La Famaj Dezirpiloloj de D-ro Nikidiko

La Stana Lignohakisto kutime estis pacema, sed kiam necesis li povis batali feroce kvazaux Romia gladiatoro. Do, kiam la Monedoj preskaux renversis lin per sia subita alflugo, kaj iliaj akraj bekoj kaj ungoj minacis damagxi lian brilantan kovrajxon, la Hakisto prenis sian hakilon kaj rapide cirkligis gxin cxirkaux sia kapo.


Lia hakilo preskaux fulmis inter la Modedoj.

Sed kvankam multaj estis fortimigitaj tiumaniere, la birdoj estis tiom multaj kaj kuragxaj ke ili dauxrigadis la atakon egale freneze kiel antauxe. Kelkaj el ili pikis la okulojn de la Gumpo, kiu pendadis senhelpe super la nesto; sed la okuloj de la Gumpo estis el vitro kaj ne estis vundeblaj.

Aliaj Monedoj atakis la Segcxevalon, sed tiu besto, ankoraux sur sia dorso, tiom koleroplene batadis per siaj lignaj kruroj ke li forpelis tiom da atakantoj kiom la hakilo de la Hakisto.

Trovinte sin tiel oponataj, la birdo ekatakis la pajlon de la Birdotimigilo, kusxanta en la mezo de la nesto, kovranta Tipon kaj la Sxancel-Insekton kaj la kapon de Jocxjo Kukurbokapo, kaj komencis forsxiri gxin kaj forflugi kun gxi, kaj disfaligi gxin, pajleron post pajlero en la grandan abismon suban.

La kapo de la Birdotimigilo, cxagrenate rimarkante tiun fidetruadon de lia interno, kriis al la Stana Lignohakisto ke tiu savu lin; kaj tiu bona amiko respondis per nova fluo de energio. Lia hakilo sencxese atakis la Monedojn, kaj felicxe la Gumpo komencis rapide skuadi la du restantajn flugilojn fiksitajn al la maldekstra flanko de gxia korpo. La movigxo de tiuj flugilegoj plenteruris la Monedojn, kaj kiam la Gumpo per sia energiego liberigis sin de la roka hoko de kiu gxi pendis, gxi falis, skuante siajn flugilojn, sur la neston, kaj gxiskore alarmite la birdoj forflugis kriante trans la montojn.

Kiam la lasta birdo jam malaperis, Tip rampis el sub la sofoj kaj helpis la Sxancel-Insekton lin sekvi.

"Ni estas savitaj!" kriis la knabo, gxojoplene.

"Vere jes!" respondis la Edukita Insekto, preskaux ame premante la rigidan kapon de la Gumpo pro sia gxojo, "kaj savis nin la skuigxado de la Ajxo kaj la bona hakilo de la Hakisto!"

"Se mi estas savita, do elprenu min!" kriis Jocxjo, kies kapo ankoraux restis sub la sofoj; kaj Tip sukcesis elruli la kukurbon kaj remeti gxin sur gxian kolon. Li ankaux gxustigis la Segcxevalon, kaj diris al gxi: "Ni sxuldas al vi multajn dankojn pro via brava batalado."

"Mi kredas ke efektive ni tre bele eskapis," komentis la Stana Lignohakisto, fiertone.

"Tute ne!" kriis kaveca vocxo.

"Surprizite, cxiuj turnis sin por rigardi la kapon de la Birdotimigilo, kiu kusxas en la malantauxo de la nesto.

"Mi estas tute ruinigita!" deklaris la Birdotimigilo, kiam li rimarkis ilian miregon. "Cxar kie estas la pajlo por plenigi mian korpon?"

Tiu timiga demando alarmis ilin cxiujn. Ili terurite cxirkauxrigardis en la nesto, cxar ecx ne unusola pajlero restis. La Monedoj sxtelintis ecx la plej lastan eron kaj jxetis cxiom en la abismon kiu oscedis centojn da metroj suben.

"Mia povra, povra amiko!" diris la Stana Lignohakisto, preninte la kapon de la Birdotimigilo kaj ameme karesante gxin; "kiu supozus ke vin trafos tia sorto?"

"Mi agis por savi miajn amikojn," respondis la kapo, "kaj min gxojigas ke mi pereis noble kaj malegoisme."

"Sed kial vi cxiuj estas tiom malgajaj?" demandis la Sxancel-Insekto. "La vestoj de la Birdotimigilo restas nedamagxitaj."

"Jes," respondis la Stana Lignohakisto; "sed la vestoj de nia amiko estas senutilaj sen plenigajxo."

"Kial ni ne plenigu lin per mono?" demandis Tip.

"Mono!" cxiuj kriis koruse, mirigite.

"Certe," diris la knabo. "En la malsupro de la nestoj estas miloj da unudolaraj biletoj-kaj dudolaraj-kaj kvindolaraj - kaj dek- kaj dudek- kaj kvindek-dolaraj. Suficxe por plenigi dekon da Birdotimigiloj. Kial ne uzi la monon?"

La Stana Lignohakisto komencis dismovi la rubajxon per la tenilo de sia hakilo; kaj, ja vere, kion ili antauxe supozis nur senvaloraj paperajxoj montrigxis esti biletoj diversvaloraj, kiujn la Monedoj dum multaj jaroj sxteladis el la vilagxoj kaj urboj kiujn ili vizitis.

Ili prenis la plej novajn, plej purajn biletojn kaj apartigis ilin laux valoroj. Ili plenigis la maldekstran kruron kaj boton per kvindolaraj biletoj; lian dekstran kruron per dekdolaraj, kaj lian korpon ili plenplenigis per kvindekdolaraj, centdolaraj kaj mildolaraj biletoj tiom ke li apenaux povis komforte butonumi sian jakon.

"Vi nun," diris la Sxancel-Insekto, impone, kiam la tasko estis finita, "estas la plej valora persono en la grupo, kaj cxar vi estas inter fidelaj amikoj, vi ne bezonas timi elspezigxon.

"Dankon," respondis la Birdotimigilo. "Mi estas kvazaux renaskita. Kaj kvankam unuavide oni povus supozi min bankkesto, mi petas memori ke mia cerbo ankoraux konsistas el la antauxa materialo. Kaj mia cerbo estas la posedajxo kiu cxiam faris el mi fidelan helpanton dum krizoj."

"Nu, trovigxas nun krizo," komentis Tip; "kaj se via cerbo ne sukcesos savi nin, ni devos resti dum nia tuta vivo en cxi tiu nesto."

"Kion pri la dezirpiloloj?"demandis la Birdotimigilo, prenante la skatolon el sia posxo. "Ni povos uzi ilin por eskapi."

"Nur se ni povos kalkuli deksepon per duoj," respondis la Stana Lignohakisto. "Sed nia amiko la Sxancel-Insekto pretendas esti multe edukita, do certe li facile elpensos kiel fari tion."

"Ne temas pri edukigxo," respondis la Insekto; "temas nur pri matematiko. Mi vidis la profesoron kalkuladi sur la nigra tabulo, kaj li pretendis ke oni povas fari cxion ajn per x-oj kaj y-oj kaj a-oj, kaj tiajxoj, kiam oni intermiksas ilin kun multaj plusoj kaj minusoj kaj egaloj, ktp. Sed mi tute ne memoras ecx unu vorton lian pri kalkulado de la malpara numero dek sep per la para numero du."

"Cxesigu! Cxesigu!" kriis la Kukurbokapo. "Vi dolorigas mian kapon."

"Kaj la mian," diris la Birdotimigilo. "Via matematiko al mi sxajnas simila al botelo da miksitaj pikloj-ju pli oni klopodas elpreni celatan piklon, des malpli oni sukcesas. Mi certas ke se la tasko ja fareblas, gxi farigxas tre simple."

"Jes," diris Tip. "Mombacxo ne sciis uzi x-ojn kaj minusojn, cxar sxi neniam studis en lernejo."

"Kial ne komenci per duono de unu?" demandis la Segcxevalo abrupte. "Tiel cxiu ajn povas kalkuli deksepon per duoj tre facile."

Ili interrigardis sin tre surprizite, cxar la Segcxevalo opiniigxis la plej stulta membro de la grupo.

"Vi tute hontigas min," diris la Birdotimigilo, profunde klinante sin antaux la Segcxevalo.

"Tamen, la besto pravas," deklaris la Sxancel-Insekto; "cxar duoble duono estas unu, kaj se oni atingas unun estas facile kalkuli ekde unu gxis deksep per duoj."

"Mirigas min ke mi mem ne elpensis tion," diris la Kukurbokapo.

"Ne min," respondis la Birdotimigilo. "Vi ne estas pli sagxa ol ni, cxu? Sed ni tuj esprimu deziron. Kiu la unua glutos pilolon?"

