Bookleaf Publishing
Esperanto-Fako
59b Lukin St
Beverley WA
Auxstralio
Originala teksto:
The Magic of Oz, 1919
2:18 auxgusto 1996
Mi Dedicxas cxi tiun Libron al la Infanoj de niaj Soldatoj, la Usonanoj kaj iliaj Aliancanoj, kun nemezureblaj Fiero kaj Amo.
L.F.B.
Al Miaj Legantoj
Iom kurioze, en la eventoj kiuj okazis dum la pasintaj kelkaj jaroj en nia "granda ekstera mondo", ni povas trovi eventojn tiom mirigajn kaj inspirajn ke mi ne povas esperi egaligi ilin per rakontoj pri la Lando Oz.
Tamen, La Magio de Oz vere estas pli stranga kaj nekutima ol io ajn kion mi legis aux priauxdis niaflanke de La Granda Sabla Dezerto kiu kasxas de ni La Landon Oz, ecx dum la jxusaj ekscitaj jaroj, do mi esperas ke gxi allogos vian amon je noveco.
Longa kaj senkapabliga malsano neebligis al mi respondadon al la multaj bonaj leteroj senditaj al mi-escepte de kiam oni kunsendis posxtmarkojn-sed de nun mi esperas povi dece rapide atenti cxiun leteron per kiu miaj legantoj regalos min.
Certigante al vi ke mia amo al vi neniam sxanceligxis kaj esperante ke la Oz-Libroj plu plezurigos vin dum mi ankoraux povos verki ilin, mi estas
Ame via,
L. FRANK BAUM
"Regxa Historiisto de Oz"
"OZCOT"
cxe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO