La Birdotimigilo Petas Helpon de Glinda la Bona

"Hura!" kriis la Birdotimigilo, gaje. "Ni povos foriri el cxi tiu mizera Moneda nesto kiam ajn ni volos."

"Sed estas preskaux mallume," diris la Stana Lignohakisto; "nepre ni atendu gxis la mateno antaux ol rekomenci flugadi, por eviti problemojn. Mi malamas la noktoflugadon, cxar tute ne eblas scii kio okazos."

La Sxancel-Insekto trovis du belajn braceletojn el fasonita oro, kiuj estis tute gxustadimensiaj por liaj maldikaj brakoj. La Birdotimigilo ekdeziris ringojn, da kiuj estis multe en la nesto. Post nelonge li metis ringon sur cxiun fingron de liaj plenigitaj gantoj, kaj ne kontenta pro tio li surmetis ankoraux plian ringon sur cxiun dikfingron. Cxar li zorge elektis la ringojn kiuj havis brilantajn sxtonojn, rubiojn, ametistojn, kaj safirojn, la manoj de la Birdotimigilo nun aspektis tre brilaj.

"Cxi tiu nesto estus gxuego por Regxino Zingibra," diris li, mediteme. "Cxar laux mia kompreno, sxi kaj sxiaj knabinoj konkeris min nur por prirabi la Urbon kaj elpreni gxiajn smeraldojn."

La Stana Lignohakisto kontentis pro sia diamanta kolcxeno kaj rifuzis akcepti pli da ornamajxoj; sed Tip prenis belan oran horlogxeton kun dika cxeneto, kaj metis gxin en sian posxon tre fiere. Li ankaux pinglis plurajn juvelajn brocxojn al la rugxa vesxto de Jocxjo Kukurbokapo, kaj ligis lorneton, per valora cxeneto, al la kolo de la Segcxevalo.

"Gxi estas tre bela," diris la besto, rigardante la lorneton aprobe. "Por kio gxi utilas?"

Tamen neniu el ili povis respondi tion, do la Segcxevalo decidis ke gxi estas ia tre malofta ornamajxo kaj multe eksxatis gxin.

Por ke ne forgesigxu iu ajn en la grupo, ili fine metis plurajn grandajn sigelringojn sur la pintojn de la kornoj de la Gumpo, kvankam tiu strangulo sxajne tute ne dankemis pro la atento.

Mallumo baldaux trafis ilin, kaj Tip kaj la Sxancel-Insekto ekdormis dum la aliaj sidis pacience por atendi la tagigxon.

Sekvamatene ili prave gratulis sin pro la uzebleco de la Gumpo; cxar je la tagigxo granda grego de Monedoj alvenis por unulasta batalo por reposedi la neston.

Sed niaj aventurantoj ne pauxzis por atendi la batalon. Kiel eble plej rapide ili suriris la sidkusenojn de la sofoj, kaj Tip ordonis ke la Gumpo ekflugu.

Tuj gxi levigxis en la aeron, la flugilegoj batis forte kaj regule, kaj post kelkaj momentoj ili estis tiom distancaj de la nesto ke la kricxantaj Monedoj reposedis sian neston tute sen provi sekvi ilin.

La Ajxo flugis rekte Norden, retrenirante la direkton el kiu gxi venis. Nu, tion opiniis la Birdotimigilo, kaj la aliaj akordis ke la Birdotimigilo plej bone taksas la direkton. Preterfluginte plurajn urbojn kaj vilagxojn la Gumpo portadis ilin alte super largxa ebenajxo kie domoj aspektis pli kaj pli maldense sxutitaj gxis ili plene malaperis. Sekvis la largxa, sabla dezerto kiu apartigas la reston de la mondo de la Lando Oz, kaj antaux la tagmezo ili vidis la kugloformajn domojn kiuj pruvis ke ili jam reestas inter la bordoj de sia hejmlando.

"Sed la domoj kaj bariloj estas bluaj," diris la Stana Lignohakisto, "tio indikas ke ni estas en la Lando de la Mangxtuloj, do tre malproksime de Glinda la Bona."

"Kion ni faru?" demandis la knabo, turninte sin por rigardi ilian gvidanton.

"Mi ne scias," respondis la Birdotimigilo, malkasxe.

"Se ni estus cxe la Smeralda Urbo ni povus iri rekte Suden kaj tiel atingi nian celon. Sed ni devas ne iri al la Smeralda Urbo, kaj la Gumpo versxajne portas nin pli kaj pli misdirekten per cxiu flugilbato."

