Tiktoko la Masxinulo

Post eble horo la plejmultaj Raduloj reruligxis en la arbaron, lasante nur tri el si por gardi la monteton. Ili kunruligxis kiel grandaj hundoj kaj sxajnigis dormi sur la sablo; sed nek Doroteon nek Vilcxinjon trompis tiu ruzo, do ili restis sekuraj inter la rokoj kaj tute ne atentis siajn ruzajn malamikojn.

Fine la kokino, flugetante super la monteto, elkriis: "Ho, jen vojo!"

Do Doroteo tuj grimpis al kie sidas Vilcxinjo, kaj jen, tute vere, estis glata vojo cxizita inter la rokoj. Gxi sxajnis cxirkauxiri la monteton de la supro al la malsupro, kvazaux korktirilo, turnigxante tie kaj tie inter la krudaj rokoj sed cxiam ebena kaj facile surmarsxebla.

Efektive, unue Doroteo demandis al si kial la Raduloj ne suprenrulas sin laux cxi tiu vojo; sed kiam sxi sekvis gxin al la piedo de la vojeto, sxi trovis plurajn grandajn rokpecojn metitaj rekte trans la vojon, tiel ke elekstere ne eblis vidi gxin, kaj ankaux la Raduloj ne povis uzi gxin por grimpi la monteton.

Post tio Doroteo resuprenmarsxis la vojon, kaj sekvis gxin gxis sxi atingis la plejsupron de la monteto, kie unusola ronda roko staris, kaj dum momento estis neklare al sxi kial oni ja faris la vojon. Sed la kokino, kiu sobre sekvadis sxin kaj nun staris sur rokopinto malantaux Doroteo, subite komentis:

"Gxi aspektas preskaux kiel pordo, cxu ne?"

"Kio aspektas kiel pordo?" demandis la infano.

"Nu, tiu fendeto en la roko, tuj antaux vi," respondis Vilcxinjo, kies rondaj okuloj estis tre akrevidaj kaj sxajne rimarkis cxion. "Gxi iras supren je unu flanko kaj malsupren je la alia, kaj trans la supron kaj la malsupron."

"Kio iras?"

"Nu, la fendeto. Tial mi kredas ke gxi certe estas rokpordo, kvankam mi ne vidas cxarnirojn."

"Vi pravas," diris Doroteo, kiu nun rimarkis unuafoje la fendeton en la roko. "Kaj jen sxlosotruo, cxu ne, Vilcxinjo?" Sxi indikis rondan, profundan truon unuflanke de la pordo.

"Kompreneble. Se ni havus la sxlosilon nun, ni povus malsxlosi gxin kaj trovi kio estas interne," respondis la flava kokino. "Eble trezorcxambro plena de diamantoj kaj rubioj, aux amasoj da brila oro, aux-"

"Tio memorigas min," diris Doroteo, "pri la ora sxlosilo kiun mi trovis sur la plagxo. Cxu vi opinias ke gxi tauxgas por la truo, Vilcxinjo?"

"Provu," proponis la kokino.

Do Doroteo sercxis en la posxo de sia robo kaj trovis la oran sxlosilon. Kiam sxi metis gxin en la truon de la roko kaj turnis gxin, auxdigxis subita akra krako; post tio, kun solena brueto kiu tremigis la vertebrojn de sxia dorso, la faco de la roko eksterenfalis, kiel pordo sur cxarniroj, kaj tuj videblis malgranda senluma cxambro.

"Vidu!" kriis Doroteo, retirante sin kiom eble sur la mallargxa pado.

Cxar, staranta en la mallargxa roka cxambro, estis virformo-nu, gxi aspektis virformo, en la obskuro. Li estis nur proksimume tiom alta kiom Doroteo mem, kaj lia korpo estis ronda kiel pilko kaj konsistis el polurita kupro. Ankaux liaj kapo kaj membroj estis kupraj kaj ili estis per cxarniroj ligitaj al lia korpo strangamaniere, kun metalaj cxapetoj sur la cxarniroj, kiel sur la kiraso portata de kavaliroj antikvatempe. Li staris tute kviete, kaj kiam la lumo trafis la formon gxi brilis kvazaux el oro.

"Ne timu," vokis Vilcxinjo, el sia starejo. "Gxi ne vivas."

"Tion mi vidas," respondis la knabino, forte enspirante.

"Gxi estas el kupro, kiel la malnova poto en la bestejo cxehejme," pludiris la kokino, turnante sian kapon unue al unu flanko kaj poste al la alia, tiel ke ambaux sxiaj rondaj okuloj povis ekzameni la objekton.

