La Regxa Familio de Ev

La Stana Lignohakisto la unua parolis al la kunveno.

"Komence," diris li, "informo venis al nia nobla kaj glora Regantino, Ozma de Oz, ke la edzinon kaj dek infanojn-kvin knabojn kaj kvin knabinojn-de la iama Regxo de Ev, nomita Evoldo, sklavigis la Regxo de la Knomoj, kaj gardas en sia subtera palaco. Ankaux ke neniu en Ev estas suficxe potenca por liberigi ilin. Kompreneble nia Ozma volis entrepreni la aventuron liberigi la kompatindajn kaptitojn; sed dumlonge sxi ne povis trovi rimedon transiri la grandan dezerton inter la du landoj. Fine sxi iris al amika sorcxistino en nia lando, nomata Glinda la Bona, kiu auxdis la informon kaj tuj donis al Ozma magian tapisxon, kiu dauxre malrulos sin sub niaj piedoj kaj tiel faros komfortan vojon per kiu ni povos transiri la dezerton. Tuj kiam sxi ricevis la tapisxon nia graca Regantino ordonis ke mi kunvenigu nian Armeon, kaj tion mi faris. Vi vidas inter cxi tiuj kuragxaj militistoj la eliton de la plej bonaj soldatoj de Oz; kaj, se ni devos batali la Regxon de la Knomoj, cxiu oficiro, kaj ankaux la simpla soldato, feroce batalos gxis la morto.

Post li parolis Tiktoko.

"Ki-al vi ba-ta-lu la Re-gxo-n de la Kno-moj?" li demandis. "Li ne-ni-o-n mal-bo-na-n faris."

"Nenion malbonan!" kriis Doroteo. "Cxu ne estas malbone enkarcerigi regxinan patrinon kaj sxiajn dek infanojn?"

"I-li-n ven-dis al la Re-gxo de la Kno-moj Re-gxo E-vol-do," respondis Tiktoko. "Mal-bon-fa-rin-to es-tis la Re-gxo de Ev, kaj ki-am li kom-pre-nis si-a-n kul-po-n li sal-tis en la ma-ro-n kaj dro-ni-gis si-n."

"Mi ne sciis tion," diris Ozma, penseme. "Mi supozis ke la Regxo de la Knomoj mem plene kulpas. Sed, negrave, li devos liberigi la kaptitojn."

"Onklo Evoldo estis tre malbona persono, deklaris Princino Langvorlino. "Se li dronigus sin antaux ol vendi la familion, tio cxagrenus neniun. Sed li vendis ilin al la potenca Regxo de la Knomoj intersxangxe por longa vivo, kaj li detruis tiun vivon per salto en la maron."

"Sekve," diris Ozma, "li ne ricevis la longan vivon, do la Regxo de la Knomoj devos cedi la kaptitojn. Kie li gardas ilin?"

"Neniu scias, precize," respondis la Princino. "Cxar la Regxo, nomata Rokato de la Rokoj, posedas belegan palacon sub la granda monto cxe la norda bordo de cxi tiu regno, kaj li transformis la regxinon kaj infanojn en ornamajxojn kaj dekoraciajxojn por siaj cxambroj."

"Mi volas scii," diris Doroteo, "kiu estas tiu Regxo de la Knomoj."

"Mi povas informi vin," respondis Ozma. "Lauxdire li estas la Reganto de la Subtero, kaj komandas la rokojn kaj cxion en la rokoj. Li regas multajn milojn da Knomoj, kiuj havas kuriozan formon sed estas potencaj spiritoj laborantaj cxe la fornoj kaj forgxoj de sia regxo, farante oron kaj argxenton kaj aliajn metalojn kiujn ili kasxas en fendajxoj de la rokoj, tiel ke vivantoj sur la surfaco de la tero povas trovi ilin nur tre malfacile. Ankaux ili faras diamantojn kaj rubiojn kaj smeraldojn, kiujn ili kasxas en la tero; sekve la regno de la Knomoj estas impone ricxa, kaj cxiujn niajn valorajn sxtonojn kaj argxenton kaj oron ni prenis el la tero kaj rokoj kie kasxis ilin la Regxo de la Knomoj.

"Mi komprenas," diris Doroteo, sagace skuante sian kapeton.

"Pro ke ni ofte sxtelas liajn trezorojn," pludiris Ozma, "la Reganto de la Subtera Mondo ne amas homojn vivantajn sur la surfaco de la tero, kaj neniam vizitas nin. Se ni volas vidi Regxon Rokaton de la Rokoj, ni devos viziti lian landon, kie li estas plenpotenca, kaj tial la entrepreno estos dangxera."

"Sed por la kompatindaj kaptitoj," diris Doroteo, "ni devos entrepreni tion."

