Cxapitro 22

La Naskigxtaga Festo de Ozma

Sxajnas strange ke feino havas naskigxtagan feston, cxar oni diras ke la gefeoj naskigxis je la komenco de la tempo kaj vivas eterne. Tamen, aliflanke, estus domagxe senigi feon, kiu havas tiom da aliaj bonajxoj, de la plezuroj de naskigxtaga festo. Do nin ne mirigu ke la feoj festas sian naskigxtagon same kiel aliaj homoj, kaj opinias ilin oportunoj por festenado kaj gxojo.

Ozma, la bela knabina Reganto de la Felando Oz, estis vera feino, kaj tiel dolcxa kaj milda prizorgante sian popolon ke sxin multe amis cxiuj. Sxi logxis en la plej grandioza palaco en la plej grandioza urbo en la mondo, sed tio ne malinstigis sxin farigxi amikino de la plej humila persono en la regno. Ofte sxi surgrimpis sian Lignan Segcxevalon, kaj rajdis al domo de kultivisto kaj sidis en la kuirejo konversaciante kun la bona edzino de la kultivisto dum sxi faris la familian bakadon; aux sxi ludis kun la infanoj kaj lasis ilin rajdi sxian faman lignan beston; aux sxi ekhaltis en arbaro por paroli kun bragxisto kaj demandi cxu li estas felicxa aux deziras ion por plikontentigi sin; aux sxi instruis al junulinoj kudri kaj plani belajn robojn, aux eniris la butikojn kie la juvelistoj kaj metiistoj sin okupas kaj rigardis ilin labori, donante al cxiu saluton aux sunbrilan rideton.

Kaj alifoje Ozma sidis en sia juvelkovrita trono, kun siaj elektitaj korteganoj cxirkaux si, kaj pacience auxskultis cxiun plendon alportitan al sxi de sxiaj regatoj, strebante egale juste agi al cxiuj. Sciante ke sxi juste decidas, la Ozuloj neniam grumblis pro sxiaj jugxoj, sed konsentis, se Ozma decidis kontraux ili, ke sxi pravas kaj ili malpravas.

Kiam Doroteo kaj Trot kaj Betsy Bobbin kaj Ozma estis kunaj, oni supozus ke ili estas cxiuj proksimume samagxaj, kaj ke la feina Reganto ne estas pli agxa aux pli "plenkreska" ol la aliaj tri. Sxi ridis kaj ludis kun ili kiel normala knabino, tamen ia kvieta digno cxirkauxis Ozman, ecx kiam sxi estis plej gajhumora, kaj tio iel distingis sxin de la aliaj. La tri knabinoj plene amis sxin, sed ili neniam povis tute forgesi ke Ozma estas la Regxa Reganto de la mirinda Felando Oz, kaj lauxnaske apartenas al potenca raso.

La palaco de Ozma staris en la centro de plezuriga kaj granda gxardeno, kie grandiozaj arboj kaj florantaj arbustoj kaj statuoj kaj fontoj abundis. Oni povis promeni dum horoj en tiu fascina parko kaj vidi ion interesan cxiupasxe. En unu loko estis akvario, kie strangaj kaj belaj fisxoj nagxis; en alia loko cxiuj aerbirdoj kunvenis tage por granda festeno kiun provizis por ili la servistoj de Ozma, kaj ili estis tiel sentimaj pri damagxo ke ili kutimis ekstari sur sxultroj kaj mangxi de manoj. Ankaux estis la Fonto de la Akvo de Forgeso, sed estis dangxere trinki tiun akvon, cxar gxi forgesigis cxion kion oni antauxe sciis, ecx la propran nomon, kaj tial Ozma metis avertafisxon sur la fonton. Sed ankaux estis fontoj bele parfumitaj, kaj fontoj de bongustega nektaro, malvarmaj kaj ricxgustaj, kie cxiu rajtis lauxdezire refresxigi sin.

