La Karuselaj Montoj

La Ondanta Ebenajxo ne estis malfacile transirebla, kvankam gxi estis cxiam supren- aux malsuprendirekta, tiel ke dum kelka tempo ili bone veturis. Ecx ne pasxtisto estis renkontata nun kaj ju pli antauxen ili iris, des pli malekscita farigxis la pejzagxo. Je la tagmezo ili haltis por "piknike luncxi", laux la esprimo de Betsy, kaj post tio ili rekomencis veturi. La bestoj estis cxiuj rapidaj kaj senlacaj kaj ecx la Malkuragxa Leono kaj la Mulo trovis ke ili povas egalpasxi kun la Vuzo kaj la Segcxevalo.

Je la mezo de la postmateno ili unue ekvidis aron da malaltaj montoj. Ili estis konusformaj, cxe la malsupro largxaj kaj cxe la supro pintaj. El for la montoj aspektis malklaraj kaj iom malgrandaj-pli similaj al montetoj ol al montoj-sed kiam la veturantoj proksimigxis ili rimarkis tre nekutiman cirkonstancon: la montetoj cxiuj rapide turnigxadis, kelkaj unudirekten kaj aliaj alidirekten.

"Mi supozas ke tiuj devas esti la Karuselaj Montoj," diris Doroteo.

"Nepre," diris la Sorcxisto.

"Karaselaj, cxu? Oni povus rajdi ilin, versxajne," komentis Trot, "sed ili ne aspektas tre karaj."

Estis pluraj vicoj de tiuj montoj, etendigxantaj kaj dekstren kaj maldekstren, multajn kilometrojn. Kiom da vicoj estis, neniu povis decidi, sed inter la unua vico de pintoj videblis aliaj pintoj, cxiuj senpauxze cxirkauxturnigxantaj unu- aux alidirekten. Plu veturante, niaj amikoj atente rigardadis tiujn montetojn, gxis fine, proksimigxinte, ili trovis profundan sed mallargxan arbismon cxirkaux la rando de cxiu monto, kaj la montoj estis tiom proksimaj unu al alia ke la ekstera abismo estis senbrecxa kaj barieris kontraux plia antauxeniro.

Je la bordo de la abismo cxiuj alterigxis kaj rigardis funden. Ne eblis scii kie estas la fundo, se efektive ja ekzistis fundo. El kie ili staris aspektis kvazaux la montoj estis fiksitaj en unu granda truo en la tero, kaj ke cxiun monton subtenis roka kolono sub gxia bazo kiu etendigxis longe suben en la nigran malfermajxon. De la tera flanko aspektis neeble transiri la abismon aux, sukcesinte pri tio, firme ekstari sur iu el la turnigxantaj montoj.

"Ne eblas transsalti tiun fendon, gxi estas tro largxa," komentis Buton-Brilo.

"Eble la Leono povus," sugestis Doroteo.

"Kion, salti de cxi tie al tiu gireganta monteto?" kriis la Leono indigne. "Tute ne! Ecx se mi surgrundigxus tie, kaj povus min teni tie, kiel valorus? Preter gxi estas alia giranta monto, kaj eble ankoraux alia preter tiu. Mi ne kredas ke vivanto povus salti de unu monto al alia, dum ambaux giradas kvazaux turbo kaj krome malsamdirekten."

"Mi proponas ke ni reiru," diris la Ligna Segcxevalo, oscedante per sia elhakita busxo, dum li rigide rigardis per siaj tuberaj okuloj la Karuselajn Montojn.

"Mi akordas kun vi," diris la Vuzo, skuante sian kvadratan kapon.

"Prefere ni akceptintu la konsilon de la pasxtisto," aldonis Hencxjo la Mulo.

La aliaj en la grupo, kvankam ilin perpleksis la serioza problemo antaux ili, ne permesis sin senkuragxigxi.

"Se ni sukcesos transiri cxi tiujn montojn," diris Buton-Brilo, "versxajne ni pluiros sengxene."

"Estas vere," akordis Doroteo. "Do iel ni kompreneble devos trovi rimedon por preteriri tiujn turbajn montetojn. Sed kiel?"

"Ke la Orko estu kun ni," gxemis Trot.

"Sed la Orko ne cxeestas," diris la Sorcxisto, "kaj ni devas dependi de ni mem por venki cxi tiun problemon. Domagxe mia tute magio estas sxtelita; per gxi tute certe mi povus facile preteriri la montojn."

