Doroteo Malfermas la Mangxoskatolon

"Nun, Tiktoko," diris Doroteo, "unue ni devas trovi rimedon eskapi de cxi tiuj rokoj. La Raduloj estas sube, sciu, kaj minacas mortigi nin."

Ne ne-ce-sas ti-mi la Ra-du-loj-n," diris Tiktoko; liaj vortoj estis malpli rapidaj ol antauxe.

"Kial?" sxi demandis.

"Cxar i-li es-tas a-g-g--gr-gr-r-r-"

Li kvazaux gluglis kaj eksilentis, skuante siajn manojn freneze gxis subite li cxesis movigxi, kun unu brako en la aero kaj la alia tenata rigide antaux li kun cxiuj kupraj fingroj disetenditaj kvazaux ventumilo.

"Ve!" diris Doroteo, per timoplena tono. "Kio okazis?"

"Mi supozas ke la risortoj malstrecxigxis, diris la kokino, trankvile. Versxajne vi ne suficxe strecxis ilin."

"Mi ne sciis kiom strecxi," respondis la knabino; "sed mi klopodos pli sukcesi venontan fojon."

Sxi cxirkauxkuris la kuprulon por preni la sxlosilon de la kejlo cxe la dorso de lia kolo, sed gxi ne trovigxis tie.

"Gxi forestas!" kriis Doroteo, cxagrenite.

"Kio forestas?" demandis Vilcxinjo.

"La sxlosilo."

"Versxajne gxi falis kiam li tiom malalten klinigxis antaux vi," respondis la kokino. "Cxirkauxsercxu, penu retrovi gxin."

Doroteo sercxis, kaj la kokino helpis sxin, kaj post iom da tempo la knabino trovis la horlogxosxlosilon, kiu ja falis en fendeton en la roko.

Tuj sxi strecxis la vocxon de Tiktoko, zorgante turni la sxlosilon kiel eble plej multe. Sxi trovis tion granda tasko, vi povas imagi tion se vi mem iam penis strecxi horlogxorisorton. Sed la unuaj vortoj de la masxinulo certigis al Doroteo ke li nun funkcios dum almenaux dudek kvar horoj.

"Vi mal-mul-te stre-cxis min, u-nu-e," li trankvile diris," kaj mi lon-ge ra-kon-tis al vi pri Re-gxo E-vol-do, do ne mi-ri-gas ke mi cxe-sis funk-ci-i."

Post tio sxi restrecxis la agorisorton, kaj Vilcxinjo konsilis ke sxi portu la sxlosilon de Tiktoko en sia posxo, por ke gxi ne denove perdigxu.

"Kaj nun," diris Doroteo, kiam tio estis farita, "diru al mi kion vi intencis diri pri la Raduloj."

"Nu, i-li ne es-tas ti-min-daj," diris la masxino. "I-li vo-las kre-di-gi ke i-li es-tas te-ru-raj, sed e-fek-ti-ve la Ra-du-loj es-tas su-fi-cxe sen-dan-gxe-raj se o-ni aux-da-cas ba-ta-li kon-traux i-li-n. I-li e-ble pro-vus da-ma-gxi kna-bi-ne-to-n ki-a vi, cxar i-li es-tas tre pe-to-le-maj. Sed se mi ha-vus stan-go-n i-li for-ku-rus ek-vi-din-te mi-n."

"Cxu vi havas stangon?" demandis Doroteo.

"Ne," diris Tiktoko.

"Kaj vi ne trovos tion inter cxi rokoj," deklaris la flava kokino.

"Do kion ni faru?" demandis la knabino.

"Ple-ne stre-cxu mi-a-n pen-so-ri-sor-to-n, kaj mi klo-po-dos el-pen-si a-li-a-n pla-no-n," diris Tiktoko.

Do Doroteo restrecxis lian pensorisorton, kaj dum li pensadis sxi decidis mangxi. Vilcxinjo jam bekadis en la fendetoj en la rokoj, sercxante mangxajxon, do Doroteo sidigxis kaj malfermis sian stanan mangxositelon.


Doroteo malfermis sian stanan mangxositelon.

En la kovrilo sxi trovis ujeton plenan de tre bona limonado. Gxin kovris taso, kiu ankaux, desxrauxbite, estis utila kiel trinkvazo. En la sitelo estis tri trancxoj da meleagrajxo, du da malvarma lango, iom da omarsalato, kvar trancxoj da pano kun butero, malgranda kremajxa torto, orangxo kaj naux grandaj fragoj, kaj kelkaj nuksoj kaj sekaj vinberoj. Tre interese, la nuksoj en tiu mangxositelo kreskis jam fenditaj, sekve Doroteo ne trovis problemon kiam sxi volis elpreni ilian centrajxon por mangxo.

Sxi etendis la festenon sur la rokon apud si kaj komencis mangxi. Unue sxi proponis iom al Tiktoko, kiu rifuzis gxin cxar, li diris, li estas nur masxino. Poste sxi proponis iom al Vilcxinjo, sed la kokino murmuris ion pri "mortajxoj" kaj diris preferi insektojn kaj formikojn.


"Cxu la luncxoskatolaj arboj kaj la mangxositelaj arboj apartenas al la Raduloj?" la infano demandis al Tiktoko, dum sxi mangxadis.

"Kom-pre-neb-le ne," li respondis. "I-li a-par-te-nas al la re-gxa fa-mi-li-o de Ev, sed kom-pre-ne-ble ne ek-zis-tas re-gxa fa-mi-li-o gxus-te nun cxar Re-gxo E-vol-do sal-tis en la ma-ro-n kaj li-aj ed-zi-no kaj dek in-fa-noj es-tas trans-for-mi-taj de la Re-gxo de la Gno-moj. Do res-tas ne-ni-u re-gan-to de la Lan-do Ev, laux mi-a me-mo-ro. E-ble pro ti-o la Ra-du-loj pre-ten-das po-se-di la ar-boj-n, kaj plu-kas la lun-cxoj-n kaj man-gxoj-n por pro-pra man-gxa-do. Sed i-li a-par-te-nas al la Re-gxo, kaj vi tro-vos la re-gxa-n 'E' stam-pi-tan sur la mal-su-pro-n de cxi-u man-gxo-si-te-lo."

Doroteo renversis la sitelon, kaj tuj vidis la regxan signon sur gxi, gxuste kiel diris Tiktoko.

"Cxu nur la Raduloj logxas en la Lando Ev?" demandis la knabino.

"Ne; i-li lo-gxas nur en mal-gran-da par-to de gxi, tuj ma-lan-taux la ar-ba-ro," respondis la masxino. "Sed de cxi-am i-li es-tas pe-to-le-maj kaj im-per-ti-nen-taj, kaj mi-a mal-no-va mas-tro, Re-gxo E-vol-do, ku-ti-mis kun-por-ti vi-p-on, ki-am li e-li-ris mar-sxi, por es-tri la u-loj-n. Tuj ki-am mi fa-ri-gxis la Ra-du-loj pro-vis su-per-ve-tu-ri mi-n, kaj ba-ti mi-n per si-aj ka-poj; sed i-li bal-daux tro-vis ke mi kon-stru-igx-is el tro so-li-da ma-te-ri-a-lo kaj i-li ne po-vis da-ma-gxi mi-n."

"Vi sxajnas tre fortike konstruita," diris Doroteo. "Kiu fabrikis vin?"

"La fir-mo Smith & Tin-ker, en la ur-be-to Ev-na, ki-e si-tu-as la re-gxa pa-la-co," respondis Tiktoko.

"Cxu ili fabrikis multon da vi?" demandis la infano.

"Ne; mi es-tas la so-la aux-to-ma-ta me-ka-ni-ka ho-mo ki-u-n i-li i-am kom-ple-ti-gis," li respondis. "I-li es-tis ve-re ta-len-taj in-ven-tis-toj, mi-aj fa-bri-kin-toj, kaj tre ar-tis-me la-bo-ris."

"Mi certas pri tio," diris Doroteo. "Cxu ili logxas en la urbeto Evna nun?"

"Am-baux for-la-sis ni-n," respondis la masxino. "Sin-jo-ro Smith es-tis ar-tis-to, ki-el an-kaux in-ven-tis-to, kaj li pen-tris bil-do-n de ri-ve-ro ki-u es-tis ti-om na-tu-ra ke, dum li e-ten-dis si-n por pen-tri kel-kaj-n flo-roj-n sur la a-li-a-n bor-do-n, li fa-lis en la ak-vo-n kaj dro-nis."

"Ho! Mi bedauxras tion!" kriis la knabineto.

"Sin-jo-ro Tin-ker," pludiris Tiktoko, "fa-ris ti-om al-ta-n sxtu-pa-re-to-n ke li po-vis a-po-gi gxi-a-n fi-na-jxo-n per la lu-no, dum li sta-ris sur la plej al-ta sxtu-pe-to kaj plu-kis la ste-le-tojn por me-ti i-li-n en la pin-toj-n de la kro-no de la re-gxo. Sed ki-am li a-tin-gis la lun-on Sin-jo-ro Tin-ker tro-vis gxin ti-om be-la ke li de-ci-dis lo-gxi ti-e, do li su-pre-ni-ris la sxtu-pa-re-to-n kaj post ti-am ni ne plu vi-dis li-n."


S-ro Tinker vizitas la lunon.

"Cxi tiu lando certe spertis tre grandan perdon per tio," diris Doroteo, kiu nun mangxadis sian kremajxan torton.

"Jes ve-re," agnoskis Tiktoko. "An-kaux mi sper-tis tre gran-da-n per-do-n per ti-o. Cxar se mi fusx-i-gxus mi ko-nas ne-ni-u-n ka-pa-bla-n ri-pa-ri mi-n, cxar mi es-tas tre kom-pli-ka. Vi ne po-vas di-ve-ni ki-om ple-na de ma-sxi-na-jxoj mi es-tas."

