La Konferenco

"Nu, nun," diris la Sorcxisto, "ni diskutu la aferon kaj decidu kion fari kiam ni atingos la vimenajxan kastelon de Ugu. Ne povas esti dubo ke la Sxufaristo estas potenca Magiisto, kaj lia povo estas centoble pligrandigita per lia akiro de la Granda Arkivo-Libro, la Magia Bildo, cxiuj sorcxoreceptoj de Glinda kaj mia propra nigra valizo-kiu estis plena de sorcxiloj. La viro kiu povis rabi de ni tiujn aferojn, la viro kiu regas ilian potencaron, estas viro kiu eble estos iom malfacile konkerebla; sekve ni bone antauxplanu niajn agojn antaux ol tro proksimigxi al lia kastelo."

"Mi ne vidis Ozman en la Magia Bildo," diris Trot. "Kion do Ugu faris je sxi?"

"Cxu la Malgranda Palrugxa Urso povus informi nin pri kion li faris je Ozma?" demandis Buton-Brilo.

"Certe," respondis la Lavenda Urso; "mi demandos al li."

Do li turnis la krankon en la flanko de la Malgranda Palrugxa Urso kaj demandis:

"Cxu la Sxufaristo Ugu sxtelis Ozman de Oz?"

"Jes," respondis la Malgranda Palrugxa Urso.

"Do kion li faris je sxi?" demandis la Regxo.

"Fermis sxin en senlumejon," respondis la Malgranda Palrugxa Urso.

"Ho, nepre estis subtera karcero!" kriis Doroteo, hororoplene. "Estas fie!"

"Nu, ni devos eligi sxin," diris la Sorcxisto. "Ni venis tiucele kaj kompreneble ni devas savi Ozman. Sed- kiel?"

Cxiu rigardis al iu alia sercxante respondon kaj cxiuj kapneis serioze kaj malfelicxe. Escepte de Cxifoneroj, kiu cxirkauxdancis ilin gaje.

"Vi timas," diris la Mikscxifona Knabino, "cxar tiom da aferoj povas damagxi viajn viandajn korpojn. Kial ne cedi kaj reiri hejmen? Kiel vi povas batali potencan magiiston kiam vi havas nenian batalilon?"

Doroteo rigardis sxin penseme:

"Cxifoneroj," diris sxi, "vi scias ke Ugu tute ne povus damagxi vin, negrave kion li farus; nek li povus damagxi min, cxar mi surhavas la Magian Zonon de la Regxo de la Knomoj. S'pozu ke ni ambaux antauxenirus, kaj la aliaj restus cxi tie atendante nin?"

"Ne, ne!" diris la Sorcxisto firme. "Tio tute ne tauxgus. Ozma estas pli potenca ol iu el vi, tamen sxi ne povis venki la fian Ugun, kiu fermis sxin en subteran karceron. Ni devos iri kiel unu granda grupo al la Sxufaristo, cxar nur per unueco ekzistas forto."

"Bonega konsilo," diris la Lavenda Urso, aprobe.

"Sed kion ni povos fari, kiam ni atingos Ugun?" demandis la Kuketo-Kuiristino malkviete.

"Ne anticipu tujan respondon al tiu grava demando," respondis la Sorcxisto, "cxar ni devos unue plani nian agadon. Ugu scias, kompreneble, ke ni sercxas lin, cxar li vidis nian aliron per la Magia Bildo, kaj li legis pri cxiuj niaj agoj gxis nun per la Granda Arkivo-Libro. Sekve ni ne povas anticipi surprize kapti lin."

"Cxu eble Ugu akceptus rezonadon?" demandis Betsy. "Se ni klarigus al li kiom fie li agis, cxu eble li permesus ke kompatainda Ozma estu libera?"

"Kaj redonus al mi mian telerlavujon?" aldonis la Kuketo-Kuiristino fervore.

"Jes, jes; eble li diros ke li bedauxras kaj surgenuigxos kaj petos pardonon!" kriis Cxifoneroj, transkapen saltante por montri sian malrespekton al la sugesto. "Kiam la Sxufaristo Ugu faros tion, bonvolu frapi sur la antauxan pordon kaj sciigu al mi."

La Sorcxisto gxemis kaj frotis sian kalvan kapon, perpleksa.

"Mi tute certas ke Ugu ne estos gxentila al ni," diris li, "do ni devos konkeri tiun kruelan magiiston perforte, ecx kvankam ni malsxatas malgxentili al iu ajn. Sed ankoraux neniu el vi sugestis kiel fari tion. Cxu eble la Malgranda Palrugxa Urso povas informi nin?" li demandis, turninte sin al la Regxo de la Ursoj?

