Cxapitro 5

Felicxa Angulo de Oz

Ne ekzistas alia lando egale bela kiel la Lando Oz. Neniu alia popolo estas egale felicxa kaj kontenta kaj prospera kiel la popolo de Oz. Ili havas cxion deziratan; ili amas kaj admiras sian belan knabinan Reganton, Ozma de Oz, kaj ili kombinas laboron kaj ludadon tiel juste ke ambaux estas gxuplenaj kaj kontentigaj kaj neniu havas kauxzon plendi. Fojfoje io okazas en Oz kiu kiu gxenas la felicxecon de la popolo dum nelonga tempo, cxar tiom ricxa kaj alloga felando neeviteble enviigas kelkajn egoismajn kaj avidajn eksterulojn, kaj tial certaj misaguloj perfide komplotas konkeri Ozon kaj sklavigi gxian popolon kaj detrui gxian knabinan Reganton, kaj tiel gajni la ricxon de Oz por si. Sed gxis la tempo kiam la kruela kaj ruza Knomo, Rugedo, konspiris kun Kiki Aro, la Altulo, cxiu tia provo malsukcesis. La popolo de Oz suspektis nenian dangxeron. Vivo en la plej agrabla felando de la mondo estis senfina ciklo de gajaj, felicxaj tagoj.

En la centro de la Smeralda Urbo de Oz, la cxefurbo de la regno de Ozma, estas vasta kaj bela gxardeno, kiun cxirkauxas muro inkrustita per brilantaj smeraldoj, kaj en la centro de tiu gxardeno staras la Regxa Palaco de Ozma, la plej bela konstruajxo iam konstruita. De cent turoj kaj kupoloj flirtis la standardoj de Oz, kiu inkluzivis la Ozmojn, la Mangxtulojn, la Gilikulojn, la Palpbrumojn kaj la Kvelulojn. La standardo de la Mangxtuloj estas blua, tiu de la Palpbrumoj flava; la standardo de la Gilikuloj estas purpura, kaj tiu de la Kveluloj estas rugxa. La flago de la Smeralda Urbo estas kompreneble verda. La standardo de Ozma mem havas verdan centron, kaj estas dividita en kvar egalajn partojn. Tiuj kvaronoj estas koloritaj blua, purpura, flava kaj rugxa, indikante ke sxi regas cxiujn landojn de la Lando Oz.

Tiu felando, tamen, estas tiom granda ke gxia tuto ankoraux ne estas konata de gxia knabina Reganto, kaj oni diras ke en kelkaj malproksimaj partoj de la lando, en arbaroj kaj montaraj fortikajxoj, en kasxitaj valoj kaj densaj gxangaloj, estas homoj kaj bestoj kiuj scias tiom malmulte pri Ozma kiom sxi pri ili. Sed tiuj nekonataj regatoj estas neniel tiom multaj kiom la konataj logxantoj de Oz, kiuj okupas cxiujn landojn proksimajn al la Smeralda Urbo. Efektive, mi estas certa ke post nelonge cxiuj partoj de la felando Oz estos esploritaj kaj iliaj logxantoj konatigxos kun sia Reganto, cxar en la palaco de Ozma estas pluraj amikoj sxiaj kiuj tiom scivolemas ke ili konstante trovas novajn kaj eksterordinarajn lokojn kaj logxantojn.

Unu el la plej aktivaj trovantoj de tiuj kasxitaj lokoj en Oz estas malgranda knabino el Kansas nomita Doroteo, kiu estas la plej intima amikino de Ozma kaj logxas en luksaj cxambroj en la Regxa Palaco. Doroteo estas, efektive, Princino de Oz, sed al sxi malplacxas esti nomata princino, kaj cxar sxi estas simpla kaj dolcxa kaj ne pretendas esti io alia ol ordinara knabineto, cxiu nomas sxin simple "Doroteo" kaj sxi estas la plej populara persono, post Ozma, en la tuta Lando Oz.

Unu matenon Doroteo transiris la koridoron de la palaco kaj frapis sur la pordon de alia knabino nomita Trot, ankaux gastino kaj amikino de Ozma. Petite eniri, Doroteo trovis ke kun Trot estas amiko, maljuna velisto kun unu ligna kruro kaj unu vianda kruro, kiu sidis apud la malferma fenestro fumante pipon el maizspiko. Tiu velisto nomigxis Kap'tano Vilcxjo, kaj li akompanis Troton al la Lando Oz kaj estis sxia plej malnova kaj plej fidela kamarado kaj amiko. Ankaux Doroteo amis Kap'tanon Vilcxjo, kaj salutinte lin, sxi diris al Trot: "Sciu, la datreveno de la naskigxtago de Ozma okazos venontmonate, kaj mi demandis al mi kion mi povos doni al sxi kiel naskigxtagan donacon. Sxi estas komplezega al ni, kaj certe ni devus memorigi sxian naskigxtagon."

"Vi pravas," konsentis Trot. "Ankaux mi demandis al mi kion mi povos doni al Ozma. Estas malfacile decidi, cxar sxi jam havas cxion deziratan, kaj cxar sxi estas feino kaj scias multan magion, sxi povos kontentigi kian ajn volon."

"Mi scias," respondis Doroteo, "sed tio ne estas grava. Estas vere ke Ozma nenion bezonas, sed al sxi placxos scii ke ni memoras sxian naskigxtagon. Sed kion ni donu al sxi?"

Trot skuis sian kapon senespere.

"Mi strebis pensi, sed mi ne povas," sxi deklaris.

"Ankaux mi," diris Doroteo.

"Mi konas unu aferon kiu placxus al sxi," komentis Kap'tano Vilcxjo, turnante sian rondan vizagxon kun gxia barba frangxo al la du knabinoj kaj firme rigardante ilin per siaj grandaj, palbluaj okuloj largxe malfermitaj.

"Kio estas tio, Kap'tano Vilcxjo?"

"Sorcxita Floro," diris li. "Gxi estas bela planto kiu staras en ora florpoto kaj produktas cxiajn florojn, unu post alia. Unu minuton gxi produktas belajn rozburgxonojn kaj florojn, poste tulipon, kaj poste kriz-kriz-."

"-antemon," diris Doroteo, helpante lin.

"Tiel; kaj sekvas dalio, kaj poste dafodilo, kaj cxiaj aliaj floroj. Tuj kiam unu malfresxigxas, alia venas, alispeca, kaj la parfumo de ili estas ege bonodora, kaj ili plu floradas nokte kaj tage, jaron post jaro."

"Mirinde!" krietis Doroteo. "Certe gxi placxus al Ozma."

"Sed kie estas la Magia Floro, kaj kiel ni akiros gxin?" demandis Trot.

"Ne scias, 'cize," malrapide respondis Kap'tano Vilcxjo. "La Vitra Kato parolis al mi pri gxi nur hieraux, kaj diris ke gxi 'stas en iu soleca loko nor'iente [Nordoriente. (Velista jxargono)] de cxi tie. La Vitra Kato trairas la tutan Ozon, sciu, kaj la besteto vidas multon kion vidas neniu alia."

"Vi pravas," diris Doroteo, penseme. "Nordoriente de cxi tie devas esti en la Mangxtula Lando, kaj eble tre malproksime, do ni petu la Vitran Katon informi nin pri kiel atingi la Magian Floron."

Do la du knabinoj, sekvate de Kap'tano Vilcxjo kiu lamiris sur sia ligna kruro, eliris en la gxardenon, kaj post iom longa sercxo ili trovis la Vitran Katon volvigxinta en la sunbrilo apud arbusto, profunde dormanta.

La Vitra Kato estas unu el la plej kuriozaj bestoj en la tuta Oz. Gxin faris fama magiisto nomita D-ro Pipt antaux ol Ozma malpermesis ke sxiaj regatoj magie agu. D-ro Pipt faris la Vitran Katon por ke gxi kaptu musojn, sed la Kato rifuzis kapti musojn kaj oni konsideris gxin pli kurioza ol utila.

Tiu eksterordinara kato konsistis sole el vitro kaj estis klara kaj travidebla tiel ke oni povis travidi gxin tiel facile kiel fenestron. Tamen en la supro de gxia kapo estis aro da delikataj palrugxaj pilketoj kiuj similis juvelojn sed devis servi kiel cerbo. Gxi havis koron el sangerugxa rubio. La okuloj konsistis el du grandaj smeraldoj. Sed, aparte de tiuj koloroj, la cetero de la besto estis el klara vitro, kaj gxi havis sxpinvitran voston kiu estis vere bela.

