En la Vimenajxa Kastelo

Tuj kiam la Sorcxisto de Oz kaj liaj sekvantoj estis plene en la enirejo de la kastelo la grandaj portaloj kunsvingigxis brue kaj pezaj bariloj ligis ilin. Ili rigardis unu la alian maltrankvile, sed neniu volis paroli pri la okazajxo. Se ili efektive estis kaptitoj en la vimenajxa kastelo ili devos trovi metodon eskapi, sed ilia unua devo estis atenti la celon por kiu ili venis kaj sercxi la Regxinan Ozman, kiun ili kredis kaptita de la magiisto, kaj savi sxin.

Ili trovis ke ili eniris kvadratan korton de kiu enirejo kondukis en la cxefan konstruajxon de la kastelo. Ankoraux neniu persono renkontis ilin, kvankam brilkolora pavo, staranta sur la muro, gakis ridante kaj diris per sia akra, altatona vocxo: "Povraj stultuloj! Povaj stultuloj!"

"Mi esperas ke la pavo eraras," komentis la Ranulo, sed neniu alia atentis la birdon. Ilin iom imponis la silento kaj soleco de la loko.

Kiam ili eniris la pordojn de la kasteloj, kiuj estis invite malfermaj, ankaux ili fermigxis post ili kaj grandegaj klinkoj ekglitis. La bestoj cxiuj akompanis la grupon en la kastelon, cxar ili sentis ke estus dangxere apartigxi. Ili devis sekvi zigzagan koridoron, turnante sin tien kaj alien, gxis fine ili eniris grandan centran halon, cirkloforman kaj kun alta kupolo de kiu pendis enorma lustro.

La Sorcxisto estis plej antauxa, sekvis Doroteo, Betsy kaj Trot; Toto konstante sekvis la kalkanojn de sia malgranda mastrino. Post ili estis la Leono, la Vuzo kaj la Segcxevalo; poste Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj Buton-Brilo; poste la Lavenda Urso portanta la Palrugxan Urson, kaj fine la Ranulo kaj la Mikscxifona Knabino, kaj Hencxjo la Mulo estis plejlasta. Do la Sorcxisto la unua vidis la grandan kupolitan halon, sed la aliaj rapide sekvis kaj miroplene grupigxis tuj interne de la enirejo.

Sur alta podio cxe unu flanko estis peza tablo sur kiu kusxis la Granda Arkivo-Libro de Glinda; sed la podio estis ligita al la podio kaj la Libro estis firme cxenita al la tablo-gxuste kiel kiam gxi estis gardata en la palaco de Glinda. Sur la muro super la tablo pendis la Magia Bildo de Ozma. Sur aro da bretoj aliflanke de la halo staris cxiuj kemiajxoj kaj magiesencoj kaj cxiuj magiiloj sxtelitaj forde Glinda kaj Ozma kaj la Sorcxisto, kun vitraj pordoj kiuj kovris la bretojn tiel ke neniu povu akiri ilin.

Kaj en fora angulo sidis la Sxufaristo Ugu, liaj piedoj estis pigre etenditaj, liaj maldikaj manoj estis kunmetitaj malantaux lia kapo. Li trankvile klinis sin malantauxen kaj fumadis longan pipon. Cxirkaux la magiisto estis ia kagxo, lauxaspekte konsistanta el oraj stangoj kun grandaj spacoj inter ili, kaj cxe liaj piedoj-ankaux interne de la kagxo-ripozis la longe sercxita diamantornamita telerlavujo de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino.

Princino Ozma estis tute ne videbla.

"Nu, nu," diris Ugu, kiam la invadintoj jam staris silente dum momento, cxirkauxrigardante, "cxi tiu vizito estas atendita plezuro, mi certigas al vi. Mi sciis ke vi venas kaj mi scias kial vi estas cxi tie. Vi ne estas bonvenaj, cxar mi ne povas profite uzi iun el vi, sed cxar vi insiste venis mi esperas ke vi kiel eble plej mallongigos cxi tiun posttagmezan viziton. Ne necesos multa tempo por fini vian traktadon kun mi. Vi petos de mi Ozman, kaj mi respondos ke vi trovu sxin-se vi povos."

