La Alta Koko-Lorum de Ti

Kaj nun la Mikscxifona Knabino revenis dancante el la muro. "Venu!" sxi kriis. "Gxi ne ekzistas. Tute ne ekzistas muro."

"Kion? Neniu muro?" krietis la Sorcxisto.

"Tute neniu," diris Cxifoneroj. "Gxi estas nur sxajna. Vi vidas gxin, sed gxi ne estas. Venu en la urbon; ni malsxparas tempon."

Dirinte tion sxi redancis en la muron kaj denove malaperis. Buton-Brilo, kiu estis iom aventurema, forrapidis sekvante sxin kaj ankaux nevidebligxis. La aliaj sekvis pli zorge, etendante siajn manojn por senti la muron kaj trovante, miroplene, ke ili sentas nenion cxar nenio oponas ilin. Ili plumarsxis kelkajn pasxojn kaj trovis sin en la stratoj de tre bela urbo. Malantaux si ili denove vidis la muron, severan kaj forten-aspektan kiel antauxe; sed nun ili sciis ke gxi estas nur iluzio, preparita por ke fremduloj ne eniru la urbon.

Sed ili baldaux forgesis la muron, cxar antaux ili estis multaj kuriozuloj kiu rigardadis ilin miroplene, kvazaux ne komprenante el kie ili venis. Niaj amikoj forgesis esti gxentilaj, dum kelka tempo, kaj rerigardadis firme la rigardantojn tre interesate, cxar tiom rimarkinda popolo neniam antauxe estis trovita en la tuta eksterordinara Lando Oz.

Iliaj kapoj estis karoformaj kaj iliaj korpoj keraj. Ilia hararo estis nur bulketo cxe la plej supera pinto de iliaj karoformaj kapoj kaj iliaj okuloj estis tre largxaj kaj rondaj kaj iliaj nazoj kaj busxoj tre malgrandaj. Iliaj vestoj estis striktaj kaj brilkoloraj, bele broditaj laux kuriozaj desegnoj per oraj aux argxentaj fadenoj; sed sur siaj piedoj ili portis sandalojn tute sen sxtumpoj. La esprimo de iliaj vizagxoj estis suficxe agrabla, kvankam ili nun montris surprizon pro la ekapero de fremduloj tiom malsimilaj al ili, kaj niaj amikoj opiniis ke ili sxajnas tute nedangxeraj.

"Bonvolu pardoni," diris la Sorcxisto, parolante por sia grupo, "ke ni trudas nin al vi sen invito, sed ni veturas por tre grava celo kaj trovas ke necesas viziti vian urbon. Cxu vi bonvolos diri al ni kiel oni nomas vian urbon?"

Ili rigardis unu la alian malcertesprime, cxiu atendis ke iu alia respondos. Fine malaltulo kies kerforma korpo estis tre largxa respondis:

"Ni neniam bezonas nomi nian urbon. Gxi estas nia logxejo, jen cxio."

"Sed kiel aliaj personoj nomas vian urbon?" demandis la Sorcxisto.

"Ni konas neniujn aliajn personojn, escepte de vi," diris la viro. Kaj post tio li demandis: "Cxu vi naskigxis kun tiuj strangaj formoj, aux cxu iu kruela magiisto transformis vin el viaj naturaj formoj?"

"Ili estas niaj naturaj formoj," deklaris la Sorcxisto, "kaj efektive ni opinias ilin tre bonaj formoj."

La grupon de logxantoj konstante pligrandigis aliaj personoj alvenintaj. Cxiuj evidente estis alarmitaj kaj maltrankvilaj pro la alveno de fremduloj.

"Cxu vi havas Regxon?" demandis Doroteo, kiu sciis ke estas plej bone paroli kun auxtoritatulo. Sed la viro nee skuis sian keroaspektan kapon.

"Kio estas Regxo?" li demandis.

"Cxu neniu regas vin?" demandis la Sorcxisto.

"Neniu," estis la respondo. "Cxiu el ni regas sin mem; aux, almenaux, strebas fari tion. Ne estas facile, kiel vi versxajne scias."

La Sorcxisto meditadis.

