La Problemoj de Glinda la Bona

Tiun saman matenon estis granda ekscitigxo en la kastelo de la Potenca Sorcxistino de Oz Glinda la Bona. Tiu kastelo, situanta en la Lando de la Kveluloj, grandadistance for de la Smeralda Urbo kie regis Ozma, estis grandioza strukturo el belega marmoro kaj argxentaj latisoj. Tie logxis la Sorcxistino, cxirkauxate de aro de la plej belaj knabinoj de Oz, venintaj el la kvar landoj de tiu felando kaj ankaux el la glora Smeralda Urbo mem, kiu staris en la angulo kie la kvar landoj renkontigxis.

Oni opiniis granda honoro permeson servi la bonan Sorcxistinon, kies magia arto uzigxis nur por bonfari al la popolo de Oz. Glinda estis la plej valora servanto de Ozma, cxar sxia sorcxoscio estis miriga kaj sxi povis efektivigi preskaux cxion, kion deziris la bela knabina Reganto de Oz.

El cxiuj magiajxoj cxirkaux Glinda en sxia kastelo estis nenio pli eksterordinara ol sxia Granda Arkivo-Libro. Sur la pagxoj de cxi tiu Arkivo-Libro konstante skribigxis-tagon post tago kaj horon post horo-cxiuj gravaj eventoj kiuj okazis ie en la konata mondo, kaj ili skribigxis en la libron precize je la momento kiam la eventoj okazis. Cxiu aventuro en la Lando Oz kaj en la granda ekstera mondo, kaj ecx en lokoj pri kiuj neniam auxdis vi kaj mi, registrigxis precize en la Granda Libro, kiu neniam eraris kaj diris nur la ekzaktan veron. Pro tio nenio estis kasxebla for de Glinda la Bona, kiu bezonis nur rigardi la Grandan Arkivo-Libron por informigxi pri cxio okazinta. Tial, inter aliaj kialoj, sxi estis granda Sorcxistino, cxar la arkivo faris el sxi personon pli sagxan ol cxiu alia vivanto.

Tiu mirinda libro situis sur granda ora tablo kiu staris en la mezo de la salono de Glinda. La kruroj de la tablo, kiuj estis inkrustitaj per multevaloraj gemoj, estis firme ligitaj al la kahelita planko kaj la libro mem estis cxenita al la tablo kaj sxlosita per ses fortikaj oraj seruroj, kies sxlosilojn Glinda portis sur cxeno ligita cxirkaux sxia propra kolo.

La pagxoj de la Granda Libro estis pli grandadimensiaj ol tiuj de Usona jxurnalo kaj kvankam ili estis maldikegaj ili estis tiomaj ke ili konsistigis grandegan, tre dikan volumon. Pro siaj ora kovrilo kaj oraj agrafoj la libro estis tiom multepeza ke tri viroj apenaux povus levi gxin. Tamen cximatene, kiam Glinda eniris sian salonon post la matenmangxo, sekvate de cxiuj siaj servistinoj, la bonan Sorcxistinon mirigis trovi ke sxia Granda Arkivo-Libro estas mistere malaperinta.

Antauxenirinte al la tablo, sxi trovis ke la cxenoj estis distrancxitaj per iu akra ilo, kaj tio sendube farigxis dum cxiuj en la kastelo dormadis. Glindan tio sxokis kaj cxagrenis. Kiu farus tian fian auxdacan agon? Kaj kiu volus forpreni de sxi sxian Grandan Arkivo-Libron?

La Sorcxistino pensmeditadis dum iom da tempo, konsiderante la konsekvencojn de la perdo. Post tio sxi iris al sia Cxambro de Magio por prepari sorcxon kiu informos sxin pri kiu sxtelis la Arkivo-Libron. Sed, kiam sxi malsxlosis siajn sxrankojn kaj malfermis la pordojn, sxi trovis ke cxiuj sxiaj magiiloj kaj raraj kemiajxoj estas forsxtelitaj el sur la bretoj.

La Sorcxistino estis nun kaj kolera kaj alarmita. Sxi sidigxis sur segxon kaj strebis elpensi kiel tiu eksterordinara sxtelo estus farebla. Estis evidente ke la sxtelisto estis iu tre potenca, cxar neniu alia povus efektivigi tian sxtelon sen sxia scio. Sed kiu, en la tuta Lando Oz, estis suficxe potenca kaj lerta por fari tian fiagon? Kaj kiu, estante kapabla, ankaux celus defii la plej sagxan kaj plej talentan Sorcxistinon en la tuta historio de la mondo?

Glinda pripensadis tiun perpleksan temon dum plena horo, kaj je la fino de tiu tempoperiodo sxi ankoraux ne sciis klarigi gxin. Sed kvankam sxiaj iloj kaj kemiajxoj estis forsxtelitaj sxia magiscio ja ne estis sxtelita, cxar neniu sxtelisto, negrave kiom lerta, povas sxteli onian scion, kaj tial scio estas la plej bona kaj plej sekura trezoro akirebla. Glinda kredis ke kiam sxi uzos suficxan tempon por akumuli pli da magiaj herboj kaj eliksiroj kaj por fabriki pli da magiiloj sxi povos trovi kiu estas la sxtelinto, kaj kio okazis al sxia valorega Arkivo-Libro.

"Negrave kiu faris tion," sxi diris al siaj servistinoj, "tiu estas tre malsagxa persono, cxar iam li sendube trovigxos kaj estos tiam severe punita."

Sxi nun faris liston de cxio kion sxi bezonas kaj sendis mesagxistojn al cxiu parto de Oz kun ordono akiri la bezonajxojn kaj porti ilin al sxi kiel eble plej baldaux. Kaj unu el sxiaj mesagxistoj renkontis la malgrandan Sorcxiston de Oz, kiu rajdas sur la dorso de la fama vivanta Segcxevalo kaj krocxigxas al gxia kolo per ambaux brakoj; cxar la Segcxevalo kuregadas al la kastelo de Glinda rapide kiel la vento, portante la informon ke Regxina Ozma, Reganto de la tuta granda Lando Oz, subite malaperis kaj neniu en la Smeralda Urbo scias kio okazis al sxi.

"Ankaux," diris la Sorcxisto, dum li staris antaux la surprizita Sorcxistino, "la Magia Bildo de Ozma malaperis, do ni ne povas konsulti gxin por trovi kie sxi estas. Tial mi venis al vi por helpo tuj kiam ni konsciigxis pri nia perdo. Ni rigardu en la Grandan Arkivo-Libron."

"Ve," respondis la Sorcxistino malgxoje, "ni ne povas, cxar ankaux la Granda Arkivo-Libro malaperis."

Cxapitro 3: Rabo Trafas Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon