Defio al la Sxufaristo Ugu

La prokrasto kauxzita de Cxifoneroj malebligis ke iu el ili kuru al la bretoj por akiri la magiilojn multege bezonatajn. Ecx Kuknjo neglektis reakiri sian diamantornamitan telerlavujon cxar sxi rigardadis la Mikscxifonan Knabinon. Kaj nun la magiisto malfermis sian lukon kaj reaperis en sia ora kagxo, kolere sulkigante la frunton cxar liaj kaptitoj sukcesis regxustigi la pozicion de sia inversita karcero.

"Kiu el vi auxdacis defii mian magion?" li kriis per terura vocxo.

"Mi," respondis Doroteo trankvile.

"Do mi detruos vin, cxar vi estas nur terulino kaj ne feino," li diris kaj li komencis murmuri kelkajn magiajn vortojn.

Doroteo nun komprenis ke necesas trakti Ugun kiel malamikon, do sxi antauxenpasxis direkte al la angulo kie li sidis, dirante dum sia iro:

"Mi ne timas vin, S-ro Sxufaristo, kaj mi kredas ke baldaux vi bedauxros esti tiom fia persono. Vi ne povas detrui min kaj mi ne detruos vin, sed mi punos vin pro via fiagado."

Ugu ridegis tre malplacxe, kaj skuis sian manon. Doroteo estis duone trans la cxambro kiam subite vitra muro levigxis antaux sxi kaj haltigis sxin. Tra la vitro sxi povis vidi la magiiston rikani kontraux sxi cxar sxi estis malforta knabineto, kaj tio provokis sxin. Kvankam la vitra muro devigis sxin halti sxi tuj premis ambaux manojn al sia Magia Zono kaj kriis lauxtavocxe:

"Sxufaristo Ugu, per la magiaj virtoj de la Magia Zono, mi ordonas ke vi farigxu kolombo!"

La magiisto tuj konsciis ke li sorcxigxas, cxar li povis senti sian formon sxangxigxi. Li baraktis senespere kontraux la sorcxo, murmurante magiajn vortojn kaj farante magiajn gestojn per siaj manoj. Kaj unumaniere li sukcesis defii la celon de Doroteo, cxar kvankam lia formo baldaux farigxis tiu de griza kolombo, la kolombo estis enorma-ecx pli granda ol Ugu la homo-kaj tion li sukcesis okazigi antaux ol liaj magiaj povoj plene forlasis lin.

Kaj la kolombo ne estis mildhumora, malsimile al normalaj kolomboj, cxar Ugu koleregis pro la sukceso de la knabineto. Liaj libroj ja diris al li nenion pri la Magia Zono de la Regxo de la Knomoj, cxar la Lando de la Knomoj estis ekster la Lando Oz. Li sciis, tamen, ke li versxajne konkerigxos se li ne feroce flugos, do li etendis siajn flugilojn kaj levigxis en la aeron kaj flugis rekte al Doroteo. La Vitra Muro malaperis tuj kiam Ugu transformigxis.

Doroteo intencis ordoni ke la Zono transformu la magiiston en Kolombon de Paco, sed pro sia ekscitigxo sxi forgesis diri pli ol "kolombo", kaj nun Ugu tute ne estis Kolombo de Paco sed, anstatauxe, spitema Kolombo de Milito. Lia dimensio multe dangxerigis liajn akran bekon kaj ungojn, sed Doroteo ne timis kiam li venis rapide flugante al sxi kun siaj ungoj etenditaj kaj sia glavforma beko malferma. Sxi sciis ke la Magia Zono protektos sian surportanton.

Sed la Ranulo ne sciis tiun fakton kaj alarmigxis pro la sxajna dangxero al la knabineto. Do li eksaltis kaj saltis rekte sur la dorson de la granda kolombo.

Tiam komencigxis fervorega luktado. La kolombo estis tiom forta kiom estis Ugu, kaj dimensie gxi estis multe pli granda ol la Ranulo. Sed la Ranulo jam antauxe mangxis la zosozon kaj gxi fortigis lin tiom kiom la Kolombon Ugun. Je la unua salto li pusxis la kolombon al la planko, sed la giganta birdo liberigxis kaj komencis mordi kaj ungi la Ranulon, subbatante lin kiam ajn li klopodis levigxi. La dika, maldelikata hauxto de la granda rano ne estis facile damagxebla, sed Doroteo timis por sia cxampiono kaj denove uzante la transforman potencon de la Magia Zono sxi malgrandigis la kolombon, gxis gxi estis ne pli granda ol kanaria birdo.

