La Renkontigxo

Dum la Ranulo kaj lia grupo antauxeniris el la okcidento, Doroteo kaj sxia grupo antauxeniris el la oriento, do tiel okazis ke la sekvan nokton ili cxiuj kampis cxe malgranda monteto nur kelkajn kilometrojn for de la vimenajxa kastelo de la Sxufaristo Ugu. Sed la du grupoj ne vidis unu la alian tiunokte, cxar unu kampis unuflanke de la monteto dum la alia kampis aliflanke. Sed la sekvan matenon la Ranulo decidis grimpi la monteton kaj vidi kio estas sur la supro, kaj samtempe Cxifoneroj, la Mikscxifona Knabino, ankaux decidis grimpi la monteton por trovi cxu eblas vidi la vimenajxan kastelon de gxia supro. Do sxi levis sian kapon super randon gxuste kiam la kapo de la Ranulo ekaperis super alia rando kaj ambaux, surprizate, haltis senmove dum ili zorge rigardis unu la alian.

Cxifoneroj la unua revigligxis post sia surprizigxo kaj saltinte supren sxi transkapenigxis kaj surterigxis sidanta kaj frontanta la grandan Ranulon, kiu malrapide antauxeniris kaj sidigxis kontraux sxi.

"Bonvenon, Fremdulo!" kriis la Mikscxifona Knabino, farante lauxtan ridon. "Vi estas nepre la plej komika ulo kiun mi vidis dum cxiuj miaj veturoj!"

"Cxu vi supozas ke mi povas esti pli ridiga ol vi?" demandis la Ranulo, rigardante sxin miroplene.

"Mi ne ridigas min mem, sciu," respondis Cxifoneroj. "Kvankam mi volonte farus tion. Kaj eble vi tiom kutimigxis al via propra absurda formo ke vi ne ridas kiam ajn vi vidas vin spegulata en lageto aux spegulo."

"Ne," diris la Ranulo serioze, "mi ne ridas. Iam mi fieris pro mia grandeco kaj vantis pro miaj kulturo kaj erudicio, sed ekde mi nagxis en la Vero-Lageto mi kelkfoje opinias ke estas ne juste ke mi estas diferenca de cxiuj aliaj ranoj."

"Juste aux ne," diris la Mikscxifona Knabino, "esti diferenca signifas esti distingita. Nu, miakaze, mi estas preciza sama kiel cxiuj aliaj Mikscxifonaj Knabinoj cxar mi estas la sola ekzistanta. Sed diru al mi, el kie vi venis?"

"La Lando de la Jipoj", diris li.

"Cxi tio estas en la Lando Oz?"

"Kompreneble", respondis la Ranulo.

"Kaj cxu vi sciis ke via Regantino, Ozma de Oz, estas sxtelita?"

"Mi ne konsciis ke mi havas Regantinon, do kompreneble mi ne povis scii ke sxi estas sxtelita."

"Nu, vi havas. Cxiujn en Oz," klarigis Cxifoneroj, "regas Ozma, cxu aux ne ili konscias pri tio. Kaj sxi estas sxtelita. Cxu vi ne koleras? Cxu vi ne indignas? Via Regantino, kiun vi senscie havis, estas vere sxtelita!"

"Strange," komentis la Ranulo penseme. "Sxtelado estas preskaux nekonata en Oz, sed tiu Ozma estas forprenita kaj la telerlavujo de amikino mia ankaux estas sxtelita. Kun sxi mi jam longe marsxis de la Lando de la Jipoj por rehavigi gxin."

"Mi ne konceptas kunligon inter Regxa Reganto de Oz kaj telerlavujo!" deklaris Cxifoneroj.

"Ambaux estas sxtelitaj, cxu ne?"

"Vere. Sed kial via amikino ne lavas siajn telerojn en alia ujo?" demandis Cxifoneroj.

"Kial vi ne uzas alian Regxan Reganton? Mi supozas ke vi preferas la perditan, kaj mia amikino volas sian propran telerlavujon, kiu estas el oro kaj diamantornamita kaj havas magian potencon."

"Magian, cxu?" kriis Cxifoneroj. "Do ja ekzistas ligo inter la du sxteloj, cxar sxajne la tuta magio en la Lando Oz estas samtempe sxtelita, cxu en la Smeralda Urbo cxu en la kastelo de Glinda cxu en la Lando de la Jipoj. Sxajnas tre strange kaj mistere, cxu ne?"

"Iam sxajnis al ni tiel," agnoskis la Ranulo, "sed nun ni trovis kiu prenis nian telerlavujon. La Sxufaristo Ugu."

