Cxapitro 20

Problemo por la Simioj

"Nun," diris la Sorcxisto, "ni devas ekiri hejmen. Sed kiel ni portos tiun grandan oran florpoton? Kap'tano Vilcxjo ne povos porti gxin laux la tuta vojo, tio estas certa."

"Ne," agnoskis la velisto; "gxi estas vere multepeza. Mi povus porti gxin kelkan distancon, sed mi devus halti por ripozi cxiun pluran minuton."

"Cxu ni ne povus meti gxin sur vian dorson?" Doroteo demandis al la Malkuragxa Leono, kun amikema oscedo.

"Mi akceptas porti gxin, se vi povos alligi gxin," respondis la Leono.

"Se gxi defalos," diris Trot, "gxi eble rompigxos kaj detruigxos."

"Mi firmigos gxin," promesis Kap'tano Vilcxjo. "Mi faros platan tabulon el unu el tiuj arbotrunkoj, kaj mi ligos la tabulon al la dorso de la leono, kaj metos la florpoton sur la tabulon." Li ekkomencis fari tion, sed cxar lia sola ilo estis granda trancxilo lia progreso malrapidis.

Do la Sorcxisto prenis el sia nigra valizo malgrandan segilon kiu brilis kiel argxento kaj diris al gxi:

"Segu, Segileto, el via koro,
Faru tabulon por Magia Floro."

Kaj tuj la Malgranda Segilo komencis movigxi kaj gxi segis la sxtipon tiel rapide ke la rigardantoj miris. Gxi sxajne komprenis, ankaux, gxuste por kiu la tablo devos uzi uzata, cxar kiam gxi estis finita gxi estis plata supre kaj kava malsupre tiel ke gxi precize tauxgis por la dorso de la Leono.

"Pli bona ol cxizado!" kriis Kap'tano Vilcxjo, admire. "Cxu eble vi havas du tiajn segilojn, Sorcxisto?"

"Ne," respondis la Sorcxisto, zorge visxante la Magian Segilon per sia silka posxtuko kaj remetante gxin en la nigran valizon. "Gxi estas unika en la mondo; kaj se ekzistus aliaj similaj, gxi ne estus egale mirinda."

Ili nun ligis la plankon al la dorso de la Leono, kun la plata flanko supre, kaj Kap'tano Vilcxjo zorge metis la Magian Floron sur la plankon.

"Por malebligi akcidentojn," li diris, "mi marsxos apud la Leono kaj tenos la florpoton."

Trot kaj Doroteo ambaux povis rajdi sur la dorso de la Malsata Tigro, kaj inter si ili portis la kagxon de simioj. Sed tiu arangxo devigis la Sorcxiston, kiel ankaux la veliston, veturi surpiede, kaj tial la procesio movigxis malrapide kaj la Vitra Kato grumblis cxar tiom da tempo necesos por atingi la Smeraldan Urbon.

La Kato estis amarhumora kaj grumblema, unue, sed antaux ol ili longe veturis, la kristala besto trovis belan amuzon. La longaj vostoj de la simioj konstante etendigxis tra la stangojn de la kagxo, kaj kiam tio okazis, la Vitra Kato kasxe prenis la vostojn per siaj piedoj kaj

tiris ilin. Tio kriigis la simiojn, kaj iliaj krioj multege placxis al la Vitra Kato. Trot kaj Doroteo provis cxesigi tiun fiamuzon, sed kiam ili ne observis la Kato denove tiris la vostojn, kaj la besto estis tiom kasxema kaj rapida ke la simioj malofte eskapis. Ili kolere riprocxis la Katon kaj skuis la stangojn de la kagxo, sed ili ne povis eliri kaj la Kato nur mokis ilin.

Post kiam la grupo eliris la arbaron kaj estis sur la ebenajxoj de la Mangxtula Lando, noktigxis, kaj ili devis kampadi dum la nokto elektinte belan lokon apud rivereto. Per sia magio la Sorcxisto kreis tri tendojn, starigitajn lauxorde sur la herbo kaj bele meblitajn per cxio bezona por la komforto de liaj kamaradoj. La meza tendo estis por Doroteo kaj Trot, kaj en si tenis du komfortajn blankajn litojn kaj du segxojn. Alia tendo, ankaux kun litoj kaj segxoj, estis por la Sorcxisto kaj Kap'tano Vilcxjo, kaj la tria tendo estis por la Malsata Tigro, la Malkuragxa Leono, la Kagxo de Simioj kaj la Vitra Kato. Ekster la tendoj la Sorcxisto estigis fajron kaj metis super gxin magian poton el kiu li baldaux cxerpis cxiajn bongustajxojn por mangxo, fume varmegajn.

Mangxinte kaj interparolinte dum kelka tempo sub la scintilaj steloj, ili cxiuj enlitigxis kaj la homoj baldaux ekdormis. La Leono kaj la Tigro jam preskaux endormigxis, ankaux, kiam ilin vigligis krioj de la simioj, cxar la Vitra Kato denove tiradis iliajn vostojn. Gxenate de la bruego, la Malsata Tigro kriis: "Cxesigu la bruacxon!" kaj vidinte la Vitran Katon, li levis sian grandan piedon por bati la beston. La kato suficxe rapidis por eviti la baton, sed la ungoj de la Malsata Tigro frotis la kagxon de la simioj kaj fleksis du el la stangoj.

