Vilcxinjo Timigas la Regon de la Knomoj

Nu, post kiam Doroteo eniris la palacon por fari siajn divenojn kaj la Birdotimigilo restis kun la Regxo de la Knomoj, la duo sidis silente kaj maltrankvile dum pluraj minutoj. Subite la monarko per tre kontenta tono ekdiris:

"Tre bona!"

"Kiu estas tre bona?" demandis la Birdotimigilo.

"La masxinulo. Ne plu necesos strecxi liajn risortojn, cxar li nun farigxis tre agrabla ornamajxo. Vere tre agrabla.

"Kion pri Doroteo?" demandis la Birdotimigilo.

"Ho, sxi komencos diveni, baldaux," diris la Regxo, gaje. "Tiam sxi eniros mian kolekton kaj via vico venos."

La bonan Birdotimigilon multe malfelicxigis la penso ke lia amikineto baldaux suferos la sorton de Ozma kaj la aliaj grupanoj; sed dum li sidis revante malgxojon akra vocxo subite kriis:

"Kut, kut, kut-ka-da-kut! Kut, kut, kut-ka-da-kut!"

La Regxo de la Knomoj preskaux saltis de sia segxo, li tiom alarmigxis.

"Je Dio! Kio estas?" li kriegis.

"Mi rajtas kluki, mi opinias," respondis Vilcxinjo. "Mi jxus demetis mian ovon."

"Kion! Demetis ovon! En mia tronocxambro! Kiel vi auxdacas fari tion?" demandis la Regxo per vocxo plena de furiozo.

"Mi demetas ovojn kie ajn mi estas," diris la kokino, skuante siajn plumojn kaj poste reskuante por ordigi ilin.

"Sed-fulmo-tondro! Cxu vi ne scias ke ovoj venenas?" mugxis la Regxo, dum liaj rokkoloraj okuloj elstaris pro grandega terurigxo.

"Venenas! Nu, absurdajxo!" diris Vilcxinjo, indigne. "Sciu bone ke cxiuj ovoj miaj estas lauxgarantie tute fresxaj kaj gxisdataj. Veneno, pa!"

"Vi ne komprenas," respondis la malgranda monarko, nervoze. "Ovoj apartenas nur al la ekstera mondo -al la mondo sur la surfaco de la tero, el kie vi venis. Cxi tie, en mia subtera regno, ili estas tute venenaj, kiel mi diris, kaj ni Knomoj ne povas toleri ilian apudeston."

"Nu, vi devos toleri la apudeston de cxi tiu ovo," deklaris Vilcxinjo, "cxar mi demetis gxin."

"Kie?" demandis la Regxo.

"Sub via trono," diris la kokino.

La Regxo saltis metron en la aeron, tiom volegis li foriri de la trono.

"Forprenu gxin! Tuj forprenu gxin!" li kriis.

"Mi ne povas," diris Vilcxinjo. "Mi ne havas manojn."

"Mi prenos la ovon," diris la Birdotimigilo. "Mi kolektas ovojn de Vilcxinjo. Jam estas ovo en mia posxo, kiun sxi demetis hieraux."

Auxdinte tion, la monarko rapidis multe distancigi sin de la Birdotimigilo, kiu estis tuj metonta manon sub la tronon por preni la ovon kiam la kokino ekkriis:

"Halt!"

"Kio estas?" demandis la Birdotimigilo.

"Ne prenu la ovon krom se la Regxo permesos ke mi eniru la palacon kaj divenu same kiel la aliaj," diris Vilcxinjo.

"Psxa!" respondis la Regxo, "Vi estas nur kokino. Kiel vi povus diveni miajn sorcxojn?"

"Mi ja povos provi," diris Vilcxinjo. "Kaj se mi malsukcesos, vi havos plian ornamajxon."

"Bela ornamajxo vi estas, cxu?" grumblis la Regxo. "Sed via deziro plenumigxos. Tio dece punos vin pro via auxdaco demeti ovon antaux mi. Post la sorcxigxo de la Birdotimigilo vi sekvos lin en la palacon. Sed kiel vi tusxos la objektojn?"

"Per miaj ungoj," diris la kokino; "kaj mi povas paroli la vorton 'Ev' egalklare kiel cxiu persono. Ankaux mi devas rajti diveni la sorcxigxon de miaj amikoj, kaj liberigi ilin se mi sukcesos."

"Bone," diris la Regxo. "Mi promesas tion al vi."

"Sekve," diris Vilcxinjo al la Birdotimigilo, "nun prenu la ovon."

Li klinis sin kaj etendis manon sub la tronon kaj trovis la ovon, kiun li metis en alian posxon de sia jako, timante ke se ambaux ovoj estos en unu posxo ili frapos unu la alian kaj rompigxos.

Gxuste tiam sonorilo super la trono forte sonis, kaj la Regxo denove saltis nervoze.

