Doroteo Strebas Esti Kuragxa

Intertempe la Cxefa Servisto reiris al la Tronocxambro, kie li diris al la Regxo:

"Estas stulte malsxpari tiom da tempo pri tiuj uloj."

"Kion!" kriis lia Mosxto, tiom koleravocxe ke vekigxis Vilcxinjo, kiu dormadis sub lia trono. "Cxu vi auxdacas nomi min stulta?"


"Cxu vi auxdacas nomi min stulta?"

"Al mi placxas diri la veron," respondis la Servisto. "Kial vi ne tuj sorcxis ilin, anstataux lasi ilin iri unuope en la palacon kaj diveni kiuj ornamajxoj estas la Regxino de Ev kaj sxiaj infanoj?"

"Nu, stulta fripono, estas pli amuze cxi tiel," respondis la Regxo, "kaj distras min longatempe."

"Sed supozu ke iuj el ili hazarde gxuste divenos," persistis la Servisto; "vi perdos kaj viajn jamajn ornamajxojn kaj cxi tiujn novajn."

"Neniel ili povos gxuste diveni," respondis la monarko, ridante. "Kiel ili povus scii ke la Regxino de Ev kaj de sxia familio cxiuj estas ornamajxoj regxpurpure koloraj?"

"Sed ne estas aliaj purpuraj ornamajxoj en la palaco," diris la Servisto.

"Tamen estas multaj aliaj koloroj, kaj la purpuraj estas dismetitaj tra la cxambroj kaj estas tre diversformaj kaj diversdimensiaj. Estu certa, Servisto, ke ili neniel ekpensos elekti la purpurajn ornamajxojn."

Vilcxinjo, starante sub la trono, zorge atentis la konversacion, kaj nun mallauxte kaj ride klukis al si kiam sxi auxdis la Regxon konigi sian sekreton.

"Malgraux tio, vi stultas riskante ecx hazardeton," pludiris la Servisto, krude; "kaj des pli stulte estas transformi cxiujn Ozulojn en verdajn ornamajxojn."

"Mi faris tion cxar ili venis el la Smeralda Urbo," respondis la Regxo; "kaj gxis nun ne estis verdaj ornamajxoj en mia kolekto. Mi opinias ke ili estos tre belaj, intermiksitaj inter la aliaj. Cxu vi malakordas?"

La Servisto kolere gruntis.

"Estu laux via deziro, cxar vi estas la Regxo," li grumblis. "Sed se vi fusxos pro via senzorgemo, memoru ke mi avertis vin. Se mi portus sur mi la magian zonon kiu donas al vi tiom da potenco, mi nepre estus multe pli sagxa kaj pli bona Regxo ol vi."

"Ho, cxesigu tiun tedan babiladon!" ordonis la Regxo, denove kolera. "Cxar vi estas mia Cxefa Servisto vi supozas ke vi rajtas riprocxi min lauxvole. Sed tuj kiam vi denove malrespektos min, mi devigos vin labori en la fornoj, kaj mi donos vian postenon al alia Knomo. Nun sekvu min al mia cxambro, cxar mi enlitigxos. Kaj certigu ke mi vekigxos frue morgauxmatene. Mi volas gxui la transformigxon de la ceteraj uloj en ornamajxojn."

"Kiakolora vi faros la knabinon el Kansas," demandis la Servisto.

"Versxajne griza," diris lia Mosxto.

"Kaj la Birdotimigilon kaj la masxinulon?"

"Ho, ili estos el solida oro, cxar ili estas malbelegaj en la vivo."

La vocxoj malfortigxis iom post iom, kaj Vilcxinjo sciis ke la Regxo kaj lia Servisto foriris el la cxambro. Sxi ordigis kelkajn vostoplumojn kiuj ne estis rektaj, pusxis sian kapon sub flugilon kaj reendormigxis.

En la mateno Doroteo kaj la Leono kaj la Tigro ricevis sian matenmangxon en siaj cxambroj, kaj poste ili iris por esti kun la Regxo en lia Tronocxambro. La Tigro amare plendis ke li parte mortas pro malsato, kaj petegis eniri la palacon kaj farigxi ornamajxo, por ke li ne plu suferu la doloron de malsatego.

"Cxu vi ne matenmangxis?" demandis la Regxo de la Knomoj.

"Nu, mi mangxetis," respondis la besto. "Sed kiel utilas mangxeto al malsata tigro?"

"Li mangxis dek sep telerojn da kacxo, teleron plenan de frititaj kolbasoj, dek unu panojn kaj dudek unu tortojn el fruktajxo," diris la Servisto.

"Kion pli vi deziras?" kolere demandis la Regxo.

