La Kapoj de Langvorlino

Ili marsxis malrapide laux la pado inter la rokoj. Tiktoko estis la unua, Doroteo sekvis lin, kaj la flava kokino trotadis tuj malantaux li.

Cxe la piedo de la vojo la kuprulo klinigxis kaj forjxetis senpene la rokojn kiuj blokis la iron. Post tio li turnis sin al Doroteo kaj diris:

"La-su mi-n por-ti vi-a-n man-gxo-si-te-lo-n."

Sxi tuj metis gxin en lian dekstran manon, kaj la kupraj fingroj prenis la fortikan tenilon.

Tiam la procesieto marsxis sur la ebenan sablaron.

Tuj kiam la tri Raduloj kiuj gardis monteton vidis ilin, ili komencis siajn sovagxajn kriojn kaj rapide ruligxis direkte al la malgranda grupo, kvazaux por kapti ilin aux bari la vojon. Sed kiam la unua aproksimigxis suficxe, Tiktoko svingis la stanan mangxositelon kaj bategis la kapon de la Radulo per tiu stranga armilo. Eble tio ne multe dolorigis, sed gxi multe bruis, kaj la Radulo elkriegis kaj falis sur sian flankon. La sekvan minuton gxi sukcesis restarigxi sur siaj radoj kaj forruligxis kiel eble plej rapide, samtempe kriegante pro timo.

"Mi di-ris al vi ke i-li es-tas sen-dan-gxe-raj," komencis Tiktoko; sed antaux ol li povis diri pli, alia Radulo atakis ilin. Krak! sonis la mangxo-sitelo kontraux gxian kapon, forbatante gxian pajlan cxapelon du metrojn; kaj tio suficxis ankaux por tiu Radulo. Ruligxante gxi sekvis la antauxan. La tria ne atendis batigxi per la sitelo, sed ekakompanis siajn kolegojn tiom rapide kiom povis turnigxi gxiaj radoj.

La flava kokino gakis pro gxojo, kaj fluginte sur la sxultron de Tiktoko, sxi diris:

"Brave, mia kupra amiko! kaj sagxe planite. Nun ni liberigxis de tiuj malbeluloj."

Sed gxuste tiam granda aro da Raduloj ruligxis el la arbaro; fidante sian multenombrecon por venki, ili feroce antauxeniris ataki Tiktokon. Doroteo kaptis Vilcxinjon per siaj brakoj kaj firme tenis sxin, kaj la masxino cxirkauxbrakumis la knabineton per sia maldekstra brako, por protekti sxin. Kaj la Raduloj ekatakis.

Krak! Bum! bum! la mangxositelo svingigxis cxiudirekten, kaj gxi tiom bruis batante la kapojn de la Raduloj ke ili multe pli timis ol vundigxis kaj forkuris panikege. Escepte de ilia estro. Tiu Radulo stumblis pro alia kaj falis sur sian dorson, kaj antaux ol li povis meti siajn radojn sub sin por relevigxi, Tiktoko kaptis la kolon de la belega jako de la malamiko per siaj kupraj fingroj, kaj firme tenis lin.

"Or-do-nu al vi-aj u-loj ke i-li fo-ri-ru," komandis la masxino.

La estro de la Raduloj hezitis fari tiun ordonon, do Tiktoko skuis lin kiel terhundo raton, gxis la dentoj de la Radulo kunklakis bruante kiel hajleroj kontraux fenestrovitron. Tuj kiam la ulo povis spiri, gxi kriis al la aliaj ke ili forruligxu, kaj ili tuj faris tion.

"Nun," diris Tiktoko, "vi akompanos nin kaj diros al mi kion mi volas scii."

"Vi bedauxros ke vi traktis min cxi tiel," plendis la Radulo. "Mi estas terure feroca persono."

"Ri-la-te al ti-o," respondis Tiktoko, "mi es-tas nur ma-sxi-no, kaj nek po-vas mal-gxo-ji nek gxo-ji, ne-gra-ve ki-o o-ka-zas. Sed vi e-ra-ras kre-dan-te vi-n te-ru-ra aux fe-ro-ca."

"Kial?" demandis la Radulo.

"Cxar ne-ni-u a-li-a kre-das ti-o-n. Vi-aj ra-doj ma-leb-li-gas ke vi da-ma-gxu i-u-n. Vi ne ha-vas pug-noj-n kaj ne po-vas gra-ti aux ecx el-ti-ri ha-roj-n. Kaj vi ne ha-vas pi-e-doj-n per ki-uj ba-ti. Vi nur po-vas kri-a-di, kaj ti-o tu-te ne-ni-u-n da-ma-gxas."