"Ni ja entreprenos," respondis la Birdotimigilo, "kvankam mi devos esti tre kuragxa por proksimigxi al la fornoj de la Regxo de la Knomoj. Cxar mi estas plenigita per pajlo, kaj unusola fajrero eble plene detruus min."

"La fornoj ankaux eble fandos mian stanon," diris la Stana Lignohakisto; "sed mi kuniros."

"Mi ne povas toleri varmegon," komentis Princino Langvorlino, kun largxa oscedo, "do mi restos en mia hejmo. Sed mi esperas por vi sukceson en via entrepreno, cxar min gxiskore tedas regi cxi tiun stultan regnon, kaj mi bezonas pli da libera tempo por admiri miajn belajn kapojn."


"Mi ne povas toleri varmegon," komentis Langvorlino.

"Ni ne bezonos vin," diris Ozma. "Cxar se, kun la helpo de miaj kuragxaj sekvantoj, mi ne povos plenumi mian celon, estus senutila via partopreno."

"Tute vere," gxemis la Princino. "Do, bonvolu pardoni min, cxar mi nun reiros al mia kabineto. Mi jam de multa tempo portas cxi tiun kapon, kaj mi volas intersxangxi gxin por alia."

Post sxia foriro (kaj estu sen dubo: tute neniu bedauxris sxian foriron), Ozma diris al Tiktoko:

"Cxu vi akompanos nin?"

"Mi es-tas skla-vo de la kna-bi-no Do-ro-te-o, ki-u sa-vis mi-n el kar-ce-ro," respondis la masxino. "Ki-e-n sxi i-ros mi i-ros."

"Nu, mi iros kun miaj amikoj, kompreneble," diris Doroteo rapide. "Mi neniel volus manki en la amuzajxo. Cxu ankaux vi kuniros, Vilcxinjo?"

"Certe," diris Vilcxinjo senzorgatone. Sxi glatigadis la dorsoplumojn kaj ne multe atentis.

"Varmego bone tauxgos al sxi," komentis la Birdotimigilo. "Se sxi bele rostigxos, sxi estos ecx pli bona ol nun."

"Do," diris Ozma, "ni arangxos komenci nian iron al la Regno de la Knomoj je la matenigxo. Kaj, intertempe, ni ripozos kaj preparos nin por la marsxo."

Kvankam Princinon Langvorlinon la gastoj ne revidis, la servistoj en la palaco servis la fremdulojn el Oz kaj faris cxion eblan por komfortigi ilin. Multaj vakaj cxambroj estis disponeblaj, kaj la brava Armeo de dudek sep estis facile prizorgata kaj abunde festenis.

La Malkuragxan Leonon kaj la Malsatan Tigron oni maljungis de la cxaro kaj permesis promenadi lauxdezire en la tuta palaco, kie ili preskaux timsvenigis la servistojn, kvankam ili damagxis neniun. Unufoje Doroteo trovis la malaltan servistinon Nanda timoplene premita en angulon, dum la Malsata Tigro staris antaux sxi.


La Malsata Tigro.

"Vi nepre aspektas bongustega," la besto diris. "Cxu vi bonvolos permesi ke mi mangxu vin?"

"Ne, ne, ne!" kriis la servistino responde.

"Do," diris la Tigro, feroce oscedante, "bonvolu porti al mi proksimume dudek kilogramojn da bifsteko, nemulte kuirita, kune kun du litroj da boligitaj terpomoj, kaj kvin litroj da glaciajxo por mia deserto."

"Mi-mi obeos lauxeble!" diris Nanda, kaj sxi forkuris lauxeble plej rapide.

"Cxu vi tiom malsategas?" demandis Doroteo, mirante.

"Vi apenaux povus imagi la dimension de mia apetito," respondis la Tigro, malfelicxe. "Gxi sxajnas plenigi mian tutan korpon, de la fino de mia gorgxo gxis la pinto de mia vosto. Mi certas ke la apetito estas malgxustadimensia, kaj estas tro granda por mia korpo. Iam, kiam mi renkontos dentiston kiu havas forcepson, mi eltirigos gxin."

"Kion, cxu denton?" demandis Doroteo.

"Ne, mian apetiton," diris la Malsata Tigro.