"Sinjoro," respondis la Sorcxisto, riprocxtone, "vi estas tre fia kaj kruela persono. Mi supozas ke vi imagas ke cxar vi sxtelis la telerlavujon de cxi tiu kompatinda virino kaj la plej bonan magion en Oz, ke vi estas pli potenca ol ni kaj povos triumfi kontraux ni."

"Jes," diris la Sxufaristo Ugu, malrapide plenigante sian pipon per fresxa tabako el argxenta bovlo kiu staris apud li, "precize tion mi imagas. Tute ne utilos al vi postuli de mi la knabinon kiu antauxe estis la Reganto de Oz, cxar mi ne diros al vi kie mi kasxis sxin-kaj vi ne povus diveni ecx dum mil jaroj. Nek mi redonos al vi iun magion kiun mi kaptis. Mi ne tiom stultas. Sed memoru cxi tion: mi mem intencas esti de nun la Reganto de Oz, do mi konsilas ke vi zorgu dece paroli al via estonta Monarko."

"Ozma restas la Reganto de Oz, ne grave kie vi kasxis sxin," deklaris la Sorcxisto. "Kaj enmensigu cxi tion, mizera Sxufaristo: Ni intencas trovi kaj savi sxin, kiam eble, sed nia unua devo kaj plezuro estos konkeri vin kaj poste puni vin pro viaj fiagoj."

"Bone; konkeru," diris Ugu. "Mi vere volonte vidos kiel vi faros tion."

Nu, kvankam la malgranda Sorcxisto parolis tiom auxdace, li tiumomente tute ne sciis kiel ili povus konkeri la magiiston. Tiumatene li donis al la Ranulo, pro lia peto, dozon da zosozo el sia botelo, kaj la Ranulo promesis eventuale forte batali; sed la Sorcxisto sciis ke forto sola ne povos venki kontraux magiaj artoj. Tamen la ludila Regxo de la Ursoj jam montris ke li havas vere respektindan magion, kaj la Sorcxisto iom dependis de tio. Sed io estis tuj farenda, kaj la Sorcxisto ne sciis kion.

Dum li pripensadis tiun perpleksan demandon kaj la aliaj staris rigardante lin, sian estron, io kurioza okazis. La planko de la granda ronda halo, sur kiu ili staradis, subite komencis klinigxi. Anstataux resti plata kaj senklina gxi farigxis dekliva, kaj la dekliveco pli kaj pli grandigxis gxis neniu el la grupo povis plu stari sur gxi. Baldaux ili cxiuj glitis al la muro, kiu nun estis sub ili, kaj tiam evidentigxis ke la tuta vasta cxambro malrapide inversigxas! Nur la Sxufaristo Ugu, enpoziciigita de la stangoj de la ora kagxo, restis en sia antauxa loko, kaj la fimagiisto lauxaspekte gxuegis la surprizon de liaj viktimoj.

Unue, cxiuj glitis al la muro malantaux ili, sed dum la cxambro plu inversigxis ili poste glitis sur la muro kaj trovis sin sur la fundo de la granda kupolo, batigxante kontraux la grandan lustron kiu, kiel cxio alia, nun estis inversita.

La turnigxado nun cxesis kaj la cxambro fiksigxis. Supren rigardante ili vidis Ugun pendanta en sia kagxo cxe la plejsupro, kiu iam estis la planko.

"Ha," diris li, ridetante al ili, "por konkeri oni devas agi, kaj kiu agas rapide nepre venkas. Cxi tiu estas tre bona karcero, el kiu mi certas ke vi ne eskapos. Bonvolu distri vin kiel ajn vi volas, sed mi devas peti vin pardoni mia foriron, cxar mi havas taskojn farendajn en alia parto de mia kastelo."

