Toto Perdas Ion

Dum kelka tempo la veturantoj ripete konfuzigxis pri la direkto, cxar preter la kardokampoj ili retrovis sin sur la turnigxtereno, kiu svingis sin cxirkaux ilin tiom malnature ke unue ili trovis antaux si unu direkton kaj poste alian. Sed tenante la Urbon Ti konstante malantaux si la aventurantoj fine preterpasxis la perfidan turnigxregionon kaj venis al sxtonplena lando kie tute neniu herbo kreskis. Tamen estis multaj arbustoj, kaj kvankam nun estis preskaux mallumigxinte la knabinoj trovis kelkajn bongustegajn flavajn berojn, kaj unu gustumo instigis ilin cxiujn pluki tiom kiom ili povis. La beroj kontentigis iliajn malsatodolorojn, dum iom da tempo, kaj cxar nun jam farigxis tro mallume por vidi ion ajn ili kampis kie ili estis.

La tri knabinoj kusxigxis sur unu el la litkovrajxoj-en vico-kaj la Sorcxisto kovris ilin per la alia litkovrajxo kvazaux enlitigante ilin. Buton-Brilo rampis en la sxirmon de kelkaj arbustoj kaj ekdormis post malpli ol duona minuto. La Sorcxisto sidigxis kun sia dorso kontraux granda sxtono kaj rigardadis la stelojn en la cxielo kaj pensis serioze pri la dangxera aventuro kiun ili entreprenis, demandante al si cxu iam ili povos retrovi sian amatan Ozman. La bestoj kusxis en grupo aparta, iom for de la aliaj.

"Mi perdis mian grumblon!" diris Toto, kiu estis tre silenta kaj seriozema dum tiu tuta tago. "Laux via supozo, kien gxi iris?"

"Se vi petintus min gardi vian grumblon, eble mi povus informi vin," komentis la Leono dormeme. "Sed, vere, Toto, mi supozis ke vi mem gardas gxin."

"Estas acxe perdi sian grumblon," diris Toto, svingante sian voston lamente. "Supozu ke vi perdis vian mugxon, Leono. Vi sentus malplezuron, cxu ne?"

"Mia mugxo," respondis la Leono, "estas mia plej feroca parto. Mi dependas de gxi por tiom timigi miajn malamikojn ke ili ne kuragxos batali min."

"Iam," diris la Mulo, "mi perdis mian mugxon, tiel ke mi ne povis alvoki Betsyn por sciigi al sxi ke mi malsatas. Estis antaux ol mi povis paroli, komprenu, cxar mi ankoraux ne venis al la Lando Oz, kaj mi trovis ke estas nepre tre malkomforte ne povi fari bruon."

"Vi suficxe bruas nun," deklaris Toto. "Sed neniu el vi respondis mian demandon: Kie estas mia grumblo?"

"Mi tute ne scias," diris la Vuzo. "Ne interesas min tiaj aferoj, efektive."

"Vi ronkegas," asertis Toto.

"Eble," diris la Vuzo. "Oni ne respondecas pri kion oni faras dormante. Bonvolu veki min, iam, dum mi ronkados, por ke mi auxdu la sonon. Tiam mi povos taksi cxu gxi estas acxa aux plezuriga."

"Plezuriga gxi ne estas, mi certigas vin," diris la Leono, oscedante.

"Mi opinias gxin tute nenecesa," deklaris Hencxjo la Mulo.

"Nepre vi perdu tiun kutimon," diris la Segcxevalo. "Vi neniam auxdas min ronki, cxar mi neniam dormas. Mi ecx ne henas, kiel tiuj dikaj viandaj cxevaloj. Ke kiu ajn sxtelis la grumblon de Toto ankaux forprenu la mugxojn de la Mulo kaj de la Leono kaj la ronkon de la Vuzo!"

"Cxu vi do opinias ke iu sxtelis mian grumblon?"

"Vi neniam antauxe perdis gxin, cxu?" demandis la Segcxevalo.

"Nur unufoje, kiam mia gorgxo estis rauxka pro troa bojado kontraux la luno."

"Cxu via gorgxo nun estas rauxka?" demandis la Vuzo.

"Ne," respondis la hundo.

"Mi tute ne komprenas," diris Hencxjo, "kial hundoj bojas kontraux la luno. Ili ne povas timigi la lunon, kaj la luno ne atentas la bojadon. Do kial hundoj faras tion?"

"Cxu iam vi estis hundo?" demandis Toto.

"Tute ne," respondis Hencxjo. "Felicxe mi povas diri ke mi kreigxis mulo-la plej bela speco de besto-kaj cxiam restis tia."

La Vuzo sidigxis sur siajn kvadratajn koksojn por zorge ekzameni Hencxjon.