La Radulo ekploris, kio multe surprizis Doroteon.

"Nun mi kaj mia popolo estas ruinigitaj por cxiam," li ploris; "cxar vi trovis nian sekreton. Estante senhelpaj, nia sola espero estas timigi homojn, sxajnigante nin tre ferocaj kaj teruraj, kaj skribante sur la sablo avertojn ke oni 'Evitu la Radulojn'. Gxis nun ni fortimigis cxiun, sed cxar vi trovis nian malfortecon, niaj malamikoj atakos nin kaj multe malfelicxigos nin."

"Ho, ne!" kriis Doroteo, kiu bedauxris vidi la bele vestitan Radulon tiom malfelicxa: "Tiktoko gardos vian sekreton, ankaux Vilcxinjo kaj mi. Sed, vi devos promesi ke vi ne plu klopodos timigi infanojn, kiam ili proksimigxos al vi."

"Mi promesas-vere, mi promesas!" diris la Radulo, cxesante plori kaj farigxante pli felicxa. "Mi vere ne estas malbona, sciu; sed ni devas sxajnigi esti fiaj por ke aliaj ne ataku nin."

"Ti-o ne es-tas pre-ci-ze ve-ra," diris Tiktoko, komencante marsxi direkte al la pado tra la arbaro, kaj ankoraux firme tenante sian kaptiton, kiu malrapide ruligxis apud li. "Vi kaj vi-a po-po-lo es-tas pe-to-lo-ple-naj, kaj vi am-as gxe-ni vi-aj-n ti-man-toj-n. Kaj vi es-tas an-kaux of-te mal-gxen-ti-laj kaj ma-la-grab-laj. Sed se vi stre-bos ku-ra-ci ti-uj-n mis-oj-n mi in-for-mos al ne-ni-u pri vi-a sen-po-vo."

"Mi strebos, kompreneble," respondis la Radulo, fervore. "Kaj dankon, S-ro Tiktoko, pro via komplezo."

"Mi es-tas nur ma-sxi-no," diris Tiktoko. "Mi ne po-vas kom-ple-zi nek be-daux-ri nek gxo-ji. Mi nur po-vas fa-ri ti-o-n por ki-o mi es-tas stre-cxi-ta."

"Cxu vi estas strecxita por gardi mian sekreton?" demandis la Radulo, fervore.

"Jes; se vi kon-du-tos de-ce. Sed di-ru al mi: ki-u nun re-gas la Lan-don Ev?" demandis la masxino.

"Ne ekzistas registo," estis la respondo, "cxar cxiu membro de la regxa familio estas enkarcerigita de la Regxo de la Knomoj. Sed Princino Langvorlino, kiu estas nepino de nia mortinta Regxo Evoldo, logxas en parto de la regxa palaco kaj cxerpas tiom da mono el la regxa kaso kiom sxi povas elspezi. Princino Langvorlino ne estas precize registo, sciu, cxar sxi ne regas; sed sxi estas nia plej regema persono."

"Mi ne me-mo-ras sxi-n," diris Tiktoko. "Ki-a sxi as-pek-tas?"

"Mi ne scias," respondis la Radulo, "kvankam mi jam vidis sxin dudekfoje. Cxar Princino Langvorlino estas diferenca persono kiam ajn mi vidas sxin, kaj la sola maniero per kiu sxiaj regatoj rekonas sxin estas bela rubia sxlosilo kiun sxi cxiam portas sur cxeno ligita al sxia maldekstra pojno. Kiam ni vidas la sxlosilon ni scias ke ni rigardas la Princinon.

"Strange," diris Doroteo, miroplene. "Cxu vi celas diri ke tiom da diferencaj princinoj estas unusola persono?"

"Ne precize tiel," respondis la Radulo. "Certe estas nur unu princino; sed sxi aspektas multeforma al ni, kaj cxiu formo estas pli-malpli bela."

"Sendube sxi estas sorcxistino," kriis la knabino.

"Mi kredas ke ne," respondis la Radulo. "Sed ekzistas ia mistero rilate sxin, nepre. Sxi estas tre vantema, kaj logxas plejparte en cxambro cxirkauxata de speguloj, tiel ke sxi povas admiri sin kiam ajn sxi deziras."

