Cxapitro 3

Du Malbonuloj

Kiki turnis sin kaj vidis strangaspektan viron starantan proksime. Li ne staris rekte, cxar li estis lama. Li havis dikan korpon kaj maldikajn krurojn kaj brakojn. Li havis grandan rondan vizagxon kun dika blanka barbo kiu pintigxis sub lia talio, kaj blankan hararon kiu pintigxis sur la supro de lia kapo. Li surportis malhelgrizajn

tre striktajn vestojn, kaj liajposxoj sxvelis kvazaux plenigite per io.

"Mi ne sciis ke vi estas tie," diris Kiki.

"Mi venis nur post vi," diris la stranga maljunulo.

"Kiu vi estas?" demandis Kiki.

"Mi nomigxas Rugedo. Mi iam estis la Regxo de la Knomoj, sed oni pelis min el mia lando kaj nun mi estas vaganto."

"Kial oni elpelis vin?" demandis la Altula knabo.

"Nu, estas modo nuntempe elpeli regxojn. Mi estis suficxe bona Regxo-laux mi-sed tiuj acxaj Ozuloj rifuzis lasi min. Do mi devis abdiki."

"Kion tio signifas?"

"Gxi signifas ke oni elpelis min. Sed ni parolu pri io agrabla. Kiu estas vi kaj el kie vi venis?"

"Mi nomigxas Kiki Aru. Iam mi logxis sur Monto Mangxto en la Lando Oz, sed nun mi estas vaganto kia vi."

La Regxo de la Knomoj ruze rigardis lin.

"Mi auxdis tiun birdon diri ke vi transformis vin en pigon kaj inverse. Cxu tio estas vera?"

Kiki hezitis, sed li ne trovis kialon nei la aferon. Kaj li sentis ke agnosko sxajnigos lin pli grava.

"Nu-jes," li diris.

"Do vi estas sorcxisto?"

"Ne; mi kapblas nur transformadon," li konfesis.

"Nu, tamen tio estas tre utila magio," deklaris maljuna Rugedo. "Iam ankaux mi kapablis tre bonan magion, sed miaj malamikoj forprenis gxin de mi. Kien vi nun iras?"

"Mi eniros la Hotelon, por mangxo kaj dormo," diris Kiki.

"Cxu vi havas suficxan monon por pagi por tio?" demandis la Knomo.

"Mi havas unu oran pecon."

"Kiun vi sxtelis. Tre bone. Kaj vi gxojas ke vi estas fia. Des pli bone. Vi placxas al mi junulo, kaj mi eniros kun vi en la Hotelon se vi promesos ne mangxi ovojn tie."

"Cxu al vi ne placxas ovoj?" demandis Kiki.

"Mi timas ilin; ili estas dangxeraj!" diris Rugedo, iom timtreme.

"Bone," konsentis Kiki; "mi ne petos ovojn."

"Do venu," diris la Knomo.

Kiam ili eniris la Hotelon, la estro sulkigis sian frunton pro Kiki kaj diris:

"Mi diris al vi ke mi ne mangxigos vin krom se vi pagos."

Kiki montris al li la oran pecon.

"Kaj vi?" demandis la estro, turninte sin al Rugedo. "Cxu vi havas monon?"

"Mi havas ion pli bonan," respondis la maljuna Knomo, kaj preninte sakon el unu el siaj posxoj li versxis el gxi sur la tablon amason da brilantaj gemoj-diamantoj, rubioj kaj smeraldoj.

La estro estis tre gxentila al la fremduloj post tio. Li donis al ili bonegan mangxon, kaj dum ili mangxis gxin la Altula knabo demandis al sia akompananto:

"Kiel vi akiris tiom da juveloj?"

"Nu, mi diros al vi," respondis la Knomo. "Kiam tiuj Ozuloj forprenis de mi mian regnon-nur cxar gxi estis mia regno kaj mi deziris estri gxin laux mia volo-ili diris ke mi rajtos kunpreni tiom da valoraj sxtonoj kiom mi povos porti. Do mi kudrigis multajn posxojn en miaj vestoj kaj plenigis ilin. Juveloj estas tre utilaj kiam oni veturas; oni povas intersxangxi ilin por kio ajn."