"Ugu? Jadi! Gxuste tiu sama magiisto sxtelis Ozman, ni kredas. Ni jam jun estas survoje al la kastelo de tiu Sxufaristo."

"Ankaux ni," diris la Ranulo.

"Do sekvu min, rapide! kaj mi konigu vin al Doroteo kaj la aliaj knabinoj kaj al la Sorcxisto de Oz kaj la aliaj."

Sxi ekstaris kaj prenis la manikon de lia jako, kaj trenis lin de la montetosupro kaj malsupren laux la flanko kontrauxa al tiu per kiu li venis. Kaj cxe la piedo de la monteto la Ranulo miroplene trovis la tri knabinojn kaj la Sorcxiston kaj Buton-Brilon, maldikan Mulon, kvadratan Vuzon kaj Malkuragxan Leonon. Malgranda nigra hundo alkuris kaj flaradis la Ranulon, sed ne povis grumbli je li.

"Mi trovis alian rabitan grupon," kriis Cxifoneroj dum sxi reunuigxis kun ili. "Jen ilia estro kaj ili cxiuj iras al la kastelo de Ugu por batali la fian Sxufariston!"

Ili rigardis la Ranulon tre scivoleme kaj interesate kaj, trovinte ke cxiuj okuloj atentas lin, la noveveninto arangxis sian kravaton kaj glatigis sian belan vesxton kaj svingis sian orkapan bastonon kiel vera dando. La grandaj vitroj sur liaj okuloj tute sxangxis la ranecan aspekton de lia vizagxo kaj donis al li erudician kaj imponan aspekton. Malgraux sia kutimigxo al strangaj uloj en la Lando Oz, Doroteo miregis vidante la Ranulon. Ankaux cxiuj sxiaj akompanantoj. Toto volis grumbli je li, sed li ne povis, kaj li ne kuragxis boji. La Segcxevalo snufis iom malrespekte, sed la Leono flustris al la ligna rajdbesto: "Toleru cxi tiun strangulon, mia amiko, kaj memoru ke li ne estas pli eksterordinara ol vi. Efektive, estas pli nature ke rano estas granda ol ke Segcxevalo estas viva."

Demandite, la Ranulo rakontis al ili la tutan historion de la perdigxo de la multevalora telerlavujo de Kuknjo kaj iliaj aventuroj dum ili sercxis gxin. Kiam li rakontis pri la Lavenda Regxo de la Ursoj kaj la malgranda Palrugxa Urso kiu povas informi pri kion ajn oni volas scii, liaj auxskultantoj fervoris vidi tiajn interesajn bestojn.

"Estos plej bone," diris la Sorcxisto, "ke ni unuigu niajn du grupojn kaj kune spertu nian fortunon, cxar ni cxiuj havas saman celon kaj kiel unu grupo ni povos pli facile defii tiun sxufaristan magiiston ol apartaj. Ni agu kune."

"Mi konsultos miajn amikojn pri tio," respondis la Ranulo, kaj li transgrimpis la monteton por trovi Kuknjon kaj la ludilursojn. La Mikscxifona Knabino akompanis lin kaj kiam ili atingis la Kuketo-Kuiristinon kaj la Lavendan Urson kaj la Palrugxan Urson estis malfacile scii kiu el la grupo estis plej surprizita.

"Jadi!" kriis Kuknjo, parolante al la Mikscxifona Knabino. "Kiel vi vivigxis?"

Cxifoneroj fikse rigardis la ursojn.

"Jadi!" sxi ehxis; "vi estas remburitaj per kotono kiel mi, tamen vi aspektas vivaj. Tio hontigas min, cxar mi fiere kredis min la sola vivanta kotonplena persono en Oz."

"Eble vi pravis," respondis la Lavenda Urso, "cxar mi estas plena de ekstrakvalitaj buklaj haroj, ankaux la Malgranda Palrugxa Urso."

"Vi multe trankviligis min," deklaris la Mikscxifona Knabino, parolante nun pli felicxe. "La Birdotimigilo estas plenigita per pajlo, kaj vi per haroj, do mi restas la Originala kaj Unika Kotonremburita!"

"Mi esperas esti tro gxentila por kritiki kotonon kompare kun buklaj haroj," diris la Regxo, "precipe cxar vi sxajnas kontenta pro gxi."

La Ranulo parolis pri sia intervjuo kun la grupo el la Smeralda Urbo kaj aldonis ke la Sorcxisto de Oz invitis la ursojn kaj Kuknjon kaj lin mem akompani ilin al la kastelo de la Sxufaristo Ugu. Tio multe placxis al Kuknjo, sed la Regxo de la Ursoj aspektis malcerta. Li metis la Malgrandan Palrugxan Urson sur sian genuon kaj turnis la krankon en gxia flanko kaj demandis:

"Cxu estos sendangxere amikigxi kun tiuj personoj el la Smeralda Urbo?"