Dirinte tion, li malfermis lukon en la planko de sia kagxo (kiu nun estis super lia kapo) kaj tragrimpis kaj malaperis el ilia vidpovo. La diamanta telerlavujo restis en la kagxo, sed la stangoj malebligis ke gxi falu sur iliajn kapojn.

"Nu, vere!" diris la Mikscxifona Knabino, prenante unu el la stangoj de la lustro kaj svingante sin de gxi, "jen unu punkto por la Sxufaristo, cxar li tre lerte kaptis nin."

"Bonvolu ne stari sur mia piedo," diris la Leono al la Segcxevalo.

"Kaj kompleze, Sinjoro Mulo," komentis la Vuzo, "forprenu vian voston de mia maldekstra okulo."

"Estas iom tro da uloj cxi tie," klarigis Doroteo, "cxar la kupolo rondas kaj ni cxiuj glitis en gxian mezon. Sed ni kiel eble plej silentu gxis ni povos elpensi kion fari."

"Ve, ve!" lamentis Kuknjo; "mi volegas mian plejkaran telerlavujon," kaj sxi sopire etendis siajn brakojn gxiadirekten.

"Volonte mi havus la magion kiu estas sur la tieaj bretoj," gxemis la Sorcxisto.

"Cxu vi s'pozas ke ni povus atingi gxin?" demandis Trot maltrankvile.

"Necesus flugi," ridis la Mikscxifona Knabino.

Sed la Sorcxisto serioze konsideris la proponon, ankaux la Ranulo. Ili pridiskutis gxin kaj baldaux planis provon atingi la bretojn kie estas la magiiloj. Unue la Ranulo kusxis sur la ronda kupolo kaj apogis sian piedon per la trunketo de la lustro; la Sorcxisto grimpis trans lin kaj kusxis sur la kupolo kun la piedoj sur la sxultroj de la Ranulo; sekvis la Kuketo-Kuiristino; post tio Buton-Brilo grimpis al la sxultroj de la virino; sekve Doroteo grimpis, kaj Betsy, kaj Trot, kaj fine la Mikscxifona Knabino, kaj ilia suma longo altetendigxis laux la muro de la kupolo sed ne suficxe por ke Cxifoneroj tusxu la bretojn.

"Atendu minuton, eble mi povos atingi la magion,"vokis la Regxo de la Ursoj, kaj li komencis grimpadi la korpojn de la aliaj. Sed kiam li atingis la Kuketo-Kuiristinon liaj molaj piedoj tiklis sxian flankon tiel ke sxi torde movetis sin kaj renversis la tutan vicon. Suben ili falis, falante amase kontraux la bestojn, kaj kvankam neniu damagxigxis estis konfuzego kaj la Rano, kiu estis cxe la malsupro, preskaux koleregis antaux ol povi resurpiedigxi.

Kuknjo absolute rifuzis provi la "piramidan trukon", kiel sxi nomis gxin, kaj cxar la Sorcxisto nun konvinkigxis ke ili ne povos atingi la magiilojn tiumaniere la provon ili nuligis.

"Sed io estas farenda," diris la Sorcxisto, do li turnis sin al la Lavenda Urso kaj demandis "Cxu la magio de Via Mosxto povus helpi nin eskapi de cxi tie?"

"Mia magia povo estas limigita," estis la respondo. "Kiam mi remburigxis la feoj apude staris kaj kasxe metis iom da magio en la plenigajxon. Sekve mi povas fari la magion kiu estas interne de mi, sed nenion alian. Tamen vi estas sorcxisto, kaj sorcxisto devus kapabli ion ajn fari."

"Via Mosxto forgesas ke miaj magiiloj estas sxtelitaj," diris la Sorcxisto malfelicxe, "kaj sorcxisto sen iloj estas senpova kiel cxarpentisto sen martelo aux segilo."

"Ne cedu," petegis Buton-Brilo, "cxar se ni ne eskapos de cxi tiu stranga karcero ni cxiuj mortos pro malsato."

"Ne mi!" ridis la Mikscxifona Knabino, nun starante sur la supro de la lustro, sur la loko kiu devus esti gxia malsupro.

