Buton-Brilo Perdas Sin

La Mikscxifona Knabino, kiu neniam dormis kaj kiu povis tre bone vidi en la mallumo, vagis inter la rokoj kaj arbustoj dum la tuta nokto, kaj la rezulto estis ke sxi povis doni bonajn informojn sekvamatene.

"Trans la kresto de la monteto antaux ni," sxi diris, "estas granda aro da arboj multaspecaj, sur kiuj cxiaj fruktoj kreskas. Se vi iros tien vi trovos ke bela matenmangxo atendas vin."

Tio fervorigis ilin, do tuj kiam la litkovrajxoj estis falditaj kaj ligitaj per rimenoj al la dorso de la Segcxevalo ili cxiuj prenis siajn lokojn sur la bestoj kaj komencis iri al la granda grupo de arboj pri kiu informis Cxifoneroj.

Tuj kiam ili transiris la supron de la monteto ili trovis ke gxi estas vere grandega fruktarbaro, etendigxanta dekstren kaj maldekstren. Cxar ilia vojo kondukis rekte tra la arbojn ili kiel eble plej rapide antauxeniris.

Sur la unuaj arboj kiujn ili renkontis kreskis cidonioj, kiujn ili ne volis mangxi. Sekvis vicoj de citronarboj kaj poste de amaraj pomoj kaj post ili de limetoj kaj limonoj. Sed preter tiuj ili trovis aron da arboj kun grandaj oraj orangxoj, sukoplenaj kaj dolcxaj, kaj la fruktoj pendis malalte sur la brancxoj, tiel ke ili povis pluki facile.

Ili prenis fruktojn senhezite kaj cxiuj mangxis orangxojn dum ili pluveturis. Poste, iom pli for, ili atingis kelkajn arbojn kun belaj rugxaj pomoj, per kiuj ili festis ankaux, kaj la Sorcxisto haltis tie suficxe longe por ligi multajn pomojn en unu fino de litkovrajxo.

"Ni ne scias kio okazos al ni kiam ni forlasintos cxi tiun placxegan fruktarbaron," li diris, "do mi opinias ke estos sagxe kunporti provizon de pomoj. Ni ne povos malsati dum ni havos pomojn, komprenu."

Cxifoneroj ne rajdadis la Vuzon gxuste tiam. Sxi amis grimpi la arbojn kaj svingi sin per la brancxoj de unu arbo al alia. Kelkajn el la plej bonaj fruktoj kolektis la Mikscxifona Knabino de la plej altaj brancxoj kaj sxi jxetis ilin al la aliaj.

Subite Trot demandis: "Kie estas Buton-Brilo?" kaj kiam la aliaj perokule sercxis lin ili trovis ke la knabo malaperis.

"Jadi!" kriis Doroteo. "Versxajne li denove perdigxis, kaj tio signifas ke ni devos atendi cxi tie gxis ni povos trovi lin."

"Bona atendejo," sugestis Betsy, kiu trovis prunarbon kaj mangxis kelkajn gxiajn fruktojn.

"Kiel vi povos atendi cxi tie kaj samtempe trovi Buton-Brilon?" demandis la Mikscxifona Knabino, pendante per siaj piedfingroj de brancxo tuj super la kapoj de la tri mortipovaj knabinoj.

"Eble li revenos cxi tien," respondis Doroteo.

"Se li provos tion, li versxajne misiros," diris Trot. "Mi multfoje trovis ke li faras tion. Misiro kauxzas lian perdigxon."

"Tute vere," diris la Sorcxisto. "Do vi cxiuj restu cxi tie dum mi sercxos la knabon."

"Sed eble ankaux vi perdigxos," diris Betsy.

"Mi esperas ke ne, mia kara."

"Lasu min iri," diris Cxifoneroj, faligante sin legxere al la tero. "Mi ne povas perdigxi, kaj mi pli versxajne trovos Buton-Brilon ol iu el vi."

Sen atendi permeson sxi forurgxis sin tra la arbojn kaj baldaux ne plu estis videbla.

"Doroteo," diris Toto, kauxrigxante apud sia malgranda mastrino, "mi perdis mian grumblon."

"Kiel tio okazis?" sxi demandis.

"Mi ne scias," respondis Toto. "Hieraux matene la Vuzo preskaux tretis sur min kaj mi klopodis grumbi al li kaj trovis ke mi neniom povas grumbli."

"Cxu vi povas boji?" demandis Doroteo.

"Jes ja!"

"Do ne gravas la grumblo," diris sxi.

"Sed kion mi faros kiam mi reiros hejmen al la Vitra Kato kaj la Rugxeta Katido?" demandis la hundeto per maltrankvila vocxo.

"Ne gxenos ilin ke vi ne povas grumbli kontraux ilin, mi certas," diris Doroteo. "Mi sentas vian bedauxron, kompreneble, Toto, cxar gxuste kion ni ne povas fari ni plej volas fari; sed antaux ol retreniri eble vi retrovos vian grumblon."

"Cxu vi kredas ke kiu sxtelis Ozman ankaux sxtelis mian grumblon?"

Doroteo ridetis.

"Eble, Toto."

"Do li estas fiulo!" kriis la hundeto.

"Persono kiu volas sxteli Ozman estas kiel eble plej fia," akordis Doroteo, "kaj kiam ni memoras ke nia kara amikino, la bela Regantino de Oz, estas perdita, ni ne gxenu nin pri ia grumblo."

Toton ne tute kontentigis tiu komento, cxar ju pli li pensis pri sia perdita grumblo des pli grava farigxis la misfortuno. Kiam neniu rigardis li foriris inter la arbojn kaj lauxeble plej klopodis grumbli-ecx se nur iomete-sed li ne sukcesis. Li povis nur boji, kaj bojo ne povas anstatauxi grumblon, do li malfelicxe reiris al la aliaj.

Nu, Buton-Brilo tute ne konceptis ke li estas perdita, unue. Li nur vagis de arbo al arbo, sercxante la plej bonajn fruktojn, gxis li trovis ke li estas sola en la granda fruktarbaro. Sed li ne maltrankvilis pro tio tiumomente kaj vidinte kelkajn abrikotarbojn pli forajn li iris al ili; poste li trovis kelkajn cxerizarbojn; tuj post ili estis kelkaj mandarinarboj.

"Ni trovis preskaux cxiun specon de fruktoj escepte de persikoj," li diris al si, "do versxajne ankaux estas persikoj cxi tie, se mi povos trovi la arbojn."

Li sercxis tie kaj tie, ne atentante sian vojon, gxis li trovis ke sur la arboj cxirkaux li kreskas nur nuksoj. Li metis kelkajn juglandojn en siajn posxojn kaj plu sercxis kaj fine-gxuste inter la nuksarboj-li trovis unusolan persikarbon. Gxi estis gracia, bela arbo, sed kvankam gxi estis densfolia sur gxi estis neniuj fruktoj, kun escepto de sola, granda, belega persiko, rozvanga kaj vileta kaj plej mangxinda.

Buton-Brilo trovis malfacilon kiam li strebis preni tiun solan persikon, cxar gxi pendis multe tro for; sed li viglamove grimpis la arbon kaj rampis sur la brancxo sur kiu gxi kreskis kaj post pluraj provoj, dum kiuj li riskis fali, li fine sukcesis pluki gxin. Post tio li reiris al la tero kaj decidis ke la frukto plene meritas la gxenon. Gxi estis alloge odora kaj kiam li mordis gxin li trovis gxin la plej bongusta ero kiun gxis tiam li gustumis.

"Vere decus ke mi dividu gxin kun Trot kaj Doroteo kaj Betsy," li diris, "sed eble estas multaj aliaj en alia parto de la arbaro."

En sia koro li dubis tiun parolon, cxar cxi tiu estis tute sola persikarbo, kaj cxiuj aliaj fruktoj kreskis sur multaj kunaj arboj; sed tiu unusola bongustega mordajxo malebligis ke li rezistu mangxi la reston de la persiko, kaj baldaux restis nur la kerno.

Buton-Brilo pretis forjxeti tiun persikokernon sed li ekrimarkis ke gxi konsistas el pura oro. Kompreneble tio surprizis lin, sed tiom da aferoj en la Lando Oz estas surprizaj ke li ne multe konsideris la oran persikokernon. Tamen li metis gxin en sian posxon, por montri gxin al la knabinoj, kaj kvin minutojn poste li jam tute forgesis gxin.

Cxar nun li konsciis ke li estas tre for de siaj akompanintoj, kaj sciante ke tio maltrankviligos ilin kaj prokrastos ilian veturon, li komencis krii kiel eble plej lauxte. Lia vocxo ne longen iris inter la multaj arboj, kaj kriinte dekdufoje kaj ne auxdinte respondon li sidigxis sur la tero kaj diris:

"Nu, denove mi perdigxis. Estas domagxe, sed mi ne scias malfari la perdon."

Dum li apogis sian dorson per arbo li suprenrigardis kaj vidis Blufringon flugi el la cxielo kaj surbrancxigxi tuj antaux li. La birdo rigardis kaj rigardadis lin. Unue gxi rigardis per unu brila okulo kaj poste gxi turnis sian kapon kaj rigardis lin per la alia okulo. Tiam, iomete flirtinte siajn flugilojn, gxi diris:

"Ho! Do vi mangxis la sorcxitan persikon, cxu?"

"Cxu sorcxitan?"

"Kompreneble," respondis la Blufringo. "La Sxufaristo Ugu faris tion."

