Cxapitro 12

Kiki Uzas Sian Magion

Nun farigxis granda sonkonfuzo kiam cxiuj bestoj komencis paroli unu al la alia. La simioj babilis kaj la ursoj grumblis kaj la vocxoj de la jaguaroj kaj leonoj tondris, kaj la lupoj bojis kaj la elefantoj devis trumpeti lauxte por auxdigi sin. Tia bruego neniam antauxe konigxis en la arbaro, kaj cxiu besto kverelis kun sia najbarulo gxis sxajnis ke la bruo neniam cxesos.

La Knomo Rugedo svingis siajn brakojn kaj flirtigis siajn flugilojn penante auxskulti ilin denove, sed la bestoj rifuzis atenti. Kelkaj volis batali la Ozulojn, kelkaj volis transformigxi, kaj kelkaj volis fari tute nenion.

La mugxado kaj konfuzo ecx pli grandigxis sed subite silento kvazaux fulme trafis cxiujn bestojn, la kvereloj cxesis auxdigxi, kaj cxiuj miroplene rigardis strangan vidajxon.

Cxar en la cirklon pasxis granda Leono-pli granda kaj pli forta ol cxiu alia leono cxeestanta-kaj sur lia dorso rajdis knabineto kiu ridetis sentime al la arego da bestoj. Kaj post la Leono kaj la knabineto venis alia besto, monstra Tigro, kiu portis sur sia dorso kuriozaspektan vireton kiu havis nigran valizon. Preter la vicojn de mirantaj bestoj la strangaj bestoj marsxis, antauxenirante gxis ili staris tuj antaux la roka trono de Gugu.

La knabineto kaj la kurioza vireto deiris de la bestoj, kaj la Leono demandis per lauxta vocxo:

"Kiu estas Regxo en cxi tiu arbaro?"

"Mi!" respondis Gugu, rigardante firme la alian. "Mi estas Gugu la Leopardo, kaj mi estas Regxo de cxi tiu arbaro."

"Do kun granda respekto mi salutas Vian Mosxton," diris la Leono. "Eble vi auxdis pri mi, Gugu. Mi nomigxas la 'Malkuragxa Leono,' kaj mi estas Regxo de cxiuj Bestoj en la tuta mondo."

La okuloj de Gugu fulme koleris.

"Jes," diris li, "mi auxdis pri vi. Vi delonge pretendas esti Regxo de Bestoj, sed neniu besta malkuragxulo povas regi min."

"Li ne estas malkuragxulo, Via Mosxto," asertis la knabineto, "li estas nur malkuragxa, nur tia."

Gugu rigardis sxin. Cxiuj aliaj bestoj ankaux rigardis sxin.

"Kiu vi estas?" demandis la Regxo.

"Mi? Nu, mi estas nur Doroteo," sxi respondis.

"Kiel vi kuragxas veni cxi tien?" mugxis la Regxo.

"Nu, mi ne timas ien iri se la Malkuragxa Leono estas kun mi," sxi diris. "Mi suficxe bone konas lin, do mi povas fidi lin. Li cxiam timas, kiam ni endangxerigxas, kaj tial li estas malkuragxa. Sed li estas terura batalisto, kaj tial li ne estas malkuragxulo. Li ne amas batali, sciu, sed kiam li devas batali, neniu vivanta besto povas venki lin."

Gugu la Regxo rigardis la grandan, fortegan formon de la Malkuragxa Leono, kaj sciis ke sxi diras la veron. Ankaux la aliaj Leonoj de la arbaro nun antauxenpasxis kaj klinis sin antaux la fremda Leono.

"Ni bonvenigas Vian Mosxton," diris unu. "Ni konis vin antaux multaj jaroj, antaux ol vi komencis logxi en la Smeralda Urbo, kaj ni vidis vin batali la terurajn Kolizulojn kaj venki ilin, do ni scias ke vi estas la Regxo de cxiuj Bestoj."

"Vi pravas," respondis la Malkuragxa Leono; "sed mi ne venis cxi tien por regi la bestojn de cxi tiu arbaro. Gugu estas Regxo cxi tie, kaj mi kredas lin bona Regxo kaj justa kaj sagxa. Mi venis kun miaj amikoj por esti gasto de Gugu, kaj mi esperas ke ni estas bonvenaj."