Neniu respondis al tiu parolo, cxar ili jxus eliris la arbaron kaj fiksis sian atenton al la sceno antaux ili-bela valo en kiu estis multaj fruktarboj kaj verdaj kampoj, kun belaj domoj tie kaj tie kaj largxaj, glataj vojoj irantaj cxiudirekten.

En la mezo de tiu bela valo, cxirkaux du kilometrojn for de kie staris niaj amikoj, levigxis la altaj turoj de la regxa palaco, kiu brilis antaux blucxiela fono. La palacon cxirkauxis tre belaj kampoj plenaj de floroj kaj arbustoj. Pluraj sonoretantaj fontoj estis videblaj, kaj agrablajn marsxpadojn bordis vicoj de blankaj marmoraj statuoj.


Survoje al la Regxa Palaco de Ev.

Tiujn detalojn, kompreneble, Doroteo povis rimarki kaj admiri nur kiam ili antauxeniris laux la vojo al pozicio tre proksima al la palaco, kaj sxi plu rigardadis la belajxojn kiam sxia malgranda grupo eniris la korton kaj proksimigxis al la granda antauxdomo de la cxambroj mem de la regxo. Sed cxagrenis ilin ke ili trovis la pordon firme fermita. Afisxo estis najlita al la pordo, kaj gxia teksto diris:


Afisxo estis najlita al la pordo.

"Nun," diris Tiktoko al la kaptita Radulo, "vi de-vas kon-du-ki ni-n laux la vo-jo al la Mal-dek-stra A-lo."

"Jes, bone," diris la kaptito, "cxi tien, dekstren."

"Kiel la maldekstra alo povas esti dekstre?" demandis Doroteo, kiu timis ke la Radulo volas trompi ilin.

"Cxar iam ekzistis tri aloj, sed oni malkonstruis du el ili; restas nur unu, kaj oni uzu la padon kiu cxirkauxiras gxin dekstren. Princino Langvorlino ruzas por ke vizitantoj ne gxenu sxin."

La kaptito kondukis ilin cxirkauxen al la alo, kaj post tio la masxinulo, kiu ne plu bezonis la Radulon, lasis lin foriri por rekunigxi kun siaj parencoj. Li tuj forruligxis rapidege kaj baldaux ne plu videblis.

Tiktoko nun kalkulis la pordojn en la alo kaj lauxte frapis sur la trian.

Gxin malfermis malalta servistino portanta cxapon ornamitan per gajaj rubandoj, kiu klinis sin respektoplene kaj demandis:

"Kion vi deziras, estimataj?"

"Cxu vi estas Princino Langvorlino?" demandis Doroteo.

"Ne, frauxlino; mi estas sxia servistino."

"Mi deziras paroli kun la Princino, mi petas."

"Mi informos sxin ke vi alvenis, frauxlino, kaj petos ke sxi intervjuu vin," diris la servistino. "Bonvolu enpasxi, kaj sidigxu en la salono."

Do Doroteo enpasxis, kaj sxin tuj sekvis la masxino. Sed kiam la flava kokino volis enpasxi, la malalta servistino kriis "Husx!" kaj skuis sian antauxveston kontraux la vizagxon de Vilcxinjo.

"Husx vi mem!" koleris la kokino, fortirante sin dum sxi supren etendis siajn plumojn. "Cxu vi ne scias konduti pli gxentile?"

"Ho, cxu vi parolas?" demandis la servistino, evidente surprizita.

"Cxu vi ne auxdas min?" abruptis Vilcxinjo. "Maltenu tiun antauxveston, kaj liberigu la pordon por ke mi povu eniri kun miaj amikoj!"

"Ne placxos al la Princino," diris la servistino, hezitante.


"Ne placxos al la Princino."

"Ne gravas al mi cxu placxos al sxi," respondis Vilcxinjo, kaj skuante siajn flugilojn kaj farante mugxegon sxi flugis rekte kontraux la vizagxon de la servistino. La malalta servistino tuj subigis sian kapon, kaj la kokino atingis lokon apud Doroteo sekure.

"Bone," gxemis la servistino; "se vi cxiuj pereos pro tiu obstina kokino, ne kulpigu min. Estas tre dangxere cxagreni Princinon Langvorlinon.

"Bonvolu diri al sxi ke ni atendas," Doroteo petis, digne. "Vilcxinjo estas mia amikino, kaj devas akompani min cxiam."

Sen plia parolo la servistino kondukis ilin al ricxe meblita salono, lumigata per palaj cxielarkaj koloroj kiuj brilis tra belaj kolorvitraj fenestroj.

