Ricxo pro Kontento

Kiam la miriga informo atingis la orelojn de Regxino Zingibra-ke Mombi la magiulino estas kaptita; ke sxi konfesis sian krimon al Glinda; ke oni trovis la delonge perditan Princinon Ozma en, nekredeble, Tip-sxi ploris verajn larmojn de malgxojo kaj malespero.

"Ke mi devos," sxi gxemis, "reginte kiel Regxino, kaj logxinte en palaco, rekomenci purigadi plankojn kaj kirli buteron! Estas nepenseble! Mi neniel konsentos!"

Do kiam sxiaj soldatinoj, kiuj pasigis sian tempon plejparte per kuirado de sukerfandajxoj en la kuirejoj de la palaco, konsilis al Zingibra ke sxi rezistu, sxi obeis ilian malsagxan babiladon kaj sendis akran defion al Glinda la Bona kaj Princino Ozma. Rezultis militdeklaro, kaj la tujsekvan tagon Glinda marsxis kontraux la Smeraldan Urbon kun flirtantaj standardoj kaj ludantaj bandoj, kaj arbaro da brilantaj lancoj kiuj briladis pro la radioj de la suno.

Sed kiam gxi proksimigxis al la muroj tiu brava grupego ekhaltis; cxar Zingibra fermis kaj baris cxiun pordon, kaj la muroj de la Smeralda Urbo estis altaj kaj dikaj, konstruite el multaj blokoj de verda marmoro. Kiam sxi trovis sian eniron barita, Glinda klinis sian kapon por profunde pensadi, dum la Sxancel-Insekto diris, per sia plej pozitiva tono:

"Necesas siegxi la urbon kaj malsatigi gxin gxis gxi cedos. Nenion alian ni povos fari."

"Malprave," respondis la Birdotimigilo. "Ni ankoraux havas la Gumpon, kaj la Gumpo ankoraux povas flugi."

La Sorcxistino turnis sin rapide kiam sxi auxdis liajn vortojn, kaj sur sxia vizagxo nun estis brilanta rideto.

"Vi pravas," sxi krietis, "vi plenrajte fieras pro via cerbo. Ni iru al la Gumpo tuj!"

Do ili trairis la Armeon gxis ili atingis la lokon, proksime al la tendo de la Birdotimigilo, kie kusxas la Gumpo. Glinda kaj Princino Ozma eniris la unuaj, kaj sidigxis sur la sofojn. Sekvis la Birdotimigilo kaj liaj amikoj, kaj restis suficxa spaco por Kapitanino kaj tri soldatinoj, kiujn Glinda opiniis suficxaj kiel gardistinaro.

Nun, pro ordono de la Princino, la stranga Ajxo kiun ili nomis Gumpo batis siajn palmfoliajn flugilojn kaj enaerigxis, portante la grupon de aventurantoj alte trans la murojn. Ili sxvebis super la palaco, kaj baldaux rimarkis Zingibran legantan en hamako en la korto, kie sxi komforte legadis romanon kun verda kovrilo kaj mangxadis verdajn cxokoladojn, certa ke la muroj protektos sxin kontraux sxiaj malamikinoj. Obeante rapidan ordonon, la Gumpo surterigxis sendangxere en tiun saman korton, kaj antaux ol Zingibra povis pli ol nur krii, la Kapitanino kaj la tri soldatinoj elsaltis kaj kaptis la eksregxinon, kaj fiksis fortikajn cxenojn al sxiaj pojnoj.

Tiu ago efektive finis la militon, cxar la Revolucia Armeo cedis tuj kiam ili informigxis pri la kaptigxo de Zingibra, kaj la Kapitanino marsxis sendangxere laux la stratoj gxis la pordoj de la urbo, kiujn sxi plene malfermis. La bandoj ludis sian plej instigan muzikon dum la Armeo de Glinda marsxis en la urbon, kaj heroldoj proklamis la venkigxon de la auxdaca Zingibra kaj la altigxon de la bela Princino Ozma sur la tronon de siaj regxaj prapatroj.

Tuj la viroj de la Smeralda Urbo formetis siajn kuirvestojn. Kaj oni diras ke la virinojn tiom tedis mangxi la kuirajxojn de siaj edzoj ke ili cxiuj gxoje salutis la venkigxon de Zingibra. Estas certe ke, kurante al la kuirejoj de siaj domoj, la bonaj edzinoj preparis tiom bongustegajn festenojn por la lacaj viroj ke harmonio tuj reestabligxis en cxiu familio.

La unua akto de Ozma devigis la Revolucian Armeon redoni al sxi cxiun smeraldon kaj alian gemon sxtelitan el la publikaj stratoj kaj konstruajxoj; kaj tiom abundis la valoregaj sxtonoj elprenitaj de tiuj vantaj knabinoj, ke cxiu el la regxaj juvelistoj devis laboradi sencxese dum pli ol monato por remeti ilin.

