Cxapitro 11

La Bestoj de la Arbaro de Gugu

Belega kungrupigxo de sovagxaj bestoj okazis en la Arbaro de Gugu la sekvan sunlevigxon. Rango, la Griza Simio, ecx vokis siajn simiajn sentinelojn de la rando de la arbaro, kaj cxiu besto, malgranda kaj granda, estis en la granda libera spaco kie okazis kunvenoj tre gravaj.

En la centro de la libera spaco staris granda bretroko, kun plata, klinita surfaco, kaj sur tio sidis la digna Leopardo Gugu, kiu estis la Regxo de la Arbaro. Sur la tero sub li kauxris Bru la Urso, Loo la Unukornulo, kaj Rango la Griza Simio, la tri Konsilistoj de la Regxo, kaj antaux ili staris la du strangaj bestoj kiuj nomis sin Le-Sim-Agoj, sed vere estis la transformigxintaj Knomo Rugedo kaj la Altulo Kiri Aru.

Malantaux ili estis la bestoj-vicoj kaj vicoj kaj vicoj da ili! La plej malgrandaj bestoj estis plej proksimaj al la roka trono de la Regxo; malantaux ili estis vulpoj kaj lupoj, linksoj kaj hienoj, kaj similaj bestoj; malantaux ili grupigxis la simitriboj, kiujn oni malfacile ordigis cxar ili amis inciti la aliajn bestojn kaj estis tre petolemaj. Malantaux la simioj estis la pumoj, jaguaroj, tigroj kaj leonoj, kaj similaj bestoj; malantaux ili la ursoj, cxiudimensiaj kaj cxiakoloraj; malantaux ili bizonoj, sovagxaj azenoj, zebroj kaj unukornuloj; poste la rinoceroj kaj hipopotamoj, kaj cxe la fora rando de la arbaro, proksime al la arboj kiuj cxirkauxis la liberan spacon, estis vico de dikhauxtaj elefantoj, senmovaj kiel statuoj, sed kun okuloj brilantaj kaj inteligentaj.

Multaj aliaj specioj de bestoj, tro multenombraj por mencio, estis tie, kaj kelkaj estis malsimilaj al cxiuj bestoj kiujn ni vidas en la menagxerioj kaj zoologiaj gxardenoj en nia lando. Kelkaj estis de la montoj okcidente de la arbaro, kaj kelkaj de la ebenajxoj oriente, kaj kelkaj de la rivero; sed cxiuj cxeestantoj akceptis la estrecon de Gugu, kiu de multaj jaroj regas ilin sagxe kaj devigas ke cxiuj obeu la legxojn.

Kiam la bestoj jam prenis siajn lokojn en la libera spaco kaj la levigxanta suno komencis elsendi siajn unuajn brilantajn radiojn trans la arbosuprojn, Regxo Gugu levis sin sur sia trono. La giganta formo de la Leopardo, turante super cxiuj aliaj, trudis subitan cxiton al la cxeestantaro.

"Fratoj," li diris per sia basa vocxo, "fremdulo venis inter nin, kuriozforma besto kiu estas granda magiisto kaj kapablas sxangxi la formojn de homoj aux bestoj lauxvole. Tiu fremdulo venis al ni, kun alia samspeculo, el la cxielo, por averti pri dangxero kiu minacas nin cxiujn, kaj por proponi al ni metodon eskapi de tiu dangxero. Li diras ke li estas nia amiko, kaj li pruvis al mi kaj al miaj Konsilistoj sian magiajn povojn. Cxu vi auxskultos tion kion li diros al vi-la mesagxon kiun li alportis de la cxielo?"

"Li parolu!" venis en granda kriego de la granda grupo de cxeestantaj bestoj.

Do la Knomo Rugedo saltis sur la platan rokon apud la Regxo Gugo, kaj alia mugxo, afabla nun, montris kiom miras la bestoj pro lia kurioza formo. Lian leonvizagxon cxirkauxis pure blanka hararo, liaj agloflugiloj estis fiksitaj al la sxultroj de lia simikorpo kaj estis tiom longaj ke ili preskaux tusxis la teron; li havis fortegajn brakojn kaj krurojn krom la flugilojn, kaj cxe la fino de lia longa forta vosto estis ora pilko. Neniam antauxe iu besto vidis tiel kuriozan beston, do la aspekto mem de la fremdulo, kiu lauxdire estis granda magiisto, plenigis cxiujn cxeestantojn per respekto kaj miro.

Kiki restis sube kaj, duone kasxate de la roka breto, estis apenaux rimarkata. La knabo sciis ke la maljuna Knomo estas senpova sen lia magia povo, sed li ankaux sciis ke Rugedo estas la plej bona parolisto. Do li volonte konsentis ke la Knomo estu la porparolanto.