"Se okazas disputoj inter vi," diris li, post iom da pensado, " kiu solvas ilin?"

"La Alta Koko-Lorum", ili respondis hxore.

"Kaj kiu estas li?

"La jugxisto kiu plenumigas la legxojn," diris la unua parolinto.

"Do li estas la cxefulo cxi tie?" pludemandis la Sorcxisto.

"Nu, mi ne dirus tion," respondis la viro, iom konfuzite. "La Alta Koko-Lorum estas publika servisto. Tamen, li reprezentas la legxojn, kiujn ni cxiuj devas obei."

"Mi kredas," diris la Sorcxisto, ke ni devus vidi vian Altan Koko-Lorumon kaj paroli kun li. Nia tasko cxi tie necesigas ke ni konsultu altan auxtoritatulon, kaj la Alta Koko-Lorum versxajne estas alta, negrave kia alia li estas."

Sxajnis ke la logxantoj opiniis tiun argumenton bone rezonita, cxar ili aprobe skuis siajn karoformajn kapojn. Do la largxulo kiu parolis por ili diris: "Sekvu min," kaj, turninte sin, kondukis lauxlonge de unu el la stratoj.

La tuta grupo sekvis lin, kaj la indigxenoj sekvis la grupon. La logxejoj kiujn ili preteriris estis tre bele planitaj kaj aspektis komfortaj kaj oportunaj. Kondukinte ilin trans plurajn stratojn ilia gvidanto haltis antaux domo kiu estis nek pli bona nek malpli bona ol la aliaj. La pordejo havis formon tauxgan por la strangaformaj korpoj de la homoj, estante mallargxaj cxe la supro, largxaj en la mezo kaj nelargxaj malsupre. La fenestroj estis tre similaj, tiel ke la domo havis vere nekutiman aspekton. Kiam ilia gvidisto malfermis la pordon en la barilo muzikoskatolo kasxita en la fosto komencis ludi, kaj la sono altiris la atenton de la Alta Koko-Lorum, kiu aperis cxe malferma fenestro kaj demandis:

"Kio okazis nun?"

Sed sammomente liaj okuloj rimarkis la fremdulojn kaj li rapidis malfermi la pordon kaj enlasi ilin- kvankam ne la bestojn, kiujn ili postlasis ekstere kun la aro da indigxenoj nun alvenintaj. La urbo estis malgranda kaj la nombro da logxantoj sxajnis granda, sed ili ne klopodis eniri la domon kaj kontentigis sin per perpleksa rigardado al la strangaj bestoj. Toto sekvis Doroteon.

Niaj amikoj eniris grandan cxambron en la antauxa parto de la domo, kie la Alta Koko-Lorum petis ke ili sidigxu.

"Mi esperas ke via celo cxi tie estas paca," li diris, aspektante iom duba, "cxar la Tiistoj ne estas tre bonaj batalantoj kaj malaprobas venkigxon."

"Cxu via popolo nomigxas Tiistoj?" demandis Doroteo.

"Jes. Mi kredis ke vi scias tion. Kaj ni nomas nian urbon Ti."

"Ho!"

"Ni estas Tiistoj cxar ni mangas tiujn kardojn, sciu," pludiris la Alta Koko-Lorum.

"Cxu vi vere mangxas tiujn dornajxojn?" demandis Buton-Brilo miroplene.

"Kial ne?" respondis la alia. "La akraj pintoj de la kardoj ne povas damagxi nin, cxar niaj internoj estas lamenitaj per oro."

"Lamenitaj per oro!"

"Jes ja. Niaj gorgxoj kaj stomakoj estas lamenitaj per solida oro, kaj ni trovas la kardojn nutraj kaj bongustaj. Efektive, nenio alia en nia lando tauxgas kiel mangxajxo. Cxirkaux la Urbo Ti kreskas nenombreblaj kardoj, kaj ni nur bezonas eliri kaj kolekti ilin. Se ni volus mangxi ion alian ni devus planti gxin, kaj kulturi gxin, kaj rikolti gxin, kaj tio estus multe gxena kaj ni devus labori, kaj tiun sinokupon ni malamas."