Kaj la Palrugxa Urso tuj respondis:

"Jes por vi kaj jes por mi;
Sed eble ne por cxiuj cxi."
"Tiu 'eble' ne gxenu nin," diris la Regxo; "do ni kunigxu kun la aliaj kaj proponu al ili nian protekton."

Ecx la Lavendan Urson tamen mirigis kiam transgrimpinte la monteton li trovis aliflanke la grupon de kuriozaj bestoj kaj la homojn el la Smeralda Urbo. Ili elkore bonvenigis la ursojn kaj Kuknjon, kvankam Buton-Brilo estis vere kolereta kiam ili ne permesis ke li ludu per la Malgranda Palrugxa Urso. La tri knabinoj multe admiris la ludilajn ursojn, precipe la palrugxan, kiun ili volegis teni enbrake.

"Komprenu," klarigis la Lavenda Regxo, kiam li malpermesis al ili tiun privilegion, "ke li estas multevalora urso, cxar lia magio estas korekta gvidanto cxiuokaze, precipe kiam onin trafas problemoj. La Palrugxa Urso informis nin ke la Sxufaristo Ugu sxtelis la telerlavujon de la Kuketo-Kuirisitino."

"Kaj la magio de la Regxo estas egale mirinda," aldonis Kuknjo, "cxar gxi montris al ni la Magiiston mem."

"Kia li aspektis?" demandis Doroteo.

"Fia!"

"Li sidis cxe tablo kaj ekzamenis gigantan Libron kiu havis tri orajn bukojn," komentis la Regxo.

"Ho, sendube tio estis la Granda Arkivo-Libro de Glinda!" kriis Doroteo. "Se jes, tio pruvas ke la Sxufaristo Ugu sxtelis Ozman, kaj ankaux la tutan magion de la Smeralda Urbo."

"Kaj mian telerlavujon," diris Kuknjo. Kaj la Sorcxisto aldonis:

"Tio ankaux pruvas ke li observas niajn aventurojn per la Arkivo-Libro, kaj sekve li scias ke ni sercxas lin kaj ke ni intencas trovi lin kaj savi Ozman negrave kiel li minacos nin."

"Se ni povos," aldonis la Vuzo, sed cxiu sulkigis la frunton al li."

La deklaro de la Sorcxisto estis tiom vera ke la vizagxoj cxirkaux li estis tre seriozaspektaj gxis la Mikscxifona Knabino ekridegis.

"Cxu ne estus belega sxerco se li kaptus ankaux nin?" sxi diris.

"Nur freneza Mikscxifona Knabino opinius tion sxerco," grumblis Buton-Brilo. Kaj post tio la Lavenda Regxo de la Ursoj demandis:

"Cxu vi deziras vidi tiun magian sxufariston?"

"Cxu li ne konscius tion?" Doroteo demandis.

"Mi kredas ke ne."

La Regxo skuis sian metalan sceptron kaj antaux ili ekaperis cxambro en la vimenajxa kastelo de Ugu. Sur la muro de la cxambro pendis la Magia Bildo de Ozma, kaj sidanta antaux gxi estis la Magiisto. Ili povis vidi la Bildon tiel facile kiel li, cxar gxi frontis ilin, kaj en la Bildo estis la montetoflanko kie ili nun sidas, kaj cxiuj iliaj formoj estis reproduktataj miniature. Kaj, iom nekredeble, en la sceno de la Bildo estis la sceno kiun ili nun rigardas, tiel ke ili sciis ke la Magiisto cximomente mem rigardas ilin per la Bildo, kaj ke li ankaux vidas sin kaj la cxambron en kiu li estas vidigxi al la homoj sur la flanko de la monteto. Sekve li tute bone sciis ke ili rigardas lin rigardi ilin.

Por pruvi tion, Ugu saltis de sia segxo kaj turnis sin al ili, kun sulkigita frunto; sed nun li ne povis vidi la veturantojn kiuj sercxas lin, kvankam ili ankoraux povis vidi lin. Liaj agoj estis efektive tiel klaraj ke aspektis kvazaux li estas vere antaux ili.

"Estas nur fantomo," diris la Regxo de la Ursoj. "Gxi tute ne estas reala, sed gxi montras al ni Ugun precize kia li aspektas kaj diras al ni precize kion li faras."

"Sed mi tute ne trovas spuron de mia perdita grumblo," diris Tot, kvazaux al si.

Tiumomente la vidajxo fadis kaj ili povis vidi nur la herbon kaj la arbojn kaj la arbustojn cxirkaux ili.

Cxapitro 18: La Konferenco