"Domagxe," observis la Vuzo, "neniu el ni havas flugilojn. Kaj ni estas en magia lando sen magio."

"Kio estas cxirkaux via zono, Doroteo?" demandis la Sorcxisto.

"Tio? Ho, nur la Magia Zono kiun mi iam kaptis de la Regxo de la Knomoj," sxi respondis.

"Magia Zono! Nu, bonege. Mi certas ke Magia Zono portus vin trans la montetojn."

"Eble gxi povus, se mi scius utiligi gxin," diris la knabineto. "Ozma scias multe de gxia magio, sed mi neniam lernis gxin. Mi scias nur ke dum mi portas gxin nenio povas damagxi min."

"Provu, deziru ke gxi transportu vin, por trovi cxu gxi obeos vin," proponis la Sorcxisto.

"Sed kiel utilus?" demandis Doroteo. "Se mi transirus, tio ne helpus vin aliajn, kaj mi ne povus iri sola inter tiujn gigantojn kaj drakojn, dum vi restus cxi tie."

"Ja vere," akordis la Sorcxisto, malfelicxe; kaj poste, rigardinte la tutan grupon, li demandis: "Kio estas sur via fingro, Trot?"

"Ringo. La Marknabinoj donis gxin al mi," sxi klarigis, "kaj se iam mi spertos dangxeron kiam mi estos sur akvo mi povos alvoki la Marknabinojn kaj ili venos helpi min. Sed la Marknabinoj ne povas helpi min sur la tero, sciu, cxar ili nagxas, kaj-kaj-ili ne havas krurojn."

"Ja vere," respondis la Sorcxisto, pli malfelicxe.

Granda, largxetendigxinta arbo staris apud la rando de la abismo kaj cxar la suno varmegis super ili ili cxiuj grupigxis en la ombro de la arbo por studi la problemon: kion nun fari.

"Se ni havus longan sxnuron," diris Betsy, "ni povus ligi gxin al cxi tiu arbo kaj lasi la alian finajxon subiri en la abismon kaj ni povus cxiuj gliti malsupren per gxi."

"Nu, kion poste?" demandis la Sorcxisto.

"Poste, se ni sukcesus suprenjxeti la sxnuron cxe la alia flanko," klarigis la knabino, "ni povus cxiuj grimpi per gxi kaj esti sur la alia flanko de la abismo."

"Estas tro multaj 'se'-oj en tiu sugesto," komentis la malgranda Sorcxisto. "Kaj necesas memori ke aliflanke estas nur turbantaj montoj, tiel ke ni tute ne povus ligi sxnuron al ili-ecx se ni havus sxnuron."

"Tiu sxnurpropono tamen ne estas malbona," diris la Mikscxifona Knabino, kiu dancadis dangxere proksime al la rando de la abismo.

"Kion vi celas?" demandis Doroteo.

La Mikscxifona Knabino ekhaltis kaj per siaj butonokuloj cxirkauxrigardis la grupon.

"Ha, mi scias!" sxi krietis. "Iu maljungu la Segcxevalon; miaj fingroj estas tro mallertaj."

"Cxu?" demandis Buton-Brilo dubeme, turnante sin al la aliaj.

"Nu, Cxifoneroj havas aktivan cerbon, ecx kvankam sxi estas plena de kotono," asertis la Sorcxisto. "Se sxia cerbo povos helpi nin pri cxi tiu problemo ni nepre utiligu gxin."

Do li komencis maljungi la Segcxevalon, kaj Buton-Brilo kaj Doroteo helpis lin. Kiam ili forprenis la jungajxon la Mikscxifona Knabino diris ke ili disapartigu gxin kaj kunbuku la rimenojn, unu finon al la alia. Farinte tion, ili trovis ke ili havas unu tre longan rimenon kiu estas pli fortika ol ia ajn sxnuro.

"Gxi facile etendigxus trans la abismon," diris la Leono, kiu kun la aliaj bestoj sidis sur siaj koksoj kaj rigardis la agadon. "Sed mi ne scias kiel eblus ligi gxin al unu el tiuj kapturnaj montoj."