"Restu cxi tie," sxi diris. "Kiujn nomojn mi anoncu al la Princino?"

"Mi estas Doroteo Gale, el Kansas," respondis la infano, "kaj cxi tiu sinjoro estas masxino nomita Tiktoko, kaj la flava kokino estas mia amikino Vilcxinjo."

La malalta servistino klinis sin kaj foriris, trairante plurajn koridorojn kaj suprenirante du marmorajn sxtuparojn antaux ol atingi la cxambrojn enlogxatajn de sxia mastrino.

La salono de Princino Langvorlino estis panelita per grandaj speguloj, kiuj etendigxis de la plafono gxis la planko, kaj la planko estis el polurita argxento kiu spegulis cxiun objekton kiu estis sur gxi. Do kiam Langvorlino sidis en sia fotelo kaj ludis molajn melodiojn per sia mandolino, sxia figuro speguligxis plurcentfoje, en muroj kaj plafono kaj planko, kaj negrave kiudirekten la damo turnis sian kapon sxi povis vidi kaj admiri sian aspekton. Tion sxi amis, kaj gxuste dum la servistino envenis sxi diradis al si:

"Cxi tiu kapo kun la rugxbruna hararo kaj la avelkoloraj okuloj estas tre alloga. Mi uzu gxin pli ofte ol gxis nun, kvankam gxi eble ne estas la plej bona en mia kolekto."

"Venis vizitantoj, Mosxtino," anoncis la servistino, profunde klinante sin.

"Kiuj estas?" demandis Langvorlino, oscedante.

"Doroteo Gale el Kansas, S-ro Tiktoko kaj Vilcxinjo," respondis la servistino.

"Kuriozaj nomoj!" murmuris la Princino, nun interesigxante. "Kiaj ili estas? Cxu Doroteo Gale el Kansas estas bela?"

"Oni povus diri tion," la servistino respondis.

"Kaj cxu S-ro Tiktoko allogas?" pludemandis la Princino.

"Mi ne scias, Mosxtino. Sed li sxajnas tre brila. Cxu via Graca Mosxtino intervjuos ilin?"

"Nu, kial ne, Nanda? Sed tedas min admiri cxi tiun kapon, kaj se mia vizitantino meritas nomigxi bela mi devos zorgi ke sxi ne superbelu min. Do mi iros al mia kabineto kaj surmetos Numeron 17, kiu miaopinie estas mia plej bela aspekto. Cxu vi akordas?"

"Via Numero 17 estas belega," respondis Nanda, denove klinante sin.

Denove la Princino oscedis. Poste sxi diris:

"Helpu min levigxi."

Do la servistino helpis sxin surpiedigxi, kvankam Langvorlino estis pli forta; kaj la Princino malrapide pasxis trans la argxentan plankon al sia sxranko, peze apogante sin cxiupasxe per la brako de Nanda.

Nun mi devas informi vin ke Princino Langvorlino posedis tridek kapojn-tiom kiom da tagoj en monato. Sed kompreneble sxi povis uzi ilin nur unuope, cxar sxi havis nur unu kolon. Sxi gardis la kapojn en sia "kabineto", sxia nomo por bela vestocxambro kiu situis inter la dormocxambro de Langvorlino kaj la speguloplena salono. Cxiu kapo estis en aparta sxranko tegita per veluro. La sxrankoj kovris cxiujn flankojn de la vestocxambro; ili havis zorge cxizitajn pordojn sur kiuj estis oraj numeroj ekstere kaj juvelitaj speguloj interne.

Levigxinte el sia kristala lito matene la Princino iris al sia kabineto, malfermis velure tegitan sxrankon, kaj elprenis la kapon de gxia ora breto.

Post tio, rigardante sin per la spegulo sur la interna flanko de la malfermita pordo, sxi surmetis la kapon-kiel eble plej nete kaj rekte-kaj poste alvokis siajn servistinojn por ke ili vestu sxin por tiu tago. Sxi cxiam surportis simplan blankan kostumon, kiu tauxgis por cxiu kapo. Cxar, povante sxangxi sian vizagxon lauxdezire, la Princino ne interesigxis pri aro da roboj, kiel aliaj damoj kiuj devas konstante surporti saman vizagxon.


Per la spegulo sxi surmetis la kapon.

