kvar flugilojn en la aero gxis la Ajxo denove estis senmova kaj kvieta sur la tegmento.

Cxapitro 18: En la Nesto de la Monedoj