La Magia Zono de Doroteo

Doroteo pasigis plurajn tre felicxajn semajnojn en la Lando Oz gastigate de la regxina Ozma, kiu gxuis la knabineton el Kansas, kaj placxigxis kaj interesigxis per sxi. Multajn novajn konatojn sxi trovis kaj renovigis sian konatigxon kun malnovaj, kaj kien ajn sxi iris Doroteo trovis sin inter amikoj.

Unu tagon, tamen, dum sxi sidis en la privata cxambro de Ozma, sxi rimarkis bildon kiu pendis sur la muro. Gxi konstante sxangxis sian aspekton, unufoje gxi montris kampon kaj alifoje arbaron, lagon aux vilagxon.

"Tre kurioze!" sxi krietis, rigardinte la sxangxigxantajn scenojn dum kelkaj momentoj.

"Jes," diris Ozma, "jen vere miriga magia inventajxo. Se mi volas vidi iun parton de la mondo aux iun vivantan personon, mi bezonas nur esprimi la deziron kaj la bildo montras gxin."

"Cxu mi rajtas uzi gxin?" demandis Doroteo, fervore.

"Certe, kara."

"Do mi volas vidi la malnovan kultivejon en Kansas kaj Onklinon Em," diris la knabino.

Tuj la bone memorata kampardomo aperis en la bildo, kaj Onklino Em estis klare videbla. Sxi estis lavanta telerojn apud la fenestro de la kuirejo kaj sxi aspektis bonfarta kaj kontenta. La dungitoj kaj la bovoparoj estis en la rikoltejoj malantaux la domo, kaj la maizo kaj tritiko aspektis, laux la infano, tre bonstataj. Sur la flanka verando kusxis dormante Toto, la dorlothundo de Doroteo, kaj surprizis sxin vidi maljunan Makuletojn kuradi kun aro da dek du novaj kokidetoj sekvantaj sxin.

"Cxio aspektas tute bona cxehejme," diris Doroteo, gxemante pro trankviligxo. "Nun, kion faras Onklo Henriko?"

La sceno en la bildo tuj sxangxigxis al Auxstralio, kie, en agrabla cxambro en Sidnejo, Onklo Henriko sidis en fotelo, solene fumante sian erikan pipon. Li aspektis malfelicxa kaj soleca, kaj lia hararo estis nun tute blanka kaj liaj manoj kaj vizagxo estis maldikaj kaj cxifitaj.

"Ho!" kriis Doroteo, per malkvieta vocxo, "mi certas ke Onklo Henriko ne pli bone fartas, kaj estas cxar li maltrankvilas pri mi. Ozma, kara, mi devas tuj iri al li!"

"Kiel?" demandis Ozma.

"Mi ne scias," respondis Doroteo; "sed ni iru al Glinda la Bona. Mi certas ke sxi helpos min, kaj konsilos min pri kiel atingi Onklon Henrikon."

Ozma volonte akceptis tiun planon kaj jungigis la Seg-Cxevalon al bela verda kaj rugxeta faetono, kaj la du knabinoj forrajdis por viziti la faman sorcxistinon.

Glinda akceptis ilin gracie, kaj atente auxskultis la problemon de Doroteo.

"Mi havas la magian zonon, memoru," diris la knabineto. "Se mi bukus gxin cxirkaux mian talion kaj ordonus ke gxi portu min al Onklo Henriko, cxu gxi farus tion?"

"Mi kredas ke jes," respondis Glinda, kun rideto.

"Kaj poste," pludiris Doroteo, "se iam mi volos reveni cxi tien, la zono alportos min."

"Pri tio vi eraras," diris la sorcxistino. "La zono havas magian kapablon nur dum gxi estas en felando, kia la Lando Oz aux la Lando Ev. Efektive, mia amikineto, se vi surportus gxin kaj petus esti en Auxstralio, kun via onklo, la peto sendube plenumigxus, cxar gxi farigxis en felando. Sed vi ne trovus la magian zonon sur vi atinginte vian cellokon."

"Kio okazus al gxi?" demandis la knabino.

"Gxi perdigxus, same kiel viaj argxentaj sxuoj kiam vi antauxe vizitis Ozon, kaj neniu revidus gxin. Estus domagxe detrui la utilon de magia zono tiel, cxu ne?"

"Do," diris Doroteo, post momento da pensado, "mi donos la magian zonon al Ozma, cxar sxi povos uzi gxin en sia propra lando. Kaj sxi povos ordoni ke mi transportigxu al Onklo Henriko sen perdi la zonon."

"Sagxa plano," respondis Glinda.


"Sagxa plano," respondis Glinda.

Do ili retrenrajdis al la Smeralda Urbo, kaj survoje arangxigxis ke cxiun sabatan matenon Ozma rigardos Doroteon per sia magia bildo, kie ajn la knabineto estos. Kaj, se sxi vidos Doroteon fari certan signalon, Ozma scios ke la Kansasa knabineto volas reviziti la Landon Oz, kaj per la magia zono de la Regxo de la Knomoj sxi tuj revenigos sxin.

Konsentinte pri tio, Doroteo adiauxis cxiujn siajn amikojn. Ankaux Tiktoko volis iri al Auxstralio; sed Doroteo sciis ke la masxinulo tute ne tauxgus kiel servanto en civilizita lando, kaj versxajne lia interna mekanismo tute ne funkcius. Do sxi lasis lin zorgata de Ozma.

Vilcxinjo, kontrauxe, preferis la Landon Oz ol cxiun alian landon, kaj rifuzis akompani Doroteon.

"La insektoj kaj formikoj kiujn mi trovas cxi tie estas la plej bongustaj en la mondo," deklaris la flava kokino, "kaj ili abundas. Do cxi tie mi gxisfine vivos; kaj necesas diri, Doroteo, ke vi estas tre malsagxa pro via deziro reeniri tiun stultan, tedan mondon."

"Onklo Henriko bezonas min," diris Doroteo simple; kaj cxiu escepte de Vilcxinjo opiniis ke estas tauxge ke sxi iru.

Cxiuj amikoj de Doroteo de la Lando Oz-kaj novaj kaj malnovaj-grupigxis antaux la palaco por malgxoje adiauxi sxin kaj deziri al sxi longan vivon kaj felicxon. Post multa manpremado, Doroteo denove kisis Ozman, kaj donis al sxi la magian zonon de la Regxo de la Knomoj, dirante:

"Nun, kara Princino, kiam mi skuos mian posxtukon, bonvolu deziri ke mi estu kun Onklo Henriko. Mi b'dauxregas foriri de vi-kaj la Birdotimigilo-kaj la Stana Lignohakisto-kaj la Malkuragxa Leono-kaj Tiktoko-kaj-kaj de cxiu-sed mi vere volas Onklon Henrikon! Do adiaux al cxiuj."

Kaj la knabineto starigxis sur unu el la grandaj smeraldoj kiuj ornamis la korton, kaj rerigardinte cxiun el siaj amikoj, sxi skuis sian posxtukon.

* * *

"Ne," diris Doroteo, "mi tute ne dronis. Kaj mi venis por flegi vin kaj prizorgi vin, Onklo Henriko, kaj vi dev's promesi ke vi resanigxos kiel eble plej baldaux."

Onklo Henriko ridetis kaj karespremis sian nepineton al sia brusto.

"Mi jam pli bone fartas, mia amata," diris li.