La Mistera Urbo

Ili sidis sur la herbaro, iliaj kapoj ankoraux estis konfuzaj pro la kapturnaj flugoj, kaj rigardis unu la alian silente senkomprenaj. Sed baldaux, kiam ili estis certaj ke neniu estis damagxita, ili pli trankviligxis kaj la Leono diris gxemante pro senstrecxigxo:

"Mi tute ne anticipis ke tiuj Karuselaj Montoj konsistas el kauxcxuko!"

"Cxu vere el kauxcxuko?" demandis Trot.

"Nepre," respondis la Leono. "Se ne, ni ne resaltus tiom rapide de unu al la alia sen damagxo."

"Estas nur konjekto," deklaris la Sorcxisto, malvindante la litkovrilojn de sia korpo, "cxar neniu el ni restis suficxe longe sur la montoj por trovi el kio ili konsistas. Sed kie ni estas?"

"Ankaux tio devas esti konjekto," diris Cxifoneroj. "La pasxtisto diris ke la Kardomangxantoj logxas cxiflanke de la monto kaj gigantoj servas ilin."

"Ho ne," diris Doroteo; "la Herkuoj havas gigantajn sklavojn, kaj la Kardomangxantoj jungas drakojn al siaj cxaregoj."

"Kiel ili povus fari tion?" demandis la Vuzo. "Drakoj havas longajn vostojn, kaj ili gxenus la radojn de la cxaregoj."

"Kaj se la Herkuoj konkeris la gigantojn," diris Trot, "ili devas esti almenaux duoble pli grandaj ol la gigantoj. Eble la Herkuoj 'stas la plej grandaj homoj en la mondo!"

"Eble jes," konsentis la Sorcxisto, per pensema vocxtono. "Kaj eble la pasxtisto ne sciis kion li diras. Ni pluveturu okcidenten kaj mem trovu kiaj estas la landanoj."

La tereno aspektis suficxe agrabla, kaj estis tute kviete kaj pace kiam ili turnis siajn okulojn de la silente turbantaj montoj. Arboj kaj verdaj arbustoj kreskis, kaj tra la dika herbo estis disaj brilkoloraj floroj. Cxirkaux du kilometrojn for estis malalta monteto kiu kasxis de ili la tutan transan pejzagxon, tiel ke ili komprenis ke ili ne povos scii multon pri la lando antaux ol transiri la monteton.

Cxar la Rugxa Cxarego estis postlasita, necesis ke ili elpensu alian metodon veturi. La Leono diris al Doroteo ke sxi rajtas rajdi sur lia dorso, kiel ofte antauxe, kaj la Vuzo diris ke li facile portos kaj Troton kaj la Mikscxifonan Knabinon. Betsy ankoraux havis sian mulon, Hencxjo, kaj Buton-Brilo kaj la Sorcxisto povis sidi kune sur la longa, maldika dorso de la Segcxevalo, sed ili zorgis moligi la sidon per kunfalditaj litkovriloj antaux ol komenci. Tiel rajdante, la aventurantoj komencis iri cele la monteton, kiun ili atingis post nelonga veturo.

Dum ili supreniris la plej altan parton kaj rigardis preter la monteton ili vidis ke ne tre for estas urbo cxirkauxata de muro, kaj de gxiaj turoj kaj spajroj flirtis multkoloraj standardoj. Efektive gxi ne estis tre granda urbo, sed gxiaj muroj estis tre altaj kaj dikaj kaj sxajnis ke la popolo logxanta tie sendube timas atakon fare de potenca malamiko, cxar se ne, ili ne cxirkauxigus sian logxejaron per tiom fortika bariero.

Neniu vojo kondukis de la montoj al la urbo, kaj tio indikis ke la homoj en gxi malofte aux neniam vizitas la turbantajn montetojn; sed niaj amikoj trovis la herbon mola kaj agrabla por transiro kaj cxar la urbo estis antaux ili, ili ne facile perdus sian direktoscion. Kiam ili proksimigxis al la muroj, la venteto portis al iliaj oreloj la sonon de muziko-nelauxtan unue sed gxi plilauxtigxis dum ili antauxeniris.

"Tio ne aspektas tre terura loko," komentis Doroteo.

"Nu, gxi aspektas nedangxera," respondis Trot, sidante sur la Vuzo, "sed oni ne povas cxiam fidi aspektojn."

