La Transformigxo de Maljuna Mombi

Unue la magiulino timis kiam sxi trovis sin kaptita de la malamikoj; sed baldaux sxi decidis ke sxi estas egale sekura en la butontruo de la Stana Lignohakisto kiel sur arbusto. Cxar neniu sciis ke la rozo kaj Mombi estas unusama afero, kaj nun kiam sxi estis ekster la urboj de la Urbo la eblo eskapi Glindan estis multe pli granda.

"Sed ne necesas rapidi," pensis Mombi. "Mi atendos dum kelka tempo kaj gxuos la humiligxon de tiu Sorcxistino kiam sxi trovos ke mi superis sxin." Do dum la tuta nokto la rozo restis trankvile sur la brusto de la Stana Lignohakisto, kaj en la mateno, kiam Glinda vokis niajn amikojn al interkonsilado, Nocxjo Hakisto kunportis sian belan floron al la blanka silka tendo.

"Ial," diris Glinda, "ni ne sukcesis trovi tiun malican maljunan Mombin; do mi kredas ke nia ekspedicio fiaskis. Kaj mi bedauxras tion, cxar sen nia helpo malgranda Ozma neniam estos savita kaj ne rericevos sian justan postenon kiel Regxino de la Smeralda Urbo.""Ni ne cedu tro facile," diris la Kukurbokapo. "Ni faru ion alian."

"Certe io alia estas farenda," respondis Glinda, ridetante. "Sed mi ne komprenas kiel min tiom facile venkis maljuna magiulino kiu scias multe malpli da magio ol mi mem."

"Dum ni estas cxi tie, mi opinias ke estos sagxe ke ni konkeru la Smeraldan Urbon por Princino Ozma," diris la Birdotimigilo. "Kaj dum la knabino restos kasxita, mi volonte regos anstataux sxi, cxar mi komprenas la regarton pli bone ol Zingibra."

"Sed mi promesis ne gxeni Zingibran," kontrauxis Glinda.

"Mi invitas vin cxiujn reiri kun mi al mia regno-pli gxuste, Imperio-diris la Stana Lignohakisto, gxentile inkluzivante la tutan grupon per regxa braketendo, "multe plezurigos min gastigi vin en mia kastelo, kie estas suficxa spaco kaj pli ol suficxa. Kaj se iu el vi deziros kovrigxi per tavolo el nikelo, mia servisto faros tion tute senpage."

Dum la Hakisto parolis la okuloj de Glinda rimarkis la rozon en lia butontruo, kaj nun sxi imagis vidi la grandajn rugxajn foliojn de la floro iom tremeti. Tio tuj suspektigis sxin, kaj post momento la Sorcxistino decidis ke la sxajnrozo estis nur Mombi transformita. Sammomente Mombi sciis ke sxi estas trovita kaj devas rapide plani eskapon, kaj cxar sxi facile transformigxis sxi tuj formigxis kiel Ombro kaj glitis laux la muro de la tendo cele la elirejon, planante tiel malaperi.

Sed Glinda ne nur estis egale imagema, sxi estis multe pli sperta ol la magiulino. Do sxi pasxis al la malfermajxo de la tendo longe antaux ol gxin atingis la Ombro, kaj per manskuo sxi fermis la malfermajxon tiel perfekte ke Mombi ne povis trovi suficxe largxan fendeton kiun sxi povus trairi. La Birdotimigilo kaj liaj amikoj estis multe surprizitaj de la agoj de Glinda, cxar neniu el ili rimarkis la Ombron. Sed la Sorcxistino diris al ili: Restu tute senmove, cxiuj. Cxar la maljuna magiulino estas kun ni ecx nun, en cxi tiu tendo, kaj mi esperas kapti sxin."

Tiuj vortoj tiom alarmis Mombin ke sxi tuj transformis sin el ombro en Nigran Formikon, kaj en tiu formo sxi rampis trans la teron, sercxante fendeton aux kavajxon en kiu sxi povus kasxi sian korpeton.