Cxifoneroj tute ne planis ion tian per sia loza kapo. Sxi ordonis ke ili ligu unu finon de la rimeno al fortika arbobrancxo, kaj sxi indikis brancxon kiu etendigxis al la rando mem de la abismo. Buton-Brilo faris tion, grimpante la arbon kaj poste rampante sur la brancxo gxis li estis preskaux super la abismo. Tie li sukcesis ligi la rimenon, kiu etendigxis gxis la tero, kaj poste li glitis malsupren kaj lin kaptis la Sorcxisto, kiu timis ke li falos en la abismon.

Cxifoneroj gxojis. Sxi prenis la malsupran finon de la rimeno, ordonis al ili cxiuj ke ili liberigu la spacon cxirkaux sxi, retrenpasxis kiom permesis la rimeno, kaj subite kuris abismen. Trans la randon sxi svingis sin, firme tenante la rimenon gxis gxi etendigxis plej distancen, lasis la rimenon kaj velis gracie tra la aero gxis surterigxi sur la monto tuj antaux ili.

Preskaux tuj, dum la granda konuso plu turbis, sxi trovis sin fiuganta kontraux la sekvan monton malantauxan, kaj tiu sin nur duone turnis kiam Cxifoneroj trovis sin fiuganta al la sekva monto malantaux gxi. Tiam malaperis sxia mikscxifona formo kaj la miroplenaj rigardantoj sub la arbo demandis al si kien sxi iris.

"Sxi foriris, kaj sxi ne povas reveni," diris la Vuzo.

"Ho, sxi saltegis de unu monto al alia!" krietis la Leono.

"Cxar ili tiom rapide turnigxas," la Sorcxisto klarigis. "Cxifoneroj trovis nenion per kiu teni sin do kompreneble sxi jxetigxis de unu monteto al alia. Mi kredas ke ni neniam revidos la kompatindan Mikscxifonan Knabinon."

"Mi revidos sxin," deklaris la Vuzo. "Cxifoneroj estas malnova amiko mia kaj, se vere ekzistas Kardomangxantoj kaj Gigantoj preter tiuj turboj, sxi bezonos protektanton. Do, gxis!"

Li kaptis la pendantan rimenon firme per sia kvadrata busxo kaj samkiel Cxifoneroj li svingis sin trans la abismon. Li lasis la rimenon gxustamomente kaj falis sur la unuan turbantan monton. Post tio li saltis al la sekva malantauxa-ne surpieden sed "tute miksite" laux la parolesprimo de Trot-kaj poste li flugis al alia monto, kaj malaperis same kiel la Mikscxifona Knabino.

"Tio sxajne bone sukcesas," komentis Buton-Brilo. "Nun mi provos."

"Atendu," urgxis la Sorcxisto. "Antaux ol alia el ni faros tiun senesperan salton en la preteron, necesos decidi cxu ni cxiuj iros, aux cxu kelkaj el ni postrestos."

"Cxu vi supozas ke damagxis ilin multe, batigxi kontraux tiujn montojn?" demandis Trot.

"Mi supozas ke nenio damagxus Cxifonerojn aux la Vuzon," diris Doroteo, "kaj nenio povas damagxi min, cxar mi surhavas la Magian Zonon. Do, cxar mi fervoras trovi Ozman, mi intencas ankaux min transsvingi."

"Mi riskos provon," decidis Buton-Brilo.

"Mi certas ke multege dolorigos, kaj mi timas," diris la Leono, kiu jam tremadis; "sed mi transiros se Doroteo transiros."

"Nu, restos Betsy kaj la Mulo kaj Trot," diris la Sorcxisto; cxar kompreneble mi iros, por prizorgi Doroteon. Cxu vi du knabinoj kredas ke vi povos trovi la vojon hejmen?" li demandis, turninte sin al Trot kaj Betsy.

"Mi ne timas; nu, ne multe," diris Trot. "Aspektas riske, mi scias, sed mi certas ke mi povos toleri la sperton se la aliaj povos."

"Se ne necesus postlasi Hencxjon," komencis Betsy, per hezitema vocxo; sed la Mulo interrompis sxin dirante:

"Jes iru, se vi volas, kaj mi sekvos vin. Mulo estas egalkuragxa kiel leono, cxiam."

"Pli kuragxa," diris la Leono, "cxar mi estas malkuragxa, amiko Hencxjo, kaj vi ne. Sed kompreneble la Segcxevalo--"

"Ho, nenio povus damagxi min," asertis la Segcxevalo trankvile. "Neniam estis dubo pri mia iro. Sed mi ne povos kuntreni la Rugxan Cxaregon."