"Sed, bonvolu diri al mi," diris la Sorcxisto, "kial via urbo tiom cxirkauxsaltas, de unu parto de la lando al alia?"

"La urbo ne saltas; gxi tute ne movigxas," deklaris la Alta Koko-Lorum. "Tamen mi agnoskas ke la lando cxirkaux gxi emas sin turni tien kaj alien; tial ke, se oni staras sur la ebenajxo rigardante norden, oni versxajne ektrovas sin rigardanta okcidenten-aux orienten-aux suden. Sed kiam oni atingas la kardokampojn oni estas sur solida tero."

"Ha, mi komencas kompreni," diris la Sorcxisto, jesante per sia kapo. "Sed jen alia demando: Kial la Tiistoj ne havas Regxon por regi ilin?"

"Cxit!" flustris la Alta Koko-Lorum, maltrankvile cxirkauxrigardante por certigi ke neniu auxskultas ilin. "En la vero mi estas la Regxo, sed la popolo ne scias tion. Ili kredas regi sin mem, sed efektive mi farigas cxion laux mia deziro. Neniu alia scias ion ajn pri la legxoj, do mi faras la legxojn laux mia propra bontrovo. Se iu oponas min aux dubas pri iu mia faro, mi diras al li ke tion ordonas la legxo, kaj tio finas la diskuton. Sed se mi nomus min Regxo, kaj surportus kronon kaj logxus regxmaniere, la popolo ne amus min kaj eble damagxus min. Estante la Alta Koko-Lorum de Ti, mi opiniigxas tre agrabla persono."

"Tio sxajnas tre lerta," diris la Sorcxisto. "Kaj nun, cxar vi estas la cxefulo en Ti, mi petas ke vi diru al ni cxu la Regxina Ozma estas kaptito en via urbo?"

"Ne," respondis la karokapa viro, "ni ne havas kaptitojn. Vi estas la solaj fremduloj cxi tie, kaj ni neniam antauxe auxdis pri la Regxina Ozma."

"Sxi regas la tutan Ozon," diris Doroteo, "do sxi regas vian urbon kaj vin, cxar vi estas en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estas parto de la Lando Oz."

"Eble," respondis la Alta Koko-Lorum, "cxar ni ne studas la geografion kaj neniam demandis cxu aux ne ni logxas en la Lando Oz. Kaj Reganto kiu regas nin de tre for, kaj estas tute nekonata de ni, estas tre bonvena registo. Sed kio okazis al via Regxina Ozma?"

"Iu sxtelis sxin," diris la Sorcxisto. "Cxu vi oportune havas talentan magiiston inter viaj popolo-speciale lerta magiisto?"

"Ne, neniu speciale lertan. Kompreneble ni faras iom da magio, sed gxi estas tute ordinaraspeca. Mi kredas ke neniu el ni gxis nun aspiris sxteli Regantojn, nek per magio nek alimaniere."

"Sekve ni longe veturis por nenio!" kriis Trot bedauxroplene.

"Sed ni pluen iros," asertis la Mikscxifona Knabino, klinante sian kotonplenan korpon malantauxen gxis sxia trikfadena hararo tusxis la pordon kaj poste marsxante sur siaj manoj kun la piedoj en la aero.

La Alta Koko-Lorum rigardis Cxifonerojn admire.

"Vi povos pluen iri, kompreneble," diris li, "sed mi konsilas ke ne. La Herkuoj logxas post ni, preter la kardoj kaj la sinturnantaj terpecoj, kaj ili ne estas afablaj personoj, mi certigas tion al vi."

"Cxu ili estas gigantoj?" demandis Betsy.

"Pli malbonaj ol tio," estis la respondo. "Gigantoj estas iliaj sklavoj kaj ili estas tiom pli fortaj ol gigantoj ke la kompatindaj sklavoj ne kuragxas ribeli, timante ke ili dissxiros ilin."

"Kiel vi scias tion?" demandis Cxifoneroj.

"Cxiu diras," respondis la Alta Koko-Lorum.

"Cxu vi mem vidis la Herkuojn?" demandis Doroteo.

"Ne, sed kion diras cxiuj devas esti vera; alie, kiel utilus ilia diro?"

"Oni diris al ni, antaux ol ni alvenis cxi tien, ke via popolo jungas drakojn al viaj cxaroj," diris la knabineto.

"Tute vere," deklaris la Alta Koko-Lorum. "Kaj tio memorigas min ke decas ke mi distru vin, cxar vi estas fremduloj kaj miaj gastoj, per rajdo cxirkaux nia belega Urbo Ti."

Li tusxis butonon kaj bando komencis ludi; nu, ili auxdis bandmuzikon sed ne povis decidi el kie gxi venis.

"Tiu melodio estas ordono al mia cxaristo ke li alvenigu mian drakocxaron," diris la Alta Koko-Lorum. "Kiam ajn mi faras ordonon gxi estas muzika, cxar tio estas multe pli agrabla maniero ordoni al servistoj ol per malvarmaj, severaj vortoj."

"Cxu tiu via drako mordas?" demandis Buton-Brilo.

"Jadi, ne! Cxu vi kredas ke mi riskus la sekurecon de mia senkulpa popolo per uzo de mordema drako por tiri mian cxaregon? Mi fieras dirante ke mia drako estas sendangxera-se lia stirmekanismo ne rompigxas-kaj li fabrikigxis en la fama drako-fabriko en cxi tiu Urbo Ti. Jen li venas kaj vi povos mem ekzameni lin."

Ili auxdis mallauxtan mugxetan sonon kaj akran knaran kaj, elirinte antaux la domon, ili venis vidi cxirkaux la angulon cxaregon tiratan de belega juvelita drako, kiu movadas sian kapon dekstren kaj maldekstren kaj kies okuloj brilegas kiel la lampoj de auxtomobilo kaj kiu faras mugxan sonon dum gxi malrapide proksimigxas.

Kiam gxi haltis antaux la domo de la Alta Koko-Lorum Toto bojis kolere kontraux la sternita besto, sed ecx malgranda Trot povis vidi ke la drako ne vivas. Gxiaj skvamoj estis el oro kaj cxiu estis ornamita per brilantaj juveloj, kaj gxi marsxis tiom rigide kaj regule ke gxi ne povus ne esti masxino. La cxarego trenata de gxi ankaux estis el oro kaj juveloj, kaj kiam ili eniris gxin ili trovis ke ne estas segxoj. La kutimo estis ke cxiu staras veturante.

La cxaristo estis malgranda karokapa ulo kiu rajdis sur la kolo de la drako kaj movadis la stangetojn por funkciigi gxin.

"Cxi tiu," diris la Alta Koko-Lorum, pompe, "estas mirinda inventajxo. Ni cxiuj multe fieras pri niaj auxtodrakoj, kaj multaj niaj ricxaj logxantoj uzas ilin. Startu la drakon, cxaristo!"

La cxaristo ne movigxis.

"Vi forgesis ordoni lin muzike," sugestis Doroteo.

"Ha, vi plene pravas." Li tusxis butonon kaj muzikoskatolo en la kapo de la drako komencis ludi melodion. Tuj la malgranda cxaristo premis stangeton kaj la drako komencis movigxi-tre malrapide kaj morne gxemante dum gxi trenis la mallertan cxaregon. Toto trotis inter la radoj. La Segcxevalo, la Mulo, la Leono kaj la Vuzo sekvis kaj trovis neniun problemon suficxe rapidi; efektive, ili devis malrapidi por eviti bati gxin. Dum la radoj turnigxis alia muzikoskatolo kasxita ie sub la cxarego ludis viglan marsxmuzikon kiu rimarkinde kontrastis kun la malrapida trenmovigxo de la stranga veturilo kaj Buton-Brilo decidis ke la muziko kiun li auxdis kiam ili unue vidis cxi tiun urbon estis nenio alia ol cxaro lace rampanta tra la stratoj.

