Cxapitro 19

Doroteo kaj la Burdoj

Doroteo multe malfelicxis kaj nur malfacile fortenis larmojn de siaj okuloj.

"Cxu vi nenion alian povas fari, Sorcxisto?" sxi demandis al la vireto.

"Mi ne povas ion alian elpensi nun," li respondis malgaje. "Sed mi intencas pripensadi dum-dum-nu, dum pripensado plu valoros."

Ili cxiuj silentis dum kelka tempo. Doroteo kaj la Sorcxisto sidadis pensante sur la floso, kaj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo sidadis pensante sur la agarikoj kaj malgrandigxante pli kaj pli.

Subite Doroteo diris: "Sorcxisto, mi elpensis ion!"

"Kion vi elpensis?" li demandis, rigardante la knabineton interesate.

"Cxu vi povas memori la Magian Vorton kiu transformas?" sxi demandis.

"Kompreneble," diris li.

"Do vi povas transformi Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon en birdojn aux burdojn, kaj ili povos forflugi al la alia bordo. Kiam ili estos tie, vi povos retransformi ilin en iliajn normalajn formojn!"

"Cxu vi povas fari tion, Sorcxisto?" demandis Kap'tano Vilcxjo, fervore.

"Mi kredas ke jes."

"Kun la radikoj?" demandis Trot.

"Nu, la radikoj nun estas parto de vi, kaj se vi transformigxus en burdon via tuto transformigxus, kompreneble, kaj vi liberigxus de cxi tiu terura insulo."

"Bone, faru tion!" kriis la velisto.

Do la Sorcxisto diris malrapide kaj klare:

"Mi volas ke Trot kaj Kap'tano Vilcxju igxu burdoj- Pyrzqxgl!"

Felicxe, li gxuste prononcis la Magian Vorton, kaj tuj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo ekmalaperis, kaj el la loko kie ili antauxe estis flugis du burdoj.

"Hura!" kriis Doroteo gxoje; "ili savigxis!"

"Mi kredas ke jes," konsentis la Sorcxisto, egalgxoje.

La abeloj sxvebis super la floso dum momento kaj poste flugis trans la riveron al kie atendis la Leono kaj la Tigro. La Sorcxisto prenis la remilon kaj transremis la floson lauxeble plej rapide. Kiam gxi atingis la riverbordon, kaj Doroteo kaj la Sorcxisto saltis sur la bordon kaj la vireto demandis fervore:

"Kie estas la abeloj?"

"La abeloj?" demandis la Leono, kiu duone dormis kaj ne sciis kio okazis sur la Magia Insulo.

"Jes; estis du."

"Du abeloj?" diris la Malsata Tigro, oscedante. "Nu, mi mangxis unu kaj la Malkuragxa Leono mangxis la alian."

"Ve!" kriis Doroteo, multe sxokite.

"Estis malmulta luncxo," komentis la Tigro, "sed ni povis trovi nur la abelojn."

"Acxe!" ploregis Doroteo, tordante siajn manojn pro malespero. "Vi mangxis Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon."

Sed gxuste tiam sxi auxdis zumadon super sia kapo kaj du abeloj sidigxis sur sxian sxultron.

"Jen ni," diris malgranda vocxo en sxian orelon. "Mi estas Trot, Doroteo."

"Kaj mi estas Kap'tano Vilcxjo," diris la alia abelo.

Doroteo preskaux svenis pro sensxargxigxo, kaj la Sorcxisto, kiu estis proksima kaj auxdis la vocxetojn, ekridis kaj diris:

"Vi ne estas la solaj du abeloj en la arbaro, sxajne, sed mi konsilas ke vi fortenu vin de la Leono kaj la Tigro gxis vi rehavos viajn naturajn formojn."

"Faru tion nun, Sorcxisto!" konsilis Doroteo. "Ili estas tiel malgrandaj ke ne eblas scii kio povos okazi al ili."

Do la Sorcxisto faris ordonon kaj prononcis la Magian Vorton, kaj tuj Trot kaj Kap'tano Vilcxjo staris apud ili en formo natura kiel antaux la teruraj aventuroj. Cxar ili ne plu estis malgranddimensiaj, cxar la Sorcxisto transformis ilin el burda formo en la formojn kaj dimensiojn kiujn la naturo unue donis al ili. La malbelaj radikoj sur iliaj piedoj malaperis pro la transformo.

Dum Doroteo cxirkauxbrakumis Troton, kaj Trot nelauxte ploradis cxar sxi estis tiom felicxa, la Sorcxisto manpremis kun Kap'tano Vilcxjo kaj gratulis lin pro lia eskapo. La maljuna velisto tiom plezurigxis ke li ankaux manpremis kun la Leono kaj deprenis sian cxapelon kaj gxentile riverencis antaux la kagxo de simioj.

