Gravega Perdo

Ne povis esti dubo: Princino Ozma, la bela knabina reganto de la Felando Oz, estis perdita. Sxi tute malaperis. Neniu el sxiaj regatoj-ecx neniu el sxiaj plej intimaj amikoj-sciis kio okazis al sxi.

Doroteo la unua trovis tion. Doroteo estis malgranda knabino el Kansas kiu venis al la Lando Oz por tie logxi kaj ricevis tre agrablan cxambraron en la regxa palaco de Ozma, simple cxar Ozma amis Doroteon kaj volis ke sxi logxu kiel eble plej proksime, tiel ke la du knabinoj povu multe kunesti.

Doroteo ne estis la sola knabino el la ekstera mondo kiu estis bonvenigita en Ozon kaj logxis en la regxa palaco. Ankaux estis alia nomita Betsy Bobbin, kies aventuroj instigis sxin sercxi rifugxon kun Ozma, kaj ankoraux alia nomita Trot, kiu invitigxis, kun sia fidela akompananto, Kap'tano Vilcxjo, hejmigxi en cxi tiu mirinda felando. La tri knabinoj cxiuj havis cxambrojn en la palaco kaj estis bonaj amikoj; sed Doroteo estis la plej intima amiko de ilia gracoplena Regantino kaj nur sxi je kiu ajn horo rajtis viziti Ozman en sxiaj regxaj logxocxambroj. Cxar Doroteo jam logxis en Oz multe pli longe ol la aliaj knabinoj kaj farigxis Princino de la regno.

Betsy estis unu jaron pli agxa ol Doroteo kaj Trot estis unu jaron pli juna, tamen la tri knabinoj estis suficxe similagxaj por farigxi intimaj kunludantoj kaj bone distrigxi kune. Dum la trio konversaciadis unu matenon en la cxambro de Doroteo Betsy proponis ke ili veturu en la Mangxtulan Landon, kiu estis unu el la kvar grandaj partoj de la Lando Oz regata de Ozma.

"Mi ankoraux ne estis tie," diris Betsy Bobbin, "sed la Birdotimigilo iam diris al mi ke gxi estas la plej bela lando en la tuta Oz."

"Ankaux mi volas kuniri," aldonis Trot.

'Bone," diris Doroteo, "mi petos Ozman. Eble sxi permesos ke ni kunprenu la Segcxevalon kaj la Rugxan Cxaregon, tio estus por ni multe pli agrabla ol devi marsxi la tutan vojon. Cxi tiu Lando Oz estas iom granda, kiam oni iras al cxiuj gxiaj bordoj."

Do sxi ekstaris kaj iris laux la koridoroj de la belega palaco gxis sxi atingis la regxan cxambraron, kiu plenigis la tutan antauxan parton de la dua etagxo. En malgranda atendocxambro sidis la servistino de Ozma, Jxelea Konfitajx', kiu sin okupis per kudrado.

"Cxu Ozma jam ellitigxis?" demandis Doroteo.

"Mi ne scias, kara," respondis Jxelea. "Mi ne jam auxdis sxin cximatene. Sxi ecx ne vokis por ke mi pretigu sxian banon aux matenmangxon, kaj estas multe post la kutima tempo por ili."

"Strange!" krietis la knabineto.

"Jes," akordis la servistino; "sed kompreneble nenia damagxo povus okazi al sxi. Neniu povas morti aux esti mortigita en la Lando Oz kaj Ozma mem estas potenca feino, kaj sxi ne havas malamikojn, laux nia scio. Tial mi tute ne maltrankvilas pri sxi, kvankam konfesendas ke sxia silento estas malkutima."

"Eble," diris Doroteo, penseme, "sxi plu dormas. Aux eble sxi legas, aux planas ian novan magiajxon por bonfari al sia popolo."

"Cxio cxi povus esti vera," respondis Jxelea Konfitajx, "tial mi ne auxdacis gxeni nian regxan mastrinon. Tamen vi estas privilegia, Princino, kaj mi certas ke al Ozma tute ne gxenus se vi enirus por paroli kun sxi."

"Kompreneble ne," diris Doroteo, kaj malferminte la pordon de la ekstera cxambro sxi eniris. Estis tute kviete tie. Sxi marsxis en alian cxambron, kiu estis la buduaro de Ozma, kaj poste, repusxinte pezan drapirajxon ricxe broditan per fadenoj el pura oro, la knabino eniris la dormocxambron de la feina Reganto de Oz. La ebura kaj ora lito estis vaka; la cxambro estis vaka; neniu spuro de Ozma estis trovebla.

Tre surprizite, kvankam ankoraux sen timo ke io okazis al sxia amikino, Doroteo reiris tra la buduaro al la aliaj cxambroj de la cxambaro. Sxi eniris la muzikocxambron, la bibliotekon, la laborejon, la bancxambron, la vestocxambron kaj ecx la grandan tronocxambron, kiu estis apud la regxa cxambraro, sed en neniu el tiuj lokoj sxi povis trovi Ozman.

Do sxi reiris al la antauxcxambro kie sxi estis parolinta kun la servistino, Jxelea Konfitajx, kaj diris:

"Sxi ne estas en siaj cxambroj nun, do sendube sxi eliris."

"Mi ne komprenas kiel sxi povus fari tion sen ke mi vidus sxin," respondis Jxelea, "krom se eble sxi malvidebligis sin."

"Nu, sxi ne estas tie," deklaris Doroteo.

"Do ni iru trovi sin," proponis la servistino, kiu sxajnis iom maltrankvila.