Cxiuj veturantoj el la Smeralda Urbo opiniis tiun veturon la plej seninteresa kaj teda kiun ili gxis tiam spertis, sed sxajne la Alta Koko-Lorum opiniis gxin grandioza. Li indikis la diversajn konstruajxojn kaj parkojn kaj fontojn, kvazaux konduktoro de Usona "turistovagono", kaj cxar ili estis gastoj ili devis toleri la torturon. Sed ili farigxis iom maltrankvilaj kiam ilia gastiganto diris al ili ke li mendis bankedon por ili en la Urbodomo.

"Kion ni mangxos?" demandis Buton-Brilo suspekteme.

"Kardojn," estis la respondo; "bonajn, fresxajn kardojn, kolektitajn hodiaux mem."

Cxifoneroj ridis, cxar sxi neniam mangxis, sed Doroteo diris per protesta vocxo:

"Niaj internoj ne estas tegitaj per oro, sciu."

"Ja domagxe!" krietis la Alta Koko-Lorum; kaj li aldonis kvazaux postpenson: "Sed ni povos boligi la kardojn, se vi preferos."

"Ecx bolinte ili ne bone gustus," diris malgranda Trot. "Cxu vi havas nenion alian mangxeblan?"

La Alta Koko-Lorum nee skuis sian karoforman kapon.

"Mi konas neniun," li diris. "Sed kial ni havu ion alian, ni ja havas multegajn kardojn? Tamen, se vi ne povas mangxi kion ni mangxas, tute ne mangxu. Tio ne ofendos nin kaj la bankedo estos egale gaja kaj placxa."

Sciante ke liaj akompanantoj malsatas la Sorcxisto diris:

"Bonvolu pardoni, mosxto, ke ni ne partoprenos en la bankedo, kiu estos suficxe gaja sen ni, ecx kvankam gxi celas honori nin. Sed, cxar Ozma ne estas en via urbo, ni devas tuj foriri el cxi tie kaj sercxi sxin aliloke."

"Nepre ni devas!" akordis Doroteo, kaj sxi flustris al Betsy kaj Trot: "Mi preferus morti pro malsato aliloke ol en cxi tiu urbo, kaj-kiu scias?-eble ni trovos iun kiu mangxas normalajn mangxajxojn kaj donos al ni iom."

Do, kiam la veturo finigxis, malgraux la protestoj de la Alta Koko-Lorum ili insistis dauxrigi sian veturon.

"Baldaux estos mallume," li objxetis.

"Ne gxenos nin la mallumo," respondis la Sorcxisto.

"Iu vaganta Herku eble atakos vin."

"Cxu vi opinias ke la Herkuoj damagxus nin?" demandis Doroteo.

"Mi ne scias diri, cxar ili ne honoris min per konatigxo. Sed oni diras ke ili estas tiom fortaj ke, se ili povus stari sur alia loko, ili povus levi la mondon."

"Cxiuj kune?" demandis Buton-Brilo miroplene.

"Cxiu individuo povus fari tion," diris la Alta Koko-Lorum."

"Cxu vi auxdis pri magiistoj inter ili?" demandis la Sorcxisto, kiu sciis ke nur magiisto povus sxteli Ozman tiel kiel sxi estis sxtelita.

"Oni diras ke gxi estas tre magiplena lando," deklaris la Alta Koko-Lorum, "kaj magion kutime faras magiistoj. Sed mi neniam auxdis ke ili havas inventajxon aux sorcxajxon egalan al niaj mirindaj auxtodrakoj."

Ili dankis lin pro lia gxentileco kaj, grimpinte sur la dorsojn de siaj propraj bestoj, ili rajdis al la fora flanko de la urbo kaj rekte tra la Muron de Iluzio en la malferman regionon.

"Al mi placxas ke ni tiom facile foriris," diris Betsy. "Al mi ne placxis tiuj strangaformaj uloj."

"Nek al mi," akordis Doroteo. "Sxajnas terure esti interne tegita per lamenoj el pura oro kaj mangxi nenion alian ol kardoj."

"Tamen ili aspektis felicxaj kaj kontentaj," komentis la malgranda Sorcxisto, "kaj kiu kontentas bezonas bedauxri nenion kaj deziri nenion pli."

Cxapitro 10: Toto Perdas Ion