Cxapitro 9

La Insulo de la Magia Floro

La Vitra Kato estis bona gvidisto kaj kondukis Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon laux rektaj kaj facilaj vojoj tra la tuta logxata parto de la Mangxtula Lando, kaj poste en la nordan sekcion kie estis malmultaj domoj, kaj fine tra sovagxan landon kie tute ne estis homoj nek vojoj. Sed la marsxado ne estis malfacila kaj fine ili atingis la randon de arbaro kaj haltis tie por kampadi kaj dormi gxis la mateno.

El arbobrancxoj Kap'tano Vilcxjo faris dometon gxuste suficxe grandan por ke la knabineto povu enrampi kaj kusxi. Sed unue ili mangxis iom de la mangxajxoj kiujn Trot portis en la korbo.

"Cxu ankaux vi deziras iom?" sxi demandis al la Vitra Kato.

"Ne," respondis la besto.

"Mi supozas ke vi cxasados kaj kaptos muson," komentis Kap'tano Vilcxjo

"Mi? Kapti muson! Kial mi farus tion?" demandis la Vitra Kato.

"Nu, vi povus mangxi gxin," diris la Velisto.

"Bonvolu akcepti la informon," respondis la kristala kanjo, [Katino + -nj- = kanjo] "ke mi ne mangxas musojn. Mi estas travidebla, kaj cxiu povas rigardi mian internon. Mi ja estus bela, cxu ne?, se mi havus ordinaran muson en mi? Sed efektive mi ne havas stomakon aux alian mekanismon kiu ebligus ke mi mangxu. La senpripensa magiisto kiu faris min ne supozis ke mi bezonus mangxi, versxajne."

"Cxu vi neniam malsatas nek soifas?" demandis Trot.

"Neniam. Mi ne plendas, sciu, pri mia konsisto, cxar mi ankoraux ne vidis vivanton egale belan kiel mi. Mi havas la plej belan cerbon en la mondo. Gxi estas palrugxa kaj oni povas vidi gxin funkcii."

"Mi scivolemas," diris Trot penseme, dum sxi mangxis sian panon kun konfitajxo, "cxu mia cerbo rotacias sammaniere kiel via."

"Ne; certe ne sammaniere," respondis la Vitra Kato; "cxar, tiuokaze, gxi estus egalbona kiel mia cerbo, krom ke gxi estas kasxita sub dika, osteca kranio."

"Cerboj," komentis Kap'tano Vilcxjo, "estas cxiaspecaj kaj funkcias diversmaniere. Sed mi rimarkis ke kiuj opinias sian cerbon la plej bona ofte eraras."

Troton iom gxenis sonoj el la arbaro, tiunokte, cxar sxajne multaj bestoj promenadis inter la arboj, sed sxi fidis ke Kap'tano Vilcxjo protektos sxin. Kaj efektive neniu besto eliris el la arbaro ataki ilin.

Je la matenigxo ili relevigxis, kaj post simpla matenmangxo Kap'tano Vilcxjo diris al la Vitra Kato:

"Levu la ankron, Maato, kaj ni veturu antauxen. Mi supozas ke ni ne estas tre for de tiu Magia Floro, cxu?"

"Ne tre for," respondis la travideblulo, dum gxi gvidis ilin en la arbaron, "sed vi eble bezonos iom longan tempon por atingi gxin."

Post nelonge ili atingis la bordon de rivero. Gxi ne estis tre largxa, tiuloke, sed dum ili sekvis la bordon norden gxi iom post iom largxigxis.

Subite la bluverdaj folioj de la arboj farigxis purpuraj, kaj Trot rimarkis tion kaj diris:

"Kial la koloroj sxangxigxis tiel?"

"Cxar ni eliris la Mangxtulan landon kaj eniris la Gilikulan Landon," klarigis la Vitra Kato. "Ankaux tio signas ke nia veturo preskaux kompletigxis."

La rivero ekturnigxis, kaj irinte cxirkaux la kurbigxon la veturantoj vidis ke la rivero nun farigxis largxa kiel malgranda lago, kaj en la centro de la Lago ili vidis malgrandan insulon, ne pli ol sesdek metrojn diametre. Io brilis en la mezo de tiu insuleto, kaj la Vitra Kato haltis sur la bordo kaj diris:

"Jen la ora florpoto kiu enhavas la Magian Floron, kiu estas tre kurioza kaj bela. Se vi povos atingi la insulon, via tasko finigxos-krom ke vi devos reporti gxin hejmen kun vi."