Intertempe la Revolucia Armeo estis malfondita kaj la knabinoj resenditaj al siaj patrinoj. Pro promeso bone konduti, Zingibra ankaux liberigxis. Ozma farigxis la plej bela Regxino iam konita en la Smeralda Urbo. Kaj, kvankam tre juna kaj sensperta, sxi regis sian popolon sagxe kaj juste. Cxar Glinda bone konsilis sxin cxiam; kaj la Sxancel-Insekto, al kiu donigxis la grava posteno de Publika Edukisto, estis tre helpa al Ozma kiam sxiaj regaj taskoj perpleksis sxin.

La knabino, dankeme al la Gumpo pro gxia servado, proponis al la besto kiun ajn pagon gxi deziras.

"Nu," respondis la Gumpo, "bonvolu dispecigi min. Mi ne volis vivigxi, kaj mi hontegas pro mia konglomera naturo. Iam mi estis monarko de la arbaro, tion plene pruvas miaj kornoj; sed nun, pro mia aktuala remburita stato de servisto, mi devas flugi tra la aero-miaj kruroj plene malutilas. Mi tial petas dispecigxi."

Do Ozma ordonis dispecigi la Gumpon. La kornohava kapo denove pendigxis super la kamenbreto en la kunvenejo, kaj la sofoj estis malligitaj kaj metitaj en la akceptejojn. La balavosto rekomencis sian kutiman laboron en la kuirejo, kaj fine, la Birdotimigilo remetis cxiujn sxnurojn kaj sxnuregojn sur la hokojn de kiuj ili prenis ilin dum la eventoplena tago kiam ili konstruis la Ajxon.

Eble vi supozas ke tiel finigxis la Gumpo; kaj tiel estis, rilate al gxia vivo kiel flugmasxino. Sed la kapo super la kamenbreto plu paroladis kiam ajn gxi deziris, kaj ofte gxi alarmis, per siaj abruptaj demandoj, la personojn atendantajn en la kunvenejo kiuj volis paroli kun la Regxino.

La Segcxevalo estis persona posedajxo de la Regxino, kaj estis ame prizorgata. Kaj ofte sxi rajdis la strangan beston laux la stratoj de la Smeralda Urbo. Sxi metigis orajn sxuojn sur gxiajn lignajn krurojn, por malebligi ilian trivigxon, kaj la sonado de tiuj oraj sxuoj sur la pavimo cxiam plenigis la regatojn de la Regxino per respektego dum ili pensis pri tiu manifestigxo de sxia magia kapablo.

"La Mirinda Sorcxisto neniam estis tiom mirinda kiom Regxino Ozma," oni diris unu al la alia, flustre; "cxar li pretendis fari multon kion li ne sciis fari; dum nia nova Regxino faras multon kion neniu atendus de sxi."

Jocxjo Kukurbokapo restis kun Ozma gxis sia morto; kaj li ne putris tiom baldaux kiom li timis, kvankam li cxiam restis stulta. La Sxancel-Insekto provis instrui al li plurajn artojn kaj sciencojn; sed Jocxjo estis tiom malkapabla studanto ke cxia provo eduki lin baldaux cxesis.

Post la remarsxo de la Armeo de Glinda al sia hejmo, kaj la reestabligxo de paco en la Smeralda Urbo, la Stana Lignohakisto anoncis sian intencon reiri al sia propra Regno de la Palpbrumoj.

"Gxi ne estas granda Regno," diris li al Ozma; "sed pro tio gxi estas pli facile regebla; kaj mi nomis min Imperiestro cxar mi estas Absoluta Monarko, kaj neniu ial ajn kritikas mian pritraktadon de publikaj aux de privataj aferoj. Reveninte hejmen mi rekovrigos min per nikela tavolo, cxar mi iomete makuligxis kaj gratigxis lastatempe. Kaj poste mi volonte gastigos vin."

"Dankon," diris Ozma. "Iam mi eble akceptos la inviton. Sed kio okazos al la Birdotimigilo?"

"Mi reiros kun mia amiko la Stana Lignohakisto," diris la plenigito, serioze. "Ni decidis neniam apartigxi venontece."

"Kaj mi faris la Birdotimigilon mia Regxa Kasisto," klarigis la Stana Lignohakisto. "Cxar mi decidis ke estos bone havi Regxan Kasiston kiu konsistas el mono. Kion vi opinias?"

"Mi opinias," diris la malgranda Regxino, ridetante, "ke via amiko certe estas la plej ricxa homo en la tuta mondo."

"Jes," respondis la Birdotimigilo, "sed ne pro mia mono. Cxar mi opinias ke cerbo multe pli valoras ol mono cxiumaniere. Vi eble rimarkis ke homo kun mono sed sen cerbo ne bone utiligas sian monon; sed se homo havas cerbon sen mono, gxi ebligas komfortan vivon gxis la morto."

"Kaj samtempe," deklaris la Stana Lignohakisto, "vi devas agnoski ke bona koro estas io kion cerbo ne povas krei kaj mono ne povas acxeti. Eble, efektive, mi estas la plej ricxa homo en la mondo."

"Vi ambaux estas ricxaj, miaj amikoj," diris Ozma ameme, "kaj via ricxo estas la sola havinda ricxo-ricxo pro kontento!"

Fino