Cxapitro 17

Rimarkinda Veturo

"Komprenu," klarigis la Vitra Kato, "ke la Magia Insulo kie Trot kaj Kap'tano Vilcxjo estas fiksitaj ankaux estas en cxi tiu Gilikula Lando-ce gxia orienta flanko, kaj ne necesos uzi pli da tempo por transiri gxin rekte de cxi tie ol por iri de cxi tie al la Smeralda Urbo. Do ni sxparos tempon irante rekte, trans la montojn.

"Cxu vi certas ke vi konas la vojon?" demandis Doroteo.

"Mi konas la tutan Landon Oz pli bone ol cxiu alia vivanto," asertis la Vitra Kato.

"Do bone, gvidu nin," diris la Sorcxisto. "Ni jam tro longe lasis niajn kompatindajn amikojn senpovaj, kaj ju pli baldaux ni savos ilin des pli felicxaj ili estos."

"Cxu vi certas ke vi povos savi ilin el ilia embaraso?" la knabineto demandis.

"Mi tute ne dubas," la Sorcxisto certigis sxin. "Sed mi ne povos scii kian magion mi uzu gxis mi atingos tiun lokon kaj trovos precize kiel ili estas sorcxitaj."

"Mi jam auxdis pri tiu Magia Insulo kie kreskas la Mirinda Floro," komentis la Malkuragxa Leono. "Antaux longe, kiam mi logxis en la arbaroj, la bestoj rakontis pri la Insulo kaj ke la Magia Floro estis metita tien por kapti fremdulojn-homojn aux bestojn."

"Cxu la Floro vere estas mirinda?" demandis Doroteo.

"Mi auxdis ke gxi estas la plej bela planto en la mondo," respondis la Leono. "Mi mem neniam vidis gxin, sed bestaj amikoj diris al mi ke ili staris sur la bordo de la rivero kaj transrigardis la planton en la ora florpoto kaj vidis centojn da floroj, cxiuspeciaj kaj -grandaj, rapide aperi sur gxi sinsekve. Oni diras ke se oni plukas la florojn kiam ili jxus aperis ili restos perfektaj dumlonge, sed se oni ne plukas ilin ili baldaux malaperas kaj ilin anstatauxas aliaj floroj. Laux mia opinio, pro tio la Magia Planto estas plej mirinda."

"Sed tio estas nur rakontoj," diris la knabino. "Cxu iu el viaj amikoj iam plukis floron de la mirinda planto?"

"Ne," agnoskis la Malkuragxa Leono, "cxar se iu vivanto suriras la Magian Insulon, kie staras la ora florpoto, tiu ekradikigxas en la tero kaj ne povas foriri."

"Kaj kio okazas al ili?" demandis Doroteo.

"Ili malgrandigxas, iom post iom, horon post horo, tagon post tago, kaj fine tute malaperas."

"Do," diris la knabino maltrankvile, "ni devos rapidi, alie Kap'tano Vilcxjo kaj Trot farigxos tro malgrandaj por esti komfortaj."

Ili iradis rapidpasxe dum tiu konversacio, cxar la Malsata Tigro kaj la Malkuragxa Leono devis movi sin rapide por ne postresti la Vitran Katon. Elirinte la Arbaron de Gugu ili transiris montaron kaj poste largxan ebenajxon, kaj post tio ili atingis alian arbaron, multe malpli grandan ol tiu kie regis Gugu.

"La Magia Insulo estas en cxi tiu arbaro," diris la Vitra Kato, "sed la rivero estas aliflanke de la arbaro. Ne ekzistas vojo tra la arboj, sed se ni dauxre iros orienten, ni trovos la riveron, kaj tiam estos facile trovi la Magian Insulon."

"Cxu vi jam veturis laux cxi tiu vojo antauxe?" demandis la Sorcxisto.

"Ne precize," agnoskis la Kato, "sed mi scias ke ni atingos la riveron se ni iros orienten tra la arbaro."

"Gvidu, do," diris la Sorcxisto.

La Vitra Kato ekiris, kaj unue estis facile pasi inter la arboj; sed post nelonge la suba kreskajxaro kaj la grimpoplantoj densigxis kaj interplektigxis, kaj pusxinte sin tra tiujn obstaklojn dum kelka tempo, niaj veturantoj venis al loko tra kiun la Vitra Kato ne povis pusxi sin.

"Estos plejbone ke ni retiru kaj trovu vojon," sugestis la Malsata Tigro.