"Cxu pli valoraj ol oraj pecoj?" demandis Kiki.

"La plej malgranda el cxi tiuj juveloj valoras cent orajn pecojn kian vi sxtelis de la maljunulo."

"Ne parolu tiom lauxte," petis Kiki, maltrankvile. "Iu alia eble auxdus kion vi diras."

Post la mangxo ili kune promenis, kaj la eksregxo de la Knomoj diris:

"Cxu vi konas la Vilulon, kaj la Birdotimigilon, kaj la Stanan Lignohakiston, kaj Doroteon, kaj Ozman, kaj cxiujn aliajn Ozulojn?

"Ne," respondis la knabo, "mi neniam estis for de Monto Mangxto antaux ol mi transflugis la Mortigan Deserton antaux nelonge en la formo de falko."

"Do vi neniam vidis la Smeraldan Urbon de Oz?"

"Neniam."

"Nu," diris la Knomo, "mi konis cxiujn Ozulojn, kaj vi povas diveni ke mi ne amas ilin. Dum cxiuj miaj vagadoj mi kontempladis pri kiel vengxi min je ili. Nun, renkontinte vin, mi povas vidi metodon konkeri la Landon Oz kaj mem esti Regxo tie, kaj tio estas pli bona ol esti Regxo de la Knomoj."

"Kiel vi povos fari tion?" demandis Kiki Aru, miroplene.

"Ne gravas al vi la kielo. Unue, mi faros interkonsenton kun vi. Diru al mi la sekreton kiel fari transformojn kaj mi donos al vi posxon da juveloj, la plej grandaj kaj plej bonaj kiujn mi posedas."

"Ne," diris Kiri, kiu komprenis ke partoprenigi alian personon en sia potenco estus dangxere por li.

"Mi donos al vi du posxojn da juveloj," diris la Knomo.

"Ne," respondis Kiki.

"Mi donos al vi cxiun juvelon posedatan de mi."

"Ne, ne, ne!" diris Kiki, kiu komencis timi.

"Nu," diris la Knomo, fie rigardante la knabon, "Mi informos la Hoteliston ke vi sxtelis tiun oran pecon kaj li enkarcerigos vin."

Kiki ridis pro tio.

"Antaux ol li povos fari tion," diris li, "mi transformos min en leonon kaj dissxiros lin, aux en urson kaj mangxos lin, aux en musxon kaj forflugos kien li ne povos trovi min."

"Cxu vi vere povas fari tiajn mirindajn transformojn?" demandis la maljuna Knomo, rigardante lin scivoleme.

"Kompreneble," deklaris Kiki. "Mi povas transformi vin en vergon, rapide kiel fulmo, aux en sxtonon, kaj lasi vin cxi tie apud la vojo."

La fiknomo timtremetis, auxdante tion, sed ecx pli li nun sopiris posedi tiun grandan sekreton. Post pauxzo li diris:

"Jen kion mi faros. Se vi helpos min konkeri Ozon kaj transformi la Ozulojn, kiuj estas miaj malamikoj, en vergojn aux sxtonojn, dirante al mi vian sekreton, mi konsentos fari vin la Reganto de la tuta Oz, kaj mi estos via Cxefministro kaj certigos ke oni obeos viajn ordonojn.

"Mi helpos pri tio," diris Kiki, "sed mi ne diros al vi mian sekreton."

La Knomo tiom furiozis pro tiu rifuzo ke li saltadis pro kolerego kaj sxprucbalbutis sufokigxe dumlonge antaux ol povi regi sian pasion. Sed tio tute ne timigis la knabon. Li ridis pro la fia maljuna Knomo, kio ecx pli furiozigis lin.

"Ni forgesu la planon," li proponis, kiam Rugedo iom trankviligxis. "Mi ne konas la Ozulojn menciitajn de vi, do ili ne estas miaj malamikoj. Ke ili pelis vin el via regno, nu, jen via afero, ne mia."