"Iam," diris Doroteo, "Mi konis viron el stano, li estis lignohakisto nomita Nocxjo Hakisto. Sed li vivis same kiel ni, pro ke li naskigxis vera viro, kaj akiris sian stanan korpon iom post iom-unue kruron kaj poste fingron kaj poste orelon-cxar li tiom akcidentis per sia hakilo, kaj distrancxis sin tre senzorge."

"Cxu?" diris la kokino, blovetante tra sia nazo kvazaux tute ne kredante la rakonton.

"Sed cxi tiu kuprulo," pludiris Doroteo, grandokule rigardante gxin, "tute ne vivas, kaj mi demandas al mi kial gxi farigxis, kaj kial gxi sxlosigxis en cxi tiun strangan lokon."


"Cxi tiu kuprulo tute ne vivas." p.32

"Mistero," komentis la kokino, tordante sian kapon por arangxi siajn kolplumojn per sia beko.

Doroteo pasxis en la cxambreton por vidi la dorson de la kuprulo, kaj tiel sxi trovis presitan karton kiu pendis inter liaj sxultroj, gxi pendis de malgranda kupra kejlo sur la dorso de lia kolo. Sxi malligis la karton kaj reiris al la pado, kie la lumo estis pli forta, kaj sidigxis sur platan rokon por legi la presajxon.

"Kion gxi diras?" demandis la kokino, scivole.

Doroteo lauxtlegis la karton, prononcante unu post alia la literojn de la grandaj vortoj, malfacile; kaj jen kion sxi legis:

"Vere strange!" diris la flava kokino. "Cxu vi kredas ke gxi diras la veron, kara?"

"Mi ne scias," respondis Doroteo, kiu volis legi pli. "Auxskultu, Vilcxinjo:"

"Nu, ja mirige!" anhelis la flava kokino, senkrede; "se la kuprulo povas fari ecx duonon de tio li estas vere miriga masxino. Sed mi supozas ke temas nur pri trompajxo, kiel multaj aliaj patentajxoj."

"Eble ni strecxu la risortojn," proponis Doroteo, "por trovi kion li faros."

"Kie estas la sxlosilo por la risortotruoj?" demandis Vilcxinjo.

"Gxi pendas de la kejlo kie mi trovis la karton."

"Do," diris la kokino, "ni provu lin, kaj trovu cxu li funkcios. Oni garantiis lin por mil jaroj, lauxsxajne; sed ni ne scias de kiam li staras en cxi tiu roko."

Doroteo jam prenis la horlogxosxlosilon de la kejlo.

"Kiun mi unue strecxu?" sxi demandis, rerigardante la instrukciojn sur la karto.

"Numeron Unu, mi supozas," respondis Vilcxinjo. "Tio funkciigas lin, cxu ne?"

"Tiel," diris Doroteo, kaj sxi strecxis cxe truo Numero Unu, sub la maldekstra brako.


Doroteo strecxis cxe truo Numero Unu.

"Li ne sxajnas diferenca," komentis la kokino, kritikeme.

"Kompreneble ne; li nur pensas, nun," diris Doroteo.

"Pri kio li pensas, do?"

"Mi strecxos la parolilon, eble li povos diri al ni," diris la knabino.

Do sxi strecxis risorton Numero Du, kaj tuj la horlogx-funkciulo diris, sen movi iun parton de sia korpo escepte de la lipoj:

"Bo-na-n ma-te-no-n, knab-in-et-o. Bo-na-n ma-te-no-n, Sin-jor-in-o Kok-in-o."

La vortoj sonis iom rauxkaj kaj knaretaj, kaj ili prononcigxis per unusola tono, tute sen nuancosxangxoj; sed kaj Doroteo kaj Vilcxinjo plene komprenis ilin.

"Bonan matenon, Sinjoro," ili respondis, gxentile.

"Dan-ko-n pro sa-vi mi-n," pludiris la masxino, per la sama monotona vocxo, kiun sxajne kreis interna balgo, simila al tiu en la malgrandaj ludilaj sxafidoj kaj katoj kiujn infanoj premas por ke ili bruu.

"Ne dankinde," respondis Doroteo. Kaj, cxar sxi estis tre scivola, sxi demandis: "Kial vi sxlosigxis en cxi tiun lokon?"

"La ra-kon-to es-tas lon-ga," respondis la kuprulo; "sed mi ra-kon-tos al vi mal-lon-ge. A-cxet-is min de Smith & Tin-ker, mi-aj fa-bri-kin-toj, kru-e-la Re-gxo de Ev, ki-u ku-ti-mis ba-ti si-ajn ge-ser-vist-ojn gxis i-li mor-tis. Ta-men, li ne po-vis mor-ti-gi min, cxar mi ne vi-vis, kaj o-ni de-vas u-nu-e vi-vi por po-vi mor-ti. Do li-a ba-ta-do ne da-ma-gxis mi-n, gxi nur plu-po-lu-ris mi-a-n ku-pra-n kor-po-n.

