Cxapitro 8

La Le-Sim-Agoj Minacas

Estis konfliktoj en la Arbaro de Gugu tiumatene. Cxipo la Sovagxa Apro demordis la voston de Arks la Gxirafo dum cxi tiu tenis sian kapon inter la folioj de arbo, matenmangxante. Arks batis per siaj kalkanoj kaj trafis Tiripon, la grandan Kanguruon, kiu portis novan bebon en sia posxo. Tiripo sciis ke kulpas la Sovagxa Apro, do sxi renversis lin per unu fortega bato kaj poste forkuris por eskapi de la akraj kornoj de Cxipo. Dum la sekva cxaso giganta histriko pusxis kvindek akrajn pikilojn en la Apron kaj cximpanzo en arbo jxetis kokoson je la histriko kaj tiel pusxis gxian kapon en gxian korpon.

Cxio cxi estis kontraux la Legxoj de la Arbaro, kaj kiam la ekscito cxesis, Gugu la Regxo de la Leopardoj kunvokis siajn regxajn Konsilistojn por decidi la plej bonan metodon puni la ofendintojn.

La kvar nobeloj de la arbaro solene interkonsiligxadis en malgranda libera spaco kiam ili vidis du fremdajn bestojn alproksimigxi-bestojn kiajn ili neniam antauxe vidis.

Tamen, neniu el la kvar delasis sian dignon aux montris per movigxeto perturbigxon. La granda Leopardo kauxris plene etendite sur falinta arbotrunko. Bru la Urso sidis surkokse antaux la Regxo; Rango la Griza Simio staris kun siaj muskolaj brakoj kunplektitaj, kaj Loo la Unukornulo kusxis, tre simile al cxevalo, inter siaj kunkonsilantoj. Unuakorde ili silentis, rigardante firme la entrudigxintojn, kiuj promenis en ilian arbaran regnon.

"Bonvenon, Fratoj!" diris unu el la fremdaj bestoj, haltante apud la grupo, dum lia kamarado heziteme poststaris.

"Ni ne estas fratoj," respondis la Griza simio severe. "Kiu vi estas, kaj kial vi venis en la arbaron de Gugu?"

"Ni estas du Le-Sim-Agoj," diris Rugedo, inventante la nomon. "Nia hejmo estas en Cxielinsulo, kaj ni alterigxis por averti la arbarajn bestojn ke la Ozuloj pretas militi ilin kaj sklavigi ilin, tiel ke ili farigxos laborbestoj por cxiam kaj obeos nur la volon de siaj du-kruraj estroj."

Nelauxta mugxo de kolero levigxis de la Koncilio de Bestoj.

"Kiuj faros tion?" demandis Loo la Unukornulo, per alta, grinca vocxo, samtempe surpiedigxante.

"La Ozuloj," diris Rugedo.

"Sed kion ni faros?" demandis la Unukornulo.

"Gxuste pri tio mi venis diskuti kun vi."

"Vi ne parolu! Ni batalos la Ozulojn!" kriegis la Unukornulo. "Ni frakasos ilin; ni tretos ilin; ni pikos ilin; ni-"

"Silentu!" mugxis Gugu la Regxo, kaj Loo obeis, kvankam li plu tremis pro kolero. La malvarma, firma rigardado de la Leopardo vagis al la du fremdaj bestoj. "La Ozuloj," diris li, "ne estas niaj amikoj; kaj ili ne estas niaj malamikoj. Ili ne gxenas nin, kaj ni ne gxenas ilin. Ne estas kialo por milito inter ni. Ili ne havas sklavojn. Ili ne povus utiligi nin kiel sklavojn se ili konkerus nin. Mi kredas ke vi mensogas al ni, vi stranga Le-Sim-Ago-kunmiksita besto kiu estas nek de unu specio nek de alia."

"Ho, mi jxuras, mi diras la veron!" protestis la bestoforma Knomo. "Mi nenial mensogus; mi-"

"Silentu!" denove mugxis Gugu la Regxo; kaj, ial, ecx Rugedo hontigxis kaj obeis la edikton.

"Kion vi opinias, Bru?" demandis la Regxo, turninte sin al la granda Urso, kiu gxis nun diris nenion.