"Mi povas imagi," diris Doroteo, fervore.

"Kaj nun," pludiris la masxino, "mi de-vas cxe-si pa-ro-li kaj ko-men-ci de-no-ve pen-si por tr-ovi ri-me-do-n es-ka-pi de cxi ti-u ro-ko." Do li turnis sin duone, por pensi sen esti gxenata.

"La plejbona pensisto kiun mi renkontis," diris Doroteo al la flava kokino, "estis Birdotimigilo."

"Sensencajxo!" kolere diris Vilcxinjo.

"Estas vero," deklaris Doroteo. "Mi renkontis lin en la Lando Oz, kaj li marsxis kun mi al la urbo de la potenca Sorcxisto de Oz, por akiri cerbon, cxar lia kapo estis plena de nur pajlo. Sed sxajnis al mi ke li pensis egale bone antaux ol akiri cerbon kiel poste."

"Cxu vi supozas ke mi kredos tiajn absurdajxojn pri la Lando Oz"" demandis Vilcxinjo, kiu sxajnis iom mishumora-eble cxar insektoj malmultis.

"Kiujn absurdajxojn?" demandis la infano, kiu nun finmangxadis siajn nuksojn kaj sekajn vinberojn.

"Viajn neeblajn rakontojn pri bestoj kiuj povas paroli, kaj viva stana lignohakisto kaj pensanta birdotimigilo."

"Ili cxiuj estas tie," diris Doroteo, "cxar mi vidis ilin."

"Mi ne kredas tion!" kriis la kokino, alteskuante sian kapon.

"Nur cxar vi 'stas stulta," respondis la knabino, iom ofendita pro la parolo de sxia amikino Vilcxinjo.

"En la Lan-do Oz," komentis Tiktoko, turninte sin al ili, "cxi-o eb-las. Gxi es-tas mi-ri-ga fe-lan-do."

"Jen, Vilcxinjo! Mi ja diris tion!" kriis Doroteo. Kaj sxi turnis sin al la masxino kaj demandis tre fervortone: "Cxu vi konas la Landon Oz, Tiktoko?"

"Ne; sed mi aux-dis pri gxi," diris la kuprulo. "Cxar gxi-n a-par-ti-gas de cxi ti-u Lan-do Ev nur lar-gxa de-zer-to."

Doroteo kunfrapis siajn manojn gxojoplene.

"Min plezurigas tio!" sxi krietis. "Felicxigas min esti tiom proksima al miaj malnovaj amikoj. La Birdotimigilo pri kiu mi parolis, Vilcxinjo, estas la Regxo de la Lando Oz."

"Par-do-nu mi-n. Li ne es-tas la re-gxo nun," diris Tiktoko.

"Li estis Regxo kiam mi foriris," deklaris Doroteo.

"Mi sci-as," diris Tiktoko, "sed o-ka-zis re-vo-lu-ci-o en la Lan-do Oz, kaj la Bir-do-ti-mi-gi-lo-n de-tro-ni-gis sol-da-ti-no no-mi-ta Ge-ne-ra-lo Zin-gi-bra. Kaj pos-te Zin-gi-bra-n de-tro-ni-gis kna-bi-ne-to no-mi-ta Oz-ma, ki-u es-tis la ve-ra he-re-dan-ti-no de la tro-no kaj nun re-gas la lan-do-n kaj es-tas ti-to-li-ta Oz-ma de Oz."

"Mi tute ne sciis tion," diris Doroteo, penseme. "Sed mi supozas ke multo okazis post mia foriro el la Lando Oz. Mi scivolas pri kio okazis al la Birdotimigilo, kaj al la Stana Lignohakisto, kaj al la Malkuragxa Leono. Kaj mi scivolas pri tiu knabino Ozma, cxar mi gxis nun ne auxdis pri sxi."

Sed Tiktoko ne respondis al tio. Li jam denove turnis sin por rekomenci pensadi.

Doroteo repakis la restantan mangxajxon en la sitelon, por ne malsxpari utilajxojn, kaj la flava kokino forgesis sian dignon suficxe por piki la disfalintajn panerojn, kiujn sxi mangxis iom avide, kvankam sxi jxuse sxajnigis malestimi la mangxajxojn preferatajn de Doroteo.

Jam Tiktoko proksimigxis rigide klinante sin antaux ili.

"Bon-vo-lu sek-vi mi-n," li diris, "kaj mi kon-du-kos vi-n al la ur-be-to Ev-na, ki-e vi es-tos pli kom-for-taj, kaj an-kaux mi pro-tek-tos vi-n kon-traux la Ra-du-loj."

"Bone," tuje respondis Doroteo. "Mi pretas."

Cxapitro 6: La Kapoj de Langvorlino