Cxapitro 10

Firme Fiksitaj

La taglumo preskaux jam malaperis kiam, fine, la floso estis preta.

"Multe granda gxi ne 'stas," diris la maljuna Velisto, "sed mi nemulte pezas, kaj vi, Trot, apenaux pezas duone kiel mi, kaj la vitra kanjo ne kalkulindas."

"Sed gxi estas sendangxera, cxu ne?" demandis la knabino.

"Jes; gxi estas suficxe bona por porti nin al la insulo kaj reporti nin, kaj nenion pli ni rajtas esperi."

Dirinte tion, Kap'tano Vilcxjo pusxis la floson en la akvon, kaj kiam gxi flosis, li pasxis sur gxin kaj etendis sian manon al Trot, kiu rapide sekvis lin. La Vitra Kato la plej lasta suriris la floson.

La velisto jam trancxis longan stangon, kaj ankaux cxizis platan remilon, kaj per ili li facile movis la floson trans la riveron. Dum ili proksimigxis al la insulo, la Mirinda Floro farigxis pli klare videbla, kaj ili rapide decidis ke la Vitra Kato ne tro alte lauxdis gxin. La koloroj de la floroj kiuj aperis rapide sinsekve estis rimarkinde brilaj kaj belaj, kaj la formoj de la floroj estis variaj kaj kuriozaj. Efektive ili tute ne similis al ordinaraj floroj.

Cxar tiom fikse Trot kaj Kap'tano Vilcxjo rigardadis la Oran Florpoton en kiu estis la Magia Floro, ili apenaux rimarkis la insulon mem gxis la floso sursabligxis. Sed tiam la knabino krietis: "Estas tre strange, Kap'tano Vilcxjo, ke nenio alia kreskas cxi tie, nur la Magia Floro."

Tiam la velisto rigardis la insulon kaj vidis ke gxi estas nur nuda tero, sen herboj, sen sxtonoj, sen ecx folio da greso. Trot, fervora ekzameni de pli proksime la Floron, saltis de la floso kaj suprenkuris la dekliveton gxis atingi la Oran Florpoton. Tie sxi staris apud gxi senmove kaj miroplene. Kap'tano Vilcxjo apudigxis, pli malrapide, kaj ankaux li staris silente admirante dum kelka tempo.

"Al Ozma placxos cxi tio," komentis la Vitra Kato, kiu sidigxis por rigardi la sxangxigxantajn kolorojn de la floroj. "Mi certas ke neniu alia donos al sxi egale belan naskigxtagan donacon."

"Cxu vi s'pozas ke gxi estas tre peza, Kap'tano? Kaj cxu ni povos porti gxin hejmen sen rompi gxin?" demandis Trot maltrankvile.

"Nu, mi jam levis multe pli grandajn objektojn," li respondis; "sed ni trovu kiom gxi pezas."

Li penis antauxenpasxi, sed li ne povis levi sian viandan piedon de la tero. Lia ligna kruro sxajnis suficxe libera, sed la alia rifuzis movigxi.

"Sxajne mi fiksigxis, Trot," li diris, perplekse rigardante sian piedon. "Ne 'stas koto, kaj ne 'stas gluo, sed io neebligas movigxon."

La knabino penis levi siajn proprajn piedojn, por pliproksimigxi al sia amiko, sed la tero firme tenis ilin same kiel la piedon de Kap'tano Vilcxjo. Sxi penis glitigi ilin, aux turni ilin, sed estis senutile; sxi povis movi la piedojn ecx ne onon da milimetro.

"Strange!" sxi kriis. "Kio okazis al ni, laux via supozo, Kap'tano Vilcxjo?"

"Mi penas kompreni," li respondis. "Deprenu viajn sxuojn, Trot. Eble nur la ledaj plandumoj fiksigxis al la tero."

Sxi klinis sin kaj mallacxis siajn sxuojn, sed sxi trovis ke sxi ne povas eltiri siajn piedojn. La Vitra Kato, kiu cxirkauxmarsxadis tute nature, kiel cxiam, nun diris:

"Via piedo havas radikojn, Kap'tano. kaj mi povas vidi la radikojn eniri la teron, kie ili disetendigxas cxiudirekte. Estas same pri Trot. Tial vi ne povas movi vin. La radikoj fikse tenas vin."

Kap'tano Vilcxjo estis iom dika kaj ne povis bone vidi siajn piedojn, sed li kauxrigxis kaj ekzamenis la piedojn de Trot kaj decidis ke la Vitra Kato pravas.

"Vera misfortuno," li deklaris, per vocxo kiu montris ke li estas nekomforta pro la trovo. "Ni 'stas kaptitaj, Trot, sur cxi tiu kurioza insulo, kaj mi demandas al mi kiel ni povos liberigxi, por povi reiri hejmon."

"Nun mi scias kial la Kolizulo ridis pro ni," diris la knabino, "kaj kial li diris ke neniuj bestoj iam venas al cxi tiu insulo. La bestacxo sciis ke ni kaptigxos, kaj ne volis averti nin."