Cxirkaux la palaca tereno estis granda muro, dike inkrustita per brilantaj smeraldoj, sed la enirpordegoj staris malfermaj kaj al neniu estis eniro malpermesita. Dum feritagoj la popolo de la Smeralda Urbo ofte prenis siajn infanojn por rigardi la mirindajxojn de la gxardenoj de Ozma, kaj ecx eniris la Regxan Palacon, se ili emis tion, cxar ili sciis ke ili kaj ilia Reganto estas amikoj, kaj ke al Ozma multe placxas plezurigi ilin.

Konsiderante cxion cxi, vi ne surprizigxos ke la homoj tra la Lando Oz, kiel ankaux la plej intimaj amikoj de Ozma kaj sxiaj regxaj korteganoj, fervoris festi sxian naskigxtagon, kaj preparis por la festo jam semajnojn antauxe. Cxiuj latuninstrumentaj bandoj praktikis siajn plej belajn melodiojn, cxar ili devis marsxi en la multaj procesioj okazontaj en la Lando de la Palpbrumoj, la Lando de la Gilikuloj, la Lando de la Mangxtuloj kaj la Lando de la Kveluloj, kiel ankaux en la Smeralda Urbo. Ne cxiuj homoj povis iri gratuli sian Reganton, sed cxiuj povis festi sxian naskigxtagon, unu- aux ali-maniere, negrave kiom malproksime de sxia palaco ili estas. Cxiu domo kaj konstruajxo tra la tuta Lando Oz estis ornamita per flagoj kaj staminoj, kaj estis ludoj, kaj dramoj, kaj gxenerala distro por cxiuj.

Dum sia naskigxtago Ozma kutimis fari grandan festenon en la palaco, al kiu ricevis inviton cxiuj sxiaj plej intimaj amikoj. La grupo estis strange multspeca, vere, cxar ekzistas pli da kuriozaj kaj nekutimaj uloj en Oz ol en la tuta cetero de la mondo, kaj al Ozma pli interesis nekutimaj uloj ol ordinaraj-same kiel al vi kaj al mi.

Dum tiu speciala naskigxtago de la bela knabina Reganto, longa tablo situis en la regxa Bankeda Halo de la palaco, cxe kiu estis lokokartoj por la invititoj, kaj cxe unu fino de la granda cxambro estis malpli granda tablo, ne tiel alta, por la bestamikoj de Ozma, kiujn sxi neniam forgesis, kaj alifine estis granda tablo kie estos arangxitaj cxiuj naskigxtagaj donacoj.

Kiam la gastoj alvenis, ili metis siajn donacojn sur tiun tablon kaj poste trovis siajn lokojn cxe la bankedotablo. Kaj, post la lokigxo de cxiuj gastoj, la bestoj eniris laux solena procesio kaj Jxelea Konfitajx lokigis ilin cxe ilia tablo. Poste, dum orkestro kasxita de aro da rozoj kaj filikoj ludis marsxon komponitan por tiu evento, la Regxa Ozma eniris la Bankedan Halon, cxirkauxate de siaj Honorservistinoj, kaj sidigxis cxe la kapo de la tablo.

Sxin salutis hurao de cxiuj cxeestantoj, la bestoj aldonis siajn mugxojn kaj blekojn kaj bojojn kaj miauxojn kaj gakojn por grandigi la gxojan tumulton, kaj poste cxiuj sidigxis cxe siaj tabloj.

Dekstre de Ozma sidis la fama Birdotimigilo de Oz, kies pajloplena korpo ne estis bela, sed kies felicxa karaktero kaj sagaca sprito favorigis lin cxe cxiuj. Maldekstre de la Reganto sidis la Stana Lignohakisto, kies metala korpo estis brile polurita por tiu evento. La Stana Lignohakisto estis la Imperiestro de la Lando de la Palpbrumoj kaj unu el la plej gravaj personoj en Oz.