"Dikan bebon. Mi volas dikan bebon," diris la Malsata Tigro. "Belan, grasoplenan, sukoplenan, delikatan, dikan bebon. Sed, kompreneble, se mi havus tion, mia konscienco ne permesus ke mi mangxu gxin. Do mi devos esti ornamajxo kaj forgesi mian malsaton."

"Neeble!" kriis la Regxo. "Mi malpermesas ke mallertaj bestoj eniru mian palacon por renversi kaj rompi miajn belajn dekoraciajxojn. Post la transformigxo de viaj aliaj amikoj, vi povos reiri al la supra mondo kaj plu atenti viajn proprajn aferojn."

"Tiurilate, ni ne havos proprajn aferojn post la forigxo de niaj amikoj," diris la Leono. "Do ne multe gravas al ni nia sorto."

Doroteo petegis eniri la unua en la palacon, sed Tiktoko firme insistis ke la sklavo frontu dangxeron antaux ol la estrino. La Birdotimigilo akordis kun li pri tio, do la Regxo de la Knomoj malfermis la pordon por la masxinulo, kiu peze marsxis en la palacon por renkonti sian sorton. Post tio lia Mosxto revenis al sia trono kaj fumis sian pipon tiom kontente ke nubeto de fumo formigxis super lia kapo.


La Regxo de la Knomoj fumis sian pipon.

Post kelka tempo li diris:

"Domagxe ke nur malmultaj el vi restas. Vere baldaux mia amuzo finigxos, kaj por distri min mi nur povos admiri miajn novajn ornamajxojn."

"Sxajnas al mi," diris Doroteo, "ke vi estas malpli honesta ol vi kredigas."

"Kial?" demandis la Regxo.

"Nu, vi kredigis al ni ke estos facile diveni en kiujn ornamajxojn transformigxis la Evuloj."

"Ja estas facile," deklaris la monarko, "se oni lerte divenas. Sed evidente la membroj de via grupo estas senescepte mallertaj."

"Kion faras Tiktoko nun?" demandis la knabino, maltrankvile.

"Nenion," respondis la Regxo, sulkigante la frunton. "Li staras tute senmove, en la mezo de la cxambro."

"Ho, versxajne li malstrecxigxis," diris Doroteo. "Mi forgesis strecxi liajn risortojn cximatene. Kiom da divenoj li jam faris?"

"Cxiujn escepte de unu," respondis la Regxo. "Se vi deziras, eniru kaj strecxu lin, kaj poste vi povos resti tie kaj mem diveni."

"Bone," diris Doroteo.

"Sed mia vico sekvas nun," deklaris la Birdotimigilo.

"Sed cxu vi volas malaperi kaj lasi min tute sola?" demandis la knabino. "Krome, se mi eniros nun mi povos strecxi Tiktokon por ke li faru sian lastan divenon."

"Nu, bone," diris la Birdotimigilo, gxemante. "Enkuru, malgranda Doroteo, kaj bonan sorton al vi!"

Do Doroteo, strebante esti kuragxa malgraux siaj timoj, trairis la pordon en la belegajn cxambrojn de la palaco. La kvieteco de la loko imponis sxin, unue, kaj la infano entiris mallongajn spirojn, kaj premis sian manon al sia koro, kaj cxirkauxrigardis mirante.

Jes, belega loko; sed sxorcxo kasxigxis en cxiu anguleto, kaj sxi ankoraux ne kutimigxis al la sorcxado en tiuj felandoj, tiom diferencaj de la trankvilaj kaj sencoplenaj ordinaraj lokoj en sxia hejma lando.

Malrapide sxi trairis plurajn cxambrojn gxis sxi trovis Tiktokon, starantan senmove. Sxi vere sentis, tiam, ke sxi fine trovis amikon en cxi tiu mistera palaco, do sxi rapidis strecxi la agadon kaj paroladon kaj pensadon de la masxinulo.

"Dan-ko-n, Do-ro-te-o," estis liaj unuaj vortoj. "Mi nun fa-ros u-nu pli-a-n di-ve-no-n."

"Ho, atente zorgu, Tiktoko; cxu vi promesas?" kriis la knabino.

"Jes. Sed la Regxo de la Knomoj superpotencas nin, kaj li faris kaptilon por ni. Mi kredas ke ni cxiuj perdigxis," li respondis.

"Kaj ankaux mi kredas tiel," diris Doroteo, malfelicxe.

"Smith & Tin-ker ne do-nis al mi di-ven-me-ka-nis-mo-n," pludiris Tiktoko, "a-li-e mi po-vus de-fi-i la Re-gxo-n de la Kno-moj. Sed mi-aj pen-soj es-tas kla-raj kaj sim-plaj, kaj ne mul-te u-ti-las por cxi ti-u o-ka-zo."