Kap'tano Vilcxjo rigardis la largxon de la akvo kaj komencis fajfi nelauxtan, tremantan melodion. Trot sciis ke la fajfo signifas ke Kap'tano Vilcxjo pensas, kaj la maljuna velisto ne rigardis la insulon tiom kiom la arbojn sur la bordo kie ili staras. Baldaux li prenis el la granda posxo de sia mantelo hakiloklingon, vinditan en malnova tuko por ke la akra rando ne trancxu liajn vestojn. Poste, per granda posxtrancxilo li trancxis malgrandan brancxon de arbo kaj cxizis gxin por fari el gxi tenilon por la hakilo.

"Sidigxu, Trot," li konsilis la knabinon, dum li laboris. "Mi havas iom grandan taskon nun, cxar mi devas konstrui por ni floson."

"Por kio ni bezonas floson, Kap'tano?"

"Nu, por porti nin al la insulo. Ni ne povas marsxi subakve, sur la riverbedo, kiel la Vitra Kato, do ni devos flosi sur la akvo."

"Cxu vi povas fari floson, Kap'tano Vilcxjo?"

"Kompreneble, Trot, se vi atendos suficxe longe."

La knabineto sidigxis sur sxtipo kaj rigardadis la Insulon de la Magia Floro. Nenio alia, lauxvide, kreskis sur la malgranda insulo. Neniu arbo, nek arbusto, nek ecx herbo, kiom sxi povis vidi je tia distanco. Sed la ora poto brilis en la radioj de la suno, kaj Trot povis rimarki brilantajn kolorojn super gxi, dum la Magia Floro sxangxigxis de unu specio al alia.

"Kiam mi estis cxi tie antauxe," komentis la Vitra Kato, pigre kusxante cxe la piedoj de la knabino, "mi vidis du Kolizulojn sur cxi tiu sama bordo, kien ili venis trinki."

"Kio estas Kolizuloj?" demandis la knabino.

"La plej fortaj kaj ferocaj bestoj en la tuta Oz. Cxi tiu arbaro estas ilia precipa hejmo, kaj pro tio malmultaj aliaj bestoj trovigxas cxi tie escepte de simioj. La simioj estas suficxe viglaj por forteni sin de la ferocaj Kolizuloj, kiuj atakas cxiujn aliajn bestojn kaj ofte batalas inter si."

"Cxu ili volis batali vin kiam vi vidis ilin?" demandis Trot, tre ekscitigxante.

"Jes. Ili saltis sur min tujtuje; sed mi kusxis plata sur la tero, por ke la granda pezo de la bestoj ne rompu miajn krurojn, kaj kiam ili penis mordi min mi ridis kaj mokis ilin gxis ili frenezigxis pro kolerego, cxar ili preskaux rompis siajn dentojn pro mia malmola vitro. Do post kelka tempo ili trovis ke ili ne povas damagxi min, kaj foriris. Estis tre amuze."

"Mi esperas ke ili ne revenos trinki cxi tie,-ne dum ni cxeestos," respondis la knabino, "cxar mi ne konsistas el vitro, nek Kap'tano Vilcxjo, kaj se tiuj fibestoj mordos nin ili ja damagxos nin."

Kap'tano Vilcxjo perhake faradis longajn stangojn el la arboj, farante ilin pinte akraj cxe unu fino kaj lasante hokan formon cxe la alia. Ili estis por kunligi la finojn de la flossxtipoj. Li pretigis plurajn kaj estis finanta alian kiam la Vitra Kato kriis: "Atentu! Kolizulo atakas nin."

Trot eksaltis, timegoplene, kaj rigardis la teruran beston kvazaux fascinate de gxiaj ferocaj okuloj, cxar ankaux la Kolizulo rigardas sxin, kaj gxia rigardo ne estas amika. Sed Kap'tano Vilcxjo kriis al sxi: "Vadu en la riveron, Trot, gxis la genuoj-kaj restu tie!" kaj sxi tuj obeis lin. La velisto lamis antauxen, kun stango en unu mano kaj hakilo en la alia, kaj iris inter la knabinon kaj la beston, kiu jxetis sin je li mugxante defion.