Ugu ne perdis sian scion pri magio kiam li perdis sian homan formon, kaj li nun komprenis ke estas senespere oponi la potencon de la Magia Zono kaj sciis ke lia sola espero eskapi dependas de tuja agado. Do li rapide flugis en la oran juvelitan telerlavujon kiun li sxtelis de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj, cxar birdoj povas paroli egale bone kiel bestoj aux homoj en la Felando Oz, li murmuris la magian vorton necesan kaj deziris sin en la Lando de la Kveluloj-kiu estis kiom eble plej for de la vimenajxa kastelo, laux lia kredo.

Niaj amikoj kompreneble ne sciis kion Ugu faros. Ili vidis la telerlavujon tremi dum momento kaj ekmalaperi, la kolombo malaperis kun gxi, kaj kvankam dum kelkaj minutoj ili atendis anticipante la revenon de la magiisto, Ugu ne revenis.

"Sxajnas al mi," diris la Sorcxisto gajavocxe, "ke ni konkeris la fimagiiston pli rapide ol ni anticipis."

"Ne diru 'ni'-Doroteo faris!" kriis la Mikscxifona Knabino, transkapigxante trifoje sinksekve kaj poste marsxante sur siaj manoj. "Hura por Doroteo!"

"Mi kredis ke vi diris ke vi ne scias uzi la magion de la Zono de la Regxo de la Knomoj," diris la Sorcxisto al Doroteo.

"Mi ne sciis, tiutempe," sxi respondis, "sed poste mi memoris kiel la Regxo de la Knomoj iam uzis la Magian Zonon por sorcxi homojn kaj transformi ilin en ornamajxojn kaj cxiajn ajxojn; do mi provis kelkajn sorcxojn sekrete kaj post kelka tempo mi transformis la Segcxevalon en terpomopremilon kaj denove en Segcxevalon, kaj la Malkuragxan Leonon en katon kaj denove en Malkuragxan Leonon, kaj tiam mi sciis ke la sorcxo funkcias gxuste."

"Kiam vi faris tiujn sorcxojn?" demandis la Sorcxisto, multe surprizite.

"Unu nokton kiam cxiuj aliaj estis dormantaj escepte de Cxifoneroj, kaj sxi foriris cxasadi lunbrilerojn."

"Nu," komentis la Sorcxisto, "via trovo certe helpegis nin, kaj ni devas cxiuj danki ankaux la Ranulon, cxar li tiom bone batalis. La kolomba formo havis la fikarakteron de Ugu en si, kaj tio dangxerigis la monstran birdon."

La Ranulo aspektis malfelicxa cxar la ungoj de la birdo sxiris liajn belajn vestojn, sed li riverencis tre digne pro tiu multemeritita lauxdo. Kukjno, tamen, kauxris sur la planko kaj ploradis amare.

"Mia valorega telerlavujo estas for!" sxi ploris. "For, tuj kiam mi retrovis gxin!"

"Ne gravas," diris Trot, volante luli sxin, "certe gxi estas ie, do ni certe trovos gxin iam."

"Jes ja," aldonis Betsy; "nun cxar ni havas la Magian Bildon de Ozma ni povos informi vin pri precize kien iris la Kolombo kun via telerlavujo."

Ili cxiuj proksimigxis al la Magia Bildo, kaj Doroteo volis ke gxi montru la sorcxitan formon de la Sxufaristo Ugu, kie ajn gxi estas. Tuj aperis en la kadro de la Bildo sceno en la malproksima Lando de la Kveluloj, kie la Kolombo staris malgaje sur la brancxo de arbo kaj la juvelita telerlavujo kusxis sur la tero tuj sub la brancxo.

"Sed kie estas tiu loko-kiom distanca aux proksima?" demandis Kuknjo maltrankvile.

"La Arkivo-Libro informos nin," respondis la Sorcxisto. Do ili sercxis en la Granda Arkivo-Libro kaj legis cxi tion:

"La Magiisto Ugu, transformita en kolombon de Princino Doroteo de Oz, uzis la magion de la ora telerlavujo por porti lin tuj al la nordorienta angulo de la Lando de la Kveluloj."

"Tute bone," diris Doroteo. "Ne maltrankvilu, Kuknjo, cxar la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estas en tiu parto de la lando, sercxante Ozman, kaj ili nepre trovos vian telerlavujon."

"Jadi!" kriis Buton-Brilo, " ni tute forgesis Ozman. Ni trovu kie la magiisto kasxis sxin."

Retren al la Magia Bildo ili marsxis, sed kiam ili volis vidi Ozman, kie ajn sxi estas kasxita, nur ronda nigra makulo aperis en la centro de la kanvaso.

"Mi ne komprenas kiel tio povas esti Ozma!" diris Doroteo, tre perpleksite.

"Tamen, sxajne jen kiom povas informi la Magia Bildo," diris la Sorcxisto, egale surprizite. "Se temas pri sorcxo, aspektas ke la magiisto transformis Ozman en eron de gudro."

Cxapitro 24: La Malgranda Palrugxa Urso Parolas Veron