"Vi mem," proponis Tip.

"Mi ne kapablas," diris la Birdotimigilo.

"Kial? vi havas busxon, cxu ne?" demandis la knabo.

"Jes; sed mia busxo estas nur pentrita, neniu glutado ligigxis al gxi," respondis la Birdotimigilo. "Efektive," li pludiris, rigardante de unu al la alia kritikeme, "mi kredas ke inter ni nur la knabo kaj la Sxancel-Insekto kapablas gluti."

Komprenante ke tio estas vera, Tip diris: "Do mi entreprenos la unua fari deziron. Donu al mi Argxentan Pilolon."

Tion klopodis fari la Birdotimigilo; sed liaj gantoj tro mallertis por teni tiom malgrandan objekton, do li etendis la skatolon al la knabo dum Tip elprenis kaj glutis pilolon.

"Kalkulu!" kriis la Birdotimigilo.

"Duono, unu, tri, kvin, sep, naux, dek unu," kalkulis Tip, "dek tri, dek kvin, dek sep."

"Nun deziru!" diris la Stana Lignohakisto urgxante lin.

Sed tuj la knabo komencis suferi tiom timigajn dolorojn ke li alarmigxis. "La pilolo venenis min!" li anhelis; "O-o! O-o-o-o-o! Huj! Murdo! Fajro! O-o-o!" kaj li falis sur la plankon de la nesto kaj tiom tordis sin ke li timigis cxiujn.

"Kiel ni povos helpi vin? Parolu, mi petegas!" diris la Stana Lignohakisto, dum larmoj fluadis laux liaj nikelaj vangoj.

"Mi-, mi ne scias!" respondis Tip. "O-o! Ke mi estu glutinta tiun pilolon!"

Tuj la doloro cxesis, kaj la knabo restarigxis kaj trovis ke la Birdotimigilo mirege rigardadas la enhavon de la piproskatolo.

"Kio okazis?" demandis la knabo, iom honta pro sia jxusa kriado.

"Nu, cxiuj tri piloloj reestas en la skatolo!" diris la Birdotimigilo.

"Kompreneble," deklaris la Sxancel-Insekto. Tip deziregis ne glutinti pilolon! Nu, lia deziro plenumigxis kaj li ne glutintis gxin. Do kompreneble tri piloloj estas en la skatolo."

"Cxu vere? Sed la pilolo tamen doloregis," diris la knabo.

"Ne eble!" deklaris la Sxancel-Insekto. "Cxar vi tute ne glutis gxin, la pilolo ne povas dolorinti vin. Kaj cxar la plenumigxo de via deziro pruvas ke vi ne glutis la pilolon, estas klare ke vi ne suferis pro doloro."

"Do la imitado de doloro estis eksterordinare reala," respondis Tip, kolere. "Vi mem provu la sekvan pilolon. Ni jam perdis unu deziron."

"Tute ne!" protestis la Birdotimigilo. "Restas ankoraux tri piloloj en la skatolo, kaj cxiu pilolo plenumos unu deziron."

"Nun vi dolorigas mian kapon," diris Tip. "Mi tute ne komprenas. Sed mi rifuzas plian pilolon, mi certigas vin!" Kaj dirinte tion li retiris sin plore al la malantauxo de la nesto.

"Nu," diris la Sxancel-Insekto, "mi mem devos savi nin laux mia plej Multe Pligrandigita kaj Plene Edukita maniero; cxar sxajne nur mi kaj kapablas kaj akceptas esprimi deziron. Donu al mi pilolon."

Li glutis gxin senhezite, kaj cxiuj cxirkauxstaris admirante lian kuragxon dum la Insekto kalkulis dek- sepon per duoj sammaniere kiel Tip kalkulis. Kaj ial -eble cxar Sxancel-Insektoj havas pli fortikajn stomakojn ol knaboj, la argxentajxo tute ne doloris gxin.

"Mi deziras ke la rompitaj flugiloj de la Gumpo estu riparitaj kaj bonaj kvazaux novaj!" diris la Sxancel-Insekto, per malrapida, impona vocxo.

Cxiu turnis sin por rigardi la Ajxon, kaj mire trovis ke jam plenumigxis la deziro ke la Gumpo kusxu antaux ili perfekte riparita, kaj tiom kapabla flugi tra la aero kiom gxi kapablis kiam gxi unue vivigxis sur la tegmento de la palaco.

Cxapitro 20: La Birdotimigilo Petas Helpon de Glinda la Bona