Kompreneble estis granda vario inter la tridek kapoj, ne estis du similaj sed cxiu estis belega. Inter ili estis kapoj kun ora hararo, bruna hararo, ricxe avelkolora hararo kaj nigra hararo; sed neniu kun griza hararo. La kapoj havis bluajn okulojn, grizajn, avelkolorajn, brunajn kaj nigrajn; sed ne estis rugxaj okuloj inter ili, kaj cxiuj brilis kaj belis. La nazoj estis Grekaj, Romaj, suprenkurbitaj kaj Orientaj, reprezentante cxiujn specojn de beleco; kaj la busxoj estis diversdimensiaj kaj -formaj, montrante perlajn dentojn kiam la kapoj ridetis. Rilate al kavetoj, ili aperis en vangoj kaj mentonoj, laux la plej cxarmaj lokoj, kaj unu aux du kapoj havis brunajn makuletojn sur la vizagxoj por kontrasto kun la brilantaj hauxtkoloroj.

Unu sxlosilo malsxlosis cxiujn velurajn sxrankojn en kiuj estis tiuj trezoroj-kurioza sxlosilo cxizita el unu sangerugxa rubio-kaj tiu estis ligita al forta kvankam maldika cxeno kiu estis cxirkaux la maldekstra pojno de la Princino.

Kiam Nanda apogis Langvorlinon al pozicio antaux sxranko Numero 17, la Princino malsxlosis la pordon per sia rubia sxlosilo kaj transdoninte kapon Numero 9, kiun sxi gxis tiam surportis, al la servistino, sxi prenis Numeron 17 de gxia breto kaj fiksis gxin al sia kolo. Gxi havis nigran hararon kaj nigretajn okulojn kaj belan perlan-kaj-blankan hauxtkoloron, kaj kiam Langvorlino surportis gxin sxi sciis ke sxi estas rimarkinde belaspekta.

Nur unu problemon kauxzis Numero 17; la temperamento (kasxita ie sub la brilanta nigra hararo) estis fajra, severa kaj arogantega, kaj ofte instigis la Princinon fie agi, kion sxi bedauxris poste kiam sxi surportis siajn aliajn kapojn.

Sed sxi ne memoris cxi tion hodiaux, kaj iris renkonti siajn vizitantojn en la salono sentante certon ke sxia beleco surprizos ilin.

Tamen, multe cxagrenis sxin trovi ke la vizitantoj estas nur knabineto kun plejda robo, kupra homo kiu funkcias nur post strecxigxo, kaj flava kokino kiu sidas kontente en la plej bona laborkorbo de Langvorlino, en kiu estas porcelana ovo uzata por fliki sxtrumpetojn. (Eble surprizas vin ke princino agas tiel malelegante, kaj flikas sxtrumpetojn. Sed pripensu kaj vi konsciigxos ke la sxtrumpetoj de princino nepre truigxas same kiel la sxtrumpetoj de aliaj personoj; sed oni opinias ke ne estas gxentile mencii tion.) "Ho!" diris Langvorlino, iomete levante la nazon de Numero 17. "Mi kredis ke iu gravulo vizitas."

"Do vi pravis," deklaris Doroteo. "Mi mem estas tre grava, kaj kiam Vilcxinjo demetas ovon sxi plej fiere gakas. Kaj Tiktoko estas-"

"Stop!-Stop!" ordonis la Princino, kolere briligante siajn belegajn okulojn. "Cxu vi auxdacas gxeni min per via sensenca babilado?"

"Fiulino!" diris Doroteo, kiu ne kutimis al tia malgxentileco.

La Princino rigardis sxin pli atente.

"Diru al mi," sxi pludiris, "cxu vi estas el regxa familio?"

"Ecx pli bone, s'rino," diris Doroteo, "mi estas el Kansas."

"Ba!" kriis la Princino, senestime. "Vi estas malsagxa infano kaj mi ne povas lasi vin plu gxeni min. Husx, eta anserino, kaj gxenu iun alian."

Doroteo indignis tiom ke dummomente sxi ne trovis vortojn por respondo. Sed sxi levis sin de sia segxo, kaj estis forironta el la cxambro kiam la Princino, kiu dauxre rigardis la vizagxon de la knabino, haltigis sxin dirante, pli mildavocxe:

"Pliproksimigxu al mi."

Doroteo obeis, tute sentime, kaj staris antaux la Princino dum Langvorlino ekzamenis sxian vizagxon tre zorge.

"Vi havas iom placxan aspekton," diris la damo, post kelka tempo. "Tute ne bela, komprenu, sed vi havas ian allogon diferencan de iu el miaj tridek kapoj. Do mi intencas preni vian kapon kaj intersxangxi por gxi Numeron 26."