"Ne, ni devos postlasi la cxaregon," diris la Sorcxisto; "kaj ankaux ni devas postlasi niajn mangxajxojn kaj lit-kovrajxojn, mi kredas. Sed se ni povos defii tiujn Karuselajn Montojn ne multe gxenos la ofero de kelkaj el niaj komfortoj."

"Neniu scias kie ni alterigxos!" rimarkigis la Leono, per vocxo kiu per sia sono indikis ke li baldaux ploros.

"Ni eble tute ne alterigxos," respondis Hencxjo; "sed la plej bona metodo trovi kio okazos al ni estas transsvingi nin same kiel Cxifoneroj kaj la Vuzo."

"Mi planas iri la plej lasta," diris la Sorcxisto; "do kiu volas iri la unua?"

"Mi," decidis Doroteo.

"Ne, unue estas mia vico," diris Buton-Brilo. "Rigardu!"

Jam dum li parolis la knabon kaptis la rimenon kaj kurinte svingis sin trans la abismon. Foren li rapidis, jxetate de monteto al monteto gxis malapero. Ili auxskultis atente, sed la knabo nenian sonon faris gxist post pluraj momentoj post sia ekiro, kiam ili auxdis mallauxtan "Ha-lo-e!" kvazaux el tre granda distanco.

Tamen la sono kuragxigis ilin, kaj Doroteo ekprenis Toton kaj tenis lin firme sub unu brako dum per la alia mano sxi kaptis la rimenon kaj kuragxe sekvis Buton-Brilon.

Kiam sxi frapis la unuan turbantan monton sxi falis sur gxin tre softe, sed antaux ol havi momenton por pensi sxi flugis tra la aero kaj kun ioma sxoko alterigxis sur la flankon de la sekva monto. Denove sxi flugis, kaj alterigxis; kaj denove, kaj ankoraux denove, gxis post kvin sinsekvaj frapoj sxi falis etendita sur verdan kampon kaj estis tiom kvazauxstupora kaj senscia pro sia batoplena veturo trans la Karuselajn Montojn ke sxi kusxis senmove dum iom da tempo, por reordigi siajn pensojn. Toto eskapis de sxiaj brakoj gxuste kiam sxi falis, kaj li nun sidis apud sxi anhelante pro ekscitigxo.

Subite Doroteo konsciis ke iu helpas sxin surpiedigxi, kaj jen Buton-Brilo unuflanke de sxi kaj Cxifoneroj aliflanke, ambaux lauxaspekte nedamagxitaj. Dua rigardo montris al sxi la Vuzon, kauxrantan sur sia kvadrata malantauxo kaj rigardan sxin mediteme, dum Toto bojis gxoje trovante sian mastrinon nedamagxita post sxia cikloneca veturo.

"Bone!" diris la Vuzo; "jen plia kaj ankaux hundo, ambaux tute bonstataj. Sed, Jadi, Doroteo, vi ja flugis! Se vi povus vidi vin, vi vere miregus!"

"Oni diras ke 'Tempo flugas,'" ridis Buton-Brilo, "sed Tempo neniam pli rapidis ol vi."

Gxuste tiam, dum Doroteo turnis sin por rigardi la turbantajn montojn, sxi gxustatempe vidis malgrandan Troton flugi de la plej proksima monteto kaj fali sur la molan herbaron ne metron for de sxia starloko. Trot estis tiom konfuzita ke unue sxi ne povis stari, sed sxi estis nedamagxita kaj baldaux Betsy ekflugis al ili kaj trafus la aliajn se ili ne retrenpasxus suficxatempe por eviti sxin.

Poste, sinsekve, venis la Leono, Hencxjo, kaj la Segcxevalo, saltante de monto al monto kaj fine falante sendangxere sur la herbon. Nun postrestis nur la Sorcxisto kaj ili tiom longe atendis lin ke Doroteo komencis maltrankvili. Sed subite li ekflugis de la plej proksima monto kaj falis renversite apud ilin. Tiam ili vidis ke li vindis du el la litkovriloj cxirkaux sian korpon, por ke la batoj ne damagxu lin, kaj ligis la litkovrilojn per kelkaj el la ekstraj rimenoj el la jungilaro de la Segcxevalo.

Cxapitro 8: La Mistera Urbo