Kelkfoje Kap'tano Vilcxjo movis sin iom malrapide, sed nun li estis pli rapida ol fulmo. Dum la Kolizulo jxetis sin je li li etendis sian lignan kruron kaj gxia pinto frapis la beston inter la okuloj kaj pusxis gxin ruligxi sur la tero. Antaux ol gxi povis relevi sin la velisto pusxis la akran stangon rekte tra gxian korpon kaj per la plata flanko de la hakilo li martelis la stangon en la teron kiel eble plej firme. Tiel li kaptis la grandan beston kaj sendangxerigis gxin, cxar, negrave kiom gxi penis, gxi ne povis deiri de la stango kiu tenis gxin.

Kap'tano sciis ke li ne povos mortigi la Kolizulon, cxar neniu vivanto en Oz estas mortigebla, do li retrenstaris kaj rigardis la beston skui sin kaj mugxi kaj grati la teron per siaj akraj ungoj, kaj tiam, certa ke gxi ne povos eskapi, li diris al Trot ke sxi revenu el la akvo kaj sekigu siajn malsekajn sxuojn kaj sxtrumpojn en la sunlumo.

"Cxu vi estas certa ke li ne povos liberigi sin?" sxi demandis.

"Mi vetus biskviton pri tio," diris Kap'tano Vilcxjo, do Trot alterigxis kaj deprenis siajn sxuojn kaj sxtrumpojn kaj sternis ilin sur la sxtupo por sekigxo, dum la velisto rekomencis sian laboron pri la floso.

La Kolizulo, konsciante post multa baraktado ke gxi ne povos eskapi, nun kvietigxis, sed gxi diris per malagrabla, minaca vocxo:

"Mi supozas ke vi opinias vin lerta, cxar vi tiel fiksis min al la tero. Sed kiam miaj amikoj, la aliaj Kolizuloj, venos cxi tien, ili dissxiros vin cxar vi tiel traktas min."

"Eble," komentis Kap'tano Vilcxjo, trankvile, dum li hakadis la sxtipojn, "kaj eble ne. Kiam viaj parencoj do venos cxi tien?"

"Mi ne scias," agnoskis la Kolizulo. "Sed kiam ili ja venos, vi ne povos eskapi ilin."

"Se ili suficxe longe prokrastos, mia floso jam estos preta," diris Kap'tano Vilcxjo.

"Kion vi faros per floso?" demandis la besto.

"Ni transiros al tiu insulo, por akiri la Magian Floron."

La grandega besto rigardis lin surprizite dum momento, kaj poste ekridis. La rido tre similis al mugxego, kaj gxi havis kruelan kaj mokan sonon, tamen gxi ja estis rido.

"Bone!" diris la Kolizulo. "Bone! Tre bone! Min plezurigas ke vi iros akiri la Magian Floron. Sed kion vi faros pri gxi?"

"Ni portos gxin al Ozma, kiel naskigxtagan donacon."

La Kolizulo denove ridis; poste gxi seriozigxis. "Se vi povos atingi la teron per via floso antaux ol mia popolo kaptos vin," gxi diris, "vi estos sekura. Ni povas nagxi kiel anasoj, do la knabino ne povus eskapi de mi per enakvigxo, sed Kolizuloj ne transiras al tiu insulo."

"Kial ne?" demandis Trot.

La besto silentis.

"Diru al ni la kialon," urgxis Kap'tano Vilcxjo.

"Nu, la kialo estas la Insulo de la Magia Floro;" respondis la Kolizulo, "ni ne estas tre komfortaj rilate al magio. Se vi ne havus magian kruron, anstataux viandan, vi ne povus tiel facile renversi min per bato kaj piki min per tiu ligna kejlo."

"Mi jam estis sur la Magia Insulo," diris la Vitra Kato, " kaj mi rigardis la Magian Floron maturigxi, kaj mi estas certa ke gxi estas tro bela por lasigxi en tiu soleca loko kie nur bestoj sercxas predon kaj neniu alia vidas gxin. Do ni forportos gxin al la Smeralda Urbo."

"Ne gravas al mi," la besto respondis per malafabla tono. "Ni la Kolizuloj estus same kontentaj se neniu floro ekzistus en nia arbaro. Kiel ili utilas?"

"Cxu ne plezurigas vin belajxoj?" demandis Trot.

"Ne."

"Tamen vi devus admiri mian palrugxan cerbon," deklaris la Vitra Kato. "Gxi estas bela kaj vi povas vidi gxin funkcii."

La besto nur mugxetis responde, kaj Kap'tano Vilcxjo, kiu nun jam trancxis cxiujn siajn sxtipojn laux gxustaj dimensioj, komencis ruli ilin al la rando de la akvo kaj kunligi ilin.

Cxapitro 10: Firme Fiksitaj