Apud la Birdotimigilo Doroteo sidis, kaj apud sxi estis Tiktoko, la Horlogxmehxanisma Homo, kiu estis strecxita kiom permesis lia horlogxa mehxanismo, por ke li ne interrompu la feston per malstrecxigxo. Sekvis Onklino Em kaj Onklo Henriko, parencoj de Doroteo mem, du afablaj maljunuloj kiuj havis agrablan hejmon en la Smeralda Urbo kaj estis tre felicxaj kaj kontentaj tie. Apud ili sidigxis Betsy Bobbin, kaj apud sxi la drola kaj plezuriga Vilulo, kiu estis amata kien ajn li iris.

Cxe la alia flanko de la tablo, kontraux la Stana Ligno-hakisto, lokigxis Trot, kaj apud sxi Kap'tano Vilcxjo. Apud ili sidis Buton-Brilo kaj Ojxo la Bonfortuna, kaj Dro Pipt kaj lia bona edzino Margalot, kaj la miriga Ranulo, kiu venis el la Lando de la Jipoj por cxeesti la naskigxtagan festenon de Ozma.

Cxe la piedo de la tablo, kontraux Ozma, sidis la regxina Glinda, la bona Sorcxistino de Oz, cxar efektive tie estis la vera honorloko post la kapo de la tablo kie Ozma mem sidis. Dekstre de Glinda estis la malgranda Sorcxisto de Oz, kiu sxuldis al Glinda cxiujn magiajn artojn kiujn li sciis. Apude sidis Zingibra, bela knabina kultivisto kiun multe amis Ozma kaj Doroteo. La apudan segxon okupis la Stana Soldato, kaj apud li estis Profesoro M.P. Sxancelinsekto P.E., de la Regxa Atleta Kolegio.

Maldekstre de Glinda lokigxis la Mikscxifona Knabino, kiu iom timis la Sorcxistinon kaj tial kutime bonkondutis sufiice. La frato de la Vilulo estis apud la Mikscxifona Knabino, kaj post li estis tiu interesa persono, Jocxjo Kukurbokapo, kiu kultivis bonegan grandan kukurbon por nova kapo kiun li portas dum la naskigxtago de Ozma, kaj li cxizis sur gxi vizagxon ecx pli gajespriman ol tiu kiun li gxis tiam portis. Novaj kapoj ne estis nekutimaj por Jocxjo, cxar la kukurboj ne longe restis neputraj, kaj kiam la semoj-kiuj estis por li cerbo-komencis moligxi kiel kacxajxo, li komprenis ke lia kapo baldaux putros, do li prenis novan el sia granda kampo da kukurboj- kultivitan de li por ke neniam manku al li kapo.

Vi rimarkas ke la grupo cxe la bankedotablo de Ozma estis iom miksa, sed cxiu invitito estis provita kaj fidata amiko de la knabina Reganto, kaj ilia cxeesto multe felicxigis sxin.

Tuj kiam Ozma sidigxis, kun sia dorso kontraux la naskigxtaga tablo, sxi rimarkis ke cxiuj cxeestantoj rigardas scivoleme kaj plezure ion malantaux sxi, cxar la belega Magia Floro glore floras kaj la gigantaj floroj kiuj sekvis unu la alian sur la planto estis belaspektaj kaj plenigis la tutan cxambron per sia delikata odoro. Ankaux Ozma volis rigardi, por vidi kion rigardadas cxiuj, sed sxi regis sian scivolemon cxar ne decis ke sxi jam vidu siajn naskigxtagajn donacojn.

Do la dolcxa kaj bela Reganto dedicxis sin al siaj gastoj, el kiuj pluraj, ekz. la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto, la Mikscxifona Knabino, Tiktoko, Jocxjo Kukurbokapo kaj la Stana Soldato, neniam mangxis sed sidis tre gxentile cxe siaj lokoj kaj provis distri tiujn gastojn kiuj ja mangxis.