"Ti-u kru-e-la re-gxo ha-vis be-la-n ed-zi-no-n kaj dek be-laj-n in-fa-noj-n-kvin kna-boj-n kaj kvin kna-bi-noj-n, sed dum ko-le-re-go li ven-dis i-li-n al la Re-gxo de la Gno-moj, ki-u per si-aj ma-gi-aj ar-toj a-li-for-mig-is i-li-n kaj me-tis i-li-n en si-a-n sub-te-ra-n pa-la-co-n por or-na-mi la cxam-broj-n.

"Pos-te la Re-gxo de Ev be-daux-ris si-a-n fi-a-n a-go-n, kaj vo-lis re-pre-ni si-aj-n ed-zi-no-n kaj in-fa-noj-n de la Re-gxo de la Gno-moj, sed sen-suk-ce-se. Do, pro mal-es-pe-ro, li sxlo-sis mi-n en cxi ti-u-n ro-ko-n, jxe-tis la sxlo-si-lo-n en la o-ce-a-no-n, kaj pos-te en-sal-tis kaj dro-nis."

"Vera misfortuno!" krietis Doroteo.

"Jes ja," diris la masxino. "Ki-am mi tro-vis mi-n en-sxlo-si-ta mi kri-is por hel-po gxis mi-a vo-cxo es-tis mal-stre-cxi-ta; kaj post ti-o mi mar-sxis ti-en kaj re-en en cxi ti-u cxam-bre-to gxis mi-a a-ga-do es-tis mal-stre-cxi-ta; kaj post ti-o mi sta-ris sen-mo-ve kaj pen-sis gxis mi-aj pen-soj es-tis mal-sxlo-sit-aj. Post ti-o mi me-mo-ras ne-ni-on gxis vi re-stre-cxis mi-n."

"Miriga rakonto," diris Doroteo, "kaj gxi pruvas ke la Lando Ev vere estas felando, same kiel mi supozis."

"Kom-pre-ne-ble," respondis la kuprulo. "Mi su-po-zas ke ti-om per-fek-ta ma-sxi-no es-tus far-eb-la nur en fe-lan-do."

"Mi neniam vidis tian masxinon en Kansas," diris Doroteo.

"Sed ki-el vi a-ki-ris la sxlo-si-lon por mal-sxlo-si cxi ti-u-n por-do-n?" demandis la horlogxaparata vocxo.

"Mi trovis gxin sur la plagxo, kien gxin versxajne alportis la ondoj," sxi respondis. "Kaj nun, sinjoro, se ne gxenos vin, mi strecxos vian agadon."

"Tio mul-te pla-cxos mi-n," diris la masxino.


La kuprulo marsxis el la roka kaverno.

Do sxi strecxis Numeron Tri, kaj tuj la kuprulo iom rigide kaj malglate marsxis el la roka kaverno, deprenis sian kupran cxapelon kaj gxentile klinigxis antaux Doroteo. Diris li:

"Ek-de nun mi es-tos vi-a o-be-e-ma ser-vis-to. Ki-o-n ajn vi or-do-nos, ti-o-n mi vo-lon-te fa-ros-se vi ri-pe-te stre-cxos mi-n."


"Kiel vi nomigxas?" sxi demandis.

"Tik-to-ko," li respondis. "Mi-a eks-mas-tro no-mis min ti-el cxar mi-a hor-logx-me-ka-nis-mo cxi-am tik-ta-kas ki-am gxi es-tas stre-cxi-ta."

"Mi auxdas gxin nun," diris la flava kokino.

"Ankaux mi," diris Doroteo. Kaj sxi pludiris, iom time: "Vi ne sonoras, cxu?"

"Ne," respondis Tiktoko; "kaj a-lar-mi-lo ne es-tas ko-nek-ti-ta al mi-a me-ka-nis-mo. Ta-men mi po-vas di-ri la tem-po-n per-vo-cxe, kaj cxar mi ne-ni-am dor-mas mi po-vos ve-ki vi-n je ki-u ajn ho-ro ki-u-n vi vo-los por ve-ki-gxi en la ma-te-no."

"Bone," diris la knabineto. "Sed mi neniam volas vekigxi en la mateno."

"Dormu gxis mi demetos mian ovon," diris la flava kokino. "Kaj kiam mi gakos, Tiktoko scios veki vin."

"Cxu vi demetas vian ovon tre frue?" demandis Doroteo.

"Cxirkaux la oka horo en la mateno," diris Vilcxinjo. Kaj certe decas ke cxiu persono vekigxu gxis tiam."

Cxapitro 5: Doroteo Malfermas la Mangxoskatolon