Tio placxis al la granda Leopardo, kiu diris tre rapide:

"Jes; almenaux vi estas bonvena en mia arbaro. Sed kiuj estas la fremduloj kun vi?"

"Doroteo jam konigis sin," respondis la Leono, "kaj nepre vi amos sxin kiam vi pli bone konos sxin. Cxi tiu viro estas la Sorcxisto de Oz, amiko mia kiu povas fari mirigajn trukojn de magio. Kaj jen mia fidela kaj pruvita amiko, la Malsata Tigro, kiu logxas kun mi en la Smeralda Urbo."

"Cxu li cxiam malsatas?" demandis Loo la Unukornulo.

"Jes," respondis la Tigro, mem respondante. "Mi cxiam malsatas dezirante mangxi dikajn bebojn."

"Cxu vi ne povas trovi mangxeblajn dikajn bebojn en Oz?" demandis Loo la Unukornulo.

"Estas multaj tiaj, kompreneble," diris la Tigro, "sed domagxe mia konscienco estas tiom delikata ke gxi ne permesas min mangxi bebojn. Do mi cxiam malsatas je ili kaj neniam povas mangxi ilin, cxar mia konscienco ne permesas."

Nu, el cxiuj surprizitaj bestoj en tiu libera spaco estis neniu pli surprizita de la subita apero de tiuj kvar fremduloj ol Rugedo la Knomo. Li ankaux timis, cxar li rekonis ke ili estas liaj plej potencaj malamikoj; sed li ankaux komprenis ke ili ne povas scii ke li estas la eksregxo de la Knomoj, pro la besta formo kiun li havas, kiu maskas lin tre efike. Do li kuragxigxis kaj decidis ke la Sorcxisto kaj Doroteo nepre ne fiaskigu liajn planojn.

Ankoraux estis malfacile scii kion opinias la bestogrupo pri la novevenintoj. Kelkaj rigardis tre kolere al ili, sed pli da ili aspektis scivolemaj kaj demandemaj. Cxiuj sentis interesigxon tamen kaj ili zorge silentis kaj auxskultis atente cxion diratan.

Kiki Aru, kiu restis nerimarkate en la ombro de la roko, unue estis pli alarmita de la alveno de la fremduloj ol ecx Rugedo, kaj la knabo diris al si ke se li ne rapide agos sen atendi por peti konsilon de la maljuna Knomo, ilia konspiro versxajne trovigxos kaj cxiuj iliaj planoj konkeri kaj regi Ozon versxajne fiaskos. Kiki ankaux ne amis la manieron de la agado de Rugedo, cxar la eksregxo de la Knomoj volis fari cxion siamaniere, kaj devigis la knabon, kiu sola posedis la povon fari transformojn, obei liajn ordonojn kvazaux sklavo.

Krome gxenis Kikin Arun la fakto ke reala Sorcxisto alvenis, kiu lauxdire havas multajn magiajn povojn, kaj tiu Sorcxisto kunportas siajn ilojn en nigra valizo, kaj estas amiko de la Ozuloj, do versxajne klopodos malebligi la militon inter la arbaraj bestoj kaj la Ozuloj.

Cxio cxi trapasis la menson de la Altula knabo dum la Malkuragxa Leono kaj Gugu la Regxo interparolis, kaj tial li nun komencis fari plurajn strangajn agojn.

Li trovis lokon proksiman al la punkto kie li staris, kie estas profunda nicxo en la roko, do li metis sian vizagxon en tiun nicxon kaj flustris nelauxte, por ke oni ne auxdu lin:

"Mi volas ke la Sorcxisto de Oz farigxu vulpo- Pyrzqxgl!"

La Sorcxisto, kiu gxis tiam staris ridetante apud siaj amikoj, subite sentis sian formon sxangxigxi al tiu de vulpo, kaj lia nigra valizo falis sur la teron. Kiki etendis brakon kaj prenis la valizon, kaj la Vulpo kriis lauxeble plej lauxte:

"Perfido! Estas perfidulo cxi tie kun magiaj povoj!"

Cxiun alarmis tiu krio, kaj Doroteo, vidante la misigxon de sia malnova amiko, kriegis: "Jadi!"

Sed jam tuj la formo de la knabineto sxangxigxis en tiun de sxafido kun felo el blanka lano, kaj Doroteo sentis tiom da perplekso ke sxi nur povis cxirkauxrigardi miroplene.

La okuloj de la Malkuragxa Leono nur ardis; li kauxrigxis kaj bategis la teron per sia vosto kaj li cxirkauxrigardis por trovi kiu povas esti la perfida magiisto. Sed Kiki, kiu tenis sian vizagxon proksima al la roka nicxo, denove flustris la magian vorton, kaj la granda leono ekmalaperis kaj anstataux li staris knabeto vestita per la Mangxtula kostumo. La Mangxtula knabeto estis kolera same kiel la Leono, sed li estis malgranda kaj senpova.

Rugedo la Knomo vidis kio okazas kaj timis ke Kiki fiaskigos cxiujn liajn planojn, do li klinigxis trans la rokon kaj kriis: "Cxesu, Kiki-cxesu!"

Tamen Kiki rifuzis cxesi agi. Anstatauxe, li transformis la Knomon en anseron, kio teruris kaj senesperigis Rugedon. Sed la Malsata Tigro vidis cxiujn transformojn, kaj li atente rigardis por vidi kiu cxeestanto kulpas. Kiam Rugedo parolis al Kiki, la Malsata Tigro eksciis ke li estas la magiisto, do li eksaltis kaj jxetis sian grandan korpon sur la formon de la Le-Sim-Ago kauxranta sur la roko. Kiki ne vidis la tigron veni cxar lia vizagxo ankoraux estis en la nicxo, kaj la peza korpo de la tigro pusxis lin sur la teron gxuste kiam li diris "Pyrzqxgl!" la kvinan fojon.

Do nun la tigro kiu premegas lin farigxis kuniklo, kaj, nun libera de gxia pezo, Kiki eksaltis kaj, etendinte siajn aglajn flugilojn, flugis inter la brancxojn de arbo, kie neniu besto povos facile atingi lin. Li neniom tro rapidis pri tio, cxar Gugu la Regxo jam kauxrigxis sur la rando de la roko por jxeti sin sur la knabon.

El sia arbo Kiki transformis Gugun en dikan virinon Gilikulan, kaj ridis vidante kiel la virino saltetadas pro furiozo, kaj kiel miregas cxiuj bestoj pro la nova formo de ilia Regxo.

La bestoj ankaux timis, cxar ili timis ke ili ankaux suferos la faton de Gugu, do alarmite ili komencis komunan forkuron. Unue Rango la Griza Simio forsaltis en la arbaron, kaj Bru la Urso kaj Loo la Unukornulo sekvis lin lauxeble plej rapide. La elefantoj retrenpasxis en la arbaron, kaj cxiuj aliaj bestoj, grandaj kaj malgrandaj, rapidis sekvi ilin, disirante tra la gxangalojn gxis la libera spaco estis longe malantaux ili. La simioj grimpis en la arbojn kaj svingis sin de brancxo al brancxo, por ke la pli grandaj bestoj ne surtretu ilin, kaj ili tiom rapidis ke ili antauxeniris cxiujn aliajn. Timpaniko sxajne kovris la arbarularon kaj ili lauxeble plej fordistancigis sin de la terura Magiisto.

Sed la transformitoj restis en la libera spaco, cxar ili tiom miris kaj perpleksigxis pro siaj novaj formoj ke ili nur povis rigardi unu la alian senkomprene kaj senpove, kvankam cxiu multe cxagrenigxis pro sia ruza superfortigxo.

"Kiu vi estas?" la Mangxtula knabo demandis al la Kuniklo; kaj "Kiu vi estas?" la Vulpo demandis al la Sxafido; kaj "Kiu vi estas?" la Kuniklo demandis al la dika Gilikulino.

"Mi estas Doroteo," diris la lanhara Sxafido.

"Mi estas la Sorcxisto," diris la Vulpo.

"Mi estas la Malkuragxa Leono," diris la Mangxtula knabo.

"Mi estas la Malsata Tigro," diris la Kuniklo.

"Mi estas la Regxo Gugu," diris la dikulino.

Sed kiam ili demandis al la Ansero kiu li estas, la Knomo Rugedo rifuzis informi ilin.

"Mi estas nur Ansero," li respondis, "kaj kio mi estis antauxe, tion mi ne povas memori."

Cxapitro 13: Perdigxas la Nigra Valizo