La Birdotimigilo Venkas

Post la eniro de Vilcxinjo en la palacon Doroteo kaj Evring sidigxis por atendi la sukceson aux malsukceson de sxia tasko, kaj la Regxo de la Knomoj sidis sur sia trono kaj fumis sian longan pipon dum kelka tempo gaje kaj kontente.

Subite la sonorilo super la trono, kiu sonis kiam ajn sorcxo rompigxis, komencis soni, kaj la Regxo cxagrenite ekmovetis sin kaj kriis, "Rokecaj rokacoj!"

Kiam la sonorilo sonis duan fojon la Regxo kriis kolere, "Karbo kaj fajro!" kaj je la tria sonado li kriegis furioze "Hipikalore!" kiu evidente estas terura vorto cxar ni tute ne scias kion gxi signifas.

Post tio la sonorilo sonis kaj sonis; sed la Regxo nun estis tiom furiozege kolera ke li ecx ne povis diri vorton, li nur saltis el sia trono kaj tra la tuta cxambro freneze, tiel ke al Doroteo li similis saltoludilon.

La knabino, siavice, gxojis pro cxiu sono de la sonorilo, cxar gxi anoncis la fakton ke Vilcxinjo transformis ankoraux alian ornamajxon en vivantan personon. Doroteo ankaux miregis pro la sukceso de Vilcxinjo, cxar sxi ne povis kon-

jekti kiel la flava kokino sukcesis diveni gxuste inter cxiuj konfuze nombregaj objektoj plenigantaj la cxambrojn de la palaco. Sed kiam sxi jam kalkulis dek, kaj la sonorilo plu sonis, sxi sciis ke ne nur la regxa familio de Ev, sed ankaux Ozma kaj sxiaj sekvantoj reakiras sian naturan formon, kaj sxi gxojegis tiom ke la agado de la kolera Regxo nur gaje ridigis sxin.

Eble la monarketo ne povus esti pli furioza ol antauxe, sed la ridado de la knabino preskaux frenezigis lin, kaj li mugxegis kontraux sxin kvazaux sovagxa besto. Post tio, kiam li konsciis ke cxiuj liaj sorcxoj versxajne estos rompitaj kaj liaj viktimoj cxiuj liberigxos, li subite kuris al la pordo kiu malfermigxis al la balkono kaj akre fajfis por alvoki siajn militistojn.

Tuj la armeo lauxvice marsxis el la oraj kaj argxentaj pordoj multanombre, kaj supreniris sxrauxbrondajn sxtupojn kaj eniris la tronocxambron, kondukate de ferocaspekta Knomo kiu estis ilia kapitano. Kiam ili preskaux plenigis la tronocxambron ili vicigxis en la granda subtera kaverno sub la cxambro, kaj tiam staris senmove kaj ricevis siajn ordonojn.

Doroteo premis sin al unu flanko de la kaverno kiam la militistoj eniris, kaj nun sxi staris tenante manon de malgranda Princo Evring dum la granda Leono kauxris unuflanke kaj la giganta Tigro aliflanke.

"Kaptu tiun knabinon!" kriegis la Regxo al sia kapitano, kaj grupo de militistoj antauxenkuris por obei. Sed kaj la Leono kaj la Tigro mugxis tiom ferioze kaj vidigis siajn fortegajn, akrajn dentojn tiom minace, ke la soldatoj retirigxis alarmite.

"Ne atentu ilin!" kriis la Regxo de la Knomoj. "ili ne povas salti preter la lokojn kie ili nun staras."

"Sed ili povas mordi homojn kiuj penos tusxi la knabinon," diris la kapitano.

"Mi solvos tion," respondis la Regxo. "Mi sorcxos ilin pli, tiel ke ili ne povos malfermi siajn makzelojn."

Li levis sin el la trono por fari tion, sed gxuste tiam la Seg-Cxevalo kuris malantaux lin kaj forte piedbatis la dikan monarkon per ambaux lignaj malantauxaj kruroj.

"Aj! Murdo! Perfido!" kriis la Regxo, kiu jxetigxis kontraux plurajn siajn militistojn kaj multe kontuzigxis. "Kiu faris tion?"

"Mi," mugxis la Seg-Cxevalo, fortege. "Lasu Doroteon, se ne do mi denove piedbatos vin."

"Ni malebligos tion," respondis la Regxo, kaj tuj li skuis manon je la Seg-Cxevalo kaj murmuris magian vorton. "Aha!" li pludiris; "nun movigxu, ligna mulo!"

Sed malgraux la magio la Seg-Cxevalo movis sin; kaj li movis sin tiom rapide kontraux la Regxon ke la dika vireto ne povis flankeniri. Tump-ban! batis la lignaj kalkanoj, rekte batante lian rondan korpon, kaj la Regxo enaerigxis kaj falis sur la kapon de la kapitano, kiu lasis lin fali plata sur la teron.

"Nu, nu!" diris la Regxo, sidigxante kaj kun esprimo de surprizo. "Kial ne funkciis mia magia zono?"

La besto konsistas el ligno," respondis la kapitano. "Via magio estas senefika kontraux lignon."

"Ha, mi forgesis tion," diris la Regxo, surpiedigxante kaj lamante al sia trono. "Nu, bone, ne klopodu tusxi la knabinon. Sxi ja ne povos eskapi."

La militistoj, iom konfuzitaj de la eventoj, nun revicigxis, kaj la Seg-Cxevalo dancis trans la cxambron al Doroteo kaj starigxis apud la Malsata Tigro.

