Magio Kontraux Magio

La Sorcxisto bone konsilis, do denove ili ekmarsxis direkte al la malalta monto sur kies kresto estis konstruita la vimenajxa kastelo. Ili jam iom post iom grimpetadis la monton, tiel ke nun la altajxo aspektis al ili pli kiel ronda altajxeto ol montosupro. Tamen la flankoj de la altajxeto estis deklivaj kaj kovritaj de verda herbo, tiel ke restis antaux ili vigla grimpado.

Malgrauxe ili plu iradis kaj preskaux atingis la altajxeton kiam ili subite observis ke gxin cxirkauxas flamanta rondo. Unue la flamoj apenaux levis sin super la teron, sed baldaux ili pli kaj pli altigxis gxis cirklo de flamantaj fajrolangoj cxirkauxis la monteton sur kiu staris la vimenajxa kastelo, pli altaj ol iu el iliaj kapoj. Kiam ili proksimigxis al la flamoj la varmego estis tiom intensa ke gxi reforpusxis ilin.

"Tio neniel tauxgos por mi!" kriis la Mikscxifona Knabino. "Mi tre facile ekbrulas."

"Nek por mi," grumblis la Segcxevalo, trotante mal-antaux ilin.

"Ankaux min forte objxetigas fajro," diris la Regxo de la Ursoj, sekvante la Segcxevalon al sekura distanco kaj premante la malgrandan Palrugxan Urson al si per siaj manoj.

"Mi supozas ke la malsagxa Sxufaristo imagas ke tiu incendio haltigos nin," komentis la Sorcxisto, malrespekte ridetante pro Ugu. "Sed mi povas informi vin ke temas pri simpla magia truko kiun la rabisto sxtelis de Glinda la Bona, kaj bonfortune mi scias kiel detrui tiujn flamojn, kiel ankaux produkti ilin. Cxu iu el vi bonvolos doni al mi alumeton?"

Nu estu certa ke la knabinoj ne kunportis alumetojn, nek la Ranulo nek Kuknjo nek iu el la bestoj. Sed Buton-Brilo, sercxinte zorge tra siaj posxoj, en kiuj estis multaj utilajxoj kaj senutilajxoj, fine elprenis alumeton kaj transdonis gxin al la Sorcxisto, kiu ligis gxin al la fino de brancxo kiun li tordis de malgranda arbo kreskanta proksime de ili. Tiam la malgranda Sorcxisto zorge flamigis la alumeton kaj antauxenkurinte jxetis gxin en la plej proksiman flamon. Tuj la fajra cirklo komencis estingigxi kaj baldaux tute malaperis, lasante la vojon vaka por ke ili povu antauxenmarsxi.

"Tio ridigis!" ridis Buton-Brilo.

"Jes," akordis la Sorcxisto, "sxajnas strange ke malgranda alumeto povas detrui tiom grandan fajran cirklon, sed kiam Glinda inventis tiun trukon sxi kredis ke neniu ekpensus ke alumeto estas estingilo por fajro. Mi supozas ke ecx Ugu ne scias kiel ni sukcesis estingi la flamojn de lia bariero, cxar nur Glinda kaj mi scias la sekreton. La Arkivo-Libro de Glinda, kiun Ugu sxtelis, preskribas kiel fari la flamojn, sed ne kiel estingi ilin."

Nun ili denove arangxis sin por marsxi kaj komencis antauxeniri laux la monta deklivo; sed ili ne multe iris antaux ol sxtala muro levigxis antaux ili. Gxia surfaco estis dense kovrita de akraj, brilantaj pintoj kiaj de ponardoj. La muro tute cxirkauxis la vimenajxan kastelon kaj gxiaj akraj pintoj malebligis ke iu grimpu gxin. Ecx la Mikscxifonan Knabinon eble dissxirus la pintoj se sxi kuragxus provi grimpi.

"Ha!" krietis la Sorcxisto gaje, "nun Ugu uzas unu el miaj propraj trukoj kontraux mi. Sed cxi tiu estas pli serioza ol la Bariero de Fajro, cxar la sola maniero detrui la muron estas aliflankigxi de gxi."

"Kiel tio eblos?" demandis Doroteo.

La Sorcxisto rigardadis penseme sian grupeton kaj lia vizagxo malkvietigxis.

"Gxi estas vere alta muro," li malfelicxe komentis. "Mi preskaux certas ke la Malkuragxa Leono ne povus transsalti gxin."

"Mi plene certas pri tio!" diris la Leono tremante pro timo. "Se mi malsagxe volus salti min kaptus tiuj acxaj pintoj."

"Mi kredas ke mi sukcesus, sinjoro," diris la Ranulo, riverencante al la Sorcxisto. "Necesas salti kontrauxdekliven kaj ne nur alten, sed miaj amikoj en la Lando de la Jipoj opinias min bona saltisto kaj mi kredas ke bona forta salto portos mi aliflanken."

"Mi certas pri tio," akordis la Kuketo-Kuiristino.

"Saltado, sciu, estas raneca lerto," dauxrigis la Ranulo, modeste, "sed bonvolu diri al mi kion mi faru kiam mi estos aliflanke de la muro."

"Vi estas kuragxulo," diris la Sorcxisto, admire. "Cxu iu havas pinglon?"

Betsy havis pinglon kaj donis gxin al li.

"Nur necesas," diris la Sorcxisto al la Ranulo, donante al li la pinglon, "pusxi cxi tion en la alian flankon de la muro."

"Sed la muro estas el sxtalo!" krietis la granda rano.

