Purpura, Verda kaj Ora

La flava kokino, altepasxante kaj kun mieno de grandega graveco, marsxis malrapide sur la ricxa velura tapisxo de la grandioza palaco, ekzamenante cxion vidatan per siaj akraj okuletoj.

Vilcxinjo prave sentis gravecon; cxar nur sxi konis la sekreton de la Regxo de la Knomoj kaj sciis distingi la transformajxojn disde la objektoj neniam vivintaj. Sxi estis tute certa ke sxiaj divenoj estos gxustaj, sed antaux ol komenci divenadon sxi volis rigardi la belegecon de cxi tiu subtera palaco, kiu estis eble unu el la plej elegantaj kaj belaj lokoj en iu ajn felando.

Dum sxi trairis la cxambrojn sxi kalkulis la purpurajn ornamajxojn; kaj kvankam kelkaj estis malgrandaj kaj kasxitaj en strangaj lokoj, Vilcxinjo trovis ilin, sxi trovis cxiujn dek dismetitajn en la diversaj cxambroj. La verdajn ornamajxojn sxi ne kalkulis, cxar sxi kredis povi trovi cxiujn kiam venos la gxusta momento.

Fine, traekzameninte la tutan palacon kaj gxuinte gxian grandiozecon, la flava kokino reiris al unu el la cxambroj kie sxi rimarkis grandan purpuran piedapogilon. Sxi metis piedon sur gxin kaj diris "Ev", kaj tuj la piedapogilo malaperis kaj bela virino, alta kaj maldika kaj belege vestita, staris antaux sxi.

La okuloj de la virino estis rondaj pro mirego dum momento, cxar sxi ne memoris sian transformigxon, nek sxi povis konjekti pri kio revivigis sxin.

"Bonan mateno, Sinjorino," diris Vilcxinjo per sia akra vocxo. "Vi aspektas bone, por via agxo."

"Kiu parolas?" demandis la Regxino de Ev, fiere rektigante sin.

"Nu, gxustadire mia nomo estas Vilcxjo," respondis la kokino, kiu nun staris sur la dorso de segxo; "kvankam Doroteo ornamis gxin por fari gxin Vilcxinjo. Sed la nomo ne gravas. Mi savis vin de la Regxo de la Knomoj, kaj vi ne plu estas sklavino."

"Do mi dankas vin pro la graca komplezo," diris la Regxino, farante gracian riverenceton. "Sed miaj infanoj- diru al mi, mi petegas-kie estas miaj infanoj?" kaj sxi kunpremis siajn manojn por timoplena pledo.


La Regxino de Ev dankas Vilcxinjon.

"Ne maltrankviligxu," konsilis Vilcxinjo, bekante insekteton kiu rampadis sur la dorso de la segxo. "Gxuste nunmomente ili kondutas bone kaj estas tute sekuraj, cxar ili ne povas ecx moveti sin."

"Kion celas diri vi, komplezema fremdulo?" demandis la Regxino, strebante subpremi sian malkvieton.

"Ili estas sorcxitaj," diris Vilcxinjo, "same kiel vi estis-cxiuj escepte de la knabeto kiun elektis Doroteo. Kaj tre versxajne ili jam delonge estas tre bonkondutaj knaboj kaj knabinoj, cxar ili ne povas agi alie."

"Ho, miaj kompatindaj karuloj!" kriis la Regxino, kun lamenta larmado.

"Tute ne," respondis la kokino. "Ilia kondicxo ne malfelicxigu vin, sinjorino, cxar mi baldaux grupigos ilin cxirkaux vi por gxeni kaj maltrankviligi vin tute nature kiel antauxe. Venu kun mi, bonvolu, kaj mi montros al vi kiom bele ili aspektas."

Sxi flugis de sia starejo kaj marsxis en la apudan cxambron, dum la Regxino sekvis. Kiam sxi pasis malaltan tablon malgranda verda lokusto allogis sxin, kaj tuj Vilcxinjo saltis sur gxin kaj enbekigis gxin. Cxar kokinoj tre amas lokustojn, kaj kutime neceas rapide kapti ilin, antaux ol ili povos forsalteti. Tiel Ozma de Oz facile finigxus, se sxi estus vera lokusto anstataux smeralda. Sed Vilcxinjo trovis la lokuston malmola kaj senviva, kaj suspektante ke gxi ne estas mangxebla sxi rapide faligis gxin anstataux glitigi gxin en sian gorgxon.

"Kial mi tiom stultis?" sxi murmuris al si, "Cxar kie mankas herbo devas manki vivaj lokustoj. Versxajne gxi estas transformajxo farita de la Regxo."

Post momento sxi proksimigxis al purpura ornamajxo, kaj dum la Regxino rigardis scivoleme la kokino rompis la sorcxon faritan de la Regxo de la Knomoj kaj dolcxavizagxa knabino, kies ora hararo kovris nube sxiajn sxultrojn, staris apud ili.

"Evanna!" kriis la Regxino, "mia karega Evanna!" kaj sxi premis la knabinon al sia brusto kaj kovris sxian vizagxon per kisoj.

"Nu, estas bone," diris Vilcxinjo, kontente. "Cxu mi estas bona divenanto, Sinjoro Regxo de la Knomoj? Nu mi kredas ke jes!"

Post tio sxi malsorcxis alian knabinon, kiun la Regxino nomis Evrozo, kaj poste knabon nomitan Evardo, kiu estis pli agxa ol sia frato Evring. Efektive, la flava kokino longe necesigis ke la bona Regxino kriu kaj cxirkauxbrakumu, gxis kvin Princinoj kaj kvar Princoj, tute similaspektaj escepte de sia grandeco, staris en vico apud sia felicxa patrino.