Tiumomente la pordoj kondukantaj al la palaco ekmalfermigxis kaj la homoj el Ev kaj la homoj el Oz vidigxis. Ili pauxzis, mirante pro la militistoj kaj la kolera Regxo de la Knomoj sidanta inter ili.

"Cedu!" kriis la Regxo, lauxtavocxe. "Vi estas miaj kaptitoj."

"Absurde!" respondis Vilcxinjo, de la sxultro de la Birdotimigilo. "Vi promesis ke se mi gxuste divenos, miaj amikoj kaj mi povos foriri sekure. Kaj vi cxiam plenumas viajn promesojn."

"Mi diris ke vi povos foriri el la palaco sekure," kontrauxis la Regxo; "kaj tiel estos, sed vi ne povos foriri el mia regno. Vi estas miaj kaptitoj kaj mi jxetos vin cxiujn en miajn subterajn karcerojn, kie ardas la vulkanaj fajroj kaj la fandita lafo fluas cxiudirekten, kaj la aero estas pli varmega ol blua brulo."

"Tio finos min," diris la Birdotimigilo, malgxoje. "Unu malgranda brulo, blua aux verda, suficxas fari el mi cindrojn."

"Cxu vi cedas?" demandis la Regxo.

Vilcxinjo flustris ion en la orelon de la Birdotimigilo kio ridetigis lin kaj li metis siajn manojn en la posxojn de sia jako.

"Ne!" respondis Ozma, auxdace kontrauxante la Regxon. Kaj sxi diris al sia armeo:

"Antauxen, bravaj soldatoj, kaj batalu por via Regantino kaj vi mem gxis la morto!"

"Pardonu min, Plej Regxina Ozma," respondis unu el la generaloj; "sed mi trovas ke mi kaj miaj frataj oficiroj cxiuj suferas pro kormalsano, kaj ecx eta ekscitigxo povus mortigi nin. Se ni batalus ni eble ekscitigxus. Cxu ne estas dezirinde ke ni evitu tiun grandan dangxeron?"

"Soldatoj ne havu kormalsanon," diris Ozma.

"Ordinaraj soldatoj ne, mi kredas, suferas pro gxi," deklaris alia generalo, tordante siajn lipharojn penseme. "Se via Regxina Mosxto deziras, ni ordonos ke nia soldato ataku tiujn militistojn."

"Tiel estu," respondis Ozma.

"Antaux-en-marsxu!" kriis cxiuj generaloj, unuvocxe. "Antaux-en marsxu!" kriis la koloneloj. "Antaux-en marsxu!" kriis la majoroj. "Antaux-en marsxu!" kriis la kapitanoj.

Kaj auxdinte tion la soldato etendis sian lancon kaj kuris furioze kontraux la malamikojn.

La kapitanon de la Knomoj tiom surprizis tiu subita atako ke li plene forgesis ordoni siajn militistojn batali, sekve la dek viroj en la unua vico, starintaj antaux la lanco de la soldato, surteren falis kvazaux ludiloj. La lanco ne povis penetri ilian sxtalan kirason, tamen, do la militistoj reesurpiedigxis, kaj antaux tiam la soldato jam faligis alian vicon.

Sed la kapitano faligis sian batalhakilon tiom forte ke la lanco de la soldato frakasigxis kaj falis de lia mano, kaj li ne plu povis batali.

La Regxo de la Knomoj delasis sian tronon kaj pusxis sin tra siajn militistojn al la antauxa vico, por povi vidi kio okazas; sed dum li staris antaux Ozma kaj sxiaj amikoj la Birdotimigilo, kvazaux aktivigita de la kuragxo de la soldato, tiris ovon de Vilcxinjo el la dekstra posxo de sia jako kaj jxetis gxin rekte al la kapo de la monarketo.

Gxi trafis senerare lian maldekstran okulon, kie la ovo frakasigxis kaj disversxigxis, laux la kutimo de ovoj, kaj kovris liajn vizagxon kaj hararon kaj barbon per sia glueca enhavo.

"Helpu, helpu!" kriis la Regxo, kiu gratis per siaj fingroj strebante forigi la ovon.


"Helpu, helpu!" kriis la Regxo.

"Ovo! ovo! Kuru por savi la vivon!" kriis la kapitano de la Knomoj, terurite.

Kaj ili ja vere kuris! La militistoj preskaux falis unu pro la alia dum sia klopodo eskapi de la mortiga veneno de tiu ovacxo, kaj kiuj ne sukcesis rapidi laux la sxrauxbeca sxtuparo falis de la balkono en la grandan suban kavernon, faligante la substarantojn.

Ecx dum la Regxo plu kripostulis helpon lian tronocxambron forlasis cxiuj militistoj, kaj antaux ol la monarko sukcesis visxi la ovon de sia maldekstra okulo la Birdotimigilo jxetis la duan ovon kontraux lian dekstran okulon, kie gxi frakasigxis kaj plene blindigis lin. La Regxo ne povis fugxi cxar li ne povis vidi kien kuri; do li staris senmove kaj kriegis sencxese pro nesuperebla timo.

Dum tio okazis, Vilcxinjo flugis al Doroteo, kaj starigxinte sur la dorson de la Leono la kokino flustris fervore al la knabino:

"Prenu lian zonon! Prenu la juvelitan zonon de la Regxo de la Knomoj. Gxia buko estas cxe la dorso. Rapide, Doroteo-rapide!"

Cxapitro 18: La Sorto de la Stana Lignohakisto