"Mi scias; almenaux, gxi aspektas sxtala; sed faru kion mi diras. Pusxu la pinglon en la muron kaj gxi malaperos."

La Ranulo formetis sian belan jakon kaj zorge faldis gxin kaj metis gxin sur la herbon. Poste li deprenis sian cxapelon kaj metis gxin, kun la orkapa bastono, apud la jakon. Poste li retrenpasxis iomete kaj rapide faris tri fortajn saltojn sinsekvajn. La unuaj du saltoj portis lin al la muro kaj la tria salto portis lin facile trans gxin, kio mirigis cxiujn rigardantojn. Kelkan tempon li malaperis el ilia vidpovo, sed kiam li obeis la ordonon de la Sorcxisto kaj pusxis la pinglon en la muron, la granda bariero malaperis kaj montris al ili la formon de la Ranulo, kiu nun iris al kie kusxas lia jako kaj resurmetis gxin.

"Ni multe dankas vin" diris la multe gxojigita Sorcxisto. "Tiu estis la plej grandioza salto kiun mi iam vidis kaj gxi savis nin de venkigxo fare de nia malamiko. Nun ni rapidu al la kastelo antaux ol la Sxufaristo Ugu elpensos alian metodon haltigi nin."

"Sxajne gxis nun ni surprizis lin," deklaris Doroteo.

"Jes ja. Tiu ulo scias multan magion-cxiujn niajn magiagojn kaj plurajn proprajn," respondis la Sorcxisto. "Do, se li estas ecx nur duone tiom lerta kiom li devus esti, li ankoraux multe gxenos nin."

Apenaux li diris tiujn vortojn kiam el la portaloj de la vimenajxa kastelo marsxis regimento de soldatoj, vestitaj per gajaj uniformoj kaj cxiuj portantaj longajn, pintajn lancojn kaj akrajn batalhakilojn. Tiuj soldatoj estis knabinoj, kaj la uniformoj estis mallongaj jupoj el flava kaj nigra sateno, oraj sxuoj, rubandoj el oro sur la fruntoj kaj kolcxenoj el brilantaj juveloj. Iliaj jakoj estis skarlataj, broditaj per argxentaj sxnuroj. Estis centoj da tiuj soldatinoj, kaj ili estis pli timigaj ol belaj, cxar ili estis fortaj kaj ferocaspektaj. Ili formis cirklon tute cxirkaux la kastelo kaj frontis antauxen, tenante siajn lancojn direkte al la invadintoj kaj siajn batalhakilojn sur la sxultroj, batpretaj.

Kompreneble niaj amikoj tuj haltis, cxar ili ne anticipis tiun timigan soldataron. La Sorcxisto aspektis perpleksa kaj liaj akompanantoj intersxangxis rigardojn de senkuragxigxo.

"Mi tute ne konceptis ke Ugu havas tian armeon," diris Doroteo. "La kastelo ne aspektas suficxe granda por ke ili cxiuj enestu."

"Tiom granda gxi ne estas," deklaris la Sorcxisto.

"Sed cxiuj marsxis el gxi."

"Lauxaspekte; sed mi tute ne kredas ke gxi estas reala armeo. Se la Sxufaristo Ugu havus tiom da kunlogxantoj, mi certas ke la Carsuprulo de Herku mencius tion al ni."

"Ili estas nur knabinoj!" ridis Cxifoneroj.

"Knabinoj estas la plej ferocaj soldatoj," deklaris la Ranulo. "Ili estas pli kuragxaj ol viroj kaj ili havas pli fortajn nervojn. Versxajne tial la magiisto uzas ilin kiel soldatojn kaj sendis ilin por oponi nin."

Neniu disputis tiun deklaron, cxar cxiu forte rigardis la vicon de soldatoj, kiuj nun, defie poziciiginte sin, restis senmove.

"Jen magiajxo nova por mi," agnoskis la Sorcxisto, post iom da tempo. "Mi ne kredas la armeon reala, tamen la lancoj eble estas suficxe akraj por piki nin, do ni nepre zorgu. Ni uzu iom da tempo por pripensi kiel renkonti tiun problemon."

Dum ili pripensadis Cxifoneroj dancis pli proksimen al la vico de soldatinoj. Sxiaj butonokuloj kelkfoje vidis pli ol la naturaj okuloj de sxiaj kamaradoj, do, rigardinte atente la armeon de la magiisto, sxi kuragxe antauxeniris kaj dancis rekte tra la minacantan vicon! Aliflanke sxi skuis siajn remburitajn brakojn kaj kriis:

"Venu, amikoj. La lancoj ne povas damagxi vin."

"Ha!" diris la Sorcxisto, gaje, "vidiluzio, same kiel mi kredis. Ni cxiuj sekvu la Mikscxifonan Knabinon."

La tri knabinetoj iom nervozis kiam ili provis defii la lancojn kaj batalhakilojn, sed post la sendamagxa trairo de la aliaj ili kuragxis trairi. Kaj, kiam cxiuj jam trairis la vicojn de la knabina armeo, la armeo mem magie malaperis.

Tutdume niaj amikoj pli grimpadis la monteton kaj pliproksimigxis al la vimenajxa kastelo. Nun, plu antauxenirante, ili atendis ke io alia oponos ilin, sed, mirige, nenio okazis kaj baldaux ili atingis la vimenajxan portalon, kiu estis vaste malferma, kaj kuragxe eniris la logxejon de la Sxufaristo Ugu.

Cxapitro 22: En la Vimenajxa Kastelo