"He, vekigxu," diris Kap'tano Vilcxjo. "Ni volas paroli kun vi."

Malrapide la Vitra Kato surpiedigxis, oscedis kaj poste rigardis la trion starantan antaux gxi.

"Kial vi auxdacas gxeni min?" gxi demandis per iritigxema vocxo. "Hontu!."

"Forgesu tion," respondis la Velisto. "Cxu vi memoras ke vi parolis al mi hieraux pri Magia Floro en Ora Poto?"

"Cxu vi kredas min stulta? Rigardu mian cerbon-vi povas vidi gxin funkcii. Kompreneble mi memoras!" diris la kato.

"Nu, kie ni povos trovi gxin?"

"Vi ne povos. Krome, tio tute ne rilatas al mi. Foriru kaj lasu min dormi," konsilis la Vitra Kato.

"Atentu," diris Doroteo; "ni volas la Magian Floron por doni gxin al Ozma dum sxia naskigxtago. Vi deziras komplezi al Ozma, cxu ne?"

"Mi ne estas certa," respondis la besto. "Kial mi volus komplezi iun ajn?"

"Vi hvas koron, cxar mi povas vidi gxin en vi," diris Trot.

"Jes; gxi estas bela koro, kaj mi amas gxin," diris la Kato, tordante sin por rigardi sian propran korpon. "Sed gxi konsistas el rubio, kaj estas malmola kiel najloj."

"Cxu vi neniel utilas?" demandis Trot.

"Jes, mi estas belaspekta, kaj oni ne povas diri tion pri vi," kolere respondis la besto.

Trot ridis pro tio, kaj Doroto, kiu suficxe bone komprenis la Vitran Katon, diris trankvilige:

"Jes, vi vere estas bela, kaj se vi povos diri al Kap'tano Vilcxjo kie trovi la Magian Floron, cxiuj homoj en Oz lauxdos vian lertecon. La Floro apartenos al Ozma, sed cxiu scios ke la Vitra Kato trovis gxin."

Tia lauxdo placxis al la kristala besto.

"Nu," gxi diris, dum la palrugxa cerbo videble funkciis, "mi trovis la Magian Floron en la tre fora nordo de la Mangxtula Lando kie malmultaj personoj logxas nek iras tien. Rivero tie fluas tra arbaro, kaj en la mezo de la rivero en la mezo de la arbaro estas malgranda insulo sur kiu staras la ora poto en kiu kreskas la Magia Floro."

"Kiel vi atingis la insulon?" demandis Doroteo. "Vitraj katoj ne kapablas nagxi."

"Ne, sed mi ne timas akvon," estis la respondo. "Mi nur tramarsxis la riveron sur gxia fundo."

"Subakve?" kriis Trot.

La Kato malestime rigardis sxin.

"Cxu mi povus marsxi super la akvo sur la fundo de la rivero? Se vi estus travidebla, cxiu ajn povus vidi ke via cerbo ne funkcias. Sed mi estas certa ke vi solaj neniam povus trovi la lokon. Gxi estas de cxiam kasxita for de la Ozuloj."

"Sed vi, kun via bonega palrugxa cerbo, povus retrovi gxin, mi s'pozas," komentis Doroteo.

"Jes, kaj se vi volas tiun Magian Floron por Ozma, mi akompanos vin kaj montros al vi la vojon."

"Vi komplezegas!" deklaris Doroteo. "Trot kaj Kap'tano Vilcxjo iros kun vi, cxar tio devos esti ilia naskigxtaga donaco al Ozma. Dum vi estos for mi devos trovi ion alian donotan al sxi."

"Bone. Venu, do, Kap'tano," diris la Vitra Kato, komencante formovigxi.

"Atendu minuton," petis Trot. "Kiom longe ni forestos?"

"Ho, eble semajnon."

"Do mi metos kelkajn kunprenotajxojn en korbon," diris la knabino, kaj sxi kuris en la palacon por fari preparojn por la veturo.

Cxapitro 6: Naskigxtagaj Donacoj por Ozma