Pli da Surprizoj

Tiun tutan unuan tagon post la unuigxo de la du grupoj niaj amikoj marsxis senhalte direkte al la vimenajxa kastelo de la Sxufaristo Ugu. Kiam noktigxis ili kampis en malgranda arbaro kaj pasigis kune placxan vesperon, kvankam kelkaj el ili estis ankoraux maltrankvilaj pro la perdigxo de Buton-Brilo.

"Eble," diris Toto, dum la bestoj kusxadis en grupo por la nokto, "tiu Sxufaristo kiu sxtelis mian grumblon kaj kiu sxtelis Ozman, ankaux sxtelis Buton-Brilon."

"Kiel vi scias ke la Sxufaristo sxtelis vian grumblon?" demandis la Vuzo.

"Li sxtelis preskaux cxion alian valoran en Oz, cxu ne?" respondis la hundo.

"Li sxtelis kion ajn li volas, eble," akordis la Leono; "sed kial li aux iu alia volus vian grumblon?"

"Nu," diris la hundo, malrapide svingante la voston, "laux mia memoro gxi estis mirinda grumblo, mola kaj mallauxta kaj-kaj-"

"Kun cxifonaj randoj," diris la Segcxevalo.

"Do," pludiris Toto, "se tiu magiisto ne havis propran grumblon, li eble volis la mian kaj sxtelis gxin."

"Kaj, se tiel, li baldaux volus ne havi gxin," komentis la Mulo. "Ankaux, se li sxtelis Buton-Brilon li bedauxros."

"Cxu do vi ne amas Buton-Brilon?" demandis la Leono surprizite.

"Ne temas pri ami lin," respondis la Mulo. "Temas pri atenti lin kaj prizorgi lin. Knabo kiu kauxzas tiom da maltrankvilo al siaj amikoj ne estas havinda. Mi neniam perdigxas."

"Se vi perdigxus," diris Toto, "neniu maltrankviligxus. Mi opinias ke Buton-Brilo estas tre bonfortuna knabo, cxar li cxiam retrovigxas."

"Atentu," diris la Leono, "tiu babilado restigas nin vekaj kaj morgaux versxajne estos agoplena tago. Dormu kaj forgesu viajn kverelojn."

"Amiko Leono," kolerete respondis la hundo, "se mia grumblo ne estus perdita vi auxdus gxin nun. Mi tiom rajtas paroli kiom vi dormi."

La Leono gxemis.

"Mi multe preferus perdon de via vocxo samtempe kun via grumblo," diris li, "vi estus pli agrabla kunulo."

Sed ili kvietigxis post tio, kaj baldaux la tuta grupego estis profunde endorma.

La sekvan matenon ili frue komencis sed apenaux finis horon da marsxado kiam, grimpinte nekrutan altetajxon, ili vidis iom for malaltan monton, sur kies supro staris la vimenajxa kastelo de Ugu. Gxi estas iom granda konstruajxo kaj iom bela cxar la flankoj, tegmentoj kaj kupoloj estis el vimenajxo fajne plektita, kiaj estas altkvalitaj korboj.

"Cxu vi kredas gxin fortika?" demandis Doroteo pripenseme, dum sxi observadis la kuriozan kastelon.

"Mi supozas ke jes, cxar magiisto konstruis gxin," respondis la Sorcxisto. "Se magio protektas gxin, ecx papera kastelo povas esti egale fortika kiel sxtona. Tiu Ugu nepre estas ideplena persono, cxar li agas malsimile al aliaj homoj."

"Jes; neniu alia sxtelus nian karan Ozman," gxemis malgranda Trot.

"Cxu vi kredas ke Ozma estas tie?" demandis Betsy, indikante la kastelon per kapmovo.

"Kie alie sxi povus esti?" demandis Cxifoneroj.

"Ni demandu al la Palrugxa Urso," proponis Doroteo.

Tio akceptigxis kiel bona ideo, do ili haltigis la procesion kaj la Regxo de la Ursoj tenis la malgrandan Palrugxan Urson sur siaj genuoj kaj turnis la krankon en gxia flanko kaj demandis:

"Kie estas Ozma de Oz?"

