Cxi tiu estas la dekunua volumo en la Oz-Serio. En gxi, magiisto nomita la Sxufaristo Ugu sukcese sxtelas Ozman, la Magian Bildon de Ozma, la Grandan Arkivo-Libron de Glinda, la magiilojn de Ozma kaj de la Sorcxisto de Oz, kaj...la oran juvelornamitan telerlavujon de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino en la landeto de la Jipoj. Inside li planas, per cxi tiuj diversaj ajxoj farigxi Reganto de Oz, kaj magie enkarcerigi Ozman tiel ke neniam sxi estos retrovebla.
Necesas formi sercxgrupojn. Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj la Ranulo farigxas la nukleo de unu grupo; Doroteo, la Sorcxisto, la Mikscxifona Knabino, Betsy, Trot kaj Buton-Brilo, Hencxjo la Mulo, la Malkuragxa Leono, la Vuzo, kaj Toto, la hundeto de Doroteo estas la dua grupo.
La aventuroj de la du grupoj dum ili sercxas Ozman kaj la perditajxojn estas eksterordinaraj. Legu, por trovi la detalojn.
Kompostita per Macintosh LCIII
Uzante Nisus Writer
Alfabeto: New Century Schoolbook 12 kaj 14
1: 4/96
Cxi Tiu Libro Estas Dedicxita Al Mia Nepino
OZMA BAUM
Inter la leteroj kiujn mi ricevas de infanoj estas multaj kun sugestoj pri "kion priverki en la sekva Oz-Libro". Kelkaj el la proponataj ideoj estas interesegaj, aliaj estas tro ekstravagancaj por konsidero-ecx en ferakonto. Tamen, cxiuj placxas al mi, kaj mi devas agnoski ke la cxefideo en La Perdita Princino de Oz estas sugestita al mi de dolcxa dekunujara knabineto kiu vizitis min por paroli pri la Lando Oz. Diris sxi: "Mi s'pozas ke se Ozma iam perdigxus, aux sxteligxus, cxiu en Oz multe bedauxrus".
Jen cxio, sed tute suficxa bazo sur kiun konstrui cxi tiun rakonton. Se vi plezurigxos per la rakonto, danku pro tio la lertan sugeston de mia amikineto.
L. FRANK BAUM
Regxa Historiisto de Oz.