"Do la Sxancel-Insekto devos gluti duan pilolon," diris Tip, decideme, "kaj deziru ke ni iru gxustadirekten."

"Bone," respondis la Multepligrandigito; "konsentite."

Sed kiam la Birdotimigilo sercxis en sia posxo la piproskatolon en kiu estis la du argxentaj Dezirpiloloj, gxi ne trovigxis. Angoroplene, la veturantoj sercxadis la valoregan skatolon en cxiu parto de la Ajxo; sed gxi tute malaperis.

Kaj la Gumpo pluflugadis, portante ilin kiu sciis kien?

"Sendube mi lasis la piproskatolon en la nesto de la Monedoj," diris la Birdotimigilo, fine.

"Granda misfortuno," la Stana Lignohakisto deklaris. "Sed ne pli ol antaux ol ni trovis la Dezirpilolojn."

"Malpli," respondis Tip. "Cxar la unu pilolo kiun ni uzis ebligis ke ni eskapu el tiu nestacxo."

"Tamen estas tre domagxe ke la aliaj du perdigxis, kaj mi meritas fortan riprocxon pro mia senzorgo," la Birdotimigilo respondis, pente. "Cxar nia estas stranga grupo kaj ni riskas akcidentojn cxiumomente, kaj ecx nun ni eble proksimigxas al nova dangxero."

Neniu auxdacis kontrauxdiri tion, kaj sengxoja silento sekvis.

La Gumpo pluflugadis, senpauxze.

Subite Tip surprizite elkriis. "Ni atingis la Sudan Landon!" li kriis, "cxar sub ni cxio estas rugxa!"

Tuj ili cxiuj klinis sin trans la sofodorsojn por rigardi -kun escepto de Jocxjo, kiu ne volis riski novan perdon de sia kukurbokapo. Tute vere, la rugxaj domoj kaj bariloj kaj arboj indikis ke ili estas en la regno de Glinda la Bona; kaj baldaux, dum ili pluglitadis, la Stana Lignohakisto rekonis la vojojn kaj konstruajxojn kiujn ili superflugadis, kaj sxangxis iomete la flugon de la Gumpo por ke ili atingu la palacon de la fama Sorcxistino.

"Bone!" kriis la Birdotimigilo, gxojoplene. "Ni ne bezonas la perditajn Dezirpilolojn nun, cxar ni atingis nian celon."

Iom post iom la Ajxo mallevigxis al la tero kaj fine gxi haltis en la belaj gxardenoj de Glinda, kusxigxante sur veluran verdan gazonon proksime al fonto kiu jxetis fluojn de brilantaj gemoj, anstataux akvo, alten en la aeron, de kie ili falis kun mallauxta, tinta sono en la cxizitan marmoran bazenon lokitan por ricevi ilin.

Cxio en la gxardenoj de Glinda estis belega, kaj dum niaj veturantoj cxirkauxrigardadis admirante, kompanio da soldatinoj silente alvenis kaj cxirkauxis ilin. Sed tiuj soldatinoj de la granda Sorcxistino estis tute malsimilaj al tiuj de la Revolucia Armeo de Zingibra, kvankam ankaux ili estis knabinoj. Cxar la soldatinoj surhavis bone zorgitajn uniformojn kaj portis glavojn kaj lancojn; kaj ili marsxadis lerte kaj precize laux maniero kiu pruvis ke ili estis bone trejnitaj pri militado.

La Kapitanino komandanta la grupon de soldatinoj -ili estis la privataj Gardistinoj de Glinda-tuj rekonis la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston, kaj salutis ilin respektoplene.

"Bonan tagon!" diris la Birdotimigilo, gxentile forprenante sian cxapelon, dum la Stana Lignohakisto soldate salutis; "ni venis por peti renkonti vian belan Regantinon."

"Glinda jam estas en sia palaco, atendante vin," respondis la Kapitanino; cxar sxi antauxvidis vian venon longe antaux ol vi alvenis."

"Strange!: diris Tip, mirante.

"Tute ne," respondis la Birdotimigilo, "cxar Glinda la Bona estas potenca Sorcxistino, kaj nenio okazanta en la Lando Oz estas nerimarkata de sxi. Mi supozas ke sxi scias kial ni alvenis egalklare kiel ni mem."

"Do kiel utilis veni?" demandis Jocxjo, stulte.

"Por pruvi vin kukurbokapa!" kolere respondis la Birdotimigilo. "Sed la Sorcxistino atendas nin, do ni ne prokrastu."

Do cxiuj grimpis de la sofoj kaj sekvis la Kapitaninon al la palaco-ecx la Segcxevalo prenis lokon en la stranga vico.

Sur sia trono el fajne fasonita oro sidis Glinda, kaj sxi apenaux nuligis rideton sian dum sxiaj strangaspektaj vizitantoj eniris kaj klinis sin antaux sxi. Kaj la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston sxi konis kaj amis; sed la malgracia Kukurbokapo kaj la Multe Pligrandigita Sxancel-Insekto estis uloj kiajn sxi neniam antauxe vidis, kaj ili aspektis ecx pli strangaj ol la aliaj. Kaj la Segcxevalo-nu li aspektis vivanta lignobloko; kaj li klinis sin tiel rigide ke lia kapo frapis la plankon, kio ridigis ne nur la soldatinojn sed ankaux Glindan.

"Bonvolu permesi ke mi anoncu al via Glora Mosxtino," komencis la Birdotimigilo, solenavocxe, "ke mian Smeraldan Urbon konkeris amaso da senrespektaj knabinoj kun trikiloj, kiuj slavigis la virojn, prirabis la stratojn kaj publikajn konstruajxojn prenante la smeraldajn gemojn, kaj uzurpis mian tronon."

"Mi jam sciis," diris Glinda.

"Ili ankaux minacis detrui min, kaj ankaux la plurajn bonajn amikojn kaj helpantojn kiujn vi vidas antaux vi," pludiris la Birdotimigilo, "kaj se ni ne eskapintus de ili, niaj vivoj jam delonge estus estingitaj."

"Mi jam sciis," ripetis Glinda.

"Tial mi venis petegi vian helpon," asertis la Birdotimigilo, "cxar mi kredas ke vi estas cxiam preta helpi la misfortunulojn kaj mistraktatojn."

"Estas vero," respondis la Sorcxistino, malrapide. "Sed nun regas la Smeraldan Urbon Generalo Zingibra, kiu proklamigis ke sxi estas Regxino. Kial mi rajtas oponi sxin?"

"Nu, sxi sxtelis mian tronon," diris la Birdotimigilo.

"Kaj kial vi posedis la tronon?" demandis Glinda.

"Gxin donis al mi la Sorcxisto de Oz kaj la popolo," respondis la Birdotimigilo, malkvieta pro la demandoj.

"Kaj kiel akiris gxin la Sorcxisto?" sxi pludiris, severe.

"Oni informis min ke li prenis gxin de Pastoria, la antauxa Regxo," diris la Birdotimigilo, konfuzita pro la severa rigardo de la Sorcxistino.

"Sekve," deklaris Glinda, "la trono de la Smeralda Urbo apartenas nek al vi nek al Zingibra, sed al tiu Pastoria de kiu uzurpis gxin la Sorcxisto.

"Vero," agnoskis la Birdotimigilo, humile. "Sed Pastoria estas delonge morta, kaj necesas ke estu anstatauxa reganto."

"Pastoria havis filinon, kiu lauxrajte heredu la tronon de la Smeralda Urbo. Cxu vi sciis tion?" demandis la Sorcxistino.

"Ne," respondis la Birdotimigilo. "Sed se la knabino ankoraux vivas, mi ne kontrauxstaros sxin. Kontentigos min la forpelo de Zingibra, cxar sxi estas uzurpintino, kaj mi ne repostulos la tronon por mi. Efektive, ne plezurigas esti Regxo, precipe kiam oni havas bonegan cerbon. Mi jam delonge scias ke por mi tauxgas multe pli honorinda posteno. Sed kie estas tiu knabino kiu posedas la tronon, kaj kiel sxi nomigxas?"

"Sxia nomo estas Ozma," respondis Glinda. "Sed mi vane klopodis trovi kie sxi estas. Cxar la Sorcxisto de Oz, kiam li sxtelis la tronon de la patro de Ozma, sekrete kasxis la knabinon ie. Kaj per magio kian mi ne konas li ankaux malebligis ke ecx mi - eksperta Sorcxistino - trovu sxin."

"Tre strange," interrompis la Sxancel-Insekto, pseuxdopompe. "Oni informis min ke la Mirinda Sorcxisto de Oz estis nur cxarlatano!"

"Absurde!" kriis la Birdotimigilo, tre kolera pro tiu diro. "Li donis al mi bonegan cerbon!"

"Neniel falsa estas mia koro," anoncis la Stana Lignohakisto, indigne rigardante la Sxancel-Insekton.