"Mian aspekton oni povas fidi," diris Cxifoneroj. "Mi aspektas mikscxifona kaj mi estas mikscxifona, kaj nur blinda strigo povus dubi ke mi estas la Mikscxifona Knabino." Dirinte tion sxi saltis transkapigxe de la Vuzo kaj, alterigxinte sur siaj piedoj, sxi komencis vigle cxirkauxdancadi.

"Cxu strigoj iam estas blindaj?" demandis Trot.

"Cxiam, en la taglumo," diris Buton-Brilo. "Sed Cxifoneroj povas vidi per siaj butonaj okuloj kaj tage kaj nokte. Strange, cxu ne?"

"Estas strange ke butonoj ecx povas vidi," respondis Trot, "sed--Jadi! kien iris la urbo?"

"Mi mem intencis demandi tion," diris Doroteo. "Gxi foriris!"

La bestoj abrupte haltis, cxar la urbo efektive malaperis-ecx la muroj-kaj antaux ili kusxis la vaka, tute ebena pejzagxo.

"Ve!" krietis la Sorcxisto. "Estas iom malagrable. Estas gxene preskaux atingi iun lokon kaj ektrovi ke gxi mankas."

"Kie gxi povas esti?" demandis Doroteo. "Certe gxi estis tie antaux minuto."

"Mi plu auxdas la muzikon," deklaris Buton-Brilo, kaj kiam ili cxiuj auxskultis la muzikaj sonoj estis klare auxdeblaj.

"Ho! jen la urbo-maldekstre de ni," vokis Cxifoneroj, kaj turninte siajn okulojn ili vidis la murojn kaj turojn kaj flirtantajn standardojn tute maldekstre de ili.

"Sendube ni iel perdis la vojon," sugestis Doroteo.

"Absurde," diris la Leono. "Mi kaj la aliaj bestoj cxiuj marsxadis rekte cele la urbon ekde kiam ni unue vidis gxin."

"Do kiel-"

"Ne gravas," interrompis la Sorcxisto, "ni estas egale proksimaj al gxi kiel antauxe. Ial gxi estas en alia direkto, jen cxio; do ni rapidu atingi gxin antaux ol gxi reeskapos de ni."

Do ili pluiris, rekte urben, kaj la urbo aspektis nur kelkajn kilometrojn for; sed kiam ili veturis nur kelkcent metrojn gxi subite remalaperis. Denove ili pauxzis, iom senkuragxigite, sed post momento la butonaj okuloj de Cxifoneroj retrovis la urbon, sed cxifoje gxi estis tuj malantaux ili, en la direkto el kiu ili venis.

"Jadi!" kriis Doroteo. "Nepre tiu urbo misas iel. Cxu vi supozas ke gxi estas sur radoj, Sorcxisto?"

"Eble gxi tute ne estas urbo," li respondis, rigardante gxin kvazaux klopodante kompreni.

"Kio do gxi povus esti?"

"Nur iluzio."

"Kio estas tio?" demandis Trot.

"Io, kion vi kredas vidi, sed efektive ne vidas."

"Mi ne povas kredi tion," diris Buton-Brilo. " Se ni nur vidus gxin, eble ni erarus, sed cxar ni povas vidi gxin kaj ankaux auxdi gxin, nepre gxi ekzistas."

"Kie?" demandis Cxifoneroj.

"Proksime al ni, ie," li insistis.

"Mi supozas ke ni devos retreniri," diris la Vuzo, gxemante.

Do ili turnis sin kaj marsxis cele la murohavan urbon gxis gxi denove malaperis kaj reaperis dekstre de ili. Ili tamen konstante pliproksimigxis al gxi, do ili turnis sin al gxi kiam ajn gxi forkuris tien aux alien laux cxiu direkto de la kompaso. Baldaux la Leono, kiu estis cxe la komenco de la procesio, abrupte haltis kaj kriis: "Aj!"

"Kio estas?" demandis Doroteo.

"Aj-Aj!" ripetis la Leono, kaj li retrensaltis tiom subite ke Doroteo preskaux falis de lia dorso. Samtempe Hencxjo la Mulo kriis "Aj!" preskaux egale lauxte kiel la Leono, kaj ankaux li retrenrapidis plurajn pasxojn.

"La kardoj," diris Betsy. "Ili pikas la krurojn."

Auxdinte tion ili cxiuj malsupren rigardis, kaj efektive la tero estis dike kovrita de kardoj, kiuj kovris la ebenajxon de la punkto kie ili staris gxis la muroj de la mistera urbo mem. Tute neniu vojo tra ili estis videbla; je tiu punkto la mola herbo finigxis kaj la kardaro komencigxis.

