La Regxo de la Knomoj Ridas

Post momento la Regxo reiris al sia trono kaj reardigis sian pipon, kaj la resto de la grupeto de aventurantoj rezignis sin al atendo plia kaj longa. Ilin tre senesperigis la malsukceso de ilia knabina Regxino kaj la scio ke sxi nun estas ornamajxo en la palaco de la Regxo de la Knomoj - acxa, timiga loko, malgraux sia grandiozeco. Sen sia malgranda regantino ili ne sciis kion fari, kaj cxiu el ili, ecx la tremanta soldato, komencis timi farigxi baldaux pli ornama ol utila.

Subite la Regxo de la Knomoj komencis ridi.

"Ha, ha, ha! He, he, he! Ho, ho, ho!"

"Kio okazis?" demandis la Birdotimigilo.

"Nu, via amiko, la Stana Lignohakisto, farigxis plej amuza objekto," respondis la Regxo, dum li visxis larmojn de gajeco de siaj okuloj. "Neniu supozus ke li farigxus tiom amuza ornamajxo. Kiu sekvos?"

Ili rigardis unu la alian dum iliaj koroj sinkis. Unu el la generaloj komencis lamente plori.

"Pro kio vi ploras?" demandis la Birdotimigilo, indigna pro tia elmontro de malforteco.

"Li sxuldis al mi ses semajnojn da salajro," diris la generalo, "kaj mi bedauxras perdi lin."

"Do vi devos iri trovi lin," deklaris la Birdotimigilo.

"Mi!" kriis la generale, tre alarmite.

"Certe. Via devo estas sekvi vian komandanton. Marsxu!"

"Mi rifuzas," diris la generalo. "Mi volas, kompreneble; sed mi tamen rifuzas."

La Birdotimigilo rigardis petovole al la Regxo de la Knomoj.

"Ne gravas," diris la gaja monarko. "Se li ne volas eniri la palacon kaj diveni, mi jxetos lin en ardantan fornon."

"Mi iros!-kompreneble mi iros," kriis la generalo, pli rapide ol fulmo. "Kie estas la enirejo? kie? mi iru tuj!"

Do la Regxo de la Knomoj gvidis lin en la palacon kaj denove revenis por atendi la rezulton. Kion faris la generalo, neniu scias; sed post vere nelonge la Regxo vokis novan viktimon, kaj kolonelo devis provi.

Tiel, unu post la alia, cxiuj dudek ses oficiroj eniris la palacon kaj divenis-kaj farigxis ornamajxoj.

Intertempe la Regxo ordonis servi mangxajxojn kaj trinkajxojn al la atendantoj, kaj post tiu ordono krudforma Knomo eniris portante pleton. Tiu Knomo similis al la aliaj kiujn Doroteo vidis, sed li portis pezan oran cxenon cxirkaux sia kolo por indiki ke li estas la Cxefa Servisto de la Regxo de la Knomoj, kaj li tre fiere kondutis kaj ecx diris al lia mosxto ke li ne mangxu tro da kuko malfrue en la nokto cxar gxi malsanigus lin.

Tamen Doroteo malsatis, kaj sxi ne timis malsanigxi; do sxi mangxis plurajn kuketojn kaj trovis ilin bonaj, kaj sxi ankaux trinkis tason da bonega kafo preparita el fajna argilo, brunigita en la fornoj kaj poste diserigita, kaj trovis gxin tre refresxiga kaj tute ne koteca.

El la tuta grupo kiu komencis cxi tiun aventuron, nur la malgranda knabino el Kansas restis, kun la Birdotimigilo, Tiktoko, kaj la soldato kiel konsilantoj kaj kompanoj.

Kompreneble ankaux la Malkuragxa Leono kaj la Malsata Tigro restis, sed ili, mangxinte kelkajn kuketojn, dormis cxe unu flanko de la kaverno, kaj aliflanke staris la Seg-Cxevalo, senmova kaj silenta kvazaux nur lignajxo.

Baldaux la kokino vidis kavajxon sub la roka trono de la Regxo kaj enrampis nerimarkate. Sxi ankoraux povis auxdi la babiladon de la apudestantoj, sed estis preskaux senlume sub la trono, tiel ke baldaux ankaux sxi endormigxis.


Baldaux ankaux sxi endormigxis.

"Kiu sekvos?" vokis la Regxo, kaj la soldato, kies vico nun estis eniri la mortigan palacon, manpremis kun Doroteo kaj la Birdotimigilo kaj bedauxroplene adiauxis ilin, kaj trairis la rokan pordon.

Ili longe atendis, cxar la soldato ne emis rapidi farigxi ornamajxo kaj divenis tre atendeme. La Regxo de la Knomoj, kiu sxajne iel magie sciis cxion okazantan en la belaj cxambroj de la palaco, fine senpaciencigxis kaj deklaris ke li ne plu restos veka.