Kaj la malgranda Palrugxa Urso respondis:

"Sxi estas en truo en la tero, kilometron for, maldekstre de vi."

"Jadi!" kriis Doroteo. "Do sxi tute ne estas en la kastelo de Ugu."

"Bonsxance ni demandis tion," diris la Sorcxisto; "cxar se ni povos trovi Ozman kaj savi sxin, ne necesos ke ni baltalu tiun fian dangxeran magiiston."

"Cxu?!" diris Kuknjo. "Kion pri mia telerlavujo?"

La Sorcxisto aspektis perpleksa pro sxia riprocxa tono, do sxi pludiris:

"Cxu vi uloj el la Smeralda Urbo ne promesis ke ni helpos unu la alian, kaj ke vi helpos min reakiri mian telerlavujon se mi helpos vin reakiri vian Ozman? Kaj cxu mi ne portis al vi la malgrandan Palrugxan Urson, kiu informis vin kie Ozma estas kasxita?"

"Sxi pravas," diris Doroteo al la Sorcxisto. "Ni devas plenumi nian interkonsenton."

"Nu, unue, ni iru savi Ozman," proponis la Sorcxisto. "Poste nia amata Regantino eble povos konsili nin kiel konkeri la Sxufariston Ugu."

Do ili turnis sin maldekstren kaj marsxis kilometron gxis atingi malgrandan sed profundan truon en la tero. Cxiuj tuj kuris al la rando por rigardi en la truon, sed anstataux trovi tie Princinon Ozman de Oz, ili vidis nur Buton-Brilon, kiu kusxis dormante sur la fundo.

Iliaj krioj baldaux vekis la knabon, kiu sidigxis kaj frotis siajn okulojn. Kiam li rekonis siajn amikojn li ridetis dolcxe, dirante: "Retrovita!"

"Kie estas Ozma?" demandis Doroteo maltrankvile.

"Mi ne scias," respondis Buton-Brilo de la fundo de la truo. "Mi perdigxis hieraux, kiel eble vi memoras, kaj en la nokto, dum mi cxirkauxvagadis en la lunlumo, provante trovi la vojon por retrovi vin, mi subite falis en cxi tiun truon."

"Kaj cxu Ozma ne estis en gxi jam?"

"Enestis neniu krom mi, kaj mi bedauxris ke gxi ne estas tute malplena. La flankoj estas tiom krutaj ke mi ne povas elgrimpi, do nenio estis farebla krom dormi gxis iu trovos min. Dankon pro via alveno. Se vi bonvolos enpendigi sxnuregon mi malplenigos cxi tiun truon rapidege."

"Ja strange!" diris Doroteo, multe bedauxrigite. "Evidente la Palrugxa Urso ne diris al ni la veron."

"Li neniam eraras," deklaris la Lavenda Regxo de la Ursoj, per tono kiu montris ke oni ofendis lin. Kaj tiam li denove turnis la krankon de la malgranda Palrugxa Urso kaj demandis: "Cxu cxi tiu estas la truo en kiu estas Ozma de Oz?"

"Jes," respondis la Palrugxa Urso.

"Tio certigas pri la vero," diris la Regxo, tre sendube.

"Via Ozma estas en cxi tiu truo en la tero."

"Ne stulte parolu," respondis Doroteo senpacience. "Ecx viaj bidaj okuloj povas vidi ke krom Buton-Brilo neniu estas en la truo."

"Eble Buton-Brilo estas Ozma," sugestis la Regxo.

"Kaj eble ne! Ozma estas knabino, kaj Buton-Brilo estas knabo."

"Via Palrugxa Urso nepre misfunkcias," diris la Sorcxisto; "cxar almenaux cxifoje lia mekanismo kauxzis lin diri malverajxon."

La Regxo de la Ursoj tiom koleris pro tiu komento ke li forturnis sin, tenante la Palrugxan Urson per siaj manoj, kaj li plene rifuzis plu diskuti la aferon.

"Iukaze," diris la Ranulo, "la Palrugxa Urso kondukis nin al via knabamiko kaj tiel ebligis ke vi savu lin."

