Cxapitro 21

La Kolegio de Atletaj Artoj

Doroteo kaj sxiaj amikoj atingis la Regxan Palacon oportuntempe, cxar Ozma formale oficis en sia Tronocxambro, kie Profesoro M.P. Sxancelinsekto P.E. petas sxin puni kelkajn studentojn de la Regxa Atleta Kolegio, de kiu li estas la Estro.

Tiu Kolegio situas en la Mangxtula Lando. sed ne tre distance for de la Smeralda Urbo. Por ebligi ke la studentoj dedicxu sian tutan tempon al atleta ekzercado, kia boatado, futbalo, k.s., Profesoro Sxancelinsekto inventis aron da Lernopiloloj. Unu tia pilolo, mangxite de studento post la matenmangxo, tuj ebligis ke li komprenu aritmetikon aux algebron aux iun alian brancxon matematikan. Alia pilolo mangxita post la luncxo donis al studento plenan scion pri geografio. Alia pilolo ebligis ke la mangxinto literumu la plej malfacilajn vortojn, kaj ankoraux alia ebligis ke li bele faru siajn skribliterojn. Estis piloloj por historio, mekaniko, kuirado en la hejmo kaj agronomio, kaj ne gravis cxu la knabo aux knabino estis stulta aux lerta, cxar la piloloj instruis al ili cxion dum palpebrumeto.

Tiu metodo, patentita en la Lando Oz de Profesoro Sxancelinsekto, sxparas paperon kaj librojn, kaj ankaux la tedajn horojn dedicxatajn al studo en kelkaj niaj malpli favorataj lernejoj, kaj ankaux permesas ke la studentoj dedicxu sian tutan tempon al konkurkurado, basbalo, teniso kaj aliaj viraj kaj virinaj sportoj, kiujn multe gxenas studado en tiuj Temploj de Lernado kie Lernpiloloj estas nekonataj.

Sed hazarde Profesoro Sxancelinsekto (kiu tiom inventis ke tio farigxis kutimo) senpripense inventis Kompletmangxan Pilolon, kiu estis ne pli granda ol via plej malgranda fingrungo tamen enhavis, en kondensita formo, la egalon de bovlo da supo, porcion da fritita fisxo, rostajxon, salaton kaj deserton, kio donis nutron egalan al tiu de kompleta mangxo.

La Profesoro tiom fieris pro tiuj Kompletmangxaj Piloloj ke li komencis doni ilin al la studentoj en la kolegio anstataux normalajn mangxajxojn, sed la knaboj kaj knabinoj oponis cxar ili volis mangxon kies guston ili povas gxui. Tute ne estas gxuige engluti pilolon, kun glaso da akvo, kaj nomi tion cxefmangxo; do ili rifuzis mangxi la Kompletmangxajn Pilolojn. Profesoro Sxancelinsekto insistis, kaj rezulte la Plejsupra Klaso kaptis la erudician Profesoron unu tagon kaj jxetis lin en la riveron -plene vestitan. Cxiu scias ke sxancelinsekto ne scipovas nagxi, do la inventinto de la mirindaj Kompletmangxaj Piloloj kusxis senhelpe sur la fundo de la rivero dum tri tagoj antaux ol fisxkaptisto kaptis unu el liaj kruroj per fisxhoko kaj eltiris lin sur la bordon.

La erudicia Profesoro nature indignis pro tia traktigxo, do li venigis la tutan Superan Klason al la Smeralda Urbo kaj petis ke Ozma de Oz punu ilin pro la ribelo.

Mi supozas ke la knabina Reganto ne estis tre severa kontraux la ribelantaj knaboj kaj knabinoj, cxar sxi mem jam rifuzis mangxi la Kompletmangxajn Pilolojn anstataux mangxajxojn, sed dum sxi auxskultadis la interesan pledon en sia Troncxambro, Kap'tano Vilcxjo sukcesis porti la oran florpoton en kiu estis la Magia Floro en la cxambron de Trot sen vidigxi de iu escepte de Jxelea Konfitajx, la cxefa Honorservistino de Ozma, kaj Jxelea promesis ne informi.

Ankaux la Sorcxisto povis porti la kagxon da simioj en unu el la plej supraj turoj de la palaco, kie li havis propran cxambron, al kiu venis neniu neinvitite. Do Trot kaj Doroteo kaj Kap'tano Vilcxjo kaj la Sorcxisto cxiuj gxojis pro la sukcesa fino de la aventuroj. La Malkuragxa Leono kaj la Malsata Leono iris al la marmoraj staloj malantaux la Regxa Palaco, kie ili logxas kiam cxehejme, kaj ankaux ili kasxis la sekreton, kaj ecx rifuzis informi la Lignan Segcxevalon, kaj Hencxjon la Mulon, kaj la Flavan Kokinon, kaj la Palrugxan Katidon pri kie ili estis.

Trot observis la Magian Floron cxiutage kaj lasis neniun en sian cxambron por vidi la belajn florojn escepte de siaj amikinoj, Betsy Bobbin kaj Doroteo. La magia planto sxajne ne perdis magion pro sia transiro el la insulo, kaj Trot estis certa ke Ozma lauxdos gxin kiel unu el siaj plej placxaj trezoroj.

Supre en sia turo la malgranda Sorcxisto de Oz komencis trejni siajn dek du malgrandajn simietojn, kaj la etuloj estis tiel inteligentaj ke ili lernis cxiun agon instruitan al ili de la Sorcxisto. La Sorcxisto traktis ilin tre kompleze kaj milde kaj donis al ili la mangxajxojn kiujn simioj plej amas, do ili promesis lauxeble plej bone agi dum la granda evento, la naskigxtago de Ozma.

Cxapitro 22: La Naskigxtaga Festo de Ozma