La Princinoj nomigxis Evanna, Evrozo, Evella, Evirene kaj Evedna, kaj la Princoj estis Evrob, Evington, Evardo kaj Evrolando. El ili Evardo estis la plej aga kaj heredos la tronon de sia patro kaj kronigxos Regxo de Ev kiam li reiros al sia propra lando. Li estis sobra kaj kvieta junulo, kaj sendube regos sian popolon sagxe kaj juste.

Vilcxinjo, reveniginte la tutan regxan familion de Ev al iliaj gxustaj formoj, nun komencis elekti la verdajn ornamajxojn kiuj estis la transformitaj homoj el Oz. Sxi facile trovis ilin, kaj post nelonge cxiuj dudek ses oficiroj, kaj ankaux la soldato, grupigxis cxirkaux la flava kokino, gxoje gratulante sxin pro sia savigxo. La tridek sep homoj nun vivaj en la cxambroj de la palaco bone sciis ke ili sxuldas sian liberigxon al la lerteco de la flava kokino, kaj ili plenhoneste dankis sxin pro savigxo el la magio de la Regxo de la Knomoj.

"Nun," diris Vilcxinjo, "mi devas trovi Ozman. Sxi nepre estas cxi tie, ie, kaj kompreneble sxi estas verda, cxar sxi estas de Oz. Do cxirkauxrigardu, stultaj soldatoj, kaj helpu min sercxi.

Tamen dum kelka tempo ili ne sukcesis trovi ion plian kiu estis verda. Sed la Regxino, denove kisinte cxiujn naux infanojn kaj havante oportunon interesigxi pri kio okazas, diris al la kokino:

"Eble, mia kompleza amikino, vi celas trovi la lokuston."

"Kompreneble, la lokusto!" kriis Vilcxinjo. "Vere mi estas preskaux egale stulta kiel tiuj bravaj soldatoj. Atendu min cxi tie, kaj mi reiros preni gxin."

Do sxi eniris la cxambron kie sxi vidis la lokuston, kaj baldaux Ozma de Oz, bela kaj delikata kiel antauxe, eniris kaj proksimigxis al la Regxino de Ev, salutante sxin kiel unu nobla princino salutas alian.

"Sed kie estas miaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto?" demandis la knabina Regantino, kiam la gxentilaj salutoj estis finitaj.

"Mi elsercxos ilin," respondis Vilcxinjo. "La Birdotimigilo estas el solida oro, ankaux Tiktoko; sed mi ne scias precize kia estas la Stana Lignohakisto, cxar la Regxo de la Knomoj diris ke li transformigxis en ion tre amuzan."

Ozma fervore helpis la kokinon sercxi, kaj baldaux la Birdotimigilo kaj la masxinulo, kiuj estis ornamajxoj el brilanta oro, trovigxis kaj reakiris sian kutiman formon. Sed, malgraux cxiu sercxado, nenie ili povis trovi amuzan ornamajxon kiu eble estas la transformita Stana Lignohakisto.

"Nur unu ebleco ekzistas," diris Ozma, fine, "ni devas reiri al la Regxo de la Knomoj kaj devigi lin diri al ni kio okazis al nia amiko."

"Eble li rifuzos," komentis Vilcxinjo.

"Li devos diri al ni," respondis Ozma, firme. "La Regxo ne honeste traktis nin, cxar maskante sin per sxajno de justeco kaj bona humoro li kaptis nin cxiujn, kaj ni estus poreterne sorcxitaj se nia sagxa kaj lerta amikino, la flava kokino, ne trovus rimedon savi nin."

"La Regxo estas fripono," deklaris la Birdotimigilo.

"Lia rido timigas pli ol la fruntosulkigxo de cxiu alia homo," diris la soldato, treme.

"Mi kre-dis li-n ho-nes-ta, sed mi e-ra-ris," komentis Tiktoko. "Mi-aj pen-soj ku-ti-me es-tas gxus-taj, sed kul-pas Smith & Tin-ker ki-am i-li kelk-fo-je e-ra-ras aux mis-funk-ci-as."

"Smith & Tinker tre bone konstruis vin," diris Ozma afable. "Mi opinias ke ili ne kulpas pro tio ke vi ne estas plene perfekta."

"Dan-ko-n," respondis Tiktoko.

"Nu," diris Vilcxinjo, per sia vigla vocxeto, "ni cxiuj reiru al la Regxo de la Knomoj, kaj trovu kion li diros por si."

Do ili komencis pasxi al la enirejo, Ozma estis la unua, sxin sekvis la Regxino kaj sxia aro da malgrandaj Princoj kaj Princinoj. Post ili sekvis Tiktoko, kaj la Birdotimigilo kun Vilcxinjo staranta sur lia pajloplena sxultro. La dudek sep oficiroj kaj la soldato estis lastaj.

Kiam ili atingis la halon la pordoj ekmalfermigxis antaux ili; sed tiam ili ekhaltis kaj rigardis en la kupolitan cxambron mirege kaj cxagrenite. Cxar la cxambro estis plena de la kirasitaj soldatoj de la Regxo de la Knomoj, vicon post vico starantaj lauxorde. La elektraj lumiloj sur iliaj brovoj brilis, iliaj batalhakilo tenataj kvazaux por frapi iliajn malamikojn; sed ili restis senmovaj kiel statuoj, atendante komandon.

Kaj en la mezo de tiu terura armeo sidis la malgranda Regxo sur sia trono el roko. Sed li nek ridetis nek ridis. Anstatauxe, lia vizagxo estis tordita pro kolerego, kaj nekredeble timiga.

Cxapitro 17: La Birdotimigilo Venkas