Cxifoneroj klinis sur tiom super la truon, klopodante trovi Ozman en gxi, ke subite sxi malekvilibrigxis kaj enfalis kapantauxen. Sxi falis sur Buton-Brilon kaj faligis lin, sed lin ne vundis sxia mola remburita korpo kaj li nur ridis pro la akcidento. La Sorcxisto kunbukis kelkajn rimenojn kaj enpendigis unu finon en la truon, kaj baldaux kaj Cxifoneroj kaj la knabo suprengrimpis kaj staris sekure apud la aliaj.

Denove ili sercxis Ozman, sed la truo nun estis tute vaka. Gxi estis ronda truo, tiel ke de la supro ili povis klare vidi cxiun parton de gxi. Antaux ol ili foriris de la loko Doroteo iris al la Regxo de la Ursoj kaj diris:

"Mi bedauxras ke ni ne povis kredi kion diris la malgranda Palrugxa Urso, cxar ni ne volas missentigi vin per niaj duboj. Devas esti ia eraro, ie, kaj versxajne ni ne komprenas precize kion celas diri la malgranda Palrugxa Urso. Cxu vi bonvolos fari al li unu plian demandon?"

La Lavenda Regxo de la Ursoj estis bonhumora urso, se oni konsideras kiel li estis fabrikita kaj remburita kaj artikigita, do li akceptis la pardonpeton de Doroteo kaj turnis la krankon kaj permesis ke la knabineto mem demandu lian etan Palrugxan Urson.

"Cxu Ozma vere estas en cxi tiu truo?" demandis Doroteo.

"Ne," diris la malgranda Palrugxa Urso.

Tio surprizis cxiujn. Ecx la Regxo de la Ursoj nun estis perpleksa pro la sinkontrauxaj deklaroj de lia orakolo.

"Kie do sxi estas?" demandis la Regxo.

"Cxi tie, inter vi," respondis la malgranda Palrugxa Urso.

"Nu," diris Doroteo, " tio certe cedigas min! Versxajne la malgranda Palrugxa Urso frenezigxis."

"Eble," vokis Cxifoneroj, kiu rapide transkapenigadis sin kvazaux radon cxirkaux la tutan perpleksan grupon, "Ozma estas nevidebla."

"Kompreneble!" kriis Betsy. "Tio klarigus la aferon!"

"Nu, mi rimarkis ke oni povas paroli ecx kiam nevidebla," diris la Sorcxisto. Li cxirkauxrigardis tre zorge kaj diris per solena vocxo: "Ozma, cxu vi estas cxi tie?"

Nenia respondo okazis. Doroteo ankaux demandis, krome Buton-Brilo kaj Trot kaj Betsy; sed neniu ricevis ian ajn respondon.

"Estas strange-strangege!" murmuris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino. "Mi certis ke la malgranda Palrugxa Urso cxiam diras la veron."

"Mi ankoraux kredas lin honesta," diris la Ranulo, kaj tiu tributo tiom placxis al la Regxo de la Ursoj ke li dankrigardis cxilastajn parolintojn, sed ankoraux amare rigardis la aliajn.

"Krome," komentis la Sorcxisto, "Ozma ne povus esti nevidebla, cxar sxi estas feino kaj feinoj ne povas kontrauxvole farigxi nevideblaj. Kompreneble sxi eble estas enkarcerigita de la magiisto, aux ecx sorcxita, aux transformita, malgraux siaj fepovoj; sed Ugu ne povus malvidebligi sxin per ia magio sia."

"Cxu eble sxi transformigxis en Buton-Brilon?" diris Doroteo nervoze. Sxi rigardis la knabon firme kaj demandis: "Cxu vi estas Ozma? Diru al mi la veron!"

Buton-Brilo ridis.

"Vi fusxpensas, Doroteo," li respondis. "Nenio sorcxas min. Se mi estus Ozma, cxu vi supozas ke mi falus en tiun truon?"

"Iuokaze," diris la Sorcxisto, "Ozma neniam volus trompi siajn amikojn, aux malebligi ke ili rekonu sxin, negrave kiaforma sxi estus. La enigmo restas enigmo, do ni pluiru al la vimenajxa kastelo kaj demandu al la magiisto mem. Cxar li sxtelis nian Ozman, Ugu devos diri al ni kie trovi sxin."

Cxapitro 21: Magio Kontraux Magio