Intertempe, la Kolizulo, kvankam fiksita al la tero per la paliso de Kap'tano Vilcxjo, frontis al la insulo, kaj nun la malafabla mieno kiu kovris gxian vizagxon kiam gxi defiis kaj mokis Kap'tanon Vilcxjon kaj Troton sxangxigxis al amuzigxo kaj scivolemo. Kiam gxi vidis ke la aventurantoj jam atingis la insulon kaj staras apud la Magia Floro, gxi elspiregis kontente-longa, profunda spiro kiu sxveligis gxian profundan bruston gxis la besto povis senti ke la paliso tenanta lin movigxas iomete, kvazaux tirante sin el la tero.

"Ha!" murmuris la Kolizulo, "iom pli da tio liberigos min kaj permesos min eskapi!"

Do li komencis spiri kiel eble plej forte, lauxeble pufigante sian bruston per cxiu enspiro, kaj farante tion li sukcesis levi la palison per cxia potenca spirego, gxis fine la Kolizulo-uzante la muskolojn de siaj kvar kruroj kiel ankaux siajn profundajn spirojn-trovis sin libera de la sabla grundo. La paliso tamen plu trapikis lin, do li trovis rokon profunde fiksitan en la bordon kaj premis la akran pinton de la paliso sur la surfacon de tiu roko gxis li plene pusxis gxin tra sian korpon. Post tio, implikante la palison inter kelkaj dornaj arbustoj, kaj tordante sian korpon, li sukcesis plene eltiri gxin.

"Jen!" li krietis, "restas tiuj du truoj en mi, sed mi estas preskaux egale bona kiel antauxe; sed mi devas agnoski ke tiu maljuna lignokrurulo savis kaj sin kaj la knabinon per mia kaptigxo."

Nu, la Kolizuloj, kvankam la plej malagrablaj uloj en la Lando Oz, estis tamen magiaj logxantoj de magia Felando, kaj en ilia naturo iom da bono estis miksita kun la malbono. Cxi tiu kolizulo ne estis tre vengxema, kaj nun, kiam liaj eksmalamikoj versxajne pereos, lia kolero pri ili fadis.

"Nia propra Kolizula Regxo," li pensis, "havas certajn proprajn magiajn povojn. Eble li scipovas sxtopi tiujn du truojn en mia korpo."

Do sen pli atenti Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon ol ili atentas lin, li eniris la arbaron kaj trotis laux sekreta vojo kiu kondukis al la kasxejo de cxiuj Kozizuloj.

Dum la Kolizulo sukcesis eskapi Kap'tano Vilcxjo prenis sian pipon el sia posxo kaj plenigis gxin per tabako kaj bruligis gxin. Poste, dum li elblovis la fumon, li penis elpensi kion fari.

"Sxajne la Vitra Kato estas libera," li diris, "kaj ankaux mia ligna kruro ne radikigxis. Do nur karno kaptigxas."

"Magio kauxzas tion, Kap'tano."

"Mi scias, Trot, kaj tio perpleksas min. Ni logxas en magia lando, sed neniu el ni scipovas magion do ni ne povas helpi nin."

"Cxu eble la Sorcxisto de Oz povus helpi nin-aux Glinda la Bona?" demandis la knabineto.

"Ha, nun ni komencas rezonadi," li respondis. "Versxajne mi mem elpensus tion, post plia minuto. Bonfortune la Vitra Kato estas libera, do gxi povos rekuri al la Smeralda Urbo kaj informi la Sorcxiston pri nia problemo, kaj peti lin veni helpi nin liberigxi."

"Cxu vi iros?" Trot demandis la katon, parolante tre serioze.

"Mi ne estas mesagxisto, kiun oni sendas tien kaj tien," asertis la kurioza besto per pauxta vocxtono.

"Nu," diris Kap'tano Vilcxjo, "vi devos iam reiri hejmen, cxar mi supozas ke vi ne deziras resti cxi tie. Kaj, atinginte la hejmon, ne multe gxenus vin diri al la Sorcxisto kio okazis al ni."

"Vi pravas," diris la Kato, sidante sur siaj koksoj kaj pigre lavante sian vizagxon per unu vitra piedo. "Ne gxenos min informi la Sorcxiston-kiam mi reiros hejmon."

"Cxu vi bonvolos iri nun?" petegis Trot. "Ni ne volas resti cxi tie pli longe ol necesos, kaj cxiuj en Oz interesigxos pri vi kaj nomos vin heroo kaj diros belajn vortojn pri vi cxar vi helpis viajn kaptitajn amikojn."

Estis plej bone tiel trakti la Vitran Katon, kiu tiom vante amis lauxdigxi.

"Mi tuj reiros hejmon," diris la besto, "kaj mi petos la Sorcxiston veni helpi vin."

Dirinte tion, gxi pasxis al la akvo kaj malaperis sub la surfacon. Cxar gxi ne kapablis sola manipuli la floson, la VitraKato marsxis sur la fundo de la rivero kiel kiam gxi antauxe marsxis vizitante la insulon, kaj baldaux ili vidis gxin aperi sur la transa bordo kaj troti en la arbaron, kie gxi rapide nevidebligxis inter la arboj.

Tiam Trot profunde elspiris.

"Kap'tano," diris sxi, "nia problemo estas severa. Estas nenio cxi tie mangxebla, kaj ni ecx ne povas kusxigxi por dormi. Se la Vitra Kato ne rapidos, kaj la Sorcxisto ne rapidos, mi ne scias kio okazos al ni!"

Cxapitro 11: La Bestoj de la Arbaro de Gugu