Post tio la Tigro rekusxigxis por dormo, sed la simioj baldaux trovis ke la fleksigxo de la stangoj ebligis ke ili trapremu sin. Tamen ili ne eliris el la kagxo, sed kunflustrinte ili eletendis siajn vostojn kaj cxio estis kvieta. Baldaux la Vitra Kato kasxe proksimigxis denove al ilia kagxo kaj ektiris voston. Tuj la simioj saltis tra la stangojn, unu post alia, kaj kvankam ili estis malgrandaj la tuta dekduo da ili cxirkauxis la Vitran Katon kaj krocxis sin al sxiaj ungoj kaj vosto kaj oreloj kaj kaptis sxin. Post tio ili devigis sxin iri el la tendo kaj malsupren al la bordoj de la rivereto. La simioj jam rimarkis ke tiujn bordojn kovris dika sxlima koto malhelblua, kaj kiam ili prenis la Katon al la rivereto, ili sxmiris tiun koton sur la tutan vitran korpon de la kato, plenigante per gxi la orelojn kaj okulojn de la besto, tiel ke sxi nek povis vidi nek auxdi. Sxi ne plu estis travidebla kaj tiom dika estis la koto sur sxi ke neniu povis vidi sxian palrugxan cerbon aux sxian rubian koron.

Tiastata ili regvidis la kanjon al la tendo kaj poste ili reeniris sian kagxon.

Matene la koto jam rigidigxis sur la Vitra Kato kaj gxi estis malhelblua cxie. Doroteo kaj Trot alarmigxis, sed la Sorcxisto skuis sian kapon kaj diris ke la Vitra Kato meritis tion pro sia incitado al la simioj.

Kap'tano Vilcxjo, per siaj fortaj manoj, baldaux regxustigis la orajn dratojn de la kagxo de la simioj kaj post tio li demandis al la Sorcxisto cxu li lavu la Vitran Katon en la akvo de la rivereto.

"Ankoraux ne," respondis la Sorcxisto. "La Kato meritas punon, do mi planas lasi tiun bluan koton-kiu gluigxis al sxi kvazaux farbo-sur sxia korpo gxis sxi atingos la Smeraldan Urbon. La malsagxa besto estas tiel vanta ke sxi multe hontos kiam la homoj de Oz vidos sxin tiastata, kaj eble sxi enkorigos la lecionon kaj de nun ne plu gxenos la simiojn."

Tamen la Vitra Kato nek povis vidi nek auxdi, kaj por ne bezoni porti sxin dumvoje la Sorcxisto elpikis la koton el sxiaj okuloj kaj oreloj kaj Doroteo malsekigis sian posxtukon kaj lavis kaj la okulojn kaj la orelojn tiel ke ili estigxis puraj.

Tuj kiam sxi povis paroli la Vitra Kato demandis indigne: "Cxu vi punos tiujn simiojn pro ilia fipetolado kontraux mi?"

"Ne," respondis la Sorcxisto. "Vi fipetolis tirante iliajn vostojn, do cxi tio estas ilia respondo, kaj mi gxojas cxar la simioj vengxis sin."

Li ne permesis al la Vitra Kato proksimigxi al la akvo por lavi sin, kaj li devigis sxin sekvi kiam ili rekomencis la veturon cele la Smeraldan Urbon.

"Jen nur parto de via puno," diris la Sorcxisto, severe. "Ozma mokos vin, kiam ni atingos sxian palacon, kaj ankaux la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kaj Tiktoko, kaj la Vilulo, kaj Buton-Brilo, kaj la Mikscxifona Knabino, kaj-"

"Kaj la Palrugxa Katido," aldonis Doroteo.

Tiu sugesto dolorigis la Vitran Katon pli ol cxio alia. La Palrugxa Katido cxiam kverelis kun la Vitra Kato kaj insistis ke karno estas pli bona ol vitro, kaj la Vitra Kato mokis la Palrugxan Katidon, cxar gxi ne havis palrugxan cerbon. Sed la palrugxa cerbo estis tute kovrita de blua koto, gxuste nun, kaj se la Palrugxa Katido vidus la Vitran Katon tiastata, estus ege hontige.

Dum pluraj horoj la Vitra Kato marsxadis tre humile, sed cxirkaux la tagmezo gxi kaptis oportunon kiam neniu atentis kaj forkuris tra la alta herbo. Gxi memoris ke estas lageto de pura akvo proksima, kaj al tiu lago la Kato kuris lauxeble plej rapide.

La aliaj ne rimarkis sxian foreston antaux ol ili haltis por luncxi, kaj tiam estis tro malfrue sercxi sxin.

"Mi s'pozas ke sxi iris ien por lavi sin," diris Doroteo.

"Ne gravas," respondis la Sorcxisto. "Eble la vitra besto jam suficxe punigxis, kaj ni ne forgesu ke sxi savis kaj Troton kaj Kap'tanon Vilcxjon."

"Jam gvidinte ilin sur sorcxitan insulon," aldonis Doroteo. "Sed mi konsentas kun vi, ke la Vitra Kato jam estas suficxe punita, kaj eble sxi ne volos plu tiri la vostojn de la simioj."

La Vitra Kato ne reanigxis al la grupo de veturantoj. Sxi plu koleris, kaj krome ili tro malrapide movigxis laux sxia opinio. Kiam ili alvenis cxe la Regxa Palaco, unu el la unuaj vidajxoj estis la Vitra Kato volvigxinta sur benko same brila kaj pura kaj travidebla kiel normale. Sed sxi sxajnigis ne vidi ilin, kaj ili pasis sxin sen komento.

Cxapitro 21: La Kolegio de Atletaj Artoj