"Sed kial? Kaj kiel gxi sorcxigxis? Kaj kio okazos al tiu kiu mangxas gxin?" demandis la knabo.

Demandu al la Sxufaristo Ugu; li scias," diris la birdo, ordigante siajn plumojn per sia beko.

"Kaj kiu estas la Sxufaristo Ugu?"

"La persono kiu sorcxis la persikon, kaj metis gxin cxi tien-en la ekzakta centro de la Granda Fruktarbaro- pro ke neniu trovu gxin. Ni birdoj ne riskus mangxi gxin; ni estas tro sagxaj. Sed vi estas Buton-Brilo el la Smeralda Urbo, kaj vi-vi-VI mangxis la sorcxitan persikon! Vi devos klarigi al la Sxufaristo Ugu kial vi faris tion."

Kaj antaux ol la knabo povis pli demandi, la birdo forflugis kaj lasis lin sola.

Buton-Brilon ne multe gxenis la trovo ke la persiko kiun li mangxis estis sorcxita. Certe gxi tre bone gustis kaj lia stomako tute ne doloris. Do denove li komencis pripensi la plej bonan metodon rekunigxi kun siaj amikoj.

"Negrave kiudirekten mi iros mi versxajne misiros," li diris al si, "do prefere mi restu kie mi estas kaj lasu ilin trovi min-se ili povos."

Blanka Kuniklo venis saltetante tra la fruktarbaro kaj pauxzis iom for por rigardi lin.

"Ne timu," diris Buton-Brilo; "mi ne damagxos vin."

"Ho, mi ne timas pri mi," respondis la Blanka Kuniklo. "Pri vi mi timas."

"Jes; mi perdigxis," diris la knabo.

"Jes vere vi perdigxis," respondis la Kuniklo. "Pro kial vi mangxis la sorcxitan persikon?"

La knabo rigardadis la ekscititan besteton penseme.

"Pro du kauxzoj," li klarigis. "La unua estis ke mi amas persikojn, kaj la dua ke mi ne sciis ke gxi estis sorcxita."

"Tio ne savos vin de la Sxufaristo Ugu," deklaris la Blanka Kuniklo kaj gxi forrampis antaux ol la knabo povis plu demandi.

"Kunikloj kaj birdoj," li pensis, "estas timemaj kaj sxajne timas cxi tiun sxufariston-kiu ajn li estas. Se ekzistus alia persiko nur duone tiom bona kiel tiu, mi mangxus gxin malgraux dekduo da sorcxoj aux cent sxufaristoj!"

Gxuste tiam Cxifoneroj venis dancante kaj vidis lin sidanta cxe la piedo de la arbo.

"Ho, jen vi!" sxi diris. "Vi ripetas vian petoladon, cxu? Cxu vi ne scias ke estas malgxentile perdigxi kaj atendigi cxiujn? Venu, mi rekondukos vin al Doroteo kaj la aliaj."

Buton-Brilo malrapide levis sin por akompani sxin.

"La perdo ne estis vere granda," li diris gaje. "Mi forestis nur duonan tagon, do nenio misa farigxis."

Doroteo, tamen, kiam la knabo reunuigxis kun la grupo, forte riprocxis lin.

"Kiam ni tiom grave agas sercxante Ozman," diris sxi, "estas miskondute forvagi kaj prokrastigi nian veturon. Supozu ke sxi estas kaptito-en kastela karcero!-cxu vi volas ke nia kara Ozma restu tie pli longe ol necesus kun nia helpo?"

"Se sxi estas en kastela karcero, kiel vi eligos sxin?" demandis la knabo.

"Ne gxenu vin pri tio; ni lasos tion al la Sorcxisto; li nepre trovos rimedon."

La Sorcxisto diris nenion, cxar li konsciis ke sen siaj magiiloj li ne kapablos pli ol kiu ajn alia persono. Sed ne utilus memorigi la akompanantojn pri tiu fakto; gxi eble senkuragxigus ilin.

"Grave gxuste nun," li komentis, "estas trovi Ozman; kaj, cxar nia grupo denove estas kuna, mi proponas ke ni pluiru."

Dum ili proksimigxis al la rando de la Granda Fruktarbaro la suno mallevigxis kaj ili sciis ke baldaux estos mallume. Do ili decidis kampi sub la arboj, cxar alia largxa ebenajxo estis antaux ili. La Sorcxisto etendis la litkovrajxojn sur lito el molaj folioj kaj baldaux ili cxiuj, escepte de Cxifoneroj kaj la Segcxevalo, profunde dormis. Toto premis sin firme al la flanko de sia amiko la Leono, kaj la Vuzo tiom lauxte ronkis ke la Mikscxifona Knabino kovris lian kvadratan kapon per sia antauxtuko por dampi la bruon.

Cxapitro 12: La Carsuprulo de Herkuo