"Agu lauxpove," diris Doroteo, kuragxige, "kaj se vi malsukcesos, mi atentos rigardi kaj vidi kian formon vi alprenos."

Do Tiktoto tusxis flavan vitran vazon sur kies flanko lekantetoj estis pentritaj, kaj samtempe li diris la vorton "Ev."

Fulmorapide la masxinulo malaperis, kaj kvankam la knabino rigardis tuj cxiudirekten, sxi ne povis scii kiu el la multaj ornamajxoj en la cxambro antaux nur momento estis sxia fidela amiko kaj servanto.

Do sxi nur povis akcepti la senesperan taskon donitan al sxi, kaj diveni kaj lasi okazi la rezulton.

"Versxajne ne multe dolorigas," sxi pensis, "cxar gxis nun mi ne auxdis iun el ili elkrii-ecx ne la kompatindajn oficirojn. Ve! Cxu Onklo Henriko aux Onklino Em iam scios ke mi farigxis orn'majxo en la palaco de la Regxo de la Knomoj, kaj ke mi devos stari eterne por cxiam en unu loko kaj aspekti bela-es'epte de kiam oni movos min por forvisxi la polvon? Mi ne imagis ke tia mi finigxos; sed mi supozas ke ne eblas eviti la sorton."

Denove sxi trapasxis la cxambrojn, kaj ekzamenis tre zorge cxiujn objektojn en ili; sed estis multaj, sxi konfuzigxis, kaj fine sxi decidis, same kiel Ozma, ke diveno ja povas esti nur hazarda, kaj ke estas tre malversxajne ke sxi gxuste divenos.

Timoplene sxi tusxis alabastran bovlon kaj diris: "Ev".

"Nu, tio fusxis," sxi pensis. "Sed kiel mi sciu ke unu objekto estas sorcxita kaj alia ne?"

Post tio sxi tusxis la formon de purpura katido kiu staris sur angulo de kamenobreto, kaj dum sxi prononcis la vorton "Ev" la katido malaperis kaj bela, blondhara knabo ekstaris apud sxi. Samtempe sonorilo sonis ie for, kaj dum Doroteo ekretiris sin, parte pro surprizo kaj parte pro gxojo, la juninfano kriis:

"Kie mi estas? Kaj kiu estas vi? Kaj kio okazis al mi?"

"Mirige!" diris Doroteo. "Mi vere sukcesis."

"Sukcesis pri kio?" demandis la knabo.

"Sukcesis ne farigxi ornamajxo," respondis la knabino,

ridante, "kaj savis vin por ke vi ne eterne estu purpura katido."

"Purpura katido!" li ripetis. "Sed tio ja ne ekzistas."

"Mi scias," sxi respondis. "Sed gxi ekzistis antaux minuto. Cxu vi ne memoras stari sur angulo de la kamenobreto?"

"Certe ne. Mi estas Princo de Ev, kaj mia nomo estas Evring," la infaneto anoncis, fiere. "Sed mia patro, la Regxo, vendis mian patrinon kaj cxiujn sxiajn infanojn al la kruela reganto de la Knomoj, kaj post tio mi nenion memoras."

"Nu, Evring, purpura katido ja ne pov's memori," diris Doroteo. "Sed nun vi denove estas vi, kaj mi provos savi kelkajn el viaj gefratoj, kaj eble ankaux vian patrinon. Do venu kun mi."

Sxi prenis manon de la infano kaj fervore rapidis tien kaj tien, penante decidi kiun objekton nun elekti. La tria diveno fiaskis, ankaux la kvara kaj la kvina.

Malgranda Evring ne povis kompreni kion sxi faras, sed li trotadis apud sxi tre volonte, cxar li ekamis la nove trovitan kompaninon.

La pliaj provoj de Doroteo malsukcesis; sed post sia unua bedauxro, la knabineto plenigxis per gxojo kaj dankemo cxar sxi ja efektive sukcesis savi unu membron de la regxa familio de Ev, kaj povos redoni la Princeton al lia malfelicxa lando. Nun sxi povos sendangxere reiri al la timiga Regxo de la Knomoj, kunportante sian premion, kiu estis la blondhara knabo.

Do sxi repasxis gxis trovi la enirejon de la palaco, kaj kiam sxi proksimigxis, la masivaj rokaj pordoj malfermigxis de si mem, tiel ke kaj Doroteo kaj Evring povis trairi kaj ili eniris la tronocxambron.

Cxapitro 15: Vilcxinjo Timigas la Regon de la Knomoj