Do ili eliris en la koridorojn kaj tie Doroteo preskaux stumblis pro kurioza knabino kiu dancadis legxere lauxlonge de la koridoro.

"Haltu momenton, Cxifoneroj!" sxi kriis. "Cxu vi jam vidis Ozman cximatene?"

"Mi ne!" respondis la kurioza knabino, dancante pli proksimen. "Mi perdis ambaux okulojn dum baraktado kun la Svulo, hierauxnokte, cxar la besto forgratis ilin de mia vizagxo per siaj kvadrataj piedoj. Do mi metis la okulojn en mian posxon kaj cximatene Buton-Brilo kondukis min al Onklino Em, kiu surkudris ilin denove. Do mi vidis tute nenion hodiaux, escepte de dum la jxusaj kvin minutoj. Do kompreneble mi ne vidis Ozman."

"Nu, bone, Cxifoneroj," diris Doroteo, rigardante interesate la okulojn, kiu estis nur du rondaj nigraj butonoj kudritaj sur la vizagxon de la knabino.

Ankaux aliaj aspektoj de Cxifoneroj sxajnus kuriozaj al persono vidanta sxin unuafoje. Oni kutime nomis sxin "La Mikscxifona Knabino," cxar sxiaj korpo kaj membroj estis el gajkolora mikscxifona peplomo tondita laux homa formo kaj plenigita per katuno. Sxia kapo estis ronda pilko simile plenigita kaj ligita al sxiaj sxultroj. Sxiaj haroj estis amaso da brunaj trikfadenoj kaj por fari sxian nazon oni tiris parton de la sxtofo por formi pilketon kaj ligis gxin per sxnuro por teni gxin gxustaloke. Sxian busxon oni zorge faris tondante fendeton en la gxusta loko kaj vatante gxin per rugxa silko, aldonante du vicojn de perloj por ke ili estu dentoj kaj iom da rugxa flanelo kiel langon.

Malgraux tiu stranga konsisto, la Mikscxifona Knabino magie vivis kaj montris sin unu el la plej gajaj kaj agrablaj el la multaj strangetaj uloj kiuj logxis en la miriga Felando Oz. Efektive, Cxifoneroj estis gxenerale amata, kvankam sxi estis iom suprajxema kaj nekonstanta kaj faris kaj diris multon kio surprizis sxiajn amikojn. Sxi malofte estis kvieta, sxi amis danci, transturnigxi kaj transkapigxi, grimpi arbojn kaj partopreni multajn aliajn aktivajn sportojn.

"Mi iras sercxi Ozman," komentis Doroteo, "cxar sxi ne estas en siaj cxambroj kaj mi volas fari al sxi demandon."

"Mi akompanos vin," diris Cxifoneroj, "cxar miaj okuloj brilas pli ol la viaj kaj povas pli foren vidi."

"Mi iom dubas pri tio," respondis Doroteo. "Sed akompanu min se vi volas."

Kune ili trasercxis la grandan palacon kaj ecx la plej forajn limojn de la palaca tereno, kiu estis tre granda, sed nenie ili trovi spuron de Ozma. Kiam Doroteo revenis al kie atendis Betsy kaj Trot, la vizagxo de la knabineto estis iom sobra kaj maltrankvila, cxar neniam antauxe Ozma foriris sen informi siajn amikojn pri kien sxi iras, aux sen eskorto tauxga por sxia regxa rango.

Tamen sxi estis for, kaj neniu vidis sxin foriri. Doroteo renkontis kaj demandis al la Birdotimigilo, Tiktoko, la Vilega Viro, Buton-Brilo, Kap'tano Vilcxjo, kaj ecx al la sagxa kaj potenca Sorcxisto de Oz, sed neniu el ili vidis Ozman post sxia apartigxo de siaj amikoj la antauxan vesperon kaj iro al siaj cxambroj.

"Pas'nokte sxi diris nenion pri foriro ien," komentis malgranda Trot.

"Ne, kaj jen la plej stranga parto," respondis Doroteo. "Kutime Ozma sciigas al ni kion ajn sxi faras."

"Kial ne rigardi per la Magia Bildo?" proponis Betsy Bobbin. "Tio informos al ni pri kie sxi estas, post nur sekundo."

"Kompreneble!" kriis Doroteo. "Kial mi ne jam elpensis tion?" kaj tuj la tri knabinoj rapidis al la buduaro de Ozma, kie la Magia Bildo cxiam pendis.

Tiu Magia Bildo estis unu el la plej gravaj trezoroj de la regxina Ozma. Estis granda ora kadro, en kies centro estis blugriza kanvaso sur kiu diversaj scenoj konstante aperadis kaj malaperadis. Se oni staris antaux gxi kaj volis vidi kion faras iu persono-kie ajn en la mondo-nur necesis ke oni esprimu la deziron kaj la sceno en la Magia Bildo sxangxigxis kaj ekestis la sceno kie estas tiu persono kaj montris precize kion li aux sxi faras. Do la knabinoj sciis ke estos facile deziri vidi Ozman, kaj per la bildo ili rapide ekscios kie sxi estas.

Doroteo antauxeniris al la loko kie la bildon kutime protektis dikaj satenaj kurtenoj, kaj disapartigis la drapirajxojn. Farinte tion sxi staris miregante, dum sxiaj du amikoj kriis pro malkontentigxo.

La Magia Bildo mankis. Nur vaka spaco sur la muro malantaux la kurtenoj montris kie gxi antauxe pendis.

Cxapitro 2: La Problemoj de Glinda la Bona