"Jen la plej pikemaj kardoj kujn iam mi sentis," grumblis la Leono. "Miaj kruroj ankoraux doloras pro la pikoj, kvankam mi saltis el ili kiom eble plej rapide."

"Jen nova malfacilajxo," komentis la Sorcxisto, malfelicxatone. "La urbo ne plu cxirkauxsaltetas, estas vere; sed kiel ni atingos gxin, trans tiu aro da pikajxoj?"

"Ili ne povas dolorigi min," diris la dikhauxta Vuzo, antauxenirante sentime kaj tretante la dornojn.

"Nek min," diris la Ligna Segcxevalo.

"Sed la Leono kaj la Mulo ne povas toleri la pikajxojn," asertis Doroteo, "kaj ni ne povas postlasi ilin."

"Cxu do ni cxiuj devos retreniri?" demandis Trot.

"Kompreneble ne!" respondis Buton-Brilo malestime. "Kiam ajn estas problemo, troveblas solvo-se oni suficxe sercxas."

"Ke la Birdotimigilo estu cxi tie," diris Cxifoneroj, starante sur sia kapo sur la kvadrata dorso de la Vuzo. "Lia bonega cerbo rapide montrus al ni rimedon venki cxi tiun kampon de kardoj."

"Kial ne tauxgas via cerbo?" demandis la knabo.

"Gxi ja tauxgas," sxi diris, saltante en la kardaron kaj dancante inter ili sen senti iliajn akrajn pintojn. "Mi povus dum duona minuto diri al vi kiel transiri la kardojn, se mi volus."

"Diru al ni, Cxifoneroj!" petegis Doroteo.

"Mi ne volas trivi mian cerbon per troa laboro," respondis la Mikscxifona Knabino.

"Cxu vi ne amas Ozman? Kaj cxu vi ne volas trovi sxin?" demandis Betsy riprocxe.

"Jes ja mi volas," diris Cxifoneroj, marsxante sur siaj manoj kiel akrobato en cirko.

"Nu, ni ne povos trovi Ozman se ni ne preteriros la kardojn" deklaris Doroteo.

Cxifoneroj dancis cxirkaux ilin du-tri-foje, sen respondo. Poste si diris:

"Ne rigardu min, stultuloj, rigardu la litkovrajxojn."

La vizagxo de la Sorcxisto tuj felicxigxis.

"Certe!" li kriis. "Kial ni ne jam pripensis la litkovrajxojn?"

"Cxar vi ne havas magian cerbon," ridis Cxifoneroj. "Via speco de cerbo estas la ordinara speco kreskanta en viaj kapoj kvazaux herbacxoj en gxardeno. Mi bedauxras vin, la homojn kiuj devas naskigxi por vivi."

Sed la Sorcxisto ne auxskultis sxin. Li rapide forprenis la litkovrajxojn de la dorso de la Segcxevalo kaj etendis unu el ili sur la kardojn, tuj apud la herbaro. La dika sxtofo sendangxerigis la pikajxojn, do la Sorcxisto marsxis sur tiu unua kovrajxo kaj etendis la duan iom pli proksimete al la fantomurbo.

"Tiuj kovrajxoj," diris li, "estas por ke la Leono kaj la Mulo povu marsxi. La Segcxevalo kaj la Vuzo povos marsxi sur la kardoj."

Do la Leono kaj la Mulo marsxis sur la unua litkovrilo kaj haltis sur la dua gxis la Sorcxisto prenis la jam transmarsxitan kovrajxon kaj etendis gxin antaux ilin; ili antauxeniris sur tiun kaj atendis dum li prenis la kovrajxon de malantaux ili kaj reetendis gxin antaux ilin.

"Estas tre malrapide," diris la Sorcxisto, "sed post kelka tempo ni sukcesos atingi la urbon."

"Ankoraux estas plena kilometro inter ni kaj la urbo," anoncis Buton-Brilo.

"Kaj la laboro estas malfacilega por la Sorcxisto," aldonis Trot.

"Kial la Leono ne rajdu sur la dorso de la Vuzo?" demandis Doroteo. "Gxi estas granda, plata dorso, kaj la Vuzo 'stas ege forta. Eble la Leono ne defalus."

"Provu, se vi deziras," diris la Vuzo al la Leono. "Mi povos tuje porti vin al la urbo kaj reveni por Hencxjo."