"Eble oni misinformis min," balbutis la Insekto, retiretante sin. "Mi mem ne konis la Sorcxiston."

"Nu, ni ja konis lin," rebatis la Birdotimigilo, "kaj li estis tre potenca Sorcxisto. Mi povas certigi vin pri tio. Estas vere ke li kelkfoje iomete falsis sian aspekton, sed se li ne estus potenca Sorcxisto, kiel-mi demandas- kiel li povus kasxi tiun knabinon Ozma tiom sukcese ke neniu povas trovi sxin?"

Mi-mi cedas al vi!" respondis la Sxancel-Insekto, humile.

"Vi neniam parolis pli sencoplene," diris la Stana Lignohakisto.

"Mi nepre devas denove provi trovi kie kasxigxis tiu knabino," diris la Sorcxistino, penseme. "En mia biblioteko estas libro en kiu skribigxis cxiu ago de la Sorcxisto dum li estis en nia Lando Oz-nu, cxiu ago kiun miaj spionoj povis observi. Tiun libron mi atentege tralegos hodiaux nokte, kaj mi klopodos trovi agojn kiuj eble helpos nin retrovi la perditan Ozman. Intertempe, bonvolu distri vin en mia palaco kaj ordonu miajn servistinojn kvazaux ili estus la viaj. Mi renkontos vin denove, morgaux."

Per tiu gracia parolo Glinda forsendis la aventurantojn, kaj ili komencis vagadi en la belaj gxardenoj, kie ili pasigis plurajn horojn gxuante la placxegajxojn kiujn la Regxino de la Sudlando metintis cxirkaux sian regxinan palacon.

Sekvamatene ili rerenkontis Glindan, kiu diris al ili: "Mi tre zorge trasercxis la registron de la agoj de la Sorcxisto, kaj inter ili mi trovis nur tri suspektindajn. Li mangxis fabojn per trancxilo, li sekrete vizitis maljunan Mombin trifoje, kaj li lamis iomete je la maldekstra piedo."


Glinda tre zorge trasercxis la registron.

"Ha, tiu tria ago estas nepre suspektiga!" krietis la Kukurbokapo.

"Ne nepre," diris la Birdotimigilo. "Eble suferigis lin kalo. Laux mi, plej suspektigas ke li mangxadis fabojn per trancxilo."

"Sed eble tiu estas gxentila mangxomaniero en Omaha, la glorega lando el kiu origine venis la Sorcxisto." proponis la Stana Lignohakisto.

"Povas esti," agnoskis la Birdotimigilo.

"Sed kial," demandis Glinda, "li trifoje sekrete vizitis maljunan Mombin?"

"Ha! Vere kial!" ehxis la Sxancel-Insekto, impone.

"Ni scias ke la Sorcxisto instruis al la maljunulino multajn magiajxojn," pludiris Glinda; "kaj li ne farus tion se sxi ne helpus lin iel. Do ni sendube prave suspektas ke Mombi helpis lin kasxi la knabinon Ozma, la lauxrajtan heredantinon de la trono de la Smeralda Urbo kaj do konstanta dangxero laux la uzurpinto. Cxar se la popolo scius ke sxi vivas, ili rapide Regxinigus sxin kaj redonus al sxi sxian lauxjustan postenon."

"Logika argumento!" kriis la Birdotimigilo. "Tute sendube Mombi partoprenis en la fia afero. Sed kiel helpas nin scii tion?"

"Necesas trovi Mombin," respondis Glinda, "kaj devigi sxin informi pri kie sxi kasxis la knabinon."

"Mombi estas nun kun Regxino Zingibra, en la Smeralda Urbo," diris Tip. "Mombi faris la multajn obstaklojn kontraux ni, kaj devigis Zingibran minaci detrui miajn amikojn kaj redoni min al la magiulinacxo."

"Sekve," decidis Mombi, "Kun mia Armeo mi marsxos al la Smeralda Urbo kaj kaptos Mombin. Poste, eble ni povos devigi sxin diri la veron pri Ozma."

"Sxi estas fimaljunulino!" komentis Tip, kiun tremigis pensi pri la nigra poto de Mombi; "ankaux obstina."

"Ankaux mi estas tre obstina," respondis la Sorcxistino, ridetante dolcxe, "do mi tute ne timas Mombin. Hodiaux mi faros cxiujn necesajn preparojn, kaj je la krepusko morgauxmatene ni marsxos kontraux la Smeraldan Urbon."

Cxapitro 21: La Stana Lignohakisto Desxiras Rozon