"Beleco," diris li, "sendube estas subjektiva afero. Mi ne diras ke via memtakso estas malgxusta, amiko Hencxjo, aux ke vi estas banale trofiera. Sed se vi admiras grandajn skuigxemajn orelojn, kaj voston kia farbobroso, kaj piedojn suficxe grandajn por elefanto, kaj longan kolon kaj korpon tiom maldikan ke oni povas kalkuli la ripojn kun unu okulo fermita-se tion vi opinias beleco, Hencxjo-aux vi aux mi multe eraras."

"Vi estas plena de randoj," malestime diris la Mulo. "Se mi estus kvadrata kiel vi, mi supozas ke vi taksus min bela."

"La eksterajxon, kara Hencxjo, jes," respondis la Vuzo. "Sed por esti vere bela oni devas esti bela interne kaj ekstere."

La Mulo ne povis nei tiun deklaron, do li faris mugxon de nauxzo kaj ruligxis tiel ke lia dorso frontis la Vuzon. Sed la Leono, rigardante la duon trankvile per siaj grandaj flavaj okuloj, diris al la hundo:

"Mia kara Toto, niaj amikoj instruis al ni lecionon pri humileco. Se la Vuzo kaj la Mulo efektive estas belaj, kiel ili sxajne opinias, sekve vi kaj mi estas nepre malbelaj."

"Ne laux niaj okuloj," protestis Toto, kiu estis sagaca hundeto. "Vi kaj mi, Leono, estas bonaj specimenoj de niaj propraj rasoj. Mi estas bela hundo kaj vi estas bela leono. Nur kiam oni komparas, unu kun la alia, ni estas prave takseblaj, do mi lasos al la kompatinda maljuna Segcxevalo decidi kiu el ni estas la plej bela besto inter ni. La Segcxevalo estas ligna, do li ne faros subjektivan jugxon sed diros la veron."

"Certe jes," respondis la Segcxevalo, skuante siajn orelojn, kiuj estis ligneroj fiksitaj en lian lignan kapon. "Cxu vi cxiuj konsentas akcepti mian jugxon?"

"Cxiuj!" ili deklaris, cxiu estis esperoplena.

"Do," diris la Segcxevalo, "mi devas atentigi vin pri la fakto ke vi cxiuj estas vianduloj, kiuj lacigxas se vi ne dormas, kaj malsatas se vi ne mangxas, kaj soifas se vi ne trinkas. Tiaj bestoj estas neeviteble tre neperfektaj, kaj neperfektuloj ne povas esti belaj. Nu, mi konsistas el ligno."

"Vi certe havas lignan kapon," diris la Mulo.

"Jes, kaj lignan korpon kaj lignajn krurojn-kiuj rapidas kiel la vento kaj estas egale senlacaj. Mi auxdis Doroteon diri ke "beleco sekvas belagadon", kaj certe mi plenumas miajn devojn bele. Tial, se vi volas scii mian honestan jugxon, mi konfesu ke inter ni cxiuj mi estas la plej bela."

La Mulo snufis kaj la Vuzo ridis; Toto perdis sian grumblon do li nur povis rigardi malestime la Seg- cxevalon, kiu staris senmove. Sed la Leono strecxis sin kaj oscedis, dirante trankvile:

"Se ni cxiuj similus la Segcxevalon ni cxiuj estus Seg- cxevaloj, kaj tiel estus tro multaj Segcxevaloj; se ni cxiuj similus Hencxjon, ni estus grego de muloj; se Toton, ni estus grego de hundoj; se ni cxiuj havus la formon de la Vuzo, li ne plu estis rimarkinda pro sia nekutima aspekto. Fine, se vi cxiuj similus min, mi opinius vin tiom vulgaraj ke mi ne volus esti via amiko. Esti individuaj, miaj amikoj, esti diferencaj de aliaj, estas la sola maniero distingigxi de la vulgarularo. Ni gxoju, do, cxar ni diferencas unu de la alia forme kaj spirite. Varieco estas la spico de la vivo kaj ni estas suficxe variaj por gxui la kuneston unu de la alia; do ni kontentu."

"Estas iom da vero en tiu parolo," komentis Toto, penseme. "Sed kion pri mia perdita grumblo?"

"La grumblo gravas nur al vi," respondis la Leono, "do la tasko gxenigxi pro la perdo estas via, ne nia. Se vi amas nin, ne trudu viajn problemojn al ni; estu malfelicxa tute sole."

"Se unusola persono sxtelis mian grumblon kaj ankaux Ozman," diris la hundeto, "mi esperas ke ni tre baldaux trovos lin kaj punos lian laux lia merito. Li sendube estas la plej kruela persono en la tuta mondo, cxar malebligi ke hundo grumblu kiu lauxnature grumblas estas egale fie, laux mia opinio, kiel sxteli la tutan magion de Oz."

Cxapitro 11: Buton-Brilo Perdas Sin