"Kiel la Kunmiksita Besto scias ke lia parolo estas vera?" demandis la Urso.

"Nu, mi povas flugi, sciu, cxar mi havas aglajn flugilojn," klarigis la Knomo. "Mi kaj mia jena kamarado," indikante Kikin, "flugis al arbareto en Oz, kaj tie ni auxdis la homojn paroli pri kiel ili faros multajn sxnurojn por kapti vin, la bestojn, kaj poste ili cxirkauxos cxi tiun arbaron, kaj cxiujn aliajn arbarojn, kaj kaptos vin. Do ni venis cxi tien por averti vin, cxar ni mem estas bestoj, kvankam ni logxas en la cxielo, kaj ni estas viaj amikoj."

La lipo de la Leopardo kurbigxis kaj montris liajn enormajn dentojn, akrajn kiel kudriloj. Li turnis sin al la Griza Simio.

"Kion vi opinias, Rango?" li demandis.

"Forsendu tiujn Kunmiksitajn Bestojn, Via Mosxto," respondis la Griza Simio. "Ili estas misaguloj."

"Ne agu tiel-ne agu tiel!" kriis la Unukornulo, nervoze. "La fremdulo diris ke li diros al ni kion fari. Li diru al ni, do. Cxu ni estas malsagxuloj kaj ne atentu la averton?"

Gugu la Regxo turnis sin al Rugedo.

"Parolu, Fremdulo," li ordonis.

"Nu," diris la Knomo. "Estas cxi tiel: La Lando Oz estas bonega lando. La homoj de Oz havas multajn bonajxojn-domojn kun molaj litoj, cxiaj bongustajxoj, belaj vestoj, belaj juveloj, kaj multaj aliaj objektoj kiujn tute ne konas bestoj. Cxi tie en la senlumaj arbaroj la kompatindaj bestoj devas multe strebi por akiri suficxajn mangxajxojn kaj por trovi litojn en kiuj ripozi. Sed la bestoj estas pli bonaj ol la homoj, kaj kial ili ne havu la multajn bonajxojn kiujn havas la homoj? Do mi proponas ke antaux ol la Ozuloj havos suficxan tempon por fari la sxnurojn per kiuj ili kaptos vin, ke cxiuj ni bestoj kunigxu kaj marsxu kontraux la Ozulojn kaj kaptu ilin. Tiam la bestoj estos la estroj kaj la homoj estos iliaj sklavoj."

"Kiel tio utilos al ni?" demandis Bru la Urso.

"Gxi savos vin de sklaveco, unuflanke, kaj vi povos gxui cxiujn bonajxojn kiujn havas la Ozuloj."

"Sed ni ne scius kion fari per homajxoj," diris la Griza Simio.

"Sed tio estas nur parto de mia plano," insistis la Knomo. "Auxskultu la ceteron. Ni du Le-Sim-Agoj estas potencaj magiistoj. Kiam vi konkeris la Ozulojn ni transformos ilin cxiujn en bestojn, kaj sendos ilin en la arbarojn ke ili logxu tie, kaj ni transformos cxiujn bestojn en homojn, por ke ili gxuu cxiujn mirindajn plezurajxojn de la Smeralda Urbo."

Dum momento neniu besto parolis. Poste la Regxo diris: "Pruvu."

"Pruvu kion?" demandis Rugedo.

"Pruvu ke vi povas transformi nin. Se vi estas magiisto transformu la Unukornulon en homon. Tiam ni kredos vin. Se vi malsukcesos, ni detruos vin."

"Bone," diris la Knomo. "Sed mi estas laca, do mi lasos ke mia kamarado efektivigu la transformon."

Kiki Aru staris malantaux la cirklo, sed li auxdis cxion diritan. Li nun komprenis ke li devos plenumi la fanfaronon de Rugedo, do li retrenpasxis al la rando de la libera spaco kaj flustris la magian vorton.

Tuj la Unukornulo farigxis dika, largxavanga vireto, vestita per la purpura Gilikula kostumo, kaj estis malfacile konstati kiu plej miris, la Regxo, la Urso, la Simio aux la eksunukornulo.

"Estas vere!" kriis la homo-besto. "Jadi, rigardu kia mi estas! Estas mirige!"

La Regxo de la Bestoj nun parolis al Rugedo pli afable:

"Ni devas kredi vian informon, cxar vi pruvis al ni vian potencon," diris li. "Sed kial, se vi estas tiom granda magiisto, vi ne povos konkeri la Ozulojn sen nia helpo, kaj tiel sxparos al ni la penon?"

"Ve!" respondis la ruza maljuna Knomo, "neniu magiisto povas fari cxion. La transformoj estas facilaj por ni, cxar ni estas Le-Sim-Agoj, sed ni ne kapablas batali, aux ecx konkeri feblulojn kiaj estas la Ozuloj. Sed ni restos kun vi kaj konsilos kaj helpos vin, kaj ni transformos cxiujn Ozulojn en bestojn, kiam la gxusta momento venos, kaj cxiujn bestojn en homojn."

Gugu la Regxo turnis sin al siaj Konsilistoj.

"Kiel ni respondu al cxi tiu amika fremdulo?" li demandis.

Loo la eksunukornulo dancadis kaj gimnastikadis kvazaux klauxno.

"Jadi, Via Mosxto," li diris, "estas multe pli distre esti homo ol esti Unukornulo."

"Vi aspektas stultulo," diris la Griza Simio.

"Nu, mi sentas min bonega!" deklaris la homo-besto.

"Mi kredas preferi esti Urso," diris Granda Bru. "Mi naskigxis Urso, kaj mi scias la konduton de Urso. Do mi estas kontenta vivi kiel Urso."

"Tio," diris la maljuna Knomo, "estas cxar vi nenion pli bonan konas. Kiam ni konkeris la Ozulojn, kaj vi farigxos homo, vi gxojos."

La grandega Leopardo apogis sian mentonon per la sxtipo kaj aspektis pensema.

"La bestoj de la arbaro devas decidi pri cxi tio por si mem," li diris. "Vi iru, Rango la Griza Simio, kaj diru al via Simitribo ordoni ke cxiuj arbarbestoj kunvenu en la Granda Libera Spaco je la sunlevigxo morgaux. Kiam ni cxiuj kunvenos, cxi tiu Kunmiksita Besto kiu estas magiisto parolos al ili kaj diros al ili kion li diris al ni. Tiam, se ili decidos batali la Ozulojn, kiuj militas kontraux nin, mi komandos la bestojn en batalado."

Rango la Griza Simio sin turnis tuj kaj glitis rapide tra la arbaro por sia misio. La Urso mugxetis kaj formarsxis. Gugu la Regxo levis kaj etendis sin. Li diris al Rugedo: "Renkontu nin je la sunlevigxo morgaux," kaj digne pasxante li malaperis inter la arbojn.

La homo-unukornulo, sola kun la fremduloj, subite cxesigis sian malsagxan fusxdancadon.

"Bonvolu refari min Unukornulo," li diris. "Al mi placxas esti homo, sed la arbaraj bestoj ne scios ke mi estas ilia amiko, Loo, kaj ili eble dissxiros min antaux la mateno."

Do Kiki resxangxis lin en lian antauxan formon, kaj la Unukornulo foriris por rekunesti kun sia popolo.

Al Rugedo la Knomo multe placxis lia sukceso.

"Morgaux," li diris al Kiki Aru, "ni konvinkos cxi tiujn bestojn kaj pretigos ilin batali kaj konkeri la Ozulojn. Tiam mi vengxos min kontraux Ozma kaj Doroteo kaj cxiuj ceteraj malamikoj miaj."

"Sed mi faras la tutan laboron," diris Kiki.

"Ne gravas; vi estos Regxo de Oz," promesis Rugedo.

"Cxu la granda Leopardo permesos ke mi estu Regxo?" demandis la knabo maltrankvile.

La Knomo proksimigxis al li kaj flustris:

"Se Gugu la Leopardo oponos nin, vi transformos lin en arbon, kaj li estos senpova."

"Kompreneble," konsentis Kiki, kaj li diris al si: "Mi ankaux transformos cxi tiun trompeman Knomon en arbon, cxar li mensogas kaj mi ne povas fidi lin."

Cxapitro 9: La Insulo de la Magia Floro