"Ne, cxar tio estas ankoraux okazonta," respondis la Lavenda Urso. "Li povas diri al ni nur kio jam okazis."

Denove ili estis seriozaj kaj pensemaj. Sed post kelka tempo Betsy diris per hezitema vocxo:

"Hencxjo estas potenca batalisto; eble li povus konkeri la magiiston."

La Mulo turnis sian kapon por rigardi riprocxe sian malnovan amikon, la junan knabinon.

"Kiu povas batali kontraux magio?" li demandis.

"La Malkuragxa Leono povus," diris Doroteo.

La Leono, kiu kusxis kun la antauxaj kruroj apartigitaj, kaj la mentono sur la piedoj, levis sian vilan kapon.

"Mi povas batali kiam mi ne timas," diris li trankvile; sed ecx mencio pri batalo tremigas min."

"La magio de Ugu ne povus damagxi la Segcxevalon," sugestis malgranda Trot.

"Kaj la Segcxevalo ne povus damagxi la Magiiston," deklaris tiu ligna besto.

"Rilate al mi," diris Toto, "mi estas senkapabla, cxar mi perdis mian grumblon."

"Do," diris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, "ni devos dependi de la Ranulo. Lia mirinda sagxeco certe informos lin pri kiel konkeri la fian Magiiston kaj redoni al mi mian telerlavujon."

Cxiuj nun turnis siajn okulojn demandeme al la Ranulo. Trovinte sin la centro de observigxo, li svingis sian orkapan bastonon, gxuste lokigis siajn grandajn okulvitrojn kaj sxveliginte sian bruston, gxemis kaj diris per modesta vocxtono:

"Respekto al la vero devigas min konfesi ke Kuknjo eraras pri mia supera sagxeco. Mi ne estas tre sagxa. Nek mi havis praktikan sperton pri konkeri magiistojn. Sed ni konsideru cxi tiun kazon. Kio estas Ugu, kaj kio estas magiisto? Ugu estas renegata sxufaristo kaj magiisto estas ordinara homo kiu, lerninte fari magiajn agojn, opinias sin supera al siaj kunuloj. Cxikaze, la Sxufaristo estis suficxe miskonduta por sxteli multajn magiilojn kaj ajxojn ne apartenantajn al li, kaj estas pli fie sxteli ol esti magiisto. Tamen, malgraux cxiuj artoj kiujn li regas, Ugu restas homo, kaj certe ekzistas metodoj konkeri homon. Kiel, vi diras, kiel? Permesu ke mi diru ke mi ne scias. Laux mia takso ni ne povos decidi kiel plej bone agi antaux ol atingi la kastelon de Ugu. Do ni iru al gxi kaj rigardu gxin. Post tio ni eble trovos ideon kiu gvidos nin al venko."

"Eble tio ne estas sagxa parolo, sed gxi sonas bone," diris Doroteo aprobe. "La Sxufaristo Ugu estas ne nur ordinara homo, sed fia homo, kruela homo kaj meritas venkigxon. Ni neniom kompatu lin gxis Ozma liberigxos. Do ni iru al lia kastelo, kiel diris la Ranulo, kaj vidu kiel aspektas tiu loko."

Neniu kontrauxis tiun planon do gxi akceptigxis. Ili cxesis kampi kaj estis pretaj rekomenci la marsxon al la kastelo de Ugu kiam ili trovis ke Buton-Brilo denove perdigxis. La knabinoj kaj la Sorcxisto kriis lian nomon kaj la Leono mugxis kaj la Azeno mugxis kaj la Ranulo kvakis kaj la Granda Lavenda Urso grumblegis (kio enviigis Toton, kiu ne povis grumbli sed li kiel eble plej lauxte bojis) tamen neniu el ili povis auxdigi sin al Buton-Brilo. Do, vane sercxinte la knabon dum plena horo, ili faris procesion kaj plumarsxis direkte al la vimenajxa kastelo de la Sxufaristo Ugu.

"Buton-Brilo konstante perdigxas," diris Doroteo. "Kaj se li ne estus konstante retrovata, mi versxajne maltrankvilus. Eble li antauxeniris nin, kaj eble li reiris; sed, kie ajn li estas, ni trovos lin iam kaj ie, mi preskaux certas."

Cxapitro 19: La Sxufaristo Uga