"Bestoj de la Arbaro de Gugu," komencis la Knomo Gugu, "mia kamarado kaj mi estas viaj amikoj. Ni estas magiistoj, kaj de nia hejmo en la cxielo ni povas subrigardi en la Landon Oz kaj vidi cxion okazantan. Ankaux ni povas auxdi kion la subaj homoj diras. Tiel ni auxdis Ozman, kiu regas la Landon Oz, diri al sia popolo: 'La bestoj en la Arbaro de Gugu estas pigraj kaj tute ne utilas al ni. Ni iru al ilia arbaro kaj kaptu ilin cxiujn. Ni ligu ilin per sxnuroj, kaj batu ilin per vergoj, gxis ili laboros por ni kaj volonte farigxos niaj sklavoj.' Kaj kiam la popolo auxdis Ozman de Oz diri tion, ili gxojis kaj lauxte kriis kaj diris: 'Ni faros tion! Ni sklavigos la bestojn de la Arbaro de Gugu!'"

La fiknomo maljuna ne povis pli paroli, gxuste tiam, cxar feroca mugxo de kolerego auxdigxis el la aro da bestoj kaj gxi dronigis lian vocxon. Fine la mugxo silentigxis, kvazaux la sono de malproksima tondro, kaj la Knomo Rugedo dauxrigis sian paroladon.

"Auxdinte la Ozulojn komploti kontraux via libereco, ni atendis por vidi kion ili faros, kaj ni vidis ilin cxiujn komenci fari sxnurojn-sxnurojn longajn kaj mallongajn- per kiuj ili intencas kapti niajn amikojn la bestojn. Vi koleras, sed ankaux ni koleris, cxar kiam la Ozuloj farigxis la malamikoj de la bestoj ili ankaux farigxis niaj malamikoj; cxar ankaux ni estas bestoj, kvankam ni logxas en la cxielo. Kaj mia kamarado kaj mi diris: 'Ni savos niajn amikojn kaj vengxos kontraux la Ozuloj', do ni venis cxi tien por informi vin pri la dangxero kaj pri nia plano savi vin."

"Ni povas mem savi nin," kriis maljuna Elefanto. "Ni povas batali."

"La Ozuloj estas feoj, kaj vi ne povas batali kontraux magio se vi ne ankaux havas magion," respondis la Knomo.

"Diru al ni vian planon!" kriis la grandega Tigro, kaj la aliaj bestoj ehxis liajn vortojn, kriante: "Diru al ni vian planon."

"Mia plano estas simpla," respondis Rugedo. "Per nia magio ni transformos vin cxiujn, la bestojn, en virojn kaj virinojn-kiaj la Ozuloj-kaj ni transformos cxiujn Ozulojn en bestojn. Vi povos tiam logxi en la belaj domoj de la Lando Oz, kaj mangxi la bonajn mangxajxojn de la Ozuloj, kaj surporti iliajn belajn vestojn, kaj kanti kaj danci kaj felicxi. Kaj la Ozuloj, farigxinte bestoj, devos logxi cxi tie en la arbaro kaj cxasi kaj batali por akiri mangxajxojn, kaj ofte malsati, same kiel vi nuntempe, kaj havi nenian dormolokon escepte de lito el folioj aux truo en la tero. Farigxinte viroj kaj virinoj, vi la bestoj havos cxian deziratan komforton, kaj farigxinte bestoj la Ozuloj estos tre mizeraj. Jen nia plano, kaj se vi konsentos pri gxi, ni tuj marsxos en la Landon Oz kaj rapide konkeros niajn malamikojn."

Kiam la fremdulo cxesis paroli, granda silento trafis la grupon, cxar la bestoj pripensis kion li diris. Fine unu el la rosmaroj demandis:

"Cxu vi vere povas transformi bestojn en homojn, kaj homojn en bestojn?"

"Li povas-li povas!" kriis Loo la Unukornulo. dancante tien kaj tien ekscitite. "Li transformis min, jam hieraux vespere, kaj li povas transformi nin cxiujn."

Gugu la Regxo nun antauxenpasxis.

"Vi auxdis la fremdulon paroli," diris li, kaj nun vi devos respondi lin. Via estos la decido. Cxu ni akceptu tiun planon, aux ne?"

"Jes!" kriis kelkaj bestoj.

"Ne!" kriis aliaj.

Kaj kelkaj silentis.

Gugu rigardis la grandan cirklon da bestoj.

"Uzu pli da tempo por pensado," li sugestis. "Via respondo estas tre grava. Gxis nun neniom gxenis nin la Ozuloj, sed ni estas fieraj kaj liberaj, kaj neniam ni farigxos sklavoj. Pripensu zorge, kaj kiam vi estos pretaj respondi, mi auxskultos vin."

Cxapitro 12: Kiki Uzas Sian Magion