"Nu, mi diras ke tion vi ne faros!" kriis Doroteo.


"Nu, mi diras ke tion vi ne faros!" kriis Doroteo.

"Ne utilas rifuzi," pludiris la Princino; "cxar mi bezonas vian kapon por mia kolekto, kaj en la Lando Ev kion mi deziras, tio estas legxo. Mi neniam multe sxatis Numeron 26, do vi trovos gxin tre malmulte uzita. Kaj gxi tauxgos por vi egale bone kiel via jama kapo, en via viveto."

"Mi tute ne konas vian Numeron 26, kaj mi ne volas koni gxin," diris Doroteo, firme. "Mi ne kutimas surporti uzitajxojn, do mi gardos mian propran kapon."

"Vi rifuzas?" kriis la Princino, sulkigante la frunton.

"Certe," sonis la respondo.

"Sekve," diros Langvorlino, "mi ensxlosos vin en turon gxis vi decidos obei min. Nanda," turnante sin al sia servistino, "alvoku mian armeon."

Nanda sonigis argxentan sonorilon, kaj tuj granda dika kolonelo kun brile rugxa uniformo eniris la cxambron, kaj lin sekvis dek maldikaj soldatoj, kiuj senescepte aspektis malfelicxaj kaj senesperaj kaj salutis la Princinon tre melankolie.

"Portu tiun knabinon al la Norda Turo kaj ensxlosu sxin!" kriis la Princino, gestante al Doroteo.

"Auxdi signifas obei," respondis la granda rugxa kolonelo, kaj li kaptis la brakon de la infano. Sed tiumomente Tiktoko levis sian mangxositelon kaj batis gxin tiom forte kontraux la kapon de la kolonelo ke la granda oficiro eksidis sur la plankon pro subita falo, aspektante kaj stupora kaj tre surprizita.

"Helpu!" li kriis, kaj la dek maldikaj soldatoj saltis helpi sian komandanton.

Okazis granda ekscitigxo dum la sekvaj pluraj minutoj, kaj Tiktoko batfaligis sep el la armeo, kiuj etendigxis cxiudirekte sur la tapisxo, sed subite la masxino ekpauxzis, kun la mangxositelo levita por nova bato, kaj restis tute senmova.

"Mi-a a-ga-do mal-stre-cxi-gxis," li kriis al Doroteo. "Ra-pi-du stre-cxi mi-n!"

Sxi volis obei, sed la granda kolonelo jam sukcesis restarigxi, do li kaptis la knabinon firme kaj sxi ne povis eskapi.

"Gxe-ne!" diris la masxino. "Mi de-vus funk-ci-i an-ko-raux ses ho-roj-n, aux pli, sed ver-sxaj-ne mi-a lon-ga mar-sxa-do kaj mi-a ba-ta-lo kon-traux la Ra-du-loj-n mal-stre-cxis mi-n pli ra-pi-de ol ku-ti-mas."

"Nu, nenio fareblas," diris Doroteo, gxemante.

"Cxu vi intersxangxos kapojn kun mi?" postulis la Princino.

"Neniel!" kriis Doroteo.

"Do ensxlosu sxin," diris Langvorlino al siaj soldatoj, kaj ili kondukis Doroteon al alta turo cxe la nordo de la palaco kaj ensxlosis sxin sekurige.

Poste la soldatoj provis levi Tiktokon, sed ili trovis la masxinon tiom solida kaj multepeza ke ili ne povis ecx moveti gxin. Do ili lasis lin stari en la mezo de la salono.

"Oni supozos ke mi havas novan statuon," diris Langvorlino, "do tute ne gxenos, kaj Nanda povos bone poluri lin."

"Kion ni faru pri la kokino?" demandis la kolonelo, kiu jxus trovis Vilcxinjon en la kudrilkorbo.

"Metu sin en la kokinejon," respondis la Princino. "Iam mi fritigos sxin por mia matenmangxo."

"Sxi aspektas iom malmola, Mosxtino," diris Nanda, dubeme.

"Fia kalumnio!" kriis Vilcxinjo, baraktante freneze en la brakoj de la kolonelo. "Sed oni diras ke mia raso de kokinoj venenas cxiajn princinojn."

"Do," komentis Langvorlino, "mi ne fritigos la kokinon, sed restigos sxin por ke sxi demetu ovojn; kaj se sxi ne plenumos tiun devon, mi dronigos sxin en la cxevaltrogo."

Cxapitro 7: Ozma de Oz Venas Liberigi