"Vi surprizas min," diris Doroteo, rigardante la Vitran Katon severe.

"Mi ankaux surprizas min," respondis la Kato. "Sed longa estas la vojo cxirkaux la arbaro al la punkto kie la rivero eniras gxin, kaj mi supozis ke ni povos sxpari tempon per rekta trairo."

"Neniu povas kulpigi vin," diris la Sorcxisto, "kaj mi opinias ke, anstataux reiri, mi povos fari vojon kiu ebligos ke ni antauxeniru."

Li malfermis sian nigran valizon kaj sercxinte inter siaj magiiloj li elprenis malgrandan hakilon el iu metalo tiel profunde polurita ke gxi brilis ecx en la obskura arbaro. La Sorcxisto metis la hakileton sur la teron kaj diris per vocxo de komandisto:

Haku, Hakilo, haku por ni,
Porpiedan vojon rapidu formi.
Haku l' gxangalon, faru spacon,
Orienten haku-ne timu lacon!

La hakileto komencis movi sin kaj fulme gxia brilanta klingo movigxis dekstren kaj maldekstren, liberigante vojon tra la grimpoplantoj kaj vepro kaj disjxetante la implikitan barieron tiel rapide ke la Leono kaj la Tigro, portante Doroteon kaj la Sorcxiston kaj la kagxon da simioj sur siaj dorsoj, povis pasxi tra la arbaro rapide. La vepro sxajnis degeli antaux ili kaj la hakileto tiel rapide hakis ke iliaj okuloj vidis nur la scintiladon de la hakilo. Subite la arbaro denove estis maldensa, kaj la hakileto, obeinte ordonojn, kusxis kviete sur la tero.

La Sorcxisto prenis la magian hakilon kaj zorge visxis gxin per sia silka posxtuko, poste li remetis gxin en sian nigran valizon. Ili pluiris kaj post nelonge ili atingis la riveron.

"Mi pripensu," diris la Vitra Kato, rigardante laux la rivero ambauxdirekten, "mi kredas ke ni estas sub la Magia Insulo, do ni devos iri supren laux la rivero gxis ni atingos gxin."

Do supren laux la rivero ili veturis, marsxante komforte sur la bordo de la rivero, kaj post kelka tempo la akvo largxigxis kaj akra kurbajxo aperis en la rivero, kasxante cxion en la direkto de kiu ili venis. Tamen ili marsxis vigle kaj preskaux atingis la kurbajxon kiam vocxo kriis avertante: "Atentu!"

La veturantoj ekhaltis kaj la Sorcxisto diris: "Atentu kion?"

"Vi preskaux tretis sur mian Diamantan Palacon," respondis la vocxo, kaj anaso kun belege buntaj plumoj aperis antaux ili. "Bestoj kaj homoj estas ege mallertaj," dauxrigis la Anaso per iritigxema tono, "kaj tute ne decas ke vi estas cxe cxi tiu flanko de la rivero. Kion vi faras cxi tie?"

"Ni venis savi kelkajn amikojn niajn kiuj estas fiksitaj sur la Magia Insulo en cxi tiu rivero," klarigis Doroteo.

"Mi konas ilin," diris la Anaso. "Mi vizitis ilin, kaj ili ja vere estas fiksitaj. Reiru hejmen, neniu potenco povas savi ilin."

"Jen la Mirinda Sorcxisto de Oz," diris Doroteo, indikante la vireton.

"Nu, mi estas la Soleca Anaso," estis la respondo, dum la birdo pave pasxis por plej bone montri siajn plumojn. "Mi estas la granda Magiisto de la Arbaro, kiel povas informi vin cxiu besto, sed ecx mi ne havas potencon por detrui la sorcxon de la Magia Insulo."

"Cxu vi estas soleca cxar vi estas magiisto?" demandis Doroteo.

"Ne; mi estas soleca cxar mi havas nek familion nek amikojn. Sed al mi placxas esti soleca, do bonvolu ne proponi amikigxon kun mi. Foriru, kaj evitu treti sur mian Diamantan Palacon."

"Kie gxi estas?" demandis la knabino.

"Malantaux tiu arbusto."

Doroteo desaltis de la dorso de la leono kaj kuris cxirkaux la arbuston por vidi la Diamantan Palacon de la Soleca Anaso, kvankam la vanta birdo protestis per serio da grumblaj kvakoj. La knabino ja trovis brilantan kupolon el plej klaraj diamantoj, zorge kungluitaj, kun pordo en la flanko gxuste suficxe granda por ke la anaso trairu.

"Kie vi trovis tiom da diamantoj?" demandis Doroteo, mirante.

"Mi konas lokon en la montoj kie ili estas abundaj kiel sxtoneroj," diris la Soleca Anaso, "kaj mi portis ilin cxi tien, unu post alia, en mia beko kaj metis ilin en la riveron kaj lasis la akvon versxigxi sur ilin gxis por brile polurigxi. Poste mi konstruis cxi palacon; mi estas certa ke gxi estas la sola Diamanta Palaco en la tuta mondo."

"Mi konas neniun alian," diris la knabineto; "sed se vi logxas en gxi tute sola, mi ne komprenas kial gxi utilas pli ol ligna palaco, aux brika aux platsxtona."

"Ne mirigas ke vi ne komprenas tion," respondis la Soleca Anaso senestime. "Sed mi eduke informas vin, ke cxia ajn hejmo devus esti bela laux siaj logxantoj, kaj ne intencita placxi al fremduloj. La Diamanta Palaco estas mia hejmo, kaj gxi placxas al mi. Do ne gravas al mi ecx kvakon cxu aux ne gxi placxas al vi."

"Sed gxi ja placxas al mi!" kriis Doroteo. "Gxi estas tre bela ekstere, sed-" Sxi cxesis paroli, cxar la Soleca Anaso jam eniris sian palacon tra la malgranda pordo sen ecx diri adiaux. Do Doroteo reiris al siaj amikoj kaj ili rekomencis sian veturon.

"Cxu vi kredas, Sorcxisto, ke la Anaso pravis kiam gxi diris ke neniu magio povos savi Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon?" demandis la knabino per maltrankvila tono.

"Ne, mi ne kredas ke la Soleca Anaso pravis kiam gxi diris tion," respondis la Sorcxisto serioze, "sed estas eble ke ilia sorcxigxo estas malpli facile nuligota ol mi anticipis. Mi faros mian plejeblon, kompreneble, kaj neniu povas fari pli ol sian plejeblon."

Tio ne tute nuligis la maltrankvilecon de Doroteo, sed sxi ne plu parolis, kaj baldaux, cxirkauxirinte la kurbon de la rivero, ili povis vidi la Magian Insulon.

"Jen ili!" kriis Doroteo fervore.

"Jes, mi vidas ilin," respondis la Sorcxisto, kapjesante. "Ili sidas sur du grandaj agarikoj."

"Estas strange," komentis la Vitra Kato. "Ne estis agarikoj tie kiam mi foriris de ili."

"Kia bela floro!" kriis Doroteo ravate, dum sxia rigardo trafis la Magian Planton.

"Ne atentu la Floron gxuste nun," konsilis la Sorcxisto. "Plej grave estas savi niajn amikojn."

Ili jam atingis lokon gxuste kontraux la Magia Insulo, kaj nun kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo vidis la alvenon de siaj amikoj kaj vokis al ili ke ili helpu.

"Kiel vi fartas?" kriis la Sorcxisto, metinte siajn manojn al sia busxo por ke ili pli bone auxdu lin trans la akvo.

"Nin trafis misfortuno," kriis Kap'tano Vilcxjo, responde. "Ni estas ankritaj cxi tie, kaj ne povos movi nin antaux ol vi trovos metodon trancxi la ligsxnuron."

"Kion tio signifas?" demandis Doroteo.

"Ni tute ne povas movi niajn piedojn!" kriis Trot, parolante lauxeble plej lauxte.

"Kial ne?" demandis Doroteo.

"Ili havas radikojn," klarigis Trot.

Estis malfacile paroli tiom longadistance, do la Sorcxisto diris al la Vitra Kato:

"Iru al la insulo kaj diru al niaj amikoj ke ili estu paciencaj, cxar ni venis savi ilin. Ni eble bezonos iom da tempo por liberigi ilin, cxar la Magio de la Insulo estas nova por mi kaj mi devos eksperimenti. Sed diru al ili ke mi rapidos lauxeble plej rapide.

Do la Vitra Kato marsxis trans la riveron sub la akvo por diri al Trot kaj Kap'tano Vilcxjo ke ili ne maltrankvilu, kaj la Sorcxisto tuj malfermis sian nigran valizon kaj komencis fari siajn preparojn.

Cxapitro 18: La Magio de la Sorcxisto