La knabineto pasigis la plejparton de la posttagmezo konversaciante kun la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj rakontis al sxi pri cxio okazinta en la Lando Oz post la foriro de Doroteo. Sxin multe interesis la historio de Ozma, kiu estis, kiam bebo, sxtelita de fia maljuna sorcxistino kaj transformita en knabon. Sxi ne sciis ke iam sxi estis knabino gxis al sxi afabla sorcxistino redonis sxian naturan formon. Oni tiam informigxis ke sxi estas la sola filino de la iama Reganto de Oz, kaj rajtas regi anstataux li. Tamen Ozma trairis multajn aventurojn antaux ol regajni la tronon de sia patro, kaj dum tiuj sxin akompanis kukurbokapa viro, multe pligrandigita kaj plene edukita Sxancel-Insekto, kaj mirinda seg-cxevalo vivigita per magia pulvoro. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ankaux helpis sxin; sed la Malkuragxa Leono, kiu regis la grandan arbaron kiel Regxo de la Bestoj nenion sciis pri Ozma gxis post sxia establigxo kiel reganta princino de Oz. Tiam li iris al la Smeralda Urbo por renkonti sxin, kaj auxdinte ke sxi baldaux vizitos la Landon Ev por liberigi la regxan familion de tiu lando, la Malkuragxa Leono petis akompani sxin, kaj kunvenigis ankaux sian amikon, la Malsatan Tigron.

Auxdinte tiun historion, Doroteo rakontis al ili siajn proprajn aventurojn, kaj post tio sxi eliris kun siaj amikoj por trovi la Seg-Cxevalon, kies kruropintojn kovrigis Ozma per tavolo de oro, por ke gxiaj kruroj ne trivigxu.


Doroteo rakontis al ili siajn proprajn aventurojn.

Ili trovis la Seg-Cxevalon staranta senmove apud la pordo de la gxardeno, sed kiam oni konigis al li Doroteon li gxentile klinis sin kaj palpebrumis per okuloj kiuj estis lignaj tuberoj, kaj skuetis sian voston, kiu estis nur brancxo de arbo.

"Vere rimarkinda vivajxo!" krietis Doroteo.

"Mi plene akordas kun vi," respondis la Seg-Cxevalo, per rauxka sed ne malplacxa vocxo. "Besto kia mi tute ne rajtas vivi, tion ni cxiuj scias. Sed tion kauxzis la magia pulvoro, do mi ne estas juste kulpigebla."

"Certe ne," diris Doroteo. "Kaj certe vi havas ian utilon, cxar mi rimarkis la Birdotimigilon rajdantan sur via dorso."

"Ho jes, mi utilas," respondis la Seg-Cxevalo, "kaj mi neniam lacigxas, neniam bezonas mangxi, nek esti iel ajn prizorgata."

"Cxu vi estas 'teligenta?" demandis la knabino.

"Ne multe," diris la besto. "Estus stulte malsxpari inteligenton donante gxin al ordinara Seg-Cxevalo. Estus preferinde doni gxin al la profesoroj, kiuj multe bezonas gxin. Sed mi scias suficon por obei miajn mastrojn, kaj ekiri, aux halti, kiam oni ordonas. Do mi estas suficxe kontenta."

Tiunokte Doroteo dormis en placxa dormocxambreto apud tiu okupata de Ozma de Oz, kaj Vilcxinjo staris sur la piedo de la lito kaj kasxis sian kapon per flugilo kaj tiom profunde dormis tiel kiom Doroteo sur siaj molaj kusenoj.

Sed antaux la tagigxo cxiuj vekigxis kaj aktivis, kaj baldaux la aventurantoj matenmangxis rapide en la granda mangxocxambro de la palaco. Ozma sidis cxe la kapo de longa tablo, sur alta platformo, kun Doroteo dekstre kaj la Birdotimigilo maldekstre. La Birdotimigilo ne mangxis, kompreneble; sed Ozma lokigis lin apud si por ke sxi povu peti liajn konsilojn pri la ekspedicio dum sxi mangxis.

Iom malproksime cxe la tablo estis la dudek sep militistoj de Oz, kaj cxe la fino de la cxambro la Leono kaj la Tigro mangxis el sitelo kiun oni metis sur la plankon, kaj Vilcxinjo cxirkauxflugetis por beki cxiujn faligitajn erojn.

Ne necesis multa tempo por plene mangxi, kaj post tio la Leonon kaj la Tigron oni jungis al la cxaro kaj la grupo estis preta foriri al la palaco de la Regxo de la Knomoj.

La unua veturis Ozma, kun Doroteo apud sxi en la ora cxaro tenante Vilcxinjon firme en siaj brakoj. Sekvis la Birdotimigilo sur la Seg-Cxevalo, kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko marsxis apud-apude tuj malantaux li. Post ili marsxis la Armeo, aspektante brava kaj bela en siaj belaj uniformoj. La generaloj komandis la kolonelojn kaj la koloneloj komandis la majorojn kaj la majoroj komandis la kapitanojn kaj la kapitanoj komandis la soldaton, kiu marsxis tre fiere cxar necesis tiom da oficiroj por komandi lin.

Tiel la glora procesio foriris de la palaco kaj komencis sekvi la vojon precize kiam la tago eklumigxis, kaj kiam la suno levigxis ili jam bone progresis cele al la valo kiu kondukis al la regno de la Regxo de la Knomoj.

Cxapitro 10: La Giganto kun la Martelo