"Ne menciu tiajn terurajxojn," diris Trot, tremante. "Ni venis cxi tien por kapti la Sxufariston, cxu ne?"

"Jes, kaj por savi Ozman," diris Betsy.

"Kaj jen ni, mem kaptitaj, kaj mia amata telerlavujo pendas tie supre, klare videbla!" ploregis la Kuketo-Kuiristino, visxante siajn okulojn per la vosto de la jako de la Ranulo.

"Cxit!" vokis la Leono, per basa profunda mugxo, "Lasu la Sorcxiston iom pensi."

"Li havas multan tempon," diris Cxifoneroj. "La cerbon de la Birdotimigilo li bezonas."

Finfine malgranda Doroteo savis ilin, kaj sxia kapablo savi ilin preskaux tiom surprizis la knabinon kiom sxiajn amikojn. Doroteo jam sekrete provadis la povojn de sia Magia Zono, kiun sxi iam kaptis de la Regxo de la Knomoj, kaj eksperimentadis per gxi diversmaniere, ekde kiam sxi komencis cxi tiun eventoplenan veturon. Diversfoje sxi kasxe foriris de la aliaj membroj de la grupo kaj sola provis trovi kion povas kaj kion ne povas fari la Magia Zono. Multon gxi ne kapablis fari, sxi trovis, sed sxi sciigxis pri kelkaj kapabloj de la Zono kaj ecx sxiaj amikinoj tute ne suspektis ke sxi scias.

Unue, sxi memoris ke kiam la Regxo de la Knomoj posedis gxin la Magia Zono povis fari transformojn, kaj per elfunda pripensado sxi fine memoris la manieron per kiuj tiuj transformoj okazis. Pli bona, tamen, estis la trovo ke la Magia Zono akceptas plenumi unu deziron de la portanto cxiutage. Sxi nur bezonis fermi sian dekstran okulon kaj moveti maldekstran piedfingron kaj longe enspiri kaj esprimi sian deziron. Hieraux sxi sekrete deziris skatolon da karamelbombonoj kaj tuj sxi trovis la skatolon proksima. Hodiaux sxi ankoraux ne uzis sian cxiutagan deziron, kredante ke eble gxi estos urgxe bezonata, kaj nun venis la momento kiam sxi devos uzi la deziron por ke sxi kun siaj amikoj eskapu el la karcero en kiun Ugu fermis ilin.

Do, sen informi iun ajn pri kion sxi intencas fari-cxar sxi jam uzis la deziron nur unufoje kaj ne estis certa pri kiom kapabla estas la Magia Zono-Doroteo fermis sian dekstran okulon kaj movetis sian maldekstran grandan piedfingron kaj enspiris profunde kaj plejforte deziris. La sekvan momenton la cxambro komencis rerivolui, malrapide same kiel antauxe, kaj iom post iom ili cxiuj glitis al la flanka muro kaj lauxlonge de la muro al la planko-cxiuj escepte de Cxifoneroj, kiu tiom surprizigxis ke sxi plu krocxigxis al la lustro. Kiam la granda halo reestis en sia gxusta pozicio kaj la aliaj staris firme sur gxia planko, ili suprenrigardis al la kupolo kaj vidis la Mikscxifonan Knabinon pendanta de la lustro.

"Jadi!" kriis Doroteo. "Kiel vi povos subeniri?"

"Cxu la cxambro plu rivoluos?" demandis Cxifoneroj.

"Mi esperas ke ne. Mi kredas ke tio jam cxesis," diris Princino Doroteo.

"Do flankenpasxu por ke vi ne damagxigxu!" kriis la Mikscxifona Knabino, kaj tuj kiam ili obeis tiun peton sxi malkrocxis sin de la lustro kaj falis kalkanojn-super- kape kaj tordante kaj turnante sin tre ekscite. Plump! sxi falis sur la kahelitan plankon kaj ili kuris al sxi kaj rulis sxin kaj perfrape regxustigis sxian formon.

Cxapitro 23: Defio al la Sxufaristo Ugu