"Cxu vi ne dezirus esti regxo de tiu belega felando?" demandis Rugedo.

"Tion mi ja dezirus," respondis Kiki Aru; "sed vi mem volas esti regxo, kaj ni kverelus pro tio."

"Ne," diris la Knomo, klopodante trompi lin. "Post pripenso, mi ne deziras esti Regxo de Oz. Mi ecx ne deziras logxi en tiu lando. Mia unua deziro estas vengxo. Se ni povos konkeri Ozon, mi akiros suficxe da mono por konkeri mian propran Regnon de la Knomoj, kaj mi reiros kaj logxos en miaj subteraj kavernoj, kiuj estas pli hejmecaj ol la supro de la tero. Do jen mia propono: Helpu min konkeri Ozon kaj vengxi min, kaj helpu min forpreni la magion de Glinda kaj la Sorcxisto, kaj mi permesos ke vi estu la Regxo de Oz por cxiam."

"Mi pripensos tion," respondis Kiki, kaj li rifuzis diri pli dum tiu vespero.

Dum la nokto kiam cxiuj en la Hotelo dormis escepte de li mem, maljuna Rugedo la Knomo levis sin senbrue de sia kusxejo kaj eniris la cxambron de Kiki Aru la Altulo, kaj sercxis cxie la magiilon kiu efektivigis la transformojn. Kompreneble tia magiilo ne ekzistis, kaj kvankam Rugedo trasercxis cxiujn posxojn, li trovis tute nenion magian. Do li reenlitigxis kaj komencis dubi ke Kiki ja povas fari transformojn.

La sekvan matenon li diris:

"Kien vi intencas veturi hodiaux."

"Mi emas viziti la Regnon de la Rozoj," respondis la knabo.

"Longa veturo," deklaris la Knomo.

"Mi transformos min en birdon," diris Kiki, "do mi povos flugi al la Regno de la Rozoj dum horo."

"Do transformu ankaux min en birdon, kaj mi akompanos vin," sugestis Rugedo. "Sed tiuokaze, ni kune flugu al la Lando Oz, por vidi kia gxi aspektas."

Kiki pripensis tion. Kvankam la landoj vizititaj estis placxaj, li cxie auxdis ke la Lando Oz estas pli bela kaj pli placxa. Kaj la Lando Oz estis lia propra lando, kaj se ja ekzistis eblo por li farigxi gxia Regxo, li bezonos scii iom pri gxi.

Dum Kiki la Altulo pensis, Rugedo la Knomo ankaux pensis. Tiu knabo posedis mirigan povon; kaj kvankam tre simpla kelkmaniere, li estis firme decidinta ne konigi sian sekreton. Tamen, se Rugedo povos konvinki lin transporti la ruzan maljunan Knomon al Oz, kiun li ne povos atingi alimaniere, eble li tiam povos instigi la knabon plenumi lian konsilon kaj partopreni en la plano efektivigi vengxon, kion li jam planis en sia fia koro.

"Ekzistas sorcxistoj kaj magiistoj en Oz," komentis Kiki, post iom da tempo. "Eble ili trovos nin, malgraux niaj transformigxoj."

"Ne se ni zorge atentos," Rugedo certigis lin. "Ozma havas Magian Bildon per kiu sxi povas vidi kion sxi volas vidi; sed Ozma nenion scios pri nia veturo al Oz, do sxi ne ordonos al sia Magia Bildo montri kie ni estas aux kion ni faras. Glinda la Bona havas Grandan Libron nomatan la Libro de Arkivoj, en kiu magie skribigxas cxio farata de homoj en la Lando Oz, tuj kiam ili faras gxin."

"Sekve," diris Kiki, "ne utilus nia provo konkeri la landon, cxar Glinda legus en sia libro cxion faratan de ni, kaj cxar sxia magio estas pli granda ol mia, sxi baldaux cxesigus niajn planojn."