Bonsorte, la tero sur kiu la tendo estis starigita, tuj antaux la urbopordoj, estis malmola kaj glata; kaj dum la Formiko plu rampadis, Glinda vidis gxin kaj rapidis antauxen por kapti gxin. Sed, gxuste kiam sxia mano subiris, la magiulino, nun preskaux freneza pro timo, lastafoje transformigxis, kaj en la formo de giganta Grifo sxi jxetis sin tra la muron de la tendo-dissxirante la silkon per sia salto-kaj post momento jam forkuradis rapide kiel kirlovento.Glinda ne hezitis sekvi. Sxi saltis sur la dorson de la Segcxevalo kaj kriis: "Nun pruvu ke vi rajtas vivi! Kuru-kuru-kuru!"


La Grifo jxetis sin tra la muron de la tendo.

La Segcxevalo kuris. Fulme li sekvis la Grifon, liaj lignaj kruroj movis sin tiom rapide ke ili briletis kvazaux la radioj de stelo. Antaux ol niaj amikoj povis regxustigxi el sia surprizo kaj la Grifo kaj la Segcxevalo estis preter ilia vidpovo.

"Ni sekvu!" kriis la Birdotimigilo.

Ili kuris al kie kusxas la Gumpo kaj rapide sinjxetis sur gxin.

"Flugu!" ordonis Tip, fervore.

"Kien?" demandis la Gumpo, per sia trankvila vocxo.

"Mi ne scias," respondis Tip, kiu estis tre nervoza pro la prokrasto; "sed se vi enaerigxos, mi kredas ke ni vidos kiudirekten iris Glinda."

"Bone," respondis la Gumpo, trankvile; kaj gxi etendis siajn flugilegojn kaj alten iris en la aero.

Tre malproksime, trans la kampoj, nun videblis du etaj makuloj rapidantaj unu post la alia, kaj ili sciis ke la makuloj sendube estas la Grifo kaj la Segcxevalo. Do Tip atentigis la Gumpon pri ili, kaj ordonis ke la besto strebu atingi la du magiulinojn. Sed, kvankam la flugo de la Gumpo estis rapida, la sekvato kaj sekvanto sin movis pli rapide, kaj post kelkaj momentoj ne plu estis videblaj sur la malklara horizonto.

"Tamen ni plu sekvu ilin," diris la Birdotimigilo, "cxar la Lando Oz estas malgranda do ili nepre devos ambaux halti post nelonge."

Maljuna Mombi opiniis sin tre sagxa pro sia decido farigxi Grifo, cxar gxiaj kruroj estis rapidegaj kaj gxia forto pli longedauxra ol tiu de aliaj bestoj. Sed sxi ne kalkulis pri la senlaca energio de la Segcxevalo, kies lignaj kruroj povis kuri dum multaj tagoj sen malrapidigxi. Tial, post horo da kuregado, la spirado de la Grifo komencis malfortigxi, kaj gxi anhelis kaj doloroplene strebis spiri, kaj movis sin multe malpli rapide ol antauxe. Gxi atingis la randon de la dezerto kaj komencis kuri trans la profundan sablon. Sed gxiaj lacaj piedoj profundigxis en la sablon kaj post kelkaj minutoj la Grifo kolapsis, plene senforta, kaj kusxis senmove sur la dezerto.

Glinda atingis gxin post momento, rajdante la ankoraux viglan Segcxevalon; kaj malvolvinte maldikan oran fadenon ligitan al sia zono la Sorcxistino jxetis gxin super la kapon de la anhelanta senhelpa Grifo, kaj tiel detruis la magian kapablon de la transformita Mombi.

Cxar la besto, tremante severe, ekmalaperis, kaj en gxia loko videblis la maljuna magiulino, sovagxe rigardanta la serenan kaj belan vizagxon de la Sorcxistino.

Cxapitro 23: Princino Ozma de Oz