"Mi amas ornamajxojn," diris li; "sed mi atendos gxis la mateno por akiri pli; do, tuj kiam tiu stulta soldato transformigxos, ni enlitigxos kaj finos la taskon en la mateno."

"Cxu estas tre malfrue?" demandis Doroteo.

"Nu, estas post la noktomezo," diris la Regxo, "kaj mi opinias ke tial estas suficxe malfrue. Ne ekzistas nokto kaj tago en mia regno, cxar gxi estas sub la surfaco de la tero, kie la suno ne brilas. Sed ni bezonas dormi, tutsame kiel la surfaculoj, kaj mi mem intencas enlitigxi post kelkaj minutoj."

Efektive, nelonge post tio la soldato lastafoje divenis. Kompreneble li eraris, kaj kompreneble li tuj igxis ornamajxo. Tio multe placxis al la Regxo; li kunfrapis siajn manojn por alvoki la Cxefan Serviston.

"Konduku cxi tiujn gastojn al la dormocxambroj," li ordonis, "kaj rapidu, cxar mi mem multe dormemas."

"Ne decas ke vi restu veka gxis tiom malfrue," respondis malmilde la Cxefa Servisto. "Vi estos malagrabla kiel grifo morgauxmatene."

Lia Mosxto ne respondis al tiu komento, kaj la Cxefa Servisto kondukis Doroteon tra alian pordon en longan koridoron, de kiu pluraj senornamaj sed komfortaj dormocxambroj malfermigxis. Al la knabineto donigxis la unua cxambro, la dua al la Birdotimigilo kaj Tiktoko- kvankam ili ne kapablis dormi-kaj la tria al la Leono kaj la Tigro. La Seg-Cxevalo mallerte sekvis la Serviston en kvaran cxambron, kaj staris rigide en la mezo gxis la mateno. Cxiu nokto estis teda por la Birdotimigilo, Tiktoko, kaj la Seg-Cxevalo; sed sperto instruis al ili pacience kaj kviete atendi dum la horoj, cxar cxiuj amikoj iliaj el karno devis dormi kaj ne volis esti gxenataj.

Kiam la Cxefa Servisto foriris de ili la Birdotimigilo komentis malfelicxe:

"Mi lamentas multe pro la perdigxo de mia malnova kamarado, la Stana Lignohakisto. Ni kune spertis multajn dangxerajn aventurojn, kaj eskapis de ili cxiuj, kaj nun dolorigas min scii ke li farigxis ornamajxo kaj por cxiam perdigxis."

"Cxi-am la so-ci-o pli-be-li-gxis pro li," diris Tiktoko.

"Estas vere; de nun la Regxo de la Knomoj ridas pro li kaj nomas lin la plej amuza ornamajxo en la tuta palaco. Mian amikon ofendos mokigxi," pludiris la Birdotimigilo, malfelicxe.

"Ni mem fa-ri-gxos i-om ab-sur-daj or-na-ma-jxoj mor-gaux," komentis la masxino, per sia monotona vocxo.

Gxuste tiam Doroteo kuris en ilian cxambron, tre maltrankvile, kriante:

"Kie estas Vilcxinjo? Cxu vi vidis Vilcxinjon? Cxu sxi estas cxi tie?"

"Ne," respondis la Birdotimigilo.

"Do kio okazis al sxi?" demandis la knabino.

"Nu, mi kredis ke sxi estas kun vi," diris la Birdotimigilo. "Sed mi ne memoras vidi la flavan kokinon ekde kiam sxi bekadis erojn de kuko."

"Sendube ni lasis sxin en la cxambro kie estas la trono de la Regxo," deklaris Doroteo, kaj tuj sxi turnis sin kaj kuris laux la koridoro al la pordo tra kiu ili eniris. Sed gxi estis firme fermita kaj sxlosita el la alia flanko, kaj la peza roko montrigxis tiom dika ke neniu sono povis trairi gxin.

La Malkuragxa Leono metis sian kapon en sxian cxambron por konsoli la knabinon pro la perdigxo de sxia plumhava amikino.

"La flava kokino tute bone scias prizorgi sin," diris li; "do ne malkvietigxu pro sxi, sed klopodu lauxeble dormi. La tago estis longa kaj laciga, kaj vi bezonas ripozon."

"Mi versxajne multe ripozos morgaux, farigxinte ornamajxo," diris Doroteo, dormeme. Sed malgraux tio sxi kusxigxis sur sian liton, kaj spite de sia malkvieto sxi baldaux estis en la lando de songxoj.

Cxapitro 14: Doroteo Strebas Esti Kuragxa