"Mi diris 'homoj', cxu ne?" kolere respondis la Knomo. "La libro ne arkivigas kion faras birdoj, aux bestoj. Gxi nur informas pri la agado de homoj. Do, se ni flugos en la landon en birda formo, Glinda nenion scios pri tio."

"Du birdoj ne povus konkeri la Landon Oz," asertis la knabo, senestime.

"Ne, vi pravas," agnoskis Rugedo, kaj post tio li frotis sian frunton kaj palpadis sian longan pintan barbon kaj pli pensadis.

"Ha, nun mi trovis ideon!" li deklaris. "Mi supozas ke vi povas transformi nin en bestojn kaj ne nur birdojn?"

"Kompreneble."

"Kaj cxu vi povas fari beston el birdo, kaj denove sxangxi tiun birdon en beston, sen neceso ke gxi estu homo inter la du transformoj?"

"Certe," diris Kiki. "Mi povas transformi min aux aliajn en ion ajn kapablan paroli. Magia vorto estas direnda por efektivigi la transformojn, kaj cxar bestoj kaj birdoj kaj drakoj kaj fisxoj kapablas paroli en Oz, ni povas farigxi iu ajn el ili lauxdezire. Tamen, se mi transformus min en arbon, mi por cxiam restus arbo, cxar tiuoaze mi ne povus paroli la magian vorton por sxangxi la transformon."

"Mi komprenas; mi komprenas," diris Rugedo, gestante per sia densa, blanka kapo gxis la pinto de lia hararo flank-al-flanke balancigxis kvazaux pendolo. "Tio akordas kun mia ideo, precize. "Nun, auxskultu, kaj mi klarigos al vi mian planon. Ni flugos al Oz kiel birdoj kaj surterigxos en unu el la dikaj arbaroj en la Lando de la Gilikuloj. Tie vi transformos nin en fortegajn bestojn, kaj cxar Glinda ne atentas la agadon de bestoj ni povos agi sen trovigxi."

"Sed kiel du bestoj povus starigi armeon por konkeri la potencan popolon de Oz?" demandis Kiki.

"Facile. Sed ne armeon de homoj, komprenu. Tio tre rapide trovigxus. Kaj dum ni estos en Oz vi kaj mi neniam reprenos niajn homajn formojn antaux ol konkeri la landon kaj detrui Glindan, kaj Ozman, kaj la Sorcxiston, kaj Doroteon, kaj cxiujn aliajn, tiel ke ni ne bezonos pli timi ilin."

"Estas neeble mortigi iun en la Lando Oz," deklaris Kiki.

"Ne necesas mortigi la Ozulojn," respondis Rugedo.

"Do mi ne komprenas vin," objxetis la knabo. "Kio okazos al la Ozuloj, kaj kian armeon ni povus starigi se ne el homoj?"

"Mi diros al vi. La arbaroj de Oz estas plenaj de bestoj. Kelkaj el ili, en la tre distancaj lokoj, estas sovagxaj kaj kruelaj, kaj volonte sekvus estron egale sovagxan. Ili neniam multe gxenis la Ozulojn, cxar neniu estro urgxis ilin, sed ni ordonos ke ili helpu nin konkeri Ozon kaj kiel rekompencon ni transformos cxiujn bestojn en virojn kaj virinojn, kaj ili rajtos logxi en la domoj kaj gxui la multajn bonajxojn, kaj ni transformos cxiujn Ozulojn en diversspecajn bestojn, kaj sendos ilin logxi en la arbaroj kaj gxangaloj. Jen bonega ideo, certe vi agnoskas tion, kaj tiom facila gxi estas ke nenian gxenon ni spertos sukcesigante gxin."

"Cxu la bestoj konsentos? Cxu vi kredas?" demandis la knabo.

"Certe ili konsentos. Ni povos instigi cxiun beston en Oz helpi nin-escepte de kelkaj malmultaj kiuj logxas en la palaco de Ozma, sed ili ne estas atentindaj."

Cxapitro 4: Kunkomplotantoj