Kaj, cxe la bestotablo, estis alia interesa grupo, kiu konsistis el la Malkuragxa Leono, la Malsata Tigro, Toto -la malgranda vila nigra hundo de Doroteo-Hencxjo la Mulo, la Palrugxa Katido, la Ligna Segcxevalo, la Flava Kokino, kaj la Vitra Kato. Cxiuj avide mangxis, escepte de la Segcxevalo kaj la Vitra Kato, kaj cxiu ricevis abunde tiujn mangxajxojn kiujn gxi plej amis.

Fine, kiam la bankedo estis preskaux finita kaj la glaciajxo estis disdonota, kvar servistoj eniris portante gigantan kukon, sukerkovritan kaj ornamitan per sukerfloroj. Cxirkaux la rando de la kuko estis vico de flamantaj kandeloj, kaj en la centro estis reliefaj sukeraj literoj kiuj formis la vortojn:

Naskigxtaga
Kuko de OZMA
de
Doroteo kaj la Sorcxisto

"Ho, vere bela!" kriis Ozma, al kiu gxi multe placxis, kaj Doroteo diris fervore: "Nun vi devas trancxi la kukon, Ozma, kaj cxiu el ni mangxos pecon kun nia glaciajxo."

Jxelea Konfitajx alportis grandan oran trancxilon kun juvelkovrita tenilo, kaj Ozma starigxis en sia loko kaj provis trancxi la kukon. Sed tuj kiam la sukerkovrajxo en la centro rompigxis pro la premo de la trancxilo saltis el la kuko simieto ok centimetrojn alta, kaj lin sekvis alia kaj alia, gxis dek du simioj staris sur la tablotuko kaj riverencis antaux Ozma.

"Gratulojn al nia gracoplena Regantino!" ili kriis hxore, kaj poste ili komencis dancon, tiom komikan kaj amuzan ke cxiuj cxeestantoj ridegis kaj ecx Ozma partoprenis en la gxojo. Sed post la danco la simioj faris kelkajn mirindajn akrobatajxojn, kaj poste ili kuris al la kavo de la kuko kaj elprenis kelkajn bandinstrumentojn el polurita oro-kornetojn, trumpetojn, tamburojn, k.s. -kaj forminte procesion la simioj marsxis tien kaj reen sur la tablo ludante gajan melodion facile kiel spertaj muzikistoj.

Al Doroteo placxegis la sukceso de sxia "Surpriza Kuko", kaj kiam la simioj finis sian prezenton, la bankedo finigxis.

Nun estis la horo kiam Ozma vidu siajn aliajn donacojn, do Glinda la Bona starigxis kaj, preninte la knabinan Reganton per la mano, gvidis sxin al la tablo kie cxiuj donacoj estis belege kunarangxitaj. La Magia Floro, kompreneble, allogis sxian atenton, kaj Trot devis rakonti al ili la tutan historion de iliaj aventuroj. La knabineto ne forgesis agnoski la helpon de la Vitra Kato kaj la malgranda Sorcxisto, sed efektive emfazenda estis Kap'tano Vilcxjo kiu kuragxe portis la oran florpoton for de la sorcxita Insulo.

Ozma dankis ilin cxiujn, kaj diris ke sxi metos la Magian Floron en sian buduaron kie sxi povos gxui gxiajn belecon kaj odoron konstante. Sed nun sxi trovis la eksterordinaran robon teksitan de Glinda kaj sxiaj knabinaj servistinoj el fadenoj formitaj el puraj smeraldoj, kaj cxar sxi estis knabino amanta belajn vestojn, la ekstazo de Ozma pro tiu prezentigxo de la elegantega robo estas facile imagebla. Sxi apenaux povis atendi por surmeti gxin, sed la tablo estis kovrita per aliaj belaj donacoj kaj la nokto estis jam grandparte pasinta antaux ol la felicxa knabina Reganto ekzamenis cxiujn siajn donacojn kaj dankis tiujn kiuj ame donis ilin.

Cxapitro 23: La Fonto de Forgeso