"Nu, nu!" diris li, kun bedauxresprima vizagxo; "la knabino efektive sukcesis!"

"Sukcesis pri kio?" demandis la Birdotimigilo.

"Sxi faris pravan divenon, kaj nuligis unu el miaj plej belaj sorcxoj. Je l'Forno, estas domagxe! Mi tute ne supozis ke sxi sukcesos."


"Je l'Forno, estas domagxe!"

"Cxu mi komprenas ke sxi nun sekure revenos al ni?" demandis la Birdotimigilo, gxoje cxifante sian pentritan vizagxon por fari largxan rideton.

"Kompreneble," diris la Regxo, malkviete pasxante tien kaj reen en la cxambro. "Mi cxiam plenumas miajn promesojn, negrave kiom stultajn. Sed mi faros ornamajxon el la flava kokino por anstatauxi la jxus perditan."

"Eble jes, eble ne," murmuris Vilcxinjo trankvile. "Eble mi surprizos vin per prava diveno."

"Prava diveno?" abruptis la Regxo. "Kiel vi prave divenos, kiam pli bonaj uloj malsukcesis, stulta kokino?"

Vilcxinjo ne volis respondi al tiu demando, kaj post momento la pordo ekmalfermigxis kaj Doroteo eniris, gvidante la malgrandan Princon Evring per mano.

La Birdotimigilo bonvenigis la knabinon per profunda cxirkauxbrakumo, kaj li volonte cxirkauxbrakumus ankaux Evringon, pro sia gxojo. Sed la Princeto timemis, kaj retiris sin de la farbita Birdotimigilo cxar li ankoraux ne konis liajn multajn bonegajn kvalitojn.

Sed estis malmulta tempo por konversacio, cxar la Birdotimigilo devos nun eniri la palacon. La sukceso de Doroteo multe kuragxigis lin, kaj ambaux esperis ke li sukcesos almenaux unufoje prave diveni.

Tamen li montrigxis egale malsukcesa kiel la aliaj, kun escepto de Doroteo, kaj kvankam li tre longatempe konsideradis antaux ol elekti siajn objektojn, la kompatinda Birdotimigilo ecx ne prave divenis unufoje.

Do li farigxis ora kartingo, kaj la bela sed terura palaco atendis sian sekvan vizitonton.

"Estas finite," komentis la Regxo, kontente anhelante; "kaj estis tre amuze, escepte de la unu prava diveno kiun faris la Kansasa knabino. Mi estas pli ricxa per tre multaj belaj ornamajxoj."

"Mia vico nun," diris Vilcxinjo, interrompe.

"Ho, mi forgesis vin," diris la Regxo. "Sed ne necesos iri se vi ne deziros. Mi estos kompleza kaj liberigos vin."

"Neniel," respondis la kokino. "Mi insistas pri miaj divenoj, laux via promeso."

"Do eniru, absurda plumita stultulinacxo!" grumblis la Regxo, kaj li reaperigis la malfermajxon kiu lasis eniri la palacon.

"Ne eniru, Vilcxinjo," diris Doroteo, fervore. "Ne estas facile diveni la orn'majxojn, kaj nur hazardo evitigis mian propran transformigxon. Restu kun mi, kaj ni kune reiros al la Lando Ev. Mi certas ke cxi tiu Princeto donos al ni hejmon."

"Nepre jes," diris Evring, tre digne.

"Ne gxenu vin, kara," kriis Vilcxinjo, per kluko kiun sxi celis kiel ridon. "Eble mi ne estas homo, sed mi ne estas stulta, ecx kvankam mi estas koko."

"Ho, Vilcxinjo!" diris Doroteo, "jam de longe vi ne estas koko. Ne de kiam vi-vi-kokinigxis."

"Eble tio estas vera," respondis Vilcxinjo, penseme. "Sed se kultivisto en Kansas vendus min al iu, kiel li nomus min?-Kokino aux koko?"

"Vi ne estas kultivisto en Kansas, Vilcxinjo," respondis la knabino, "kaj vi diris-"

"Ne gravas, Doroteo. Mi eniros. Mi ne diros adiaux, cxar mi revenos. Restu kuragxa, cxar mi revidos vin post nelonge."

Tiam Vilcxinjo faris plurajn lauxtajn kluk-klukojn kio sxajne ecx pli nervozigis la dikan Regxeton, kaj marsxis tra la enirejo en la sorcxitan palacon.

"Espereble mi lastafoje vidis tiun birdon," deklaris la monarko, residigante sin sur sian tronon kaj visxante la sxviton de sia frunto per sia rokkolora tuko. "Kokinoj estas gxenaj kiam ajn, sed parolante ili estas tute netolereblaj."

"Vilcxinjo estas amikino mia," diris Doroteo mallauxte. "Sxi eble ne estas cxiam vere gxentila; sed sxi bone intencas, sendube."

Cxapitro 16: Purpura, Verda kaj Ora