"Mi-mi timas," diris la Malkuragxa Leono. Li estis duoble tiom granda kiom la Vuzo.

"Provu," petegis Doroteo.

"Por fali inter la kardojn?" demandis la Leono riprocxe. Sed kiam la Vuzo proksimigxis al li la granda besto eksaltis sur gxian dorson kaj sukcesis ekvilibrigi sin tie, kvankam necesis ke li tenu siajn kvar krurojn tiom proksimaj unu al la alia ke li ja riskis defali. La granda pezo de la giganta Leono sxajne ne gxenis la Vuzon, kiu kriis al sia rajdanto: "Tenu firme!" kaj rapide forkuris sur la kardaro cele la urbon.

La aliaj staris sur la kovriloj kaj maltrankvile rigardis la strangan vidajxon. Kompreneble la Leono ne povis "teni firme" cxar nenio estis tenebla, do li balancis de-flank'-al-flanke kvazaux cxiumomente falonte. Tamen li sukcesis resti sur la dorso de la Vuzo gxis ili estis proksimaj al la muroj de la urbo, kaj tie li saltis sur la teron. La sekvan momenton la Vuzo rekuris kiel eble plej rapide.

"Estas mallargxa strio da tero apud la muro kie ne estas kardoj," li informis ilin, kiam li reatingis la aventurantojn. "Nu, amiko Hencxjo, trovu cxu vi rajdos egale bone kiel la Leono."

"Portu la aliajn unue," proponis la Mulo. Do la Segcxevalo kaj la Vuzo dufoje transkuris la kardojn al la muroj de la urbo kaj transportis cxiujn homojn sendangxere; Doroteo portis malgrandan Toton en siaj brakoj. La veturantoj poste sidis kiel grupo sur malgranda altajxo tuj ekster la muro, kaj rigardis la grandajn blokojn de griza sxtono kaj atendis dum la Vuzo portis Hencxjon al ili. La Mulo estis tre malgracia kaj liaj kruroj tremis tiom ke pli ol unufoje ili supozis ke li defalos, sed fine li atingis ilin sendangxere kaj la tuta grupo nun rekompletigxis. Ecx pli, ili nun atingis la urbon kiu evitis ilin dum tiom longa tempo kaj tiel strangmaniere.

"Sendube la portalo estas aliflanke," diris la Sorcxisto. "Ni sekvu la kurban muron gxis ni atingos aperturon en gxi."

"Kiudirekten?" demandis Doroteo.

"Ni devos lauxhazarde elekti," li respondis. "Eble ni iru maldekstren? Unu direkto estas egale bona kiel la alia."

Ili vicigis sin por marsxi kaj cxirkauxiris maldekstren la muron de la urbo. Gxi ne estis granda urbo, kiel mi jam diris, sed cxirkauxiro, ekster la alta muro, necesigis longan promenon, tion ili trovis. Sed cxirkaux gxin niaj aventurantoj iris, sen trovi spuron de pordoj aux alia malfermajxo. Kiam ili reatingis la altajxeton de kiu ili komencis, ili alterigxis de la bestoj kaj residigxis sur la herba altajxeto.

"Tre strange, cxu ne?" demandis Buton-Brilo.

"Devas ekzisti iaspeca rimedo por ke la homoj en- kaj eliru," deklaris Doroteo. "Cxu vi s'pozas ke ili havas flugmasxinojn, Sorcxisto?"

"Ne," li respondis, "cxar ili jam flugadus tra la tuta Lando Oz, kaj ni scias ke tion ili ne faras. Flugmasxinoj estas nekonataj cxi tie. Mi opinias ke pli versxajne la homoj uzas sxtuparetojn por transiri la murojn."

"Grandega grimpado, trans tiun altan sxtonan muron," diris Betsy.

"Sxtona, cxu?" kriis Cxifoneroj, kiu denove cxirkauxdancadis tre vigle, cxar sxi neniam lacis kaj neniam povis resti kvieta dum longa tempo.

"Certe sxtona," respondis Betsy malestime. "Cxu vi ne povas vidi?"

"Jes," diris Cxifoneroj, pliproksimigxante, "mi povas vidi la muron, sed mi ne povas senti gxin." Kaj poste, kun etenditaj brakoj, sxi faris ion tre kuriozan. Sxi marsxis rekte en la muron kaj malaperis.

"Jadi!" kriis Doroteo miroplene, kaj efektive cxiuj miregis.

Cxapitro 9: La Alta Koko-Lorum de Ti