Tiam Kap'tano Vilcxjo faris ion kuriozan. Li iris al granda arbo kaj, elpreninte sian trancxilon, detrancxis grandan largxan pecon de dika sxelo. Post tio li sidigxis sur la tero kaj elpreninte volvajxon de fortika sxnuro el sia posxo-kiu sxajne estis plena de cxiaj ajxoj-li ligis la platan sxelpecon al la malsupro de sia bona piedo, super la leda plandumo.

"Por kio estas tio?" demandis la Sorcxisto.

"Mi malamas venkigxi," respondis la velisto; "do mi reiros al tiu insulo."

"Kaj refarigxos sorcxita?" kriis Trot, evidente malaprobe.

"Ne; cxifoje mi evitos la magion de la insulo. Mi rimarkis ke mia ligna kruro ne fiksigxis, nek enradikigxis, nek la vitraj piedoj de la Vitra Kato. Nur ion el viando-kia homo kaj bestoj-la magio povas teni kaj radikigi en la teron. Niaj sxuoj estas ledaj, kaj ledo estas el besta hauxto.

"Niaj sxtrumpoj estas lanaj, kaj lano estas de la dorso de sxafo. Do, kiam ni marsxis sur la Magia Insulo, niaj piedoj enradikigxis tie kaj fiksis nin tie. Sed ne mia ligna kruro. Do nun mi metos lignan malsupron sur mian alian piedon kaj la magio ne povos haltigi min."

"Sed kial vi volas reiri al la insulo?" demandis Doroteo.

"Cxu vi ne vidis la Magian Floron en la ora florpoto?"

"Kompreneble mi vidis gxin, kaj gxi estas bela kaj mirinda."

"Nu, Trot kaj mi ekveturis celante akiri la magian planton kiel donacon por Ozma je sxia naskigxtago, kaj mi intencas preni gxin kaj reporti gxin kun ni al la Smeralda Urbo."

"Estus bonege," kriis Trot fervore, "se vi kredas ke vi povos sukcesi, kaj ke estus sendangxere provi!"

"Mi estas plejparte certa ke estos sendangxere, pro mia rearangxo de mia piedo," diris la velisto, "kaj se ial mi kaptigxus, mi s'pozas ke la Sorcxisto povus denove savi min."

"Mi supozas ke jes," konsentis la Sorcxisto. "Nu, do, se vi volas provi, Kap'tano Vilcxjo, do provu kaj ni apude staros por observi kio okazos."

Do la velisto denove suriris la floson kaj remis al la Magia Insulo, alterigxante lauxeble plej proksime al la ora florpoto. Ili rigardis lin marsxi trans la teron, meti ambaux brakojn cxirkaux la florpoton kaj levi gxin facile de gxia loko. Post tio li portis gxin al la floso kaj mallevi gxin tre zorge. La porto sxajne neniel gxenis la floron, cxar sur gxi kreskis dafodiloj kiam Kap'tano Vilcxjo prenis gxin kaj dumvoje al la floso kreskis tulipoj kaj gladioloj. Dum la velisto remis trans la riveron al kie atendas lin liaj amikoj, sep diversaj specioj de floroj aperis sinsekve sur la planto.

"Mi supozas ke la Magiisto kiu metis gxin sur la insulon ne opiniis ke iu povos forporti gxin," diris Doroteo.

"Li supozis ke nur homoj volos la planton, kaj cxiu homo kiu suriros la insulon por preni gxin kaptigxos pro la sorcxo," aldonis la Sorcxisto.

"Post nun," komentis Trot, "neniu volos iri sur la insulon, do gxi ne plu kaptos."

"Nu," krietis Kap'tano Vilcxjo, triumfe metante la Magian Planton sur la riverbordon, "se Ozma ricevos pli bonan naskigxtagan donacon ol tiun, mi volas scii kia gxi povos esti!"

"Certe gxi s'prizos sxin," deklaris Doroteo, starante plena de miro antaux la belegaj floroj kaj observante ilin sxangxigxi de flavaj rozoj al violoj.

"Gxi s'prizos cxiun en la Smeralda Urbo," Trot asertis gaje, "kaj gxi estos donaco de Kap'tano Vilcxjo kaj mi al Ozma."

"Mi opinias ke ankaux mi rajtos ricevi iom da agnosko," oponis la Vitra Kato. "Mi trovis gxin kaj gvidis vin al gxi, kaj alvenigis la Sorcxiston por savi vin kiam vi kaptigxis."

"Estas vere," agnoskis Trot, "kaj mi rakontos cxion al Ozma, por ke sxi sciu